La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RONJO, RABISTA FILINO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2026 Geo

La Enhavo

14

Klipeto sidis tie, platnaza kaj kun hirtaj haroj kaj barbo, tia kiel Ronjo ĉiam konis lin. Nun estis kvazaŭ ŝi neniam estis havinta pli belegan vidon, kaj kun krieto ŝi brakumis lin.

”Klipeto, ho, ĉu vi-vi venis?” Ŝi estis tiel ĝoja, ke ŝi balbutis.

”Bela vidaĵo ĉi tie,” diris Klipeto. ”Oni vidas la riveron kaj la arbaron.”

Ronjo ridis.

”Jes, oni vidas la riveron kaj la arbaron. Ĉu pro tio vi venis ĉi tien?”

”Ne, Loviso sendis min kun pano,” Klipeto diris. Li malfermis sian ledosakon kaj alprenis kvin grandajn rondajn panojn.

Tiam Ronjo denove ekkkriis:

”Birk, ĉu vi vidas? Panon! Ni ricevis panon.”

Ŝi prenis panon kaj tenis ĝin alte, ŝi flaris la odoron, kaj larmoj venis en ŝiajn okulojn.

”Pano de Loviso. Mi estas forgesinta, ke tia agrablaĵo ekzistas.”

Ŝi rompis grandan pecon kaj metis ĝin en la buŝon. Ŝi volis doni ankaŭ al Birk, sed li staris tie malgaja kaj senvorta, kaj sen akcepti panon li malaperis en la groton.

”Jes, Loviso divenis, ke vi devas esti sen pano je ĉi tiu tempo,” diris Klipeto.

Ronjo maĉis, la gusto sentiĝis kiel beataĵo en ŝia buŝo kaj ĝi igis ŝin sopiri al Loviso. Sed nun ŝi devis demandi al Klipeto:

”Kiel Loviso sciis, ke mi troviĝas en la Ursogroto?”

Klipeto elsnufis.

”Vi ja ne kredas, ke via patrino estas stulta? Kie alie vi estu?”

Li rigardis penseme al ŝi. Tie ŝi sidis, ilia Ronjo, ilia bela Ronjeto, kaj nur en ŝtopis en si panon, kvazaŭ tio estus ĉio, kio interesas ŝin en tiu ĉi vivo. Nun li devas prezenti sian veran komision, devas okazi ruze, tion Loviso estis dirinta, kaj li maltrankviliĝis, ĉar tre ruza ne estis Klipeto.

”Vi Ronjo,” li diris singarde. ”Ĉu vi ne baldaŭ venos hejmen?”

Brukrako aŭdiĝis el la groto. Tie estis iu, kiu aŭskultis kaj kiu volis, ke Ronjo sciu tion.

Sed Ronjo ĝuste nun interesiĝis nur pri Klipeto. Estis multo, kion ŝi volis demandi, estis kvazaŭ ŝi ne povus rigardi lin.

Male, ŝi direktis sian rigardon al la rivero kaj al la arbaro, kaj ŝi demandis mallaŭte, tiel ke Klipeto apenaŭ aŭdis.

”Kiel estas en la Matiskastelo nuntempe?”

Kaj Klipeto respondis, kiel vere estis.

”Malgaje estas en la Matiskastelo nuntempe. Venu hejmen, Ronjo.”

Ronjo rigardis al la rivero kaj la arbaro.

”Ĉu Loviso sendis vin por diri tion?”

Klipeto kapjesis.

”Jes, estas tre malfacile sen vi, Ronjo. Ĉiuj sopiras, ke vi venu hejmen.”

Ronjo rigardis al la rivero kaj la arbaro, kaj demandis mallaŭte: ”Matiso? Ĉu ankaŭ li sopiras, ke mi venu hejmen?”

Klipeto blasfemis.

”Tiu satana besto. Kiu scias, pri kio li pensas kaj kion li atendas?”

Estiĝis silenta momento, poste Ronjo demandis:

”Ĉu li iam parolas pri mi?”

