La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUB LA MEZNOKTA SUNOAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Verkis Lehman Wendell
Estis iam knabo, kiu zorgis pri aro da kaprinoj kaj dum li iradis en la arbaro li alvenis al la domo de la giganto. Kiam tiu ekaŭdis la blekadon de la kaprinoj li kolere elkuris el la ĉambro por eltrovi la kialon. Sed li estis tiel grandega kaj terure malbela ke la knabo forkuris kiel eble plej rapide.
Vesperon, kiam la knabo revenis hejmen kun la aro, la patrino faris fromaĝon. Prenante pecon da ĝi, li rulis ĝin en la cindro kaj zorgeme kaŝis ĝin en sian ledan poŝon. En la morgaŭa tago li ree iris al la arbaro kun la kaprinoj kaj denove atingis la gigantan domon. Kiam la grandegulo ekaŭdis la blekadon li koleregis, eliris kaj prenante grandan ŝtonon, li premis ĝin ĝis pecetoj forsaltis.
"Se vi iam ree venos al mia hejmo," diris li, "mi premos vin tiel, kiel mi nun premas tiun ĉi ŝtonon."
Sed tiuĉifoje la knabo tute ne timis, sed elprenis la fromaĝon kaj premis ĝin ĝis la akvo elŝprucis el ĝi al la tero.
"Se vi ne foriras," diris li, "mi premos vin same kiel mi nun premas la akvon el tiu ĉi ŝtono."
Kiam la giganto vidis kiel granda estas la forto de la knabo li forte timis kaj iris domen.
La trian tagon ili ree renkontis unu la duan.
"Bonan tagon, patro!" diris la knabo, "ĉu vi ankoraŭ deziras provi vian forton kontraŭ la mia?"
"Mi do opinias," aldonis la knabo, kiam la giganto jesis, "ke estus bona provo se iu el ni povus ĵeti vian hakilon tiel alten, ke ĝi ne refalus teren."
Tio plaĉis al la alia. Li tuj ĵetis la hakilon kaj tiel alten, ke ĝi flugis preskaŭ ĝis la nuboj; sed kiel ajn li provis, la hakilo ĉiam revenis.
"Patro," diris la knabo, "mi vere ne opiniis ke via forto estas tiel malgranda. Rigardu min!"
Li nun balancis la hakilon kaj lerte enmetis ĝin en la poŝon, kiun li portis sur la dorso.
"Rigardu la hakilon!" li diris, montrante grandan nigran birdon sur la ĉiela bluaĵo.
La giganto longe atendis la revenon de la hakilo sed vane. Nun li pensis por si mem ke la knabo vere estas fortega kvankam li estas malgranda. Ili ree disiĝis.
Post iom da tempo la du ree renkontiĝis. La giganto demandis ĉu la knabo, kiu estas tiel forta, ne volus laboradi por li. La knabo jesis, forlasis la kaprinojn en la arbaro, kaj iris kune kun la giganto. Fine ili atingis la domon.
Unu tagon ili ambaŭ iris al la arbaro por dehaki kverkon. Kiam ili atingis la lokon la giganto demandis la novan dungaton ĉu li volas teni aŭ haki.
"Mi volas haki," respondis la knabo, sed aldonis ke li ne povas tuŝi la pinton de la kverko. La giganto tial ekprenis la arbon kaj fleksis ĝin al la tero. Kiam la knabo provis teni la arbon, tamen, ĝi tuj releviĝis kaj ĵetis lin en la ĉielon.
La giganto longe pensadis pri kien lia dungato estis irinta, kaj fine ekprenis mem la hakilon kaj komencis dehaki la arbon. Post iom da tempo la knabo lamiris al li; ĉar pro la terura falo li preskaŭ estis mortigita. La giganto demandis kial li ne tenis la arbon. La dungato ne respondis sed demandis ĉu la giganto mem kuraĝus fari tian salton.
"Patro," diris la knabo, kiam la virego neis, "se vi ne kuraĝas, vi mem devas teni kaj haki."
La virego ne kuraĝis nei kaj tial li sola tenis kaj dehakis la arbon.
Kiam ili estis pretaj alporti domen la arbon la giganto diris al la knabo:
"Se vi portos ĉe la pinto mi mem portos ĉe la radikoj."
"Ne, patro," respondis la knabo, "portu mem la pinton; mi facile povas porti ĉe la granda ekstremaĵo."
La giganto konsentis kaj eklevis la malgrandan ekstremaĵon sur sian ŝultron. Sed la knabo, kiu estis malantaŭe, ekkriis al la giganto ke li iom pli balancu la arbon. La virego obeis kaj baldaŭ la arbo tute balanciĝis sur la ŝultro; sed la knabo mem eksaltis sur la arbon kaj sin kaŝis inter la folioj, tiel ke la giganto ne povis vidi lin. La grandegulo nun ekiris, pensante ke la knabo portas parton de la arbo. Post iom da tempo li laciĝis kaj forte ekĝemis.
