La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUB LA MEZNOKTA SUNO

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

CELANTA NATURALISTO

Verkis Lehman Wendell

Ĉu vi iam legis aŭ aŭdis pri Linne? Linne ne estas ia cigaro aŭ legomo aŭ urbo. Ho, ne! Linne estas fama sveda naturalisto. Dum miaj student-jaroj oni ĉiutage parolis pri Linne. La profesoroj diskutadis pri li, la disputadkluboj disputis pri li, la fraŭlinoj kantis pri li kaj oni ofte sonĝis pri Linne. Oni eĉ preskaŭ manĝis kaj trinkis Linne'on. Linne, Linne, Linne! Ĉiam Linne!

Fine mi mem interesiĝis pri la sinjoro kaj decidis studi la naturon. Pro tiu ĉi malbenita konkludo mi havis la jenan malfeliĉan aventuron:

Unu tagon, promenante laŭ la vojeto al la lernejo, fajfante tre malbelsone la Serenadon de Ŝubert, mi ekvidis malproksime malgrandan beston, kiu nezorgeme manĝis la freŝan herbon apud la vojo. Tuj la ideo eniris mian kranion karesi la beston, ĉar tiel ja faris Linne.

Silente kiel ombro mi proksimiĝis kaj kiam ajn la besteto ektimis mi tuj haltis, movante nek fingron nek okulon. Post kelke da minutoj mi estis tre proksime al la besteto. Zorgeme kaj malrapide mi fleksis mian dorson kaj tuŝetis la idon sur la kapo.

Ho, ĉielo! Kraĉante kiel kato, ĝi saltis al la ĉielo. Kaj mi? Mi ankaŭ saltis ĉielon, sed spite la granda eksalto mi ne povis eviti la fortan odoron, ĉar la ido ja estis la terure malbondora putoro, kies odoro estas pli terura ol cent malfreŝaj ovoj.

Kelkajn minutojn poste dum mi rapide demetis la vestojn per unu mano kaj premis la nazon per la alia, mi diris por mi mem: "Se Linne deziras ludi kun ranoj kaj serpentoj kaj tigroj mi certe ne volas lin malpermesi, sed kiam mi ree tuŝos putoron mi antaŭe konvinkos min ke ĝi estas kato."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.