Klipeto turnis sin, nun li devus esti ruza, tial li silentis.

”Diru, kiel vere estas,” Ronjo diris. ”Ĉu li neniam mencias mian nomon?”

”Ne,” Klipeto diris, kontraŭvole. ”Kaj neniu alia rajtas fari tion, tiel ke li aŭdas ĝin.”

Diable, nun li estis dirinta tion, kion Loviso volis, ke li prisilentu, jes, tio estis ruza.

Li rigardis petege al Ronjo.

”Sed ĉio fariĝos bona, eta amikino, se vi nur venos hejmen.”

Ronjo skuis la kapon.

”Mi neniam venos hejmen. Ne tiel longe, ke mi ne estas infano de Matiso. Tion vi povas saluti al li, tiel ke eĥos en la Matiskastelo.”

”Multan dankon,” diris Klipeto. ”Tiun saluton eĉ ne Kalva Petro kuraĝus alporti.”

Kalva Petro, li krome nuntempe estis malforta, rakontis Klipeto. Kaj kial li ne estu, kiam ĉio alia estas tiel mizera? Matiso insultas kaj kriegas konstante, nenio plu taŭgas al li, kaj la rabado malsukcesas. La tuta arbaro svarmas je soldatoj.

Peljon ili kaptis kaj metis en unu el la kaptitejoj de la inspektisto, kun akvo kaj pano. Tie sidas ankaŭ du el la rabistoj de Borko kaj la inspektisto ĵuris, oni diras, ke ĉiuj rabistoj de la Matisarbaro post unu jaro estos kaptitaj kaj havos sian ĝustan punon.

”Kion tio signifas?” demandis Klipeto. ”Ĉu mortigon?”

”Ĉu li neniam ridas nuntempe?” Ronjo demandis.

Klipeto aspektis mirigita.

”Kiu? Ĉu la inspektisto?”

”Mi parolas pri Matiso,” Ronjo diris.

Klipeto asertis, ke neniu aŭdis Matison ridi post tiu mateno, kiam Ronjo antaŭ liaj okuloj transsaltis la Faŭkon de l’infero.

Klipeto devis ekiri antaŭ la mallumo. Nun li hejmeniru, kaj li jam timis pro tio, kion li devos diri al Loviso, tial li ankoraŭ unu fojon provis:

”Ronjo, venu hejmen. Faru tion. Jes, venu hejmen.”

Ronjo skuis la kapon, poste ŝi diris:

”Salutu Lovison kaj danku ŝin milfoje pro la pano.”

Klipeto rapide metis la manon en la ledan sakon.

”Dio gardu min, mi havas ankaŭ saketon da salo, kiun vi havu. Ne estus bone por mi veni hejmen kun la salo.”

Ronjo prenis la saketon.

”Mi havas patrinon, kiu pensas pri ĉio. Ŝi scias, kio estas bezonata por ke oni vivu. Sed kiel ŝi sciis, ke restas nur kelkaj saleroj?”

”Eble estas io, kion patrino sentas,” Klipeto kredis, ”kiam mankas io bezonata por la infanoj.”

”Nur patrino, kia estas Loviso,” Ronjo diris.

Longe ŝi rigardis post Klipeto, kiam li foriris, vidis kiel facilmove li trotis antaŭen sur la mallarĝa irejo laŭ la montflanko.

Nur post lia malapero ŝi reiris en la groton.

”Do vi ne sekvis lin hejmen al via patro?” Birk diris. Li jam kuŝis sur sia abibranĉa ripozejo. Ronjo ne povis vidi lin en la mallumo, sed ŝi aŭdis la vortojn, kaj tio sufiĉis por kolerigi ŝin.

”Mi ne havas patron,” ŝi diris. ”Kaj se vi ne gardos vin, mi povos ankaŭ esti sen frato.”

”Pardonu min, fratino, se mi estas maljusta,” Birk diris.

”Sed mi ja scias, pri kio vi pensas kelkfoje.”

