La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUB LA MEZNOKTA SUNO

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

UNU AVENTURO EN LA PREĜEJ-VESTIBLO

Svede verkita de Alfred Smedberg

Estis malvarma decembro-vespero kelkajn semajnojn antaŭ Kristnasko. Trans vasta senhoma kamparo, inter unu vilaĝeto kaj la sude-kuŝanta urbo, veturis deksepjara junulo. Li estis nomita Anders kaj li estis la filo de la preĝeja administranto por la malriĉuloj. Li portis sur la veturilo kelkajn sakojn da maizo, kiujn li ĵus aĉetis ĉe la urba muelejo. Tiujn ĉi sakojn li estis alportantaj al la malgranda preĝejo de sia vilaĝo, kie oni konservis maizon en la preĝej-vestiblo por donaci al la malriĉuloj kiam ajn ili bezonos nutraĵon.

La regiono estis soleca kaj la nokto malluma. La vojo zigzagis inter la montetoj de la ne herboriĉa kamparo.

La knabo malrapide veturis antaŭen, jen piedirante apud la veturilo, jen sidante sur unu el la sakoj. Iafoje li atente rigardis la nigrajn montetojn kaj ŝtonamasojn. Sed li ne ŝajnis timi, ĉar li iafoje paroletis gaje por si mem.

"Estis ja malsaĝe," diris li, "ke mi restis tiel longe en la muelejo. Nun mi ne atingos la hejmon ĝis malfrua nokto, ĉar mi devas unue veturi al la preĝejo kun la sakoj. Sed estis ja tia plezuro resti tie kaj rigardi ĉiujn maŝinojn kaj radojn, kiuj tiel facile kaj silente turniĝas."

Kelkaj misteraj malagrablaj krioj estis aŭdataj el proksima arbareto. Anders aŭskultis sed permesis al la ĉevalo ke li malrapide antaŭeniru.

"Se mi timus la mallumon kaj kredus pri fantomoj, kiel faras multaj homoj," diris li, "eble mi nun ne kuraĝus veturi sola. Sed mi tute rekonas tiun krion. La strigo vere estas malagrablaĵo, sed fantomo ĝi tamen ne estas."

Nun blekegis malsata vulpo en sia kavo, kaj la ĉevalo eksaltis de surprizo. Sed Anders ne timis.

"Oni parolas tiel malbone pri tiu ĉi kamparo," li aldonis ridetante. "Sed mi ne timas spite la historiojn mi aŭdis pri malbonaj spiritoj, fantomoj, senkapaj viroj kaj lupoj kun fajrobuŝoj, kiuj laŭ sciigoj sin trovas tie ĉi! Multaj homoj ankaŭ tute timas nokte en tiu ĉi kamparo, precipe de la tempo, antaŭ kelkaj jaroj, kiam iu rabis la poŝton. Nu, malbonuloj sin trovas ĉie, sed la restaĵo estas nur fantazio."

En tiu momento eksaltis la ĉevalo, plene haltis, ekspiregis kaj malantaŭeniris.

"Atentu, maljuna idioto!" diris Anders kvietige. "Vi ja certe ne kredas antikvajn superstiĉojn. Aha, nun mi vidas tion, kio timigis vin."

Li elsaltis el la veturilo kaj ekkaptis la ĉevalon ĉe la kondukilo, rigardegante al la monteto apud la vojo. Li tie eltrovis teruran, blankan estaĵon, kiu sin movetadis en la supro de arbo.

Komence li iom ektimis, sed post kiam li pli zorgeme rigardis la blankaĵon, li komencis rideti por si mem.

"Ĉu vi ne vidas, Brunto," diris li, "ke ĝi estas nur blanka litotuko, ĉemizo aŭ io simila? Eble iu persono alpendigis ĝin por sekiĝi kaj la vento forblovis ĝin kaj pendigis ĝin sur la branĉon de tiu ĉi arbo."

Li kondukis la tremantan ĉevalon per la kondukilo, ĝis ili iom preterpasis la timigan blankaĵon.

