La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
SUB LA MEZNOKTA SUNOAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Svede verkita de Alfred Smedberg
La plej konstanta, sed ankaŭ eble la plej mallerta laboristo de la tuta vilaĝeto estis sendube la fabrikisto de radŝpiniloj, Petro la Tornisto. Dum la duona parto de la semajno kiam li ne laboris por la vilaĝeto, li staris apud la rabotbenko, la tornmaŝino aŭ la hakŝtipo kaj faris la radŝpin-ilaĉojn, kiujn li poste vendis ĉe la foiro en la proksimaj urbetoj. De frua mateno ĝis malfrua nokto la rabotaĵoj flugadis ĉirkaŭ li kiel zumanta abelaro.
Sed ne estis nur tiam, kiam li laboris por si mem, ke Petro estis okupata. Eĉ kiam li laboris por la vilaĝeto li faris tre multe, pli multe ol li devus fari, ĉar oni ja bone sciis ke la mizera vilaĝeto ne meritas eĉ unu taglaboron, multe malpli tri tiajn senpage.
Okupo donas panon, diras la popoldiro, kaj dum iom da tempo la familio bone prosperis. Sed la infanaro plimultiĝis jare, kaj bezonis pli da manĝaĵo ol Petro povis provizi. Lia ŝparemo iom post iom malkreskis kaj kiam venis la fino de lia kredita tempo li devis vendi unue la rabotbenkon kaj poste la tornmaŝinon por ke li povu aĉeti farunon kaj terpomojn.
Petro faris, kiel eble plej bone, alian tornmaŝinon. Sed liaj malbelaj radŝpiniloj ne havis sufiĉe da eleganteco kaj oni ne volis aĉeti ilin. Li rabatis ilin sed spite tio ĉi li ofte devis reveturi hejmen kun la radŝpiniloj.
Petro ne ĉesis labori, sed unu tagon post kiam li petegis kredite sakon da sekalo, kaj la infanoj en la vespero devis malsataj iri liton, li forĵetis la hakilon kaj sidiĝis sur la hakŝtipon profunde en pensoj.
"Petro!" diris la edzino. "Ni prenu alian farmon."
"Ne estas alia farmo en la provinco," respondis Petro malafable.
"Eble la vilaĝo helpos al ni."
"Ne pensu pri tio dum ni ambaŭ kapablas labori."
"Labori, ja! Kiam oni ne povas trovi laboron! La farmistoj, kiuj dungas, ne bezonas pli da dungatoj kaj la aliaj estas tro malriĉaj. Estas nur unu metodo kaj tio estas forsendi la infanojn peti almozojn."
Peti almozojn! Petro klinis la kapon en ambaŭ la manojn. Tiu penso premis la koron. Ne, li pli volonte farus ion ajn, eĉ––.
Ho! Kia malbona penso, kiu venis en la kapon. Petro ektimis kaj faris signon per la manoj kvazaŭ li volus forpeli fantomon. Li leviĝis kaj rigardis la malsatajn, dormantajn infanojn. Tiam venis ree la malbona penso. Petro ree forpelis ĝin sed li sentis ke ĝi restas proksime. Ĝi paŝetis kiel kato en la anguloj, ĝi glitiris kiel angilo sur la nudaj panbretoj kaj sur malplenaj terpomujoj. Nu, ĝi venis tre proksime kaj paroletis:
"Petro, estas multaj neŝlositaj terpom-keloj en la provinco!"
Petro ree forpelis la bestaĉon. Ĝi glitiris inter du malplenaj laktpladoj. Sed tuj ĝi revenis kaj siblis:
"Eble vi opinias ke estas bone permesi la infanojn morti pro malsato? Ĉu jes?"
Petro ne plu povis kontraŭstari, kaj fine malaperis kun malplena sako sur la brako.
En la sekvanta tago la infanoj ricevis sufiĉe da terpomoj kaj pano.
De tiu tago Petro estis alia homo. Li ne povis rigardi iun rekte en la okulon, kaj restis sola kiel eble plej ofte. Komence oni ne atentis pri tio; Petro ja estis ĉiam iom stranga. Sed iom post iom oni diris ke estas rabistoj en la provinco. Tie ĉi mankis al iu terpomoj kaj tie iom da tritiko aŭ maizo. Fine oni opiniis ke Petro estas la ŝtelisto, sed tial ke oni ne havas pruvojn, oni ne volas paroli kun li pri la afero.
Inter la ŝtelatoj estis ankaŭ Lars de Bostbieno, kiu posedis muelilon. Dum la frua somero iu disŝiretis kelkajn sakegojn kaj forŝtelis parton de la enhavo, kvankam la muelilo estis ŝlosita. Fine Lars decidis resti nokte en la muelilo por ke li eble povu eltrovi la ŝteliston.
Estis nokto en la komenco de Aŭgusto. Laŭ la vojeto, kiu kondukis de la arbaro al la muelilo, proksimiĝis viro kun mallaŭtaj paŝoj. Iafoje li haltis kaj aŭskultis, sed poste ree antaŭeniris, zorgeme ĉirkaŭrigardante. Fine li atingis al la muelilo. Li enrigardis tra fenestro, provis tiam la seruron kaj tiam sin alŝtelis al la muel-rivereto. Transirante la rivereton li trovis neŝlosita la pordeton de la radodomo. Li eniris, kurbiĝis kaj rampis el sub la rado en la muelilon. Tie li trovis kelkajn sakegojn el kiuj li plenigis sian propran sakon, kaj tiam li eliris silente.
