La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
SKRIBAĴOJ DE FRENEZULOAŭtoro: Nikolaj Gogol |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Diabligis min la sekciestro. Kiam mi iris en la departamenton, li vokis min al si kaj komencis paroli tiel:
– Nu diru, mi petas vin, kion vi faras?
– Kiel, kion? Mi nenion faras, – mi respondis.
– Nu, vi pripensu bonege! Vi ja havas pli ol kvardek jarojn. Estas tempo saĝiĝi. Kion vi imagas al vi? Vi pensas, ke mi ne konas ĉiujn viajn petolojn? Vi ja amindumas la filinon de la direktoro! Vi gardu vin, vi pensu nur, kiu estas vi? Vi ja estas nulo, nenio pli. Vi ja nenion, eĉ unu kopekon, havas. Rigardu almenaŭ en spegulo vian vizaĝon; ĉu vi povas eĉ penseti pri ŝi!
Je diablo, ke lia vizaĝo similas iom al apoteka boteleto, ke li havas sur sia kapo flokon da haroj, volvitan en tufo, ke li tenas sian kapon iom supren kaj ŝmiras ĝin per ia pomado – pro ĉio ĉi li pensas, ke nur al li nun ĉio estas permesita. Mi komprenas, komprenegas, kial li koleras je mi: li envias, li kredeble vidis la signojn de favoro de ŝi faratajn prefere al mi.
Sed mi kraĉas sur lin! Ĉu tre gravas la rango de kortega konsilanto! Ke li surpendigis oran ĉeneton al la poŝhorloĝo kaj mendas al si tridekrublajn botojn, – sed pro ĉio tio la diablo tute prenu lin! Mi ankaŭ devenas ne de iuj sennobluloj, ne de tajloroj kaj ne de suboficiraj infanoj – mi estas nobelo! Mi ankaŭ povas atingi gravan rangon. Mi havas nur kvardek du jarojn, la tempo estas tia, ke mia servofico, laŭ efektiveco, nur komenciĝas.
Iom atendu, amiko, kaj mi estos regimentestro! Kaj, se Dio helpos, mi estos io pli granda! Tiam mi luos por mi loĝejon, povas esti, pli bonan ol la via. Kion do vi imagas al vi en via kapo, ke, krom vi, tute ne ekzistas bona homo? Ekzemple: oni donu al mi bonan frakon mode kudritan, kaj mi ligu sur min tian kravaton, kian vi portas, tiam vi ne valoros eĉ miajn plandojn. Mi ne havas monon – jen efektiva estas mia mizerego.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.