La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUB LA MEZNOKTA SUNO

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

RAKONTOJ DE MIA PATRINO

Verkis Lehman Wendell

Antaŭ multe da jaroj kiam mi estis malgranda knabo, kaj la gefratoj ankaŭ estis junaj, tiam mia patrino ofte sidigis nin ĉirkaŭ si, apud la varma kameno, kaj rakontis al ni historiojn el sia patrujo,–la malproksima, la bela, la ĉiam mirinda Svedujo. Tiuj ĉi historioj plej ofte priskribis fantomojn, koboldojn, lanternvirojn[8] kaj tiel plu. Al ni infanoj, ĉiuj naskitaj en Usono, la historioj estis ĉiam tre interesaj kaj eĉ en la nuna tempo ili restas freŝaj en la memoro. Eble la leganto ankaŭ dezirus aŭdi la maljunan patrinon. Ni do imagu nin ree en la gepatra domo en la usona ŝtato Ilinojo.

Estas malvarma vintra vespero de la jaro 1888. La vento murmuras strange tra la branĉoj de la altaj nudaj arboj. La luno staras klara sur la ĉielo kaj verŝas malhelan, misteran lumon sur la teron. La fajro brulas gaje en la kameno, kaj apud la patrino ni sidas kun avidaj vizaĝoj kaj frapantaj koroj.

UNUA RAKONTO

LA LANTERNVIRETO

Nu, infanoj, diras la patrino, mi rakontos al vi iom pri la koboldoj de mia lando. Antaŭ multaj, multaj jaroj mi estis infaneto same kiel vi, kaj mi tiam loĝis kun miaj gepatroj kaj gefratoj tre malproksime trans la maro, en la lando de la meznokta suno. En tiu tempo oni estis tre ema kredi koboldojn, fantomojn kaj aliajn supernaturaĵojn. Ĉu ili vere ekzistis? Kiu povas diri!

Nia najbaro Bjorn foje reveturis hejmen el la malproksima urbo, kiam la rado de la vagono subite rompiĝis. Tuj aperis eta lanternviro kiu promesis subteni la veturilon se li ricevus unu moneron. Tio plaĉis al Bjorn, kiu tre volonte promesis, kaj la estaĵo subtenis la veturilon ĝis ili atingis la hejmon. Bjorn, kiu estis spritulo, tiam ĵetis la moneron en la lignoamason. Tuj li ricevis teruran frapon sur la orelon, kaj ĝi fariĝis tute surda. La sekvantan tagon oni trovis lignopecetojn ĉie sur la korto.

La orelo de Bjorn restis senutila kvankam li vizitis ĉiujn kuracistojn de la lando. Fine li veturis al Danujo, sed la famaj danaj kuracistoj ne povis kuraci lin. Post kiam li elspezis multe da mono li revenis hejmen. Kiam li ree eniris la korton, aperis la lanternvireto kaj diris:

"Kial vi elspezis tiel multe da mono kaj kial vi veturis tra nia lando kaj al Danujo? Mi mem manfrapis vian orelon, tial ke vi ĵetis la moneron en la lignoamason, kaj ne donis ĝin rekte al mi. Sed nun mi ne plu deziras puni vin kaj estu via orelo sana."

"Mi mem manfrapis vian orelon," diris la koboldo.
"Mi mem manfrapis vian orelon," diris la koboldo.

Tuj la homo povis ree aŭdi per la ambaŭ oreloj.

DUA RAKONTO

LA NIGRA KATO

Kiam mi estis eta knabino mi ofte iris kune kun mia patrino kiam ŝi melkis la bovinojn, ĉar mi amis la patrinon kaj mi tre amis vidi la blankan lakton fluanta en la sitelon, kaj precipe mi amis vidi la katojn, kiuj venis ĉiuvespere por trinki lakton.

Unu vesperon venis al ni kato, nigra kiel inko kaj malgranda kiel ratego. Li eksaltis sur la genuon de mia patrino kaj trinkis el la sitelo. La patrino iom koleris kaj frapetis la katon. "Miaŭ-aŭ-aŭ!" diris la kato per terurega blekado kaj malrapide foriris. Ĉe ĉiu paŝo ĝi kreskis pli kaj pli, kaj ĵus kiam ĝi atingis la arbaron ĝi estis granda kiel ĉevalido kaj eĉ havis la formon kaj vidiĝon de ĉevalido.

