La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUB LA MEZNOKTA SUNO

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA RAPORTO DE LA JARCENTOJ

Svede verkita de Alfred Smedberg

Tre malproksime en la profundaĵo de granda arbaro iris sola viro. Li estis maljuna, lia dorso estis kurbita kaj neĝblanka estis lia hararo. Sed liaj paŝoj estis pli elastaj ol la maljuneco ŝajnis atesti, kaj el la okuloj brilis boneco kaj komprenemo. La viro estis ermito kaj sola loĝis en la vasta arbaro.

Estis kvieta mezsomera vespero. Kvieta estis la aero, silenta la arbaro, kaj la viro estis tre meditema. La suno subiris kaj la arbaro senlumiĝis.

Subite li staris antaŭ monto, kiun li neniam antaŭe vidis.

"Mi perdis la vojon," diris li por si mem. "Miaj okuloj komencas malheliĝi."

"Ne, vi estas sur la rekta vojo," respondis voĉo, kiu ŝajnis veni el la interno de la monto.

La viro ekrigardis teren kaj eltrovis pigmeon, kiu sidis sur la musko apud la monto.

"Kiu vi estas?" li demandis kun grandega miro.

"Mi estas la pordgardisto de la montreĝo," respondis la pigmeo. "Kronoso estas lia nomo, kaj tiu ĉi monto estas lia palaco."

"Tio estas mirinda," diris la ermito. "Dum kvindek jaroj mi loĝis tie ĉi en la arbaro kaj neniam antaŭe vidis tiun ĉi monton."

"Tio ne estas mirinda," aldonis la pigmeo. "Ĝi kuŝas en la tero, kaj tie ĝi estas kuŝinta dum miloj da jaroj. Sed unu fojon en jarcento ĝi leviĝas super la tero dum kelkaj horoj."

"Kio okazas en la monto en tiu tempo?" demandis la ermito kun ankoraŭ pli granda miro.

"Ekzameno kaj juĝo," grave respondis la pigmeo.

"Kiam la novnaskita jarcento rigardas sian unuan mezsomeran nokton, tiam kunvenas antaŭ la trono de la montreĝo la spiritoj de la dormintaj jarcentoj por klarigi pri sia monda vivo.

"Tion mi tre multe volus vidi," ekkriis la ermito gaje.

"La palacaj salonoj de Kronoso estas fermitaj al la mondaj infanoj," respondis la pigmeo. "Sed vi estas saĝa kaj pia, tial mi permesas ke vi eniru."

Kaj je tio li elprenis ensorĉitan bastoneton kaj enpuŝis ĝin en fendeton de la monto. Tuj elruliĝis ŝtono el la flanko de la monto kaj malkovris nigran truon.

"Venu!" diris la pigmeo kaj manprenis la ermiton.

Ili eniris la nigran kavernon. La truo ŝtopiĝis post ili, kaj ili sin trovis en granda mallumo.

"Tiu ĉi estas unu el la neesploreblaj salonoj de l'nokto," diris la pigmeo. Jen kuŝas la longepasintaj kvardek jarcentoj en la multemiljara, silenta tombo. Ni ne maltrankviligu ilin.

"Mi estas la pordgardisto de la montreĝo."
"Mi estas la pordgardisto de la montreĝo."

Ili antaŭeniris en la mallumo. Post iom da tempo ili alvenis al muro. La pigmeo tuŝis ĝin per la bastoneto. Tuj malfermiĝis rusta ferpordo, kaj ili eniris alian salonon. Eĉ ĝi estis malhela, sed tie ĉi kaj tie briletis kelkaj malfortaj lumradioj, kiuj similis la brileton de lanternviretoj[1] en aŭtuna nokto.

