|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUB LA MEZNOKTA SUNOAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Verkis Lehman Wendell
Edzino! Kia bela vorto! Kia muzika, belsona, mirinda vorto! Kiel plena je promesoj por la estonteco ĝi estas; kiel plena je feliĉo kaj ĝojo kaj beno. Tiel ankaŭ opiniis mi, sed,–nun mi ne plu tiel opinias. Ho, mi mizera, malfeliĉa homo! Mi ne havas multajn jarojn, sed mi jam estas maljuna kaj malrekta kaj sulka, kaj ne havas eĉ unu malgrandan haron. Kial? Aŭskultu!
Kiam mi havis tridek-kvin jarojn mi edziĝis je unu bela juna dekokjara fraŭlino. Ho feliĉo! Dum tri monatoj ni loĝis en tera paradizo. Eĉ ĉielo mem ne povis esti pli feliĉplena ol la hejmo nia. Sed la suno ne ĉiam brilas; venis baldaŭ la nigraj nuboj. Kial? Tial ke mi havis kelkajn blankajn harojn,–jes, nur iom da malbenitaj blankaj haroj. La edzino ne amis blankajn harojn; ŝi ne volis havi edzon kiu ŝajnis pli maljuna ol ŝi mem. Kaj kion ŝi faris? Ŝi eltiris ĉiujn blankajn harojn kiel eble plej rapide kaj post unu jaro mia kapo similis al malsana arbaro kun kelkaj junaj arboj tie ĉi kaj tie.
"Jen mi estas! Rigardu min!"
Fine mortis la edzino, kaj post unu jaro mi trovis novan edzinon,–ne juna kaj bela kaj dekokjara kiel la unua, sed grasa virino, malpli juna ol mi mem. Tuj ŝi deklaris ke nigraj haroj ne decas al mi tial ke mi ŝajnas pli juna ol ŝi, kaj, kompreneble, edzo ne devus esti pli juna ol la benita edzino. Kaj ŝi komencis eltiri la nigrajn harojn. Antaŭ la matenmanĝo ŝi eltiris kelkajn harojn, post la tagmanĝo ŝi ankaŭ atakis ilin, kaj dum la vespermanĝo ŝi ripetis la agon. En la lito, en la teatro, en la veturilo, en la preĝejo ĉiam ŝi eltiris harojn.
Mia edzino,–la bonkora, kara, bela edzino, la mirinda edzino, ŝi ne plu loĝas ĉe mi, kaj venas larmeto en la okulo mia je la penso.
Kaj vi kiu konis min antaŭ ol mi havis edzinojn, ĉu vi nun rekonas min? Jen mi estas! Rigardu min! Malbela, malgracia, sulka mi estas, mia kapo estas glata kiel kokinovo, mi ne havas blankajn harojn, mi ne havas nigrajn harojn, mi eĉ ne havas har-radikojn,–kaj, dank' al ĉielo, mi ankaŭ ne havas edzinon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.