|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() RONJO, RABISTA FILINOAŭtoro: Astrid Lindgren |
©2026 Geo
|
”Maljunaj homoj devus ne sidi kaj frostdetrui sian postaĵon ĉe sovaĝbestaj kunvenoj,” Loviso diris serioze, kiam montriĝis, ke Kalva Petro la sekvantan tagon havis frostotremojn kaj dolorojn en la tuta korpo kaj rifuzis ellitiĝi.
Ankaŭ post la malapero de la frostotremo li neis forlasi la kuŝejon.
”Mi povas same bone rigardi kuŝante kiel sidante,” li diris.
Matiso venis ĉiutage en lian ĉambron por sciigi al li, kiel la nova rabista vivo progresas. Matiso mem estis kontenta. Borko kondutas bone, li diris, kaj li ne estas impertinenta. Elturni ĝema viro li estas, kaj kune ili faris unu bonan kaptaĵon post la alia. La inspektistajn soldatojn ili trompas, tiel ke estas ĝojo vidi, kaj baldaŭ la Matisarbaro certe estos senigita de scivolemaj soldatoj, asertis Matiso.
”Jes, jes, fanfaronu, kiam vi rajdos hejmen,” murmuris Kalva Petro, sed Matiso ne aŭskultis lin. Multe da tempo li ankaŭ ne havas por sidi tie.
”Via malgrasa kadukaĵo.” li diris ameme kaj karesis Kalvan Petron antaŭ ol li foriris. ”Provu havigi al vi iom da karno sur viaj kruroj, tiel ke vi povos stari per ili.”
Kaj Loviso faris sian eblon por tio. Ŝi venis kun varma nutriga supo kaj alio, kion Petro ŝatis.
”Enigu la supon por ke vi varmiĝu,” ŝi diris. Sed eĉ ne la plej varma supo povis forpeli la malvarmon el la koro de Kalva Petro kaj tio ĉagrenigis Lovison.
”Ni devas porti lin en la ŝtonhalon kaj varmigi lin,” ŝi iun vesperon diris al Matiso. Kaj portata de fortaj brakoj de Matiso Kalva Petro forlasis sian solecan ĉambron. Li kuŝis kun Matiso sur lia kuŝejo. Loviso ekloĝis ĉe Ronjo, kaj ili dividis la kuŝejon.
”Finfine mi, maljuna malfeliĉulo, povas fariĝi iom degelita,” diris Kalva Petro.
Matiso estis varma kiel ardanta fajro, kaj Kalva Petro proksimi ĝis al li kvazaŭ infaneto, kiu serĉas varmon kaj konsolon ĉe sia patrino.
”Ne premu,” Matiso diris. Sed tio ne helpis, Kalva Petro tamen rampis pli proksimen. Kaj kiam estis mateno li rifuzis reveni al sia ĉambro. En ĉi tiu kuŝejo li bonfartis kaj ĉi tie li restis. Ĉi tie li povis kuŝi kaj vidi Lovison fari sian laboron dum la tago pasis. Ĉi tie kolektiĝis la rabistoj ĉirkaŭ li kaj priskribis siajn faritaĵojn, kiam ili vespere venis hejmen. Ronjo ankaŭ venis kaj rakontis, kion ŝi kaj Birk travivis en la arbaro.
Kalva Petro estis kontenta.
”Ĝuste tiel mi volas havi ĉion, dum mi atendas,” li diris.
”Kion vi atendas?” demandis Matiso.
”Jes, kion vi kredas?” diris Kalva Petro.
Matiso ne povis diveni. Sed li malkviete rimarkis, ke Petro iom post iom malfortiĝas kaj li demandis Lovison:
”Kio estas kun li, vi kredas?”
”Lia aĝo,” ŝi diris.
Matiso fiksrigardis ŝin malgaje.
”Sed de tio li ja ne devas morti.”
”Jes, tion li faros.” diris Loviso. Tiam Matiso ekploris.
”Iru funelen,” li kriis. ”Tion mi ne permesos.”
Loviso skuis la kapon.
”Multon vi decidas, Matiso, sed tion vi ne povas decidi.”
Ronjo ankaŭ malkvietiĝis pro Kalva Petro, kaj dum li konstante pli kaj pli malfortigis, ŝi restis pli longe ĉe li. Plej ofte li kuŝis kun fermitaj okuloj, nur kelkfoje li malfermis la okulojn kaj rigardis ŝin. Tiam li ridetis kaj diris:
”Mia ĝojo kaj plezuro, vi ne forgesu tion – vi scias.”
”Se mi nur povos trovi la ĝustan lokon,” Ronjo diris.