Per tiu ĉi lumeto oni povis distingi malhelajn formojn de homoj, kun furiozaj vizaĝoj kaj longaj barboj. Ili ĉirkaŭflugis kiel ombroj de nedifinitaj ŝipoj kun remiloj kaj drako-kapoj, aŭ amasiĝis kiel soldatoj kun bastonegoj kaj ŝildoj kaj glavoj.

"Tiu ĉi estas unu el la salonoj por la krepusko kaj mateno," diris la pigmeo. "Ili estas la ripozĉambroj de la jarcentoj kiuj formis la tempon longepasintan."

La pigmeo iris pluen kun la ermito ĉe la mano, kaj ili alvenis al pordo, kiu ŝajnis esti farita el marmoro. Per unu frapo de la ensorĉita bastoneto ĝi malfermiĝis, kaj ili eniris salonon, kiu malhele brilis kiel lunlumo.

En la pala mallumo mirindaj figuraĵoj kun longaj manteloj aŭ batal-kostumoj sin malrapide movis. Okaze oni aŭdis mallaŭtajn sonojn similajn al malproksima eĥo de kunfrapiĝo de lancoj kontraŭ kiraso kaj kasko.

"Tiu ĉi estas unu el la salonoj de la venonta mateno," diris la pigmeo. "La mezaj jarcentoj tie ĉi sonĝas siajn dolĉajn sonĝojn dum ili atendas la tagon de ekzameno."

La ermito miregis pro tiu mirinda vidaĵo. Li volis halti, sed la pigmeo fortiris lin.

Tiam ili alvenis al arĝenta pordo. Ĝi malfermiĝis kaj ili eniris salonon, kiu estis vasta kaj alta kiel templo. Galerioj kaj portikoj etendis ĉien, sed sunoj sur la arkaĵo forsendis lumon al la plej sekretaj vojetoj kaj ŝaktoj. Svarmoj da homsimilaj fantomoj flugis tien ĉi kaj tien, sed tiel kviete, ke oni aŭdis ilin kiel la kvietan bruetadon de la orienta vento, kiam ĝi malrapide moviĝas tra la kronoj de l'arboj en la bosko.

La ermito ĉirkaŭrigardis surprizite.

"Jen estas mirindaĵoj," diris li. "Jen mi volas resti."

"Ne tie ĉi," diris la pigmeo, "sed en la apuda ĉambro. Tiu estas la salono de la brilanta meztaga suno. Tie restas la fantomoj de la plej lastaj jarcentoj. Ili sin preparas por aperi antaŭ Kronoso. Ni iru plien."

Ili alvenis nun al pordo, kiu estis farita el plej pura oro. Kiam ĝi malfermiĝis, alfluis blindiga lumo al la du homoj. Ili eniris kaj sin trovis en ĉambro, kiu brilis je oro kaj multekostaj ŝtonoj. La altaj arkaĵoj brilis kaj rebrilis kvazaŭ ili estus interplektitaj je ĉielarkoj.

Meze de la ĉambro sidis Kronoso sur trono el la plej klaraj diamantoj. Apud li sidis Kleoso, la diino de kanto. Ŝi tenis en la mano plumon similan al fajroradio, kaj sur ŝiaj genuoj estis libro kun oraj kovriloj kaj arĝentaj folioj.

La pigmeo ĝentile haltis apud la pordo, kaj la ermito genufleksis, ĉar la belegeco kaj pompo de la ĉambro tute venkis lin.

"Malfermu viajn orelojn, ho fremdulo," diris Kronoso, "por ke vi alportu miajn vortojn al la infanoj mondaj!"

Tiam li turnis sin al la pigmeo kaj diris:

"Prezentu al mi la deksesan jarcenton."

La pordo malfermiĝis, kaj grizbarba viro eniris. Li havis kompason en unu mano kaj libron en la alia. Li estis vestita kiel pastro, sed ĉe la flanko pendis glavo kaj sur la ŝultro malnova kapuĉo.

"Kia estas via historio?" demandis Kronoso.