”Jes,” respondis Ronjo el la mallumo. ”Mi iras ĉi tie kaj pensas, ke mi vivis dekunu vintrojn, sed la dekdua mortigos min. Kaj mi tiel volonte volas pluvivi sur la tero. Se vi nur povus kompreni tion.”

”Forgesu viajn vintrojn,” Birk diris. ”Nun estas somero.”

Kaj somero estis. Pli kaj pli da somero, tagon post tago, pli klara, pli varma ol iu povis memori. Tiun tagon de tagmeze estis varmege, ili sin banis en la malvarmeta akvo de la rivero.

Ili naĝis kaj subakviĝis kiel lutroj kaj lasis sin peli de la kurentoj, ĝis la tondro de la Glupofalo tiom fortiĝis, ke sentiĝis danĝere. La Glupofalo, tie la rivero ĵetis siajn akvoamasojn malsupren de potenca krutego, kaj kun konservita vivo neniu povis sekvi tiun veturon.

Ronjo kaj Birk sciis, kiam danĝero minacis.

”Tuj kiam mi ekvidas de distanco la Glupoblokon,” Ronjo diris, ”mi scias ke estas vivdanĝero.”

La Glupobloko estis giganta ŝtonbloko meze de la rivero iom antaŭ la akvofalo. Por Ronjo kaj Birk ĝi estis averta marko.

Nun ili devis strebi al la bordo, kaj tio estis malfacila kaj peniga.

Poste ili kuŝis spiregantaj kaj malvarmaj sur la borda platŝtono kaj lasis sin varmiĝi de la suno, dum ili scivole rigardis la lutrojn, kiuj naĝis kaj subakviĝis de la bordo sen laciĝi.

Kiam la varmo ĉesis vespere, ili iris en la arbaron por rajdi.

Fripono kaj Sovaĝulo dum kelka tempo ne estis videblaj. La harpio timigis ilin, tiel ke ili timis ankaŭ tiujn, kiuj sidis sur iliaj dorsoj, kiam ili estis persekutataj. Sufiĉe longe ili hezitis, sed nun ili verŝajne forgesis ĉion, nun ili venis kurante kaj volonte denove partoprenis en la vetkurado. Ronjo kaj Birk lasis ilin per kurado forigi la trofervoron kaj ĉirkaŭrajdis poste longe kaj malrapide en sia arbaro.

”Tiaj varmetaj somervesperoj estas taŭgaj por rajdo,” Ronjo diris. Kaj ŝi pensis: Kial ne povas esti somero ĉiam en la arbaro?

Kaj kial mi ne povas esti gaja?

Ŝi ja amis sian arbaraon kun ĉio, kio estis en ĝi, ĉiuj arboj, ĉiuj lagetoj kaj riveretoj, kiujn ili preterpasis, ĉiuj muskaj montetoj, ĉiuj fragejoj kaj mirtelejoj, ĉiuj floroj, ĉiuj bestoj kaj birdoj, kial do sentiĝas tiel melankolie, kaj kial devas iam vintri ĝi?

”Pri kio vi pensas, fratino mia?” Birk diris.

”Mi pensas, ke … estas krepuskaj troloj sub tiu ĉi ŝtonego,”

Ronjo diris. ”Mi vidis ilin danci tie printempe. Kaj krepuskajn trolojn kaj pugoniĉjojn mi ŝatas, sed ne grizgnomojn kaj sova ĝajn harpiojn, tion vi sciu.”

”Ne, kiu faras tion?” Birk diris.

Mallumiĝis pli frue nun. La tempo de la lumaj noktoj pasis.

En la vespero ili sidis ĉe sia fajro kaj vidis palajn stelojn aperi sur la ĉielo. Kaj dum la mallumo densiĝis, pli kaj pli multaj aperis, klaraj kaj brilaj ili lumis super la arbaro. Ankoraŭ estis somera ĉielo, sed Ronjo sciis, kion la steloj diras: Baldaŭ estos aŭtuno.