La sekvantan tagon mia patro ridetante diris ke ni havas novan ĉevalidon kaj li kondukis ĝin al la dompordo por montri al ni. Mi tuj ekkomprenis ke la besto tute ne estas ĉevalido sed ke ĝi estas la nigra kato, kaj pro tio mi ne amis la belan idon. La patro konsideris la tutan aferon kiel ridindaĵon kaj eĉ mokis min. Sed kompreneble li mem eraris. Mi ja havis dek jarojn kaj tial estis saĝa fraŭlino. Jes, mia patro certe eraris.

TRIA RAKONTO

LA DEVENO DE LA ABIO-ARBARO

Iom malproksime de mia sveda hejmo sin trovas granda, bela abio-arbaro. Oni ofte diskutas pri la deveno de tiu ĉi arbaro, ĉar ŝajnas ke ĝi estis plantita, kaj ne kreskis laŭ naturaj metodoj. Pri tiu ĉi arbaro mia patro foje rakontis la jenan:

En la jaro 1580 loĝis en nia provinco Sro. Aksel Andreso kune kun la edzino kaj unu filo, Karlo. Kelkajn mejlojn malproksime loĝis la riĉa Sro. Sven Rosental, en tiu tempo unu el la plej konataj homoj de mia provinco. Li havis belan filinon, Elino.

Karlo, nature, enamiĝis en la belan Elinon, kaj la gepatroj ne kontraŭstaris ilin.

Nelonge post tiu ĉi enamiĝo okazis milito inter Svedujo kaj Danujo, kaj Karlo devis foriri kaj bataladi por la patrujo. Ĵus antaŭ lia foriro la juna Elino promesis al li la manon; tiam ili malkuniĝis kaj Karlo foriris.

Dum longa tempo la milito daŭris, kaj en unu terura batalo Karlo estis kaptita kaj tuj metita en malliberejon.

Dum li tie restis oni pensis en lia hejma urbo ke li neniam revenos. Sven Rosental, kiu rimarkis ke la filino ne havis deziron al aliaj junuloj sed nur al Karlo, fine deklaris ke ŝi devos elekti alian amanton. La filino ploregis, sed eĉ larmoj kaj preĝoj ne helpis al ŝi. La patro malpermesis ŝin eĉ pensi pri Karlo kaj ordonis al ŝi ke ŝi edziniĝu kun alia viro.

Elino kaj Karlo.
Elino kaj Karlo.

La malfeliĉa knabino ofte sidis nokte apud la fenestro kaj ripetis la nomon de tiu, por kiu ŝi volonte oferus la vivon. Venis la vintro kaj la printempo, sed ne revenis Karlo. Fine venis la tago kiam ŝi devus obei al la patro kaj elekti alian viron.

Dum tiu ĉi tempo Karlo, sidante en la turo de la malliberejo, pensadis pri nenio escepte kiel li povus forkuri. Li elpensis unu projekton post alia sed ĉiam forlasis ĝin. Fine li elpensis bonan metodon kaj tuj elprovis ĝin. Li petegante diris al la reĝo ke li tre volus veturi hejmen por edziĝi kun sia amantino, kaj ankaŭ ke li volus tie resti sufiĉe longe por semi kaj rikolti. La reĝo, kiu havis bonan koron, promesis al li, kondiĉe ke li revenu tuj post la rikolto.

La feliĉa Karlo revenis hejmen, kaj la tuta urbo ĝojegis. Ĉie estis sento de feliĉo, kaj oni buĉis la plej grasan bovidon de la tuta urbo kaj aranĝis grandan edziĝan feston. Sed post la edziĝo oni ree malĝojegis, ĉar Karlo bedaŭrinde devus tie resti nur ĝis la rikolto. Karlo, tamen, estis sprita junulo kaj ne havis deziron aŭ intencon baldaŭ reveni al la malliberejo. Li tial plantis multe da abiosemoj en longaj vicoj.

Pasis la aŭtuno kaj la reĝo anoncis al Karlo ke li revenu al la malliberejo. Sed Karlo respondis ke li ankoraŭ ne rikoltis kaj ke la semoj eĉ ne estis elvenintaj el la tero.

Kiam la reĝo eltrovis kiel lia juna malliberulo superruzis lin li forte ridegis kaj volonte liberigis lin.

Post multe, tre multe da jaroj la semoj fariĝis granda bela arbaro, kie jare venas la birdoj por tie konstrui nestojn, kaj kie la suno ĉiam hele brilas.


[8] Nordaj koboldoj, kiuj portis lanternojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.