La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() SKRIBAĴOJ DE FRENEZULOAŭtoro: Nikolaj Gogol |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Hodiaŭ okazis eksterordinara aventuro. Mi matene vekiĝis tre malfrue kaj kiam la servistino, Maŭro, alportis al mi la purigitajn botojn, mi demandis, kioma horo estas. Aŭdinte, ke jam antaŭ longe sonis la deka, mi rapide vestis min. Mi konfesas, ke mi tute ne irus en la departementon, se mi antaŭscius, kian indignan mienon faros nia sekciestro. Li parolas al mi jam de longe:
– Kial, frateto, en via kapo ĉiam estas tia senordo? Vi kelkfoje ĵetas vin, kiel haladziĝinto, la aferon iam tiel miksas, ke la diablo mem ne povas reordigi ĝin; en la titolo vi skribas malgrandajn literojn, kaj en skribaĵo vi notas nek daton, nek numeron.
Jen, malbenita ardeo! Li, kredeble envias, ke mi sidas en la direktora kabineto kaj preparas plumojn por la ekscelenco. Unuvorte, mi ne irus en la departementon, se mi ne esperus renkonti la kasiston, kaj elpeti de tiu ĉi izraelido almenaŭ iom da mono el la salajro antaŭ la pagotago.
Jen li estas kreitaĵo! Ke li donu iam anticipe la monatan salajron – Dio mia sankta – pli rapide venos la terura Dia juĝo; oni petegu, eĉ disŝiriĝu, kiel ajn bezonu, – li ne donos, la griza diablo! Kaj en la loĝejo, lia propra kuiristino vangofrapas lin, – tio estas konata tra la tuta mondo. Mi ne komprenas, kiaj estas la profitoj de ofico en la departemento: tute ne estas iuj rimedoj; alia afero estas en la gubernia regejo, civilaj kaj regnokasaj ĉambroj: tie, kiam oni rigardas, oni vidas, ke iu sidas en anguleto mem kaj skribas, – la fraketo sur li estas abomena, lia vizaĝego estas tia, ke oni volas kraĉi; sed vi rigardu, kian somerloĝejon li luas! Oni ne portu al li porcelanan vazon orumitan:
– Ĝi, – li diras, – estas donaco por kuracisto.
Kaj al li oni devas donaci – aŭ paron da rapidĉevaloj, aŭ tricentrublan kastoraĵon. Laŭ eksteraĵo li estas tre modesta, parolas tiel delikate:
– Estu afabla, donu al mi tranĉileton por pintigi plumeton, – sed poste tiel prirabos la petanton, ke li lasos nur ĉemizon.
Vere, anstataŭ ĉio, ĉe ni la ofico estas pli nobla, ĉe ni la pureco estas ĉie tia, kian neniam oni vidos en gubernia regejo, niaj tabloj estas faritaj el ruĝa arbo, kaj krom tio ĉiuj niaj estroj estas tre ĝentilaj… Jes, mi konfesas, se ne estus nobleco en nia ofico, mi jam de longe lasus la departementon.
Mi vestis malnovan pelton kaj prenis la ombrelon, ĉar tre pluvis. Sur la stratoj estis neniu; nur solajn virinojn, sin kovrintajn per flankoj de vestaĵoj, rusajn komercistojn sub ombreloj, kaj kurierojn mi renkontis. El nobluloj mi rimarkis nur unu nian fraton oficiston. Mi vidis lin ĉe stratkruciĝo. Kiam mi ekvidis lin, mi tuj diris al mi:
”Ehe! ne, kolombeto, vi ne iras en la departementon; vi sekvas fraŭlinon, kiu kuras antaŭ vi, kaj rigardas ŝiajn piedetojn.” Kia sovaĝa besto estas nia frato oficisto! Je Dio, li ne cedos al oficiro: preteriru nur iu fraŭlino en ĉapeleto, li nepre ektuŝos ŝin.
Kiam mi pensis tion ĉi, mi ekvidis kaleŝon, kiu estis veturanta al magazeno, preter kiu mi iris.
Mi tuj sciis: tiu ĉi kaleso estas de nia direktoro: ”Sed li ne bezonas magazenaĵojn,” mi pensis, ”tio ĉi en la vero estas lia filino”. Mi premis min al la muro. La lakeo malfermis la pordeton, kaj ŝi elflirtis el la kaleŝo, kiel birdeto.
