La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


SUB LA MEZNOKTA SUNO

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA DOMETO KUN LA FROMAĜTEGMENTO

Lehman Wendell

Unu maljuna sorĉistino loĝis foje en dometo, kiu staris en la mezo de granda arbaro sur alta monto. Tiu ĉi virino estis tre kruelega, kaj ŝi amis manĝi infanetojn. Ŝi havis kutimon meti ĉiujn siajn fromaĝojn sur la tegmenton por altiri la infanojn de la ĉirkaŭaĵo. Iom malproksime de tiu dometo, loĝis malriĉa kamparano kiu havis du infanojn, unu malgrandan filinon tre malspritan kaj unu filon kiu estis tre inteligenta.

Unu tagon la kamparano sendis la infanojn en la arbaron por kolekti fragojn. Ili baldaŭ alvenis al la domo de la sorĉistino, kaj ĉar ili havis grandan malsaton, la knabo surgrimpis la tegmenton kaj ekkaptis unu fromaĝon. La maljuna sorĉistino, aŭdante la brueton, ekkriis: "Kiu estas sur mia tegmento?"

"Estas eta anĝelo," respondis la knabo per dolĉa voĉo.

La sorĉistino diris: "Karaj anĝeletoj, manĝu tiom da fromaĝo, kiom vi bezonas," kaj ŝi restis sidanta apud la fajro. La knabeto prenis kelkajn fromaĝojn kaj foriris kune kun la fratino.

Post kelkaj tagoj la infanoj revenis al la dometo. La knabo surgrimpis la tegmenton, kaj la sorĉistino ekkriis: "Kiu estas sur mia tegmento?"

La knabo respondis same kiel la unuan fojon: "Estas kelkaj anĝeletoj!" kaj la malgranda filino, kiu estis tre babilema, ekkriis: "Mi ankaŭ estas tie ĉi!"

Tiam la sorĉistino eliris el la domo, kaj ekkaptante la du infanojn, diris: "Ho, jes, vi estas du belaj anĝeletoj kaj vi fariĝos bongusta rostaĵo. Kiamaniere mortigas via patrino la porkojn?" demandis ŝi.

La filineto diris: "Ŝi detranĉas al ili la kapojn."

"Ne, ne," diris la knabo, "ŝi metas ŝnuron ĉirkaŭ la kolon."

La sorĉistino foriris por serĉi ŝnuron por meti ĉirkaŭ la kolon de la knabo, kiu pro timo falis teren, kvazaŭ li estis mortinta.

"Ĉu vi nun estas mortinta?" demandis la sorĉistino.

"Jes," respondis la knabo.

"Ho, ne," diris la virinaĉo; "vi ne estas tute senviva, ĉar vi parolas ankoraŭ."

La knabo respondis: "Mi ankoraŭ parolas ĉar mia patrino ĉiam grasigas la porkojn antaŭ ol ŝi rostas ilin. Ŝi diras ke ili do fariĝos pli bonaj."

"Tre bona ideo!" diris la sorĉistino.

Ŝi ekprenis la du infanojn, metis ilin en kaĝon, kaj diris: "Kiel via patrino grasigas la porkojn?"

"Ho, ŝi donas al ili grenon," diris la malgranda filino.

"Ne, ne," diris la knabo, "mia fratino tre eraras, ŝi estas tiel malgranda! Mia patrino grasigas la porkojn per kukoj kaj dolĉa lakto."

"Bone," diris la sorĉistino, "mi faros la samon."

Ŝi tiam donis al ili multe da kuko kaj dolĉa lakto. Unu tagon ŝi alvenis al la kaĝo, kaj diris: "Mi havas malbonajn okulojn kaj mi ne povas vidi ĉu vi estas sufiĉe grasaj. Levu la fingron por ke mi povu palpi."

La filineto estis ĵus faronta precize kiel la sorĉistino diris; sed la knabo prenis ŝian lokon kaj prezentis malgrandan bastoneton.

La sorĉistino ektuŝis ĝin, kaj diris:

"Vi estas tre malgrasaj." Kaj ŝi donis al ili ankoraŭ plu da kukoj kaj dolĉa lakto.

Post kelkaj tagoj, ŝi denove diris:

"Eklevu la fingron, mi volas vidi ĉu vi estas sufiĉe grasaj."

La knabo etendis la trunketon de brasiko, kaj la maljuna virino diris:

"Jes, vi estas sufiĉe grasaj." Ŝi enportis la infanojn en la dometon, kaj ordonis al la filino ke ŝi ekbruligu grandan fajron en la kamenon. Kiam estis sufiĉe varme, ŝi diris al la infanoj: "Nun, metu vin sur la ŝovelilon, unu apud la alia, kaj mi enmetos vin en la fajron."

La malgranda filino, tute tremante, iris obei, kiam la frato anstataŭis ŝin. Sed kiam la maljunulino ekprenis la ŝovelilon, li derulis al la tero. La sorĉistino koleris, sed la knabo ĝentile petis pardonon, kaj diris:

"Sinjorino, ni estas tre malspritaj, kaj tre mallertaj; montru al ni kiamaniere ni devas sidi sur la ŝovelilo!" La sorĉistino sidiĝis sur la ŝovelilon kaj la knabo tiam rapide enpuŝis ŝin en la fornon kaj fermis la pordon.

Tiam li deprenis ĉiujn fromaĝojn, kaj, akompanate de sia malgranda fratino, li feliĉe reiris al la patro. Pri la sorĉistino, ŝi fariĝis bona rostaĵo, kaj oni ne ploras ŝian morton.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.