La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUB LA MEZNOKTA SUNOAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Svede verkita de Alfred Smedberg
Estis malfrua kristnask-vespero antaŭ multaj, multaj jaroj. La popolo de Lundokro estis ĵus fininta la vesperajn preĝojn kaj sin pretigis por la nokto. Tiam eniris la dungato, la maljuna Johano, el la ĉevalejo kaj diris:
"Hele brilas ia lumo en la fendego de la monteto."
Kun grandega miro ili ĉiuj eliris al la korto.
Jes, la dungato vere ne eraris. Ĝuste en la fendego oni vidis helan, ruĝan lumeton.
La infanoj paliĝis. Lumo sur la monteto kaj eĉ en la kristnask-vespero mem! Ho! Ĝi certe ne estas stelo, ĉar la lumo sin trovas iom sub la horizonto, kaj ĝi ne estas ies lanterno, ĉar ĝi restas tute senmova sub la arboj.
"Mi scias, kio ĝi estas," diris la maljuna Johano. "Estas la koboldoj en la monteto, kiuj kalkulas sian monon en la kristnaska nokto."
"Koboldoj sin trovas nur en historioj," diris la mastro. "Sed la lumo, tamen, estas mirinda. Mi tien iros por eltrovi kio ĝi estas."
"Patro, patro!" ekkriis la infanoj maltrankvile. "Ne iru tro proksime al la malbonaj koboldoj!"
Tiam ridetis la patro kaj karesis la plej malgrandan infanon.
"Infanoj!" diris li grave. "Dum idolservo regis en la mondo, la koboldoj sin trovis ĉe la infanoj de la mondo. Sed tiam aperis la granda, mirinda lumo en Oriento. Postulis mil jarojn, antaŭ ol ĝia lumo atingis al la nordo. Sed kiam ĝi fine venis, kiam la apostolo de la nordo, la inda Ansgar, venis kun la prediko pri la Kruco, tiam falis la antikvaj dioj de siaj altaroj, kaj kun ili malaperis ĉiuj koboldoj kiel pajlrestaĵo estas forblovata per la vento. Se iu el vi ne kuraĝas sekvi min, mi sola iros kaj sen timo, ĉar mi staras sub la mano de la Ĉiopova.
"Mi iros kune kun vi, pacĵo," diris eta Ingemar. "Mi ne timas."
"Mi ankaŭ, kaj mi ankaŭ," ekkriis unu post alia.
La procesio ekiris, la mastro antaŭe. Eta Ingemar tenis la patron ĉe la mano. Kvietaj, sciamaj kaj timemaj la aliaj infanoj postesekvis.
Estis mallume inter la montetoj kaj arboj, mallume kaj kviete. Nur kelkaj steloj briladis sur la ĉielo, kaj kelkfoje estis aŭdata la krio de strigo en la arbaro.
La mirinda lumo brilis antaŭ ili, brilis kaj malaperis. Ree ĝi ekbrilis kaj malaperis laŭ la kurbo de la vojeto inter montetoj kaj arboj.
La areto pli kaj pli proksimiĝis al la monteto. La lumo nun hele brilis. Nur unu plu monteto kaj kurbo de la vojeto kaj ili sin trovis ĉe la fendego. Kun frapantaj koroj la infanoj ekrigardegis en la fendegon.
Kaj kion ili vidis? Nenion, precize nenion. La lumo jam malaperis kaj la monteto kuŝis silenta kaj dezerta kaj malluma.
"Nun ni vidas, almenaŭ, ke tie ĉi ne estas koboldoj," diris la patro. "Ili dormas la eternan dormadon en sia miljara, silenta tombo."
Sed la dungato, la maljuna Johano, havis siajn proprajn pensojn pri tio.
"Ni estis tro multaj," diris li, "kaj ne restis silentaj. Oni devus esti sola kaj porti la biblion aŭ psalmaron. Tiun oni devus ĵeti inter la koboldojn. Ili do malaperos el la mondo kaj forlasos la oron."
La mastro rigardegis lin.
"La vorton de Dio oni devas havi en la koro, ne nur en la mano," diris li. "Tiu, kiu per la biblio penas akiri mondan riĉecon, agas tre malinde. Vi certe ne volas ĵeti la sanktan libron tiel, kiel oni ĵetas ŝtonon?"
Johano hontis kaj restis silenta. Baldaŭ ili atingis la hejmon. Sed kiam ili sur la korto sin turnis al la monteto, la stranga lumo ree brilis en la fendego.
"Paĉjo," diris Ingemar, "Ĉu ni reiru tien?"
"Ne," respondis la patro. "Kio ajn ĝi estas, ni ne maltrankviligu ĝin. Eble morgaŭ ni eltrovos la klarigon de la enigmo."
Ili eniris la dometon, kaj baldaŭ ĉiuj iris liton.