”Tion vi povos,” certigis Kalva Petro. ”Kiam la momento venos, tiam vi trovos.”
”Jes, mi faru tion,” Ronjo diris.
Pasis kelka tempo kaj Kalva Petro fariĝis pli kaj pli malforta.
Fine venis nokto, kiam ĉiuj maldormante gardis lin. Matiso kaj Loviso kaj Ronjo kaj la rabistoj. Kalva Petro kuŝis senmova kun la okuloj fermitaj. Matiso serĉis malkviete vivosignon.
Sed estis malforta lumo ĉirkaŭ la lito malgraŭ la lumo ĉe la fajro kaj la seba kandelo, kiun Loviso ekbruligis. Ne, oni ne povis vidi vivosignon, kaj subite Matiso kriis:
”Li mortis.”
Tiam Kalva Petro malfermis unu okulon kaj rigardis riproĉe al li:
”Tio mi vere ne faris. Ĉu vi kredas, ke mi ne havas bonan sencon adiaŭi antaŭ ol mi malaperas?”
Poste li denove fermis la okulojn kaj kuŝis tiel sufiĉe longe, kaj ili aŭdis nur kelkajn malfortajn pepantajn spirojn.
”Sed nun,” diris Kalva Petro kaj malfermis la okulojn, ”miaj bonaj amikoj, mi adiaŭas al vi ĉiuj. Ĉar nun mi mortas.”
Kaj tiel li mortis. Ronjo neniam vidis iun morti kaj ŝi ploris dum momento. Sed li tamen estis tiel laca dum la lasta tempo, ŝi pensis, nun li eble ripozos en iu loko, kiun mi ne konas.
Sed Matiso iris ploregante tien kaj reen en la ŝtonhalo kaj kriis:
”Li ĉiam estis. Kaj nun li ne estas.”
Ree kaj denove li kriis sammaniere:
”Li ĉiam estis. Kaj nun li ne estas.”
Tiam Loviso diris: ”Matiso, vi scias, ke neniu ekzistas por ĉiam. Ni naskiĝas kaj ni mortas, tiel ja ĉiam estis. Pri kio vi lamentas?”
”Sed li mankas al mi,” kriis Matiso. ”Li mankas al mi tiel ke tranĉas en la brusto.”
”Ĉu vi volas, ke mi ĉirkaŭbraku vin iom?” demandis Loviso.
”Jes, faru tion tuj,” kriis Matiso. ”Kaj ankaŭ vi, Ronjo.”
Poste li sidis klinigita alterne al Loviso kaj Ronjo kaj priploris sian ĉagrenon pri Kalva Petro, kiu ekzistis iam en lia vivo kaj nun ne plu estas.
La postan tagon ili enterigis Kalvan Petron ĉe la rivero. La vintro estis proksimiĝanta nun, la unua neĝo, solaj malsekaj neĝeroj, falis sur la ĉerkon de Kalva Petro, kiam Matiso kaj la rabistoj portis ĝin al la tombo. La ĉerkon Kalva Petro mem faris jam en pli junaj jaroj kaj dum ĉiuj jaroj konservis ĝin plej interne en la vestoprovizejo.
”Rabisto povas bezoni sian ĉerkon kiam li eĉ ne suspektas tion,” li diris, kaj dum la lastaj jaroj li miris, ke daŭris tiel longe.
”Sed pli frue aŭ malpli frue ĝi estos bezonata,” li diris.
Nun ĝi estis bezonata. La perdo de Kalva Petro kuŝis peze super la kastelo dum la tuta vintro.
Matiso estis malgaja. La rabistoj estis ankaŭ senkuraĝaj, ĉar la humoro de Matiso decidis, ĉu funebro aŭ ĝojo regu en la Matiskastelo.
Ronjo fuĝis kun Birk en la arbaron. Tie estis nun vintro kaj kiam ŝi staris sur skioj malsupren de la montoj ŝi forgesis ĉiujn ĉagrenojn. Sed ŝi memoris ilin tuj, kiam ŝi venis hejmen kaj vidis Matison sidi kovante antaŭ la fajro.
”Konsolu min, Ronjo,” li petis. ”Helpu min en mia malĝojo.”
”Baldaŭ estos denove printempo, tiam ĉio estos pli bona,”
Ronjo diris, sed tion ne opiniis Matiso.
”Kalva Petro ne vidos la printempon,” li diris grumbleme kaj por tio Ronjo ne povis trovi konsolon.