Kiam ŝi rigardis dekstren kaj maldekstren, kiam ekbrilis ŝiaj brovoj kaj okuloj… mia sankta Dio, mi pereis, pereis tute! Por kiu celo ŝi bezonis elveturi en tia pluva tempo! Ĉu oni povas nun certigi, ke ĉe virinoj pasio al ĉiuj magazenaĵoj ne estas granda? Ŝi ne rekonis min, cetere mi intence mem provis kaŝi min, ĉar sur mi estis pelto tre malpura, kaj krom tio de malnova fasono. Nun oni portas mantelojn kun longaj kolumoj, kaj sur mi estis mallongaj, unu sur la alia, krom tio la drapo estis tute ne delikata. Ŝia hundeto, ne havante tempon ensalti la magazenon, restis sur la strato. Mi konas tiun hundeton: oni nomas ĝin Meĝi. Post unu minuto, mi subite aŭdis altetan voĉon:
– Estu sana, Meĝi!
Jen vi havas! Kiu tion diris! Mi ĉirkaŭrigardis kaj ekvidis sub ombrelo du sinjorinojn: unu estis maljunulino kaj la alia junulino; sed ili jam foriris, kaj apud mi eksonis ree:
– Hontu, Meĝi!
Je diablo! Mi vidis, ke Meĝi interflaris kun hundeto iranta post la sinjorinoj.
– Ehe, – mi diris al mi mem, – sufiĉe, ĉu mi estas malsobra? Nur tiel ŝajnas, al mi okazas malofte.
– Ne Fidel, vi vane pensas, – elparolis, mi vidis mem, ke elparolis Meĝi: – Mi estis, hoŭ, hoŭ, mi estis, hoŭ, hoŭ, hoŭ! tre malsana!
Ha ci, hundaĉo! Jen, kanajlo! Mi konfesas, ke mi miregis, aŭdinte ĝin home parolanta; sed poste, kiam mi bonege konsideris ĉion ĉi, tuj mi ĉesis miri. Efektive, en la mondo jam okazis multe da similaj ekzemploj. Oni diras, ke en Anglujo aperis fiŝo, kiu parolis du vortojn en tiel stranga lingvo, ke la sciencistoj jam tri jarojn penas difini ĝin kaj ankoraŭ ĝis nun nenion difinis. Mi ankaŭ legis en gazetoj pri du bovinoj, kiuj eniris en butikon kaj petis por si funton da teo. Sed, mi konfesas, mi plej multe miris, kiam Meĝi diris:
– Mi skribis al vi, Fidel, vere, Polkano ne liveris mian leteron! Je diablo! Mi en mia tuta vivo ne aŭdis, ke hundo povas skribi. Regule skribi povas nur nobelo. Cetere, kelkfoje okazas, ke iuj komercistoj, kontoristoj kaj eĉ vilaĝaj homoj skribetas, sed ilia skribo estas pli meĥanika: nek komoj, nek punktoj, nek stilo.
Tio ĉi min mirigis. Mi konfesas, de antaŭ nelonga tempo mi komencas aŭdi kaj vidi okazaĵojn, kiajn ankoraŭ neniu aŭdis kaj vidis.
– Mi iru, – mi diris al mi mem, – post tiu ĉi hundaĉo, kaj eksciu, kio ĝi estas, kaj pri kio ĝi pensas.
Mi disrulis mian ombrelon kaj ekiris post la du sinjorinoj.
Ni trairis stratojn: Goroĥovan, Meŝĉanskan, Stolarnan, fine aliris al la Kokuŝkina ponto kaj haltis antaŭ granda domo.
– Tiun ĉi domon mi konas, – mi diris al mi mem, – estas la domo de sinjoro Zvjerkov.
Kia domego! Kiom da homoj en ĝi loĝas, kiom da kuiristinoj, kiom da alveturintoj! Kaj da niaj fratoj-oficistoj, – kiom da hundoj, –unu sidas sur la alia kaj per tria pelas.
Tie estas unu mia amiko, kiu bone ludas trumpeton.
La sinjorinoj suriris en la kvinan etaĝon.
– Bone, – mi pensis, – nun mi ne iru, sed rimarku la lokon, kaj ne lasu la unuan okazon por utiligi ĝin.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.