La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUB LA MEZNOKTA SUNO

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA UNUAJ HOMOJ

Svede verkita de Alfred Smedberg

Kiel aliaj gentoj, la laplandanoj ankaŭ havas siajn proprajn tradiciojn. Kelkaj el ili preskaŭ precize similas la tradiciojn de aliaj antikvaj gentoj; ekzemple oni trovas antikvan tradicion pri grandega superakvego, mondkatastrofo, pri kiu ankaŭ aliaj popoloj havas malprecizan memoron.

"Eĉ antaŭ ol Dio purigis la mondon," diras laplanda tradicio, "popoloj vivis en Samelando (Laplando); sed kiam la maro kaj riveroj en tiu tempo sin levis super la tero, tiam ĉiuj kreitaĵoj perdiĝis, escepte du gefratoj, kiujn Dio kondukis al la supro de alta monto, 'Pasevaro,' (la sankta monto)."

Malaperis la akvaro, kaj la gefratoj malkuniĝis por serĉi aliajn homojn. Post trijara vana serĉado ili renkontiĝis kaj rekonis unu la alian. Ili ree malkuniĝis, kaj post tri pluaj jaroj ili renkontiĝis, sed ree foriris en la mondon. Pasis ankoraŭ tri jaroj kaj ili ree renkontiĝis, sed ne rekonis unu la duan. Ili nun iradis kune tra la vivo kaj el ili devenis la homaro, kaj Samo (Laplandano) kaj svedo. "La laplandano havas strangan ideon pri la deveno de sia propra kaj la sveda vivmanieroj. En la komenco la laplandanoj kaj svedoj estis unu gento kaj iliaj prapatroj havis la samajn gepatrojn; sed foje okazis granda ventego kaj unu el la gepatroj forte timis kaj rampis sub tabulon, kaj el liaj idoj devenis la svedoj, kiuj loĝas en domoj. La alia homo, aliflanke, ne timis sed restis sub la hela ĉielo, kaj el li devenis la laplandanoj, kiuj eĉ en la nuntempo ne bezonas tegmenton super la kapo."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.