Sed la vintro pasis. Kaj la printempo venis, tion ĝi ja ĉiam faras, kiu ajn vivis aŭ mortis. Matiso ĝojiĝis, tion li faris ĉiun printempon kaj li fajfis kaj kantis kiam li kiel ĉefo antaŭ siaj rabistoj elrajdis tra la Lupokaptilo. Tie atendis jam Borko kun siaj viroj. Ho, nun la rabista vivo finfine komenciĝos post longa vintro. Pro tio ili ĝojegis en sia malprudento kaj Matiso kaj Borko, ili ja naskiĝis rabistoj.
Iliaj infanoj estis multe pli saĝaj. Ili ĝojis pri tute aliaj aferoj.
Ke la neĝo estas for, tiel ke ili denove povis rajdi kaj ke ili baldaŭ povos translokiĝi en la Ursogroton.
”Krome mi ĝojas, ke vi Birk neniam volas esti rabisto,” Ronjo diris.
Birk ridis.
”Ne, tion mi ja ĵuris. Sed mi demandas min, per kio ni nutru nin en nia vivo, vi kaj mi.” Nun ŝi rakontis al Birk la fabelon pri la arĝentomonto de Kalva Petro, tiu, kiun la grizgnomo montris al li foje iam antaŭ longe kiel danko por sia vivo.
”Tie estas arĝentotabuloj grandaj kiel pugnoj,” Ronjo diris.
”Kaj kiu scias, eble ne estas fabelo? Kalva Petro ĵuris, ke estas vero. Ni povos rajdi tien iun tagon kaj esplori, mi scias kie estas.”
”Sed ne urĝas,” Birk diris. ”Nur konservu la sekreton. Alie ĉiuj rabistoj venos kaj volos kolekti arĝenton.”
Tiam Ronjo ridis.
”Vi estas same prudenta kiel Kalva Petro. Rabistoj estas rabemaj kiel buteoj, li diris. Ĝuste pro tio oni ne priparolu la aferon al iu alia ol vi.”
”Sed ni vivas bone ankaŭ sen arĝento, fratino mia,” Birk diris. ”En la Ursogroto aliaj aferoj estas bezonataj.”
Pli kaj pli printempiĝis. Ronjo estis malkvieta antaŭ tiu momento, kiam ŝi devos rakonti al Matiso, ke ili intencas transloki ĝi en la Ursogroton. Sed Matiso estis miriga viro, oni neniam povis diveni kiel li reagos.
”Mia malnova groto, jes, ĝi estas bona,” li diris. ”Pli bone ol tie oni ne povas loĝi en tiu ĉi sezono. Nu, kion vi diras, Loviso?”
Loviso estis alkutimiĝinta al liaj abruptaj ŝanĝoj kaj ne estis tro mirigita.
”Iru vi, infano, se via patro opinias tiel,” ŝi diris. ”Sed mi certe sentos vian foreston.”
”Sed vi ja revenos ĝis la aŭtuno, tion vi ja kutimas,” Matiso diris, kiel se Ronjo jam dum jardeko translokiĝadis al kaj de la Ursogroto.
”Jes, mi faros kiel kutime,” certigis Ronjo, ĝoja kaj surprizita, ke ĉio pasis tiel facile ĉifoje. Ŝi atendis larmojn kaj kriojn, kaj tie sidis nun Matiso kaj aspektis same feliĉa, kiel kiam li memoris siajn infanajn aventurojn en la malnova porkejo.
”Jes, kiam mi loĝis en la Ursogroto, tiam mi bone amuzi ĝis,” li diris. ”Kaj vere tiu groto estas ja mia, ne forgesu tion. Eble mi venos viziti vin iam kaj tiam.”
Kiam Ronjo rakontis tion al Birk, li diris grandanime:
”Laŭ mi li volonte venu. Sed,” li aldonis, ”estas ripozige ne vidi lian nigran hirtokapon ĉiutage.”
Frua mateno estas, belega kiel la unua mateno sur la tero.
Novloĝantoj en la Ursogroto. Jen ili venas migrante tra la arbaro kaj ĉirkaŭ ili estas la tuta ravaĵo de la printempo. En ĉiuj arboj kaj ĉiuj akvoj kaj ĉiuj verdaj densejoj estas vivo, brilas kaj susuras kaj murmuras kaj kantas kaj zumas, ĉie aŭdiĝas la sovaĝa freŝa kanto de la printempo.
Kaj ili venas al sia groto, sia hejmo en la sovaĝejo. Kaj ĉio estas kiel pli frue, sekura kaj bone konata, la rivero, kiu muĝas tie malsupre, la arbaroj en la matena lumo. Ĉio estas sama kiel kutime.
”Ne timu, Birk,” Ronjo diris. ”Nun venos mia printempa kriego.”
Kaj ŝi kriis akre kiel birdo ĝojkriegon, tiel ke aŭdiĝis fore en la arbaro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.