La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUB LA MEZNOKTA SUNO

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA RUZA LAPLANDANO

Svede verkita de Alfred Smedberg

Malriĉa laplandano foje renkontis giganton kaj li bone sciis ke la grandegulo baldaŭ manĝegus lin se li ne iel povus venki lin. Li tial proponis ke ili reciproke provu sian forton. "Ni frapu niajn kapojn kontraŭ tiun ĉi arbon," li diris, "kaj tiu, kiu plej profunde povas enpuŝi la kapon estas sendube la plej forta." La giganto unue provis. Li staris iom malproksime de granda pinarbo, zorgeme almezuris per la okulo, kaj tiam kuregis kontraŭ la arbon. Sed li ne povis fari eĉ signeton per la kapo. La laplandano diris do ke li en la sekvanta tago provos sian forton. Dum la nokto li kavigis multajn arbojn kaj kovris la truojn per la ŝelo. Kiam la tago venis li kuregis de unu arbo al alia, kaj enpuŝegis la kapon en la trunkon ĝis la oreloj. Kun multe da mirego la giganto rigardis lin, sed poste li proponis ankoraŭ alian provon.

"Tiu, kiu plej alten ĵetos mian hakilon," diris li "estas la plej forta." La giganto ĵetis unue, kaj tiel alten ke la hakilo preskaŭ malaperis.

"Treege malbone," diris la laplandano. "Kiam mi ĵetos mi ĵetos ĝin tiel alten ke ĝi restos sur la nuboj."

"Ne, ne mia kara filo!" ekkriis la alia, "mi ne volas perdi mian hakilon kaj mi tial konfesas ke vi estas la plej forta." Tiamaniere la laplandano estis la venkanto eĉ tiun ĉi fojon.

La sekvantan tagon kiam ili ambaŭ elvenis el la arbaro, la laplandano komencis tordi salik-branĉetojn.

"Kion vi intencas fari el ili?" demandis la grandegulo.

"Mi faros korbon por forporti vian arĝenton."

"Ho, mia filo!" ekĝemis la giganto, "permesu al mi teni la arĝenton, kaj mi plenigos vian ĉapelon je arĝento."

"Bone!" diris la laplandano.

Dum la giganto forestis, la laplandano fosis puton, faris trueton en la ĉapelon kaj metis ĝin super la puto.

"Grandegan ĉapelon vi havas," murmuris la giganto.

"Plenigu ĝin!" kriegis la alia, "aŭ mi ĵetos vin al la nuboj kiel mi estis faronta je la hakilo."

Kun multe da timo la grandegulo plenigis la ĉapelon kaj la laplandano fariĝis riĉa homo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.