”Ne, harpiojn mi malamas,” ŝi diris. ”Estas strange, ke ili lasis nin en trankvilo tiel longe. Ili verŝajne ne scias, ke ni loĝas en la Ursogroto.”

”Tio estas nur pro tio, ke ili havas siajn proprajn grotojn en la montoj aliflanke de la arbaro kaj ne ĉe la rivero,” Birk diris.

”Kaj la grizgnomoj escepte tenis siajn buŝaĉojn fermitaj, alie ni estus havintaj la harpiojn super nin antaŭ longe.”

Ronjo tremis.

”Ne estas bone paroli pri ili,” ŝi diris. ”Ĉar tiam ni eble logas ilin ĉi tien.”

Fariĝis nokto. Kaj fariĝis mateno, nova varma tago fariĝis.

Kaj ili sin banis kiel kutime.

Tiam venis la sovaĝaj harpioj. Ne unu aŭ du sed multaj, granda kruela aro. Subite la aero estis plena da ili. Ili ŝvebis malsupren sur la riveron kaj kriegis kaj blekis.

”Ho, ho. Etaj belaj homidoj tie en la akvo, nun sango fluos, ho, ho.”

”Subakviĝu, Ronjo,” Birk kriis. Ili subakviĝis kaj naĝis sub la akvo, ĝis ili devis suprenveni por havigi aeron por ne morti.

Kiam ili vidis la ĉielon malheliĝi pro pli kaj pli da harpioj, ili sciis, ke nun ne estos helpo. Ĉi tiun fojon ili ne povos savi sin.

La harpioj prizorgas, ke mi ne plu devas esti maltrankvila pri la vintro, pensis Ronjo amare, kiam ŝi aŭdis la senfinajn kriojn.

”Etaj belaj homoj tie en la akvo, nun mi ungogratos, nun sango fluos, ho, ho.”

Sed la harpioj ŝatis timigi kaj turmenti, antaŭ ol ili atakis.

Sufiĉe frue ili ungogratas kaj mortigas, sed preskaŭ same gajige estas rondflugi, krii kaj timigi, atendante signalon, kiu signifas:

Nun estas tempo. Kaj la grandharpio, la plej sovaĝa kaj plej kruela el ĉiuj, flugis en vastaj kurboj super la rivero. Ho, ho, ŝi ne devas urĝi. Sed nur atendu, baldaŭ ŝi kiel unua metos siajn pintungojn en unu el tiuj, kiuj baraktas en la akvo.

Ĉu ŝi prenu tiun kun la nigraj haroj, ĉu? Tiu kun la ruĝaj haroj ne estas videbla, sed li certe reaperos, ho, ho, multaj pintungoj atendas lin tiam, ho, ho.

Ronjo subakviĝis kaj revenis denove, spiregis por aero. Ŝiaj okuloj serĉis, kie estas Birk. Ŝi ne vidis lin, nenie ŝi vidis lin, kaj ŝi lamentis malespere. Kie li estas? Ĉu li dronis? Ĉu li lasis ŝin sola kun la harpioj?

”Birk,” ŝi kriis en sia angoro. ”Birk, kie vi estas?”

Tiam la grandharpio kriante venis malsupren al ŝi, kaj Ronjo fermis la okulojn … ”Birk, frato mia, kiel vi povas lasi min sola kun la plej terura kaj malfacila?”

”Ho, ho,” kriis la harpio, ”nun sango fluos.” Sed ankoraŭ iom ŝi volis atendi, nur iom pli, kaj poste … ho, ho. Ŝi faris novan kurbon super la rivero. Kaj subite Ronjo aŭdis la voĉon de Birk.

”Ronjo, venu rapide.”

Ventfaligita betulo, ankoraŭ kun verdaj folioj, venis fluante kun la kurento kaj Birk pendis alkroĉigita al ĝi. Ŝi nur malfacile vidis lian kapon super la akvo, sed tie li estis, li ne forlasis ŝin, ho, kia konsolo.