"La najbaraj knaboj diras ke mi estas hazardegulo," li aldonis, post kiam li ree surrampis la vagonon. "Tio estas pleje ĉar mi ne timas koboldojn en tiu ĉi malbonfama kamparo. Ĵus kvazaŭ estus hazardega peni eltrovi kio estas la estaĵo, kiun oni nomas fantomo. Tio, kio en la krepusko ŝajnas esti teruraĵo, eble estas tre senkulpa, se oni nur rigardas ĝin trankvile."

Malrapide la luno nun leviĝis super la arbopintoj en la oriento. La ombroj de la arboj komencis desegni mirindajn formojn sur la montetflankoj kaj vojoj. Ili similis al malbelformaj viroj kun longaj brakoj kaj kruroj, aŭ mirindaj bestoj kun kornoj, drakflugiloj kaj krokodilvostoj. Strange ili serpentumis tien kaj reen kaj aliformiĝis, laŭ la antaŭenirado de la veturilo, kaj la movado de la arboj per la vento.

"Ne estas, post plua konsiderado, mirinda," pensis Anders, "ke malsaĝaj homoj fantom-timas en nokto simila al tiu ĉi, se ili ne antaŭe trankvile pripensas kaj pli zorgeme ĉirkaŭrigardas. Se oni nur tiel faras, oni baldaŭ ĝuas la mirindan ombro-ludadon."

Tiamaniere pensante, Anders fine atingis al la vilaĝeto. La luno nun staris pli alte sur la ĉielo kaj la nokto estis heleta. Li tial gaje enveturis en la preĝejkorton, kie li ekhaltigis la ĉevalon antaŭ la pordo de la vestiblo.

"Tie ĉi sur la korto multaj homoj ankaŭ ne kuraĝas veni post la krepusko," pensis Anders kaj rigardis la multajn tombojn. "Kvazaŭ la mortintoj povus stariĝi kaj fari al homoj malbonon! Ah, ne, ili kompreneble ripozas trankvile en la tomboj, ĝis la alvoko de Dio en la lasta, granda tago."

Li malŝlosis la pordon, ekprenis unu el la sakoj kaj portis ĝin en la vestiblon. Tie estis tre mallume. La lunlumo certe eniris tra la pordo, sed ĝi lumigis nur unu flankon. Anders tamen, post iom da malfacileco, atingis la grenkeston, kiu staris apud la malluma muro post la pordo.

Ĵus kiam li deĵetis la sakon en la malluma angulo, li estis kaptata per malvarmega fera mano, kiu ĵetis lin kapantaŭe sur la plankon.

Anders fariĝis tiel surprizita pro la subita atako, ke li momente restis senmove. Bonŝance li tamen falis kun la kapo sur la sakon, tiel ke li ne vundis sin. Post kelkaj minutoj li penis leviĝi, sed la glacia-mano tute tenadis lin. Li tiam faris novan fortan klopodon kaj malligis sin, ĉe kio li ekaŭdis bruon, kvazaŭ oni disŝiris pecon da drapo.

Li nun paŝegis al la pordo, sed eltrovis ĝin fermita kaj li ne povis malfermi ĝin. La seruro estis tiel konstruita ke oni povis malfermi la pordon nur ekstere.

Ja, tie li nun staris, la brava deksepjarulo, enfermita en la preĝej-vestiblo, enfermita sola en la nokta mallumo.

Je la unua fojo de sia vivo Anders forte timis. Li sentis teruran frostotremon trakurantan lin je la penso pri la sekretplena, la neklarigebla aĵo, kies ĉeesto, en la nokta mallumo, li sentis sed ne povis vidi.

Sed li devigis sin pensi trankvile kaj saĝe, kaj post kelkaj minutoj li rericevis sian memkonfidon.

"Estas certe," pensis li, "ke iu, kiu amis timigi min, sekrete eniris post mi, kiam mi enportis la sakon. Ĉiuj miaj konatoj scias, ke mi ne kredas koboldojn, kaj nun unu el ili pensas timigi min. Sed li tiam restas ankoraŭ tie ĉi, ĉar la pordo fermiĝis en la momento kiam mi falis. Nu, mi baldaŭ eltrovos ĉu estas vere."

