La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RONJO, RABISTA FILINO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

11

Ronjo provis kanti la Lupokanton al Birk tuj post kiam ili kuŝiĝis sur sia kuŝejo el abiobranĉoj. Sed kiam ŝi memoris kiel Loviso kantis ĝin al ŝi kaj Matiso, kiam ĉio estis en bona ordo en la Matiskastelo, tio donis al ŝi tiel strangan senton en la brusto, ke ŝi ne povis daŭrigi.

Kaj Birk estis jam ekdormanta. La tutan tagon, dum li atendis, li penis laboregi por igi la groton pura post la urso, kiu havis sian vintran dormlokon tie. Seklignon por la fajro kaj abibranĉojn por la dormlokoj li trenis hejmen de la arbaro.

Penigan tagon li havis. Kaj baldaŭ li dormis.

Ronjo estis veka. Estis mallume en la groto kaj malvarme, sed ŝi ne frostis. Birk pruntedonis al ŝi kaprinfelon por meti sur la abibranĉojn, kaj de la lito hejme ŝi kunportis kovrilon el sciuraj haŭtoj. Ĝi estis mola kaj varma, por volvi ĉirkaŭ sin.

Ŝi ne devis esti veka pro malvarmo. Sed la dormo tamen ne venis.

Longe ŝi kuŝis tie, kaj ne estis tiel gaja, kiel ŝi volus esti. Tra la malfermaĵo de la groto ŝi vidis la luman malvarman printempan ĉielon, kaj ŝi aŭdis la riveron muĝi profunde en sia sulko, tio helpis ŝin.

La sama ĉielo estas super la Matiskastelo, ŝi pensis. Kaj la sama rivero, kiun mi aŭdis hejme, muĝas ĉi tie. Kaj ŝi ekdormis.

Ili ambaŭ vekiĝis, kiam la suno leviĝis super la montodorsoj je la alia flanko de la rivero. Flame ruĝa ĝi venis el la matenaj nebuloj kaj lumis kiel fajro super la arbaroj, proksimaj kaj foraj.

”Mi bluiĝas pro frosto,” Birk diris. ”Sed estas plej malvarme ĉe la mateniĝo, poste fariĝas pli kaj pli varme. Ĉu ne estas konsolo tion scii?”

”Fajro estus pli bona ol konsolo,” Ronjo diris. Ankaŭ ŝi frostotremis.

Birk revivigis la fajron per ardantaj karboj en la cindro. Kaj ili sidis ĉe sia fajro kaj manĝis sian panon kaj trinkis la reston de la kaprina lakto en la ligna botelo de Ronjo.

Post la lasta guto Ronjo diris:

”Post tio ĉi ni estos devigataj trinki fontakvon kaj nenion alian.”

”Per tio ni ne grasiĝos,” Birk diris. ”Sed ni ankaŭ ne mortos pro tio.”

Ili rigardis unu la alian kaj ridis.

Ilia vivo en la Ursogroto estos laboriga, ili komprenis tion, sed tio ne forprenis de ili la kuraĝon. Ronjo ne memoris, ke ŝi estis malĝoja nokte. Nun ili estis sataj kaj varmaj, estis tre hela mateno, kaj ili estis liberaj kiel birdoj. Estis kiel se nur nun ili komprenis tion. Ĉio kio estis peza kaj malfacila lastatempe, tion ili nun havis malantaŭ si, tion ili volis forgesi, neniam plu memori.

”Ronjo,” Birk diris, ”ĉu vi komprenas ke ni estas tiel liberaj, ke oni povas ridegi?”

”Jes, kaj ĉi tie estas nia regno,” diris Ronjo. ”Neniu povas forpreni ĝin de ni aŭ forpeli nin.”

Ili restis ĉe la fajro dum la suno leviĝis, sub ili muĝis la rivero, kaj ĉirkaŭ ili la arbaro vekiĝis, la foliaroj kviete moviĝis en la matena vento. La kukoloj kriis, pego martelis sur pinotrunkon en la proksimo, kaj aliflanke de la rivero vidiĝis alkofamilio.

Kaj ili ambaŭ sidis kaj sentis kvazaŭ ili posedas ĉion, riveron, arbaron kaj ĉion vivantan, kio troviĝas tie.

”Gardu viajn orelojn, ĉar nun venos mia printempa krio,” diris Ronjo.

Kaj ŝi kriegis tiel, ke eĥis en la montaro.

