La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUB LA MEZNOKTA SUNO

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KELKAJ HUMORAĴOJ

Lehman Wendell

Unu sveda fraŭlino, kiu ĵus alvenis al Ameriko, renkontis ĉe la stacidomo nigrulon. Rekonante ŝian naciecon la nigrulo ekparolis jene: "Bonan tagon, fraŭlino!" li diris en plej pura sveda lingvo. "Eble vi miras tial ke nigrulo parolas vian lingvon, sed mi ne ĉiam havis nigran koloron. Mi ankaŭ estas svedo kaj foje loĝis en via lando. La usona klimato, tamen, havas mirindan povon kaj grade nigrigas ĉiujn. Post mallonga tempo vi ankaŭ fariĝos nigra kiel mi."

Kiam la amikoj de la svedino fine alvenis ili trovis ŝin starantan en lageto da larmoj.


Eta Edda estis ĵus alveninta el Svedujo al Ameriko kaj ludis sur la strato por la unua fojo. Ĉie ŝi aŭdis la anglan lingvon kaj tute ne komprenis, ĉar kompreneble ŝi parolis nur svede. Post iom da malfeliĉa tempo ŝi plorante eniris la domon.

"Patrineto," ŝi diris, "donu al mi unu dolaron!"

"Unu dolaron!" diris la patrino, "kion vi faros el ĝi?"

"Mi aĉetos novan buŝon," respondis la infaneto. "Mi ne povas paroli per la mia."


Unu karbisto, laborante en la arbaro, foje renkontis plej belegan fraŭlinon, kiun li tuj rekonis kiel koboldinon. Li tute ne timis la fraŭlinon, sed li bone sciis ke li iel devus superspriti ŝin antaŭ ol ŝia supernatura povo hipnotus lin.

"Kia estas via nomo, sinjoro?" demandis la koboldino ridetante. "Mi mem," diris la karbisto kaj je tio li ekprenis trempilon plenan de varmega peĉo kaj ĵetis ĝin sur ŝin. Kun laŭtaj plorĝemoj ŝi eniris la arbaron kaj alvokis la aliajn koboldojn. "Rigardu min! Rigardu min!" ŝi diris. "Mortigu la bestaĉon, kiu tiel malbonuzis min!" "Kiu faris ĝin?" diris la aliaj. "Mi Mem, Mi Mem!" kriegis la koboldino. "Nu," respondis la kunuloj, "se vi mem faris ĝin ni certe ne helpos al vi."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.