La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUB LA MEZNOKTA SUNO

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA BIENDOMO DE KRISTEHOLMO

Verkis Lehman Wendell

Ĉu la estimata leganto iam vidis la akvofalon "Stalpeto"? Ĝi estas en tiu naturbela kaj mirinda parto de Svedujo kiun oni nomas Smolando. Estas la Nigra Rivero kiu, post kiam ĝi kviete kaj trankvile serpentumas tra florantaj valetoj kaj verdaj arbaroj, subite faras tiun ĉi grandegan saltadon malsupren de preskaŭ perpendikulara ŝtonego, kaj poste tute ripozas en la apuda maro.

Ne malproksime de Stalpeto estas malnova biendomo, malĝoja, malluma kaj senhoma. Oni havas strangan senton, kiam oni vidas la grandan domegon kun la fermitaj pordoj kaj najlitaj fenestroj. Oni opinias ke la stranga vidiĝo de la domo havas ian kaŭzon. Kial estas tiu ĉi naturbela loko senhoma? Kial ne loĝas almenaŭ unu nobelo en la vasta domego?

Ni aŭskultu al maljuna ĝentila virino, kiu foje rakontis al ni la kialon. Por ke ni povu kompreni ŝin ni de la komenco devas aŭdi la historion, kaj tiu ĉi komenco, kiel la Miltona kanto, estas ĵus en la komenco de tempo.

Kiam ni demandis ŝin: "Kial ne loĝas iu en Kristeholmo?" ni ricevis la jenan respondon:

"Kiam Diablo, pro sia grandega fiereco, estis elĵetita el la ĉielo, sin trovis tie ankaŭ aliaj spiritoj, kiuj pekis. Tiuj ĉi spiritoj ankaŭ estis elĵetitaj, kaj kiel la flaviĝantaj folioj en aŭtuna tago falas teren, tiel falis tiuj ĉi spiritoj malsupren sur la teron, kelkaj en marojn, aliaj en arbarojn aŭ sur montojn. Kie ajn ili falis, tie ili restadis kaj tie laboradis. Laŭ siaj diversaj restadejoj ili ankaŭ ricevis malsimilajn nomojn. Pro tio ni havas en la mondo marnimfojn, montnimfojn, gnomojn, elfojn, arbarnimfojn, koboldojn, kiujn priskribas la kateĥismo.[3]

En tiu tago okazis ke kelkaj spiritoj falis sur la monton kie nun staras la Kristeholma biendomo. Interne de tiu ĉi monto iliaj posteuloj restadis preskaŭ ĝis la nuna tempo. Dum centoj, jes miloj da jaroj ili tie loĝis kaj kvankam la fulmo okaze mortigis kelkajn, ili ne koleregis kaj ne tuŝis la homojn.

Okazis do antaŭ longe, ke unu nobelo, kiu aĉetis Kristeholmon, deziris tie konstrui domon.

Kiel saĝa konstruisto li serĉis bonan fundamenton por la domo kaj elektis la ŝtonegon en kiu la gnomoj loĝis.

La montreĝo malŝatis tion ĉi, sed lia edzino petis lin ke li ne faru malbonon kontraŭ la najbarojn sen ia kaŭzo.

Kiam la domo estis konstruita, la nobelo edziĝis kun juna, bela fraŭlino, kaj "ĝojo staris alte en la plafono."[4]

Sed malĝojo falas sur multe da homoj, kiuj nemulte atendas ĝin, kaj tiel ankaŭ okazis tie ĉi.

Unu tagon, kiam la juna edzino sole restis en sia ĉambro, staris antaŭ ŝi malgranda virino, kiu salutis kaj diris:

"Mia mastrino petegas, ke vi bonvolu veni al ŝi, kaj se vi tiel faros, ŝi do riĉe repagos vin."

La juna nobelino forte miris pro tio, sed tial ke ŝi estis brava kaj bonkora, ŝi promesis sekvi.