Se ŝi ne rapidas nun, la kurento rapide pelos lin ekster atingebleco por ŝi. Ŝi subakviĝis kaj naĝis por la vivo … kaj fine ŝi atingis lin. Li etendis la manon kaj tiris ŝin al si, kaj tie ili nun pendis je la sama branĉo, kaŝitaj kiel eblis sub la kaŝanta foliaro de la betulo.

”Vi, Birk,” spiregis Ronjo, ”mi kredis, ke vi dronis.”

”Ne ankoraŭ,” Birk diris. ”Sed baldaŭ. Ĉu vi aŭdas la Glupofalon?” Ronjo aŭdis la muĝon de la grandaj akvoj, estis la voĉo de la Glupofalo. Al tiu profundo la kurento nun gvidis ilin, ili jam estis tre proksimaj, tion Ronjo sciis, tion ŝi vidis. Kaj la rapideco pliiĝis, la muĝo ankaŭ. Nun ŝi povis senti la nekontraŭstareblan suĉon de la falo. Baldaŭ, baldaŭ ili estos ĵetitaj en veturon, la lasta, tiu kiun oni faras nur unufoje.

Birk metis la brakon ĉirkaŭ ŝiajn ŝultrojn. Kio ajn okazos, ili estos kune, fratino kaj frato, nun nenio povos disigi ilin.

Sed la harpio serĉis furioze. Kie estas la hometoj? Estas ja tempo por komenci gratvundi, kial do ne plu estas homoj?

Tie estas nur arbo kun densfolia krono rapide fluanta en la kurento. Kio estas kaŝita sub ĝia foliaro, tion ne vidis la harpioj, kaj blekante pro ĉagreno ili ĉirkaŭrflugis kaj serĉis.

Sed Ronjo kaj Birk estis jam for kaj ne plu aŭdis la blekadon.

Ili aŭdis nur la muĝadon, kiu pli kaj pli fortiĝis, kaj ili sciis, ke nun ili estas proksimaj.

”Fratino mia,” Birk diris.

Tion Ronjo ne aŭdis, sed ŝi rigardis liajn lipojn. Kaj kvankam neniu el ili povis aŭdi eĉ vorton, ili parolis unu kun la alia. Pri tiaj aferoj, kiuj devas esti diritaj antaŭ ol estos tro malfrue. Pri tio, kiel bone estas ami iun, tiel ke oni ne bezonas timi eĉ la plej malfacilan, pri tio ili parolis, kvankam neniu el ili aŭdis eĉ unu vorton.

Sed poste ili ne plu parolis. Ili nur brakumiĝis kaj fermis la okulojn. Subite venis forta puŝo, kiu igis ilin revekiĝi. La betulo puŝiĝis al la Glupobloko. La puŝo igis ĝin ŝanĝi direkton, kaj antaŭ ol la kurento povis rekapti ĝin, ĝi venis multe pli proksimen al la rivera bordo.

”Ronjo, ni provu,” Birk kriis.

Li deŝiris ŝin de la branĉo, kie ŝi fikse tenis sin kaj tuj ili ambaŭ troviĝis en la ŝaŭmantaj kirlaĵoj. Nun ĉiu devis batali por si mem, lukti por la vivo kontraŭ la senkompataj kurentoj, kiuj kun ĉiuj fortoj volis peli ilin al la Glupofalo. Ili povis vidi la kvietan akvon apud la bordo tiel proksima. Sed tamen tro fora.

La Glupofalo tamen venkos, pensis Ronjo. Ŝi ne povis plu.

Nun ŝi volis rezigni, nur droni, lasi sin peliĝi laŭ la kurentoj kaj malaperi en la Glupofalo.

Sed antaŭ si ŝi havis Birkon. Li turnis la kapon kaj rigardis ŝin. Fojon post fojo li turnis sin por vidi ŝin, kaj tiam ŝi provis denove. Provis kaj provis, ĝis ŝi ne plu povis.

Sed tiam ŝi jam estis atinginta la kvietan akvon kaj Birk tiris ŝin kun si al la