La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUB LA MEZNOKTA SUNO

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA NOVEDZINO DE LA GIGANTO

Lehman Wendell

La laplandaj tradicioj plejofte priskribas gigantojn kaj homajn aventurojn kun ili. Oni timis la giganton pro lia grandegeco kaj forto kaj precipe ĉar li ŝatis homan karnon. Sed malgraŭ tiu forto la giganto malofte povis superspriti la homojn, ĉar li estis mallaborema kaj mallerta kaj ne tiel sprita, kiel la laplandano.

Estis iam giganto, kiu enamiĝis en laplandan fraŭlinon. Nek la fraŭlino, nek la patro amis la giganton, sed ili ne kuraĝis kontraŭstari liajn amkonfesojn, sed eĉ dankis lin pro la honoro, kiun li montris al ili. Por si mem la patro pensis ke nenio okazos el la amindumo, kaj, pensis li, kiam venos la tempo, tiam venos la solvo. Tamen, li devis apartigi tagon en kiu la giganto povos alveni por forporti la novedzinon. Antaŭ lia alveno, la laplandano prenis ŝtipon, kiu havas la saman grandecon kiel la filino, vestis ĝin per nova vesto, nova ĉapo, arĝenta zono, ŝuoj kaj ŝuŝnuretoj, kaj starigis ĝin en angulon de la tendo, kun peza vualo sur la kapo, laŭ la kutimo de la laplandanoj.

Kiam la giganto eniris la tendon kaj vidis sian belevestitan amatinon, li fariĝis tre ĝoja, kaj tuj postulis la cervojn, kiujn la bopatro jam antaŭe promesis kiel donacon. Dum la tuta tempo la filino restis kun kelkaj cervoj kaj glitveturilo post najbara monteto. Post kiam la giganto ricevis la cervojn kaj dum li mortigis unu el ili por la vespermanĝo, la laplandano sin alŝtelis al la filino kaj la du foriris kiel eble plej rapide for de la hejmo.

Post la mortigo de la cervo la giganto eniris al la amatino.

"Nu, Sukeraĵo," diris li, "metu la poton sur la fajron!"

Sukeraĵo sin ne movis.

"Ha, Etulino estas modesta," diris li; "mi mem faros ĝin." Kiam la akvo iom bolis li aldonis:

La Giganto kurĉasas la Laplandanon.
La Giganto kurĉasas la Laplandanon.

"Filineto, vi nun devas fendi la ostojn."

Sed Filineto staris senmove.

"Filineto estas modesta, mi mem faros ĝin," pensis li. Kiam la viando estis kuirita, diris li:

"Belulino, venu nun kaj metu la viandon sur la tablon!" Sed Belulino estis tiel modesta, kiel antaŭe, kaj movis nek fingron nek okulojn nek lipojn.

"Treege modesta estas mia eteta belulino: mi mem faros ĝin," pensis la giganto.

Post kiam li pretigis la viandon li petis ŝin ke ŝi venu kaj manĝu, sed vane. La fraŭlinaĵo staris kiel egipta mumo.

"Bonege," pensis la giganto, "mi do manĝos la tutan kuiraĵon." Post la vespermanĝo li ordonis al ŝi ke ŝi pretigu la liton.

"Nu, mia plej kara knabino, se vi estas tiel modesta mi mem faros ĝin," diris la malspritulo.

"Amatino mia, iru nun en la liton!" Ne, ŝi estis kaj restis modesta. La giganto fine ekkoleregis kaj malafable ekkaptis ŝin.

Kiam li eltrovis kiel la laplandano lin superruzis, kaj ke li ricevis ŝtipon anstataŭ fraŭlino kun karno kaj sango, li forte koleregis kaj komencis kurĉasi la laplandanon. Sed tiu estis jam tre malproksime kaj la giganto ne povis trovi lin. La neĝo ankaŭ komencis fali kaj la grandegulo perdis la vojon. Post iom da tempo li malvarmiĝis. Kiam la luno aperis li pensis ke ĝi estas fajro, ekbruligita de la laplandano kaj tial kuregis al ĝi kiel eble plej rapide. La neĝo falis pli kaj pli, kaj post iom da tempo li estis tiel malvarma kaj lacega ke li suprengrimpis altan arbon por ke li estu pli proksime al la fajro, kaj tie li baldaŭ mortis pro la malvarmo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.