La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUB LA MEZNOKTA SUNOAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Svede verkita de Alfred Smedberg
Apud Tiblo en la Badelunda provinco staris iam palaco de kiu oni nun vane serĉas restaĵon. En la palaco loĝis reĝa sinjorino kune kun sia juna kaj belega filino. Unu tagon alvenis al la palaco princo kaj oni ricevis lin en la plej reĝa maniero; kaj baldaŭ la du junuloj fortege amis unu la alian. Ĉar ili sciis ke multaj okuloj rigardas ilin, ili decidis kunveni unu nokton apud Klinto, rivero fluanta suden de la palaco, tre proksime al Klinta Monto.
En la malfrua nokto, kiam la palaco fariĝis kvieta kaj ĉiuj dormis, la princino kviete foriris al la ekstera muro, sed la gardisto ne volis malfermi la pordegon. Ŝi do detiris siajn ringojn por donaci al li, sed li rifuzis. Ŝi nun forprenis la oran ĉenon kaj aldonis al la ringoj; nun la maljunulo ne plu povis rifuzi, sed malfermis la pordegon kaj permesis al ŝi foriri kondiĉe ke ŝi revenu antaŭ ol la tagiĝo.
Kiam ŝi alvenis al la rivereto, ŝajnis al ŝi ke ŝi vidas la princon sidantan sur ŝtono apud la rivereto, kaj ŝi tial kuris al liaj brakoj, sed eltrovis anstataŭe ke ŝi estas en la brakoj de la montreĝo de Klinta Monto, kiu forportis ŝin en la monton. Li permesis al ŝi, tamen, ke ŝi ekpendu sian kronon sur branĉon de pinarbo apud la rivereto por montri al la princo ke ŝi jam estis tie.
Post kiam ili eniris la monton, la giganto zorgeme metis la fraŭlinon sur litkovrilon en sia ĉambro, kie ŝi ekdormis, kaj li tiam iris al la patrino kaj rakontis al ŝi pri la bela eltrovo.
La princo, dume, alvenis al la fonto. Kiam li ne trovis sian amantinon tie, li ĉirkaŭiradis en la valo kaj fine atingis la monton, kie li eltrovis la kronon en la arbo. Nun li komprenis kio okazis kaj malespere mortigis sin per la glavo.
Kiam la princino vekiĝis, la gigantino ordonis al la filo ke li rekonduku ŝin al la fonto. "Sed," diris ŝi, "antaŭ ol vi atingos la lokon, tri vivoj perdiĝos."
Tiel okazis. Dum la giganto alportis la fraŭlinon al la fonto, ŝi mortis kaj li metis ŝin ĉe la princo. Kaj la pordgardisto, forte ĉagreniĝante pro sia ago, fine ĵetis sin malsupren el la gardturo kaj mortiĝis.
La princon kaj lian amantinon oni metis sur oran vagonon kaj forportis ilin al bela, verda valo kaj enterigis ilin en la grandan amasaĵon apud la monto Gryto. Eĉ la vagonon kaj la glavon oni metis en la amasaĵon, kie jare en la printempo aperas girlando el blankaj floroj. Sed iom en la estonteco oni trovos kaj la vagonon kaj la glavon kaj tiu, kiu unue rigardos la glavon, perdiĝos per ĝi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.