"Ĉu vi ne estas lacega," li demandis.
"Ne, mi ne estas," respondis la knabo; "patro certe ne estas lacigita pro tia negravaĵo?"
La giganto ne ŝatis jesi, kaj tial sen pluaj vortoj iris antaŭen. Kiam ili atingis al la domo li preskaŭ estis duonmortinta. Li deĵetis la arbon sur la teron; kaj la knabo, kiu jam antaŭe elsaltis el la foliaro, nun subtenis malgrandan branĉon.
"Ĉu vi ne estas lacigita?"
"Ha patro, ne pensu ke mi laciĝas pro tia malmulto. La arbo estas tiel malpeza ke mi facile povas porti ĝin sola."
En la sekvanta tago diris la giganto: "Kiam tagiĝos, ni iru al la tritikejo kaj draŝu."
"Ne," aldonis la knabo, "estas pli bone ke ni draŝu krepuske ĵus post la vespermanĝo."
"Kiel vi povas tiel multe manĝi?" diris la Giganto.
Tiu ĉi propono plaĉis al la giganto, kiu do foriris kaj alportis du grandegajn draŝ-bastonojn. Li mem ekprenis unu el ili kaj donis la alian al la knabo; kiu, tamen, eĉ ne povis levi ĝin. Li tial ekprenis bastoneton kaj frapadis la plankon ĵus tiel rapide, kiel la grandegulo. La giganto rimarkis nenion neordinaran kaj ili laboradis ĝis la tagiĝo.
"Ni nun iru hejmen por matenmanĝi," diris la knabo.
"Jes," ĝemis la alia, "ni havis teruran laboron, kaj mi estas forte malsata."
Pasis la tempo, kaj la giganto fine malfidis la knabon, kaj komencis konspiri kun la edzino, kiel li devus mortigi la dungaton.
"Mi konsilas al vi, ke vi prenu vian bastonegon kaj mortigu lin en la nokto dum li dormas."
La giganto opiniis ke ŝia konsilo estas bonega kaj promesis fari tiel, kiel ŝi diris. La knabo, dume, staris post la pordo kaj aŭdis la tutan paroladon. Kiam venis la nokto li metis buterilon en la liton kaj kaŝis sin mem sub la liton. Meznokte la giganto leviĝis, ekkaptis la bastonegon kaj frapegis la buterilon ĝis la kremo elŝprucis sur la vizaĝon.
"Ho, ha, he," li ridegis, "mi frapis lin tiel forte, ke la sango elŝprucis eĉ ĝis la plafono."
La edzino iĝis feliĉa, laŭdis la edzon kaj opiniis ke ili nun povos trankvile dormadi.
Sed apenaŭ venis la tago, kiam la knabo eniris la manĝoĉambron kaj salutis la paron.
"Peston!" diris la giganto, "ĉu vi ne ankoraŭ estas senviva? Mi pensis ke mi mortigis vin per mia bastonego."
"Nu, ŝajnis al mi en la nokto, ke mi sentas ion similan al mordeto de pulo."
Vesperon kiam la giganto kaj knabo estis manĝontaj, la gigantino alportis grandan teleron da avensupo.
"Bone," diris la knabo, "ni nun vidos kiu povas plej multe manĝi, patro aŭ mi."
Jes, la virego estis tuj preta kaj ili komencis manĝi kiel eble plej multe. Sed la knabo estis sprita; li pendigis la ledan poŝon antaŭ la stomakon kaj metis unu kuleron da avensupo en la buŝon, dum li metis kvar en la poŝon. Post kiam la giganto manĝis sep telerojn da supo, li estis tiel sata ke li blekis kiel porko.
"Kiel vi povas tiel multe manĝi, vi kiu estas tiel malgranda?"
"Patro, mi tre volonte instruos al vi la metodon. Post kiam mi manĝis tiom, kiom mi bezonas, mi disŝiras mian stomakon per mia tranĉilo, kaj tiam mi povas manĝi ankoraŭ pli multe." Dirante tiujn ĉi vortojn, li prenis la tranĉilon kaj disŝiris la ledan poŝon kaj la supo elfluis.
La giganto opiniis ke estas bonega metodo kaj mem volis provi ĝin. Sed kiam li enmetis la tranĉilon en la stomakon la sango elŝprucis kaj li baldaŭ mortis.
Kiam nun la giganto estis mortinta, la knabo prenis lian tutan havon kaj foriris. Kaj tiel finiĝas la historio pri la sprita knabo kaj la malsaĝa grandegulo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.