Anders ĉiam portis en la poŝo alumetujon por ke li povu ekbruligi la lanternon, kiam li vespere donis al la ĉevalo vespermanĝon. Li rapide ekprenis alumeton, ekbruligis ĝin kaj lumigis ĉiujn angulojn de la vestiblo. Sed neniun povis li vidi.

"Estas strange," pensis Anders kaj sentis strangan ektremon kiam la alumeto estingiĝis kaj la ĉambro ree fariĝis malluma. "Jen mi nun estas enfermita kune kun io terurega, neklarigebla, kaj eble mi tie ĉi devas resti ĝis la ĉevalo kuros hejmen, tiel montrante al la popolo ke io okazis al mi. Ho!"

Li ree ekbruligis alumeton kaj ĉirkaŭrigardis. Li tiam eltrovis, ke la pordo al la preĝejo estis iom malfermita. La servisto sendube forgesis fermi ĝin post la pasinta Diservo. Zorgeme li malfermis ĝin kaj enrigardis. Eble iu persono ĵetis lin sur la plankon kaj poste lerte eniris en la preĝejon tra la neŝlosita pordo. La lunlumo eniris tra la du fenestroj kaj verŝis palan lumon en la preĝejeton. Anders aŭskultis kaj rigardis sed ne povis vidi aŭ aŭdi ion.

"Ĉu estas iu persono tie ĉi?" li demandis.

Nenia respondo. Estis kviete kiel en la tombo.

Kun frapanta koro Anders eniris, malrapide antaŭeniris laŭ la flankaĵo kaj rigardegis inter

la benkojn. Nenio estis videbla. Li kviete iris al la altaro. La luno verŝis sian lumon sur la altaron kaj la Kristobildon, kiu pendis super ĝi.

Anders haltis apud la altaro. Kial okazis tiu ĉi mistero en la preĝejo? Kial li estis kondukita al la altaro, kvazaŭ per ia forta nevidebla povo? Ĉu eble Dio volus montri al li ke oni ne havas povon se oni ne fidas en Kristo? Li longe rigardis la bildon, kaj fine diris:

"Ĉu iu estas tie ĉi?"

Ĵus tiam li ekaŭdis brueton ĉe la ekstera pordo, kaj pezajn piedsonojn en la vestiblo. Anders eksaltis kaj paŝetis kiel eble plej kviete laŭ la flankaĵo. Ĉe la pordo li renkontis la patron.

"Ĉu vi estas tie ĉi, Anders?" diris li surprizite. "Kion vi faras en la preĝejo?"

"Mi ne povis eliri," respondis Anders. "La pordo fermiĝis post mi, kiam mi enportis la unuan sakon, kaj mi ne povis malfermi ĝin."

"Ja, estas plezurege! Estis do bone, ke mi tien ĉi alvenis. Mi staris hejme sur la korto kaj vidis kiam vi atingis la preĝejon, kaj tial iris tien ĉi por helpi vin. Ĉu vi timis?"

"Ho, komence," respondis Anders. "Sed mi ja sciis, ke iu fine venos tien ĉi kaj malfermos la pordon. Alie eble mi frakasus fenestron kaj rampus tra ĝi."

Ili kune enportis la aliajn sakojn kaj poste veturis hejmen. Anders ne parolis pri la aventuro en la vestiblo. Li unue volis pli zorgeme peni eltrovi ĝian kaŭzon.

Sekvantan tagon li tial iris al la preĝejo kaj zorgeme rigardegis ĉiujn aĵojn en la vestiblo. Li tiam trovis, ke malnova kurbita najlo estis entordigita en la unua sako, kiun li enportis. Sur la rusta najlo pendis pecon da drapo. Anders demetis sian veston kaj eltrovis, ke la peco apartenis al la vesto.

Li nun komprenis ĉion. La najlo ekkaptis lin ĉe la vesto-kolumo, kiam li deĵetis la sakon, kaj tiel faligis lin sur la plankon. La malvarma, malmola mano, kiun li ŝajnis senti sur la kolo, estis nur la malvarma fero.

Poste Anders rakontis pri sia nokta aventuro en la preĝej-vestiblo, sed li ne plu fanfaronis ke li ne konis la timon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.