”Unu aferon mi deziras pli ol ion alian,” Birk diris. ”Ke mi havu tempon havigi mian arbaleston, antaŭ ol vi logos ĉi tien la sovaĝajn harpiojn per viaj krioj.”

”Havigi … de kie?” Ronjo demandis. ”El la Borka fortikaĵo?”

”Ne, sed el la arbaro ekstere,” diris Birk. ”Ĉion mi ne povis transporti samtempe. Tial mi faris kaŝejon en truhava arbo, kaj tie mi havas diversajn objektojn, kiujn mi volas porti ĉi tien.”

”Matiso ne volis ankoraŭ doni al mi arbaleston,” Ronjo diris. ”Sed mi povas fari al mi pafarkon, se vi pruntedonas al mi vian tranĉilon.”

”Jes, se vi traktos ĝin bone. Ĝi estas mia plej multekosta objekto, memoru tion. Sen tranĉilo ni ne povas vivi en la arbaro.”

”Estas pli da aferoj, kiujn ni ne povas malhavi,” Ronjo diris.

”Sitelon por havigi akvon, ĉu vi pensis pri tio?”

Birk ridis.

”Certe mi pensis, sed pensoj ne portas akvon.”

”Kaj tial estas bone, ke mi scias, kie ni povas havigi ĝin,”

Ronjo diris.

”Kie do?”

”De la saniga fonto de Loviso. En la arbaro apud la Lupokaptilo. Hieraŭ ŝi sendis Sturkon tien por havigi sanigan akvon. Kalva Petro devas havi ĝin por sia stomako. Sed Sturko estis persekutata de kelkaj sovaĝaj harpioj kaj revenis hejmen sen sitelo. Ĝin Sturko devas rehavigi hodiaŭ, tion kontrolos Loviso, kredu min. Sed se mi rapidas, mi eble venos pli frue.”

Kaj ili ambaŭ rapidis. Per facilaj piedoj ili kuris la longan vojon tra la arbaro kaj havigis, kion ili deziris. Daŭris iom da tempo antaŭ ol ili revenis al sia groto, Ronjo kun sitelo, Birk kun sia arbalesto kaj aliaj aĵoj el la kaŝejo. Li starigis ĉion sur la platŝtonon antaŭ la groto por montri al Ronjo, kion li havas.

Jen unu hakilo, unu akrigilo, malgranda kaserolo, fiŝkaptiloj, maŝkaptiloj por kapti arbarbirdojn, sagoj por la arbalesto, unu mallonga ĵetlanco, ĉio nur objektoj necesaj por tiu, kiu vivas en la arbaro.

”Jes, mi vidas,” Ronjo diris. ”Havigi bestojn…”

”Tion mi certe scias,” diris Birk. ”Certe mi…” Nenion plu li diris, ĉar Ronjo forte ekkaptis lian brakon kaj flustris timigite:

”Silentu. Iu estas en la groto.”

Ili retenis la spiron kaj aŭskultis, jes, iu estis en la groto, iu uzis la okazon ŝteliri tien, dum ili estis for. Birk prenis sian ĵetlancon kaj ili staris silentaj kaj atendis. Ili povis aŭdi iun moviĝi en la groto, kaj estis malagrable ne scii, kiu estas. Vere ŝajnis esti pluraj, eble la groto estas plena de harpioj, kiuj kaŝatendas por iam ajn elflugi kaj kapti ilin per siaj pintungoj.

Fine ili ne plu povis nur atendi.

”Elvenu, sovaĝaj harpioj,” kriis Birk. ”Se vi volas vidi la plej akran ĵetlancon en ĉi tiu arbaro.”

Sed neniu venis. Male ili aŭdis koleran siblon de interne.

”Homo ĉi tie en grizgnoma arbaro. Grizgnomoj ĉiuj, mordu kaj batu.”

Tiam Ronjo tre koleriĝis:

”Foriru grizgnomoj!” ŝi kriis. ”Iru funelen, kaj tio tuj. Alie mi venos kaj forŝiros viajn harojn.”

Kaj el la groto svarmis grizgnomoj. Ili siblis kaj gruntis al Ronjo, sed ŝi reciprokis, kaj Birk montris al ili sian lancon.

Tiam ili urĝe malaperis de la monto. Ili rampis kaj grimpis malsupren laŭ la deklivo por atingi la riveron. Kelkaj perdis la ekvilibron kaj falis lamentante rekte en la kurenton, tiel ke tutaj grupoj da grizgnomoj forvelis laŭ la rivero.

”Sed ili tamen fine sukcesis atingi la bordon. Ili estas bonaj naĝantoj, tiuj gnomoj,” Ronjo diris.