La virineto malsupreniris ĝis ŝi atingis la kelon. Jen malfermiĝis unu antaŭe nevidebla pordo en la monto, kaj ambaŭ trairis tra longa, malluma, malfreŝa subtervojo, ĝis ili atingis grandan groton, kies muroj brilis kaj rebrilis je oro kaj arĝento. En la groto vireto marŝis tien ĉi kaj tien, ŝajne en forta ĉagreno. Li ne parolis al la nobelino, sed rigardis ŝin per petegantaj kaj malĝojaj okuloj.

La virineto fortiris kurtenon, kiu kaŝis alian malfermaĵon, kaj vidis nun la juna nobelino virinon, kiu kuŝis sur ornamita lito kaj estis malsana. La ĉeesto de la Kristana virino, tamen, tuj igis la gnom-virinon sana. Ŝi tiam eltiris skatoleton, en kiu sin trovis perloj kaj multekostaj ŝtonoj.

"Tiun ĉi mi donacas al vi, sed ne rakontu al iu pri la aventuro, ĉar tiam okazos al vi granda malfeliĉo."

Tiel diris la montreĝino, kaj la nobelino reiris al sia ĉambro kaj zorgeme kaŝis la multekostan skatoleton.

Pasis feliĉe la tempo kaj la junulino naskis du filojn.

Unu tagon dum la patrino forestis ili eltrovis la misteran skatoleton, kaj komencis ludi kun ĝi, kiam la patro eniris. Li forte miris tial ke li trovis tiajn multekostaĵojn en la manoj de l'infanoj, kaj tuj demandis la patrinon kiel ŝi akiris ĝin. Komence ŝi ne volis paroli pri ĝi, sed la edzo insistis. Fine li koleris kaj deklaris ke ŝi estas koboldino, jes, ke li vidis ŝin veturantan tra la aero sur balailo. Nun la malfeliĉa nobelino devis rakonti pri sia vizito ĉe la gnomoj, kaj aldonis:

"Nun vi kaj mi estas vidintaj niajn plej feliĉajn tagojn, ĉar via sciameco alportos al ni pli da malĝojo ol vi povas imagi."

Post kelkaj tagoj aperis en la maro proksime de Stalpeto insuleto, kiu ĉiam aperis kiam ajn io mirinda estis okazonta. Ĵus antaŭ la morto de Karl XIIa kaj Gustav IIIa, oni diras, ke la insuleto aperis; oni eĉ diras, ke antaŭ tre longe unu reĝo enskribis sian nomon sur grandan ŝtonon, kiun li trovis tie, kaj ke la saman ŝtonon kaj la saman nomon oni foje vidis, kiam la insuleto ree sin levis super la akvo.

Kial la insuleto ree aperis, ĉu la gnomoj interligiĝis kun la marnimfoj, aŭ ĉu estis alia kaŭzo, oni ne povas diri; sed, tamen, la insuleto klare aperis kaj la nobelo forte deziris remi tien por ke li povu pli proksime rigardi ĝin.

La nobelinon kaj la du filojn li ankaŭ volis kunpreni. La edzino forte kontraŭstaris tiun ĉi proponon, eĉ petegis lin genuflekse, sed sensukcese.

Fine forveturis la obstinegulo kune kun la filoj al la insuleto, dum la edzino restis hejme. Ĵus kiam la boato ektuŝis la ensorĉitan insuleton, la du filoj eksaltis teren, sed en tiu sama momento malaperis kaj la insuleto kaj la knaboj, kaj la patro ne plu vidis ilin.

La malfeliĉa nobelino baldaŭ mortis pro malĝojo kaj la edzo veturis al fremdaj landoj, kie ankaŭ li mortis; sed en la domego de Kristeholmo neniu de tiu tempo loĝis, kaj ne estas kredeble ke oni iam trovos feliĉon tie."


[3] Laŭ mia maljuna patrino la tre antikva sveda kateĥismo vere priskribis tiujn estaĵojn. Ekzemple ĝi enhavis la jenan preĝon: "Dio liberigu nin de marnimfoj, montnimfoj, gnomoj, elfoj, arbarnimfoj, koboldoj, kaj ĉiuj supernaturaĵoj."–La Tradukinto.

[4] Skandinava popoldiro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.