Sed eta Ingemar ne povis ekdormi. Li ne povis forgesi la lumon sur la monteto. Eble ĝi vere estis la koboldoj, kiuj kalkulis la oron. Maljuna Johano, ja, jam vidis multon kaj multe sciis. Li ofte aŭdis la ridon de la koboldoj en la fendego kaj la siblon de la kristnask-serpento sub la ŝtonego. Kaj aŭtune li ofte aŭdis la furiozan ĉason de Oden.[5] La ĉaso komenciĝas, diris li, en la mezo de Hult-arbaro, kaj la ĉasaĵo estas la sorĉistino de la arbaro. Kaj ŝi kuregas antaŭen super deklivojn kaj ŝtonegojn ĝis ŝi atingas al la monteto. Ĉar tie la hundoj perdas la odoron, kaj la sorĉistino malaperas en la mallumajn ĉambrojn de la koboldoj.
Kaj eta Ingemar pensis kaj pensadis, kaj baldaŭ venis la feo de sonĝoj kun sia pulvoro kaj skuis ĝin en la okulojn liajn. Kaj subite li staris duonnuda kaj piednuda en la fendego, sola en la mistera arbaro, sola en la nokta mallumo.
Sed li ne malvarmiĝis, kaj li ne timis. Li ekrigardis en la fendegon. Tie sidis la koboldoj sur la ŝtonego kaj timeme rigardegis super la arbaron. Ĉar tie tre malproksime en la oriento leviĝis brilanta stelo. Ĝi verŝis mirindan lumon sur la malsupron de la fendego, kaj la koboldoj tremis, kiel tremas la arbarfolioj en la vento.
Kaj eta Ingemar rigardis kaj rigardegis. Kaj baldaŭ li ekvidis pilgrimanton, kiu malrapide proksimiĝis al la loĝejo de la koboldoj. Li portis blankajn vestojn kaj en la mano li tenis stangon, kaj tiu stango estis kruco. Kaj la pilgrimanto sin turnis al la koboldoj kaj diris:
"Mi estas Ansgar,[6] la sendito de la Ĉiela Reĝo, kaj en Lia nomo foriru kaj formortu."
Kaj kiam la koboldoj ekrigardis la krucon, ili malgrandiĝis ĝis ili estis malgrandaj kiel muŝoj, kaj tiam ili enfalis mortintaj en la truon de la fendego, kaj Ingemar ne plu vidis ilin.
Sed la stelo sin levis pli kaj pli, kaj la brilado iĝis pli kaj pli klara. Kaj nun la fendego fariĝis verda valo, kun rozoj kaj lilioj, kiuj sin turnis al la stelo en la oriento.
Tiam oni ekaŭdis arbare bruadon kiel la piedfrapoj de ĉevaloj. Kaj post iom da tempo proksimiĝis sur sovaĝaj ĉevaloj tri viroj kun longaj barboj kaj glavoj. Ingemar ekkomprenis ke ili estas la antikvaj idolaj dioj Oden kaj Balder kaj Thor.[7]
Kiam ili atingis la monteton ili eksaltis teren kaj demandis:
"Kial brilas tiu stelo tiel klare, kaj kial portas la dezerto rozojn kaj liliojn?"
Tiam eklevis Ansgar la krucon kaj diris:
"Unu stelo sin levas en la oriento kaj verŝas sian lumon super la lando de mallumaj ombroj. Ĉar la Reĝo, kies nomo vi ne kuraĝas ekparoli, estas naskita sur la tero. Lia nomo estas Mirindo kaj Konsilo, ĉar Li estas la plej saĝa inter la homaj infanoj. Oni nomas Lin Heroo, tial ke Li venkos la malbonon de la mondo. Kaj oni nomas Lin la Princo de Paco, ĉar per sia mano Li forbrulos militon, kun ventegoj kaj sangaj vestoj, kaj pro Lia volo la dezerto floros kiel rozo."
Oden, la saĝa, klinis la kapon kaj diris:
"Mi estas la plej potenca el la dioj, sed mi metas mian kronon ĉe la trono de la novnaskita Reĝo."
Kaj Thor diris:
"Mi estas la plej forta, sed la povo mia estas tro malforta kontraŭ la Ĉiopovo, kaj mi metas mian martelon ĉe Lia piedo."
Kaj Balder diris:
"Min oni nomis la plej virta el dioj, sed mi kovras mian vizaĝon kontraŭ la brilego de Lia suno."
Kaj tiam la plej potencaj dioj de idoltempoj sin ĵetis al la tero kaj kaŝis siajn vizaĝojn.
Je tio en la muska arbaro aŭdiĝis mirinda muziko, muziko kiel la kanto de la feliĉa animo kiam ĝi forlasas la teron kaj flugas al la perlaj pordoj de ĉielo,–muziko kiel la kanto en la preĝejo en la bela kristnaska mateno. Kaj kiam eta Ingemar malfermis la buŝon por helpi al la kantistoj, jen li kuŝas en la lito. Sed sur la tablo staras kandelo, kaj apud ĝi sidas la gepatroj kaj ili kune kantas:
"Salut' al vi, mirinda tag'!"
[5] La antikva dio de la ĉielo kaj de la suno.
[6] Ansgar, la apostolo de la nordo, estis la unua homo, kiu enkondukis Kristanismon en Svedujon.
[7] Oden, la dio de la suno kaj de la ĉielo.
Balder, filo de Oden, la dio de lumo,–ne nur la lumo de la naturo, sed ankaŭ la lumo de la animo, de pureco, de boneco kaj de senkulpeco.
Thor, la plej maljuna filo de Oden, estis la dio de forto kaj fulmotondro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.