”Kaj bonaj panmanĝantoj,” Birk diris, kiam ili venis en la groton kaj vidis, ke la grizgnomoj formanĝis ĉiun panon el ilia provizo.

Por pli da malbonfaroj ili ne havis tempon. Sed estis sufiĉe, ke ili estis tie.

”Tio tute ne estas bona,” Ronjo diris. ”La tuta arbaro siblas kaj gruntas de ilia babilaĉo kaj baldaŭ ĉiuj harpioj scios, kie ni estas.”

Sed en la Matisarbaro oni ne rajtas timi, tion Ronjo aŭdis jam de sia infanaĝo. Kaj senti timon jam anticipe estus stulte, tion ili ambaŭ opiniis. Tial ili kviete ordigis sian manĝoprovizon kaj siajn armilojn kaj aliajn ilojn en la groto. Poste ili havigis akvon el la fonto en la arbaro kaj metis reton en la riveron por kapti fiŝojn, ili trenis hejmen platŝtonojn de la rivera bordo kaj faris al si bonan fajrujon sur la platŝtono ekster la groto, kaj ili iris longajn vojojn por havigi juniperan lignon por la pafarko de Ronjo. Tiam ili vidis la sovaĝajn ĉevalojn sunpaŝti sin en la kutima maldensejo. Ili provis proksimi ĝi al Fripono kaj Sovaĝulo kun afablaj vortoj, sed tio ne sukcesis, la ĉevaloj ne komprenis afablecon. Ili malaperis per facilaj saltpaŝoj por sin paŝti en alia loko, kie ili povis estis senĝenaj.

Dum la resto de la tago Ronjo sidis ekster la groto kaj tranĉis la pafarkon kaj du sagojn por ĝi. Ŝi oferis pecon de sia leda rimeno por arka fadeno. Poste ŝi provpafis longe kaj fervore kaj sukcesis fine forpafi ambaŭ sagojn. Ŝi serĉis ilin ĝis krepusko.

Tiam ŝi devis ĉesi. Sed tio ne multe ĉagrenis ŝin.

”Mi faros novajn morgaŭ.”

”Kaj vi bone gardu la tranĉilon,” Birk diris.

”Jes, mi scias, ke ĝi estas nia plej valora havaĵo. La tranĉilo kaj la hakilo.”

Subite ili rimarkis, ke jam estas vespero. Kaj ke ili malsatas.

La tago forpasis, kaj ili seninterrompe estis okupataj. Ili promenis kaj kuris kaj portis kaj tiris kaj ordigis kaj ne havis tempon senti malsaton. Sed nun ili prenis plenŝtopan manĝon de pano kaj selakta fromaĝo kaj ŝaffemuro kaj trinkis akvon de la klara fonto, kiel Ronjo estis antaŭdirinta.

La nokto neniam fariĝis malluma je tiu tempo, sed en siaj lacaj korpoj ili sentis, ke la tago estas finita, kaj ili volis dormi.

En la krepusko de la groto Ronjo kantis la Lupokanton al Birk, kaj ĉifoje ŝi sukcesis pli bone. Tamen ŝi iom malgajiĝis pro ĝi, kaj ŝi demandis al Birk:

”Ĉu vi kredas, ke ili pensas pri ni en la Matiskastelo? Mi celas niajn gepatrojn.”

”Estus strange, se ili ne farus,” Birk diris.

Ronjo englutis antaŭ ol ŝi povis diri ion plu.

”Eble ili malĝojas?”

Birk iom pripensis.

”Tiurilate estas malsame. Undiso malĝojas, sed ŝi estas pli kolera, mi kredas, Borko ankaŭ koleras, sed tamen estas pli malĝoja.”

”Loviso malĝojas, tion mi scias,” diris Ronjo.

”Kaj Matiso?” demandis Birk.

Ronjo longe silentis. Poste ŝi diris:

”Mi pensas, ke li estas kontenta nun. Ke mi estas for, tiel ke li povos forgesi min.”

Kaj ŝi provis kredi tion. Sed en sia koro ŝi sciis, ke ne estas tiel. En la nokto ŝi sonĝis, ke Matiso sidas sola en la malluma nigra arbaro kaj ploras tiel, ke fariĝis fonto ĉe liaj piedoj. Kaj en la profundo de la fonto ŝi mem sidis kaj estis denove etulino kaj ludis kun pinkonusoj kaj ŝtonoj, kiujn ŝi ricevis de li.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.