Li tute ne sciis ke paro da avidaj okuloj rigardis ĉiujn liajn movadojn en la muelilo. Post kiam li malaperis Lars rapide eliris el la muelilo kaj renkontis la malfeliĉulon, ĵus kiam tiu, kun la sako sur la dorso, elrampis tra la pordeto.
Lars ekkriis kiam li rekonis la ŝteliston. Petro deĵetis la sakon sur la teron kaj komencis kuri al la arbaro kiel eble plej rapide. Lars tuj postsekvis kaj fine atingis al li kaj forte ekkaptis lin ĉe la vesto.
Petro ne penis forkuri. Li staris tute senmove dum Lars rigardegis lin.
"Ha, estas vi, kanajlo," diris li kolerege.
Petro ne respondis, sed io malinda sin montris en liaj okuloj. Lars daŭrigis:
"Kio okazus, vi pensas, se mi sendus vin al la polico?"
"Tio ne koncernas min," respondis Petro. "Sed la malfeliĉaj–malfeliĉaj infanoj! Ho Dio! Ne permesu al ili longe suferadi, sed permesu ke la malsato mortigu ilin baldaŭ–baldaŭ!"
"Morti pro malsato! Kion vi diras?"
"Ĉu vi opinias ke mi fariĝis ŝtelisto tial ke mi ĝin amas?"
Lars frotis la frunton. Morti pro malsato! Kaj eĉ inter kristanoj! Ja, eble Petro parolis la veron. Li sendube ŝtelis tial ke li devis tiel fari. Ĉu oni do devus kapti lin kaj ĵeti lin en malliberejon kiel ordinaran kanajlon? Ne, milfoje ne! Ĉar kion do li povus fari en la estonteco, kaj kion do okazus al la malfeliĉaj infanoj? Ne, oni devus savi lin antaŭ ol estos tro malfrue, tiel por li mem, kiel ankaŭ por la infanoj.
"Konduku min al la malliberejo, antaŭ ol venos tagiĝo!" petegis Petro per maldolĉa voĉo.
"Mi ne sendos vin tien," respondis Lars. "Pri tio ĉi mi ne parolos al iu homo. Mi havas bieneton, kiun mi longe intencis kulturigi. Tiun mi donacas al vi. Post kelkaj jaroj ĝi fariĝos bona bieno. Ĝis tiu tempo mi mem provizos ĉion necesan al vi."
Petro rigardegis lin, sed dum momento li ne povis kompreni. Nur post kiam Lars ripetis la vortojn, li ŝajnis vekiĝi el sia malespero. Li levis la manojn al siaj okuloj, kaj la tuta korpo tremis pro konvulsiaj ploregoj.
Estis unu tago en la malfrua aŭtuno ĉirkaŭ dudek jaroj post la supredirita aventuro. La familio de Bostbieno sidis apud malluksa tablo. En ĉiuj vizaĝoj sin montris malfeliĉo. Estis la lasta aŭtuno kiam ili loĝos en la malnova, kara hejmo. Lars en diversaj manieroj perdis sian tutan havon kaj post kelkaj semajnoj li devus vendi aŭkcie la tutan bienon.
La pordo malfermiĝis, kaj iu maljuna viro eniris, vestita kiel riĉa kamparano.
"Bonan tagon!" diris la eniranto.
"Same al vi!" respondis Lars kaj stariĝis. "Ĉu vi jam revenis el Gotenburgo?"
"Jes, mi revenis hieraŭ vespere."
"Nu, kiel vi sukcesis?"
"Tre bone. Mi ricevis la tutan heredaĵon de Johano, kiu antaŭ nelonge mortis en Ameriko. Li certe forte laboradis kaj li sendube estis tre ŝparema, ĉar mi ricevis 6,000 kronojn."
Petro, ĉar estis li, forviŝis larmon el la okulo kaj metis pakaĵon da bankbiletoj sur la tablon.
"Tio estas multe da mono. Kion vi intencas fari el ĝi?"
"Ĝi estas por vi, Lars."
"Mi! Pri kio vi pensas?"
"Mi pensas pri unu nokto en la muelejo antaŭ dudek jaroj. Vi savis ne nur min sed ankaŭ la infanojn, kaj nun mi ne volas ke vi perdu vian bienon."
Venis larmoj en la okuloj de Lars. Li transpaŝis la plankon kaj tiam diris:
"Pensu pri tio, kion vi faras, Petro! Pensu pri viaj infanoj, kiuj restas hejme! Mi ne povas ricevi la monon."
"Sen vi, miaj infanoj nemulte farus. Kaj plie–mi kaj la infanoj havas tiom, kiom ni bezonos. Se vi ne prenos la monon mi ĵetos ĝin en la kamenon."
Lars ekkaptis ambaŭ la manojn de Petro, longe premis ilin kaj rigardis lin varme en la okulojn. Kaj tra la fenestro ekaperis sunradio klara kaj varma.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.