"VERO estis mia moto, ho reĝo!" respondis la viro, "kaj la veron vi aŭdos. Mi estis naskita en tempo, kiam la mondo estis plena de malvero, vestita en vero. Mi neniigis ĝian povon kaj starigis la veron sur la tronon. Mi flugis super la marojn kaj eltrovis novajn mondojn por la infanoj de la mondo. Sed mi ankaŭ pekis. Mi ekdormis en la tempo de mia maljuneco kaj permesis la malveron stari flanke de la vero."

"Vi parolas la veron," diris Kronoso. "Vi malsukcesis ĉe la fino, sed viaj bonfaroj elpagas la erarojn. Foriru en trankvileco!"

Li foriris kaj renkontis ĉe la pordo fantomsoldaton en altaj botoj kaj armaĵo, ankaŭ glavo kaj sprono.

"Kiu vi estas?" demandis Kronoso.

"Mi estas la deksepa jarcento," diris li sincere, "kaj venas laŭ via ordono, ho reĝo!"

"Kion vi faris dum via vivo?" demandis Kronoso plie.

"Ne multe. Sed se mi ne maljuniĝus, mi do estus elpelinta la homaron kaj ilian laboradon el la mondo."

"Mi ĝin scias. Sed vi ja havis bonajn intencojn?"

"Jes, tion, kion mia patro komencis per parolado kaj skribado mi daŭrigis per la glavo. Sed mi estis tro kruelega en miaj agoj, kaj kun la malbonherboj mi ofte eltiris ankaŭ la tritikon. Tamen, vi devas konfesi, ke mi estis sincera en mia kredo kaj oferado."

"Jes, vi estis frenezulo, sed sen ruzo, kaj vi penadis atingi la virton. Mi pripensos pri la verdikto. Foriru!"

Poste eniris unu eleganta kortegano. Li portis frizan perukon, ornamaĵon ĉirkaŭ la kolo, frakon kaj silkajn ŝtrumpojn, ankaŭ ŝuojn kun oraj bukoj.

"Plej nobla sinjoro, via reĝa moŝto!" diris li kun afekta rideto kaj profunda klinsaluto. "La homo kiun mi renkontis ĉe la pordo estis tre senkultura ignorulo. Fi, kiel abomene!"

"Li estas, tamen, via patro," respondis Kronoso grave. Mi rekonas vin pro via senokupemo.

"Estas al mi honoro ke via reĝa moŝto rekonas min," diris la kortegano kun alia klinsaluto.

"Kion vi faris en la mondo?" demandis Kronoso.

"Mi plej ofte okupis min je politiko kaj edukado," respondis la kortegano. "Mi instruis al homoj pri bonaj moroj."

"Sed ankaŭ pri frivoleco, malvero, kaj fiereco," diris Kronoso severe.

"Ha, via reĝa moŝto, vi amas ŝerci! Mi instruis al homoj pensadi saĝe."

"Ne! Vi instruis al ili malami Dion kaj blasfemi ĉion, kio estas sankta. Venis tial la punado. Ĉu vi memoras ke via vivo finiĝis en sango?"

"Tio estis por libereco, via reĝa moŝto!"

"Por libereco, ja; sed la liberecon vi trouzis, la sanktecon vi malamis, kaj vi detruis la animojn de la homoj. Foriru! Viaj prapatroj kondamnu vin!"

La kortegano forsaltetis. Sed ĉe la pordo li spegulis sin por vidi ĉu la peruko kaj la ornamaĵoj sidis laŭ la korekta modo.

Nun eniris per rapidaj paŝoj kaj nervaj spasmoj de la vizaĝo unu viro, kiu ŝajnis esti komercisto. Li portis monujon sub la brako, kaj liaj rapidaj gestoj atestis pri rapideco kaj maltrankvileco.

"Kial oni eltiris min el mia dolĉa dormado?" li demandis kolerege. "Mi ja antaŭ nelonge ekdormis."

"Eĉ se mi ne konus vin," respondis Kronoso indece, "mi povas rekoni vin pro via malafabla demando. Malobeado kontraŭ reĝo, gepatroj kaj ĉiu rajto estis la distingilo de via vivo."

"Nu do, peston! Ŝajnas al mi ke ĉiu homo estas sia propra majstro. Kion vi volas de mi?"

"Vi devas raporti pri via pasinta vivo."

"Ja, tio estas pli facile dirita ol farota, ĉar neniu antaŭ mi faris pli multe ol mi mem. Mi provizis la homaron je amuzaĵoj, defendis voluptecon laŭ la volo de la naturo, levis la popolojn el nescieco kaj sklaveco kaj kunigis la homaron."

"Ĉu vi ankaŭ proksimigis ilin al Dio?" demandis Kronoso malĝoje.

"Ha, ha! Mi ne havis la tempon, sed mi multobligis ilian riĉecon."

"Tio malmulte valoras al homo, se li perdos la animon." La viro kolerege sin turnis kaj foriris.

"Ja, foriru!" diris Kronoso. "Iru al via lito kaj dormu sen ripozo, sonĝu sen trankvileco, vi, kiu neniam sanktigis la dimanĉon. Vi multe faris, kaj via nomo estos konata dum miloj da jaroj. Sed en via deziro por plezuro vi nutris vermojn, kiuj mordetas la kor-radikojn de l'homoj. Tamen, mi ne juĝos vin nun. Viaj posteuloj juĝos vin tiam, kiam ili akiros saĝecon."

Poste aldonis Kronoso per malsevera voĉo:

"Alkonduku la novnaskitan jarcenton."

Aperis tiam sub la alta arkaĵo blanka ŝipeto, kiu antaŭenmovis kvazaŭ per nevideblaj flugiloj. Ĝi flosis de supre al la piedoj de Kronoso, kaj el ĝi eksaltis knabeto kun bluaj okuloj kaj rozkoloraj vangoj, kaj flavaj haroj.

"Jen mi estas, bonkora reĝo!" diris li kun muzika voĉo. "Kial vi alvokis min?"

"Mi deziras scii la celon de via vivo," diris Kronoso, metante la manon sur la flavharan kapon. "Kion vi intencas fari?"

"Ho, estas multe, tre multe, bonkora reĝo! Mi volas mortigi la vermojn, kiuj mordetas la korradikojn de l'homoj, mi volas neniigi fierecon, ĵaluzon, malvirton, ebriecon, kaj militon. Mi forte deziras feliĉigi ĉiujn."

"Kaj kiu helpos al vi?" demandis Kronoso malĝoje.

"Ĉiuj infanoj de la Kristanujo, la infanoj de la dudeka jarcento," diris la knabeto, manfrapante la manojn.

Aperis tiam miloj da ŝipetoj el ĉiuj anguloj de la arkaĵo. Ili flosis malsupren al la trono, kaj oni vidis en ili amason da infanoj, kiujn neniu povus nombri.

"Ni, ni alportos feliĉon al la dudeka jarcento," kriegis centmilo da junaj lipoj. "Ni helpos al li, ni, ni!"

Subite eksonoretis mirinda muziko el la malproksimo. La monto tremis kvazaŭ per tertremo. La arkaĵo malfermiĝis, kaj la ermito estis levata alten kvazaŭ per nevideblaj brakoj, kaj li sentis la malvarmetan noktaeron sur la frunto. Kaj baldaŭ li ree staris sur la vojeto en la kvieta, vasta arbaro. Kaj la monto jam ne ekzistis, kaj la arbaro estis malluma, sed la steloj sur la ĉielo briladis.


[1] En Svedujo oni ofte vidas lumojn super la kampoj, kaj la homoj antaŭe opiniis ke tiuj ĉi lumoj estas lanternoj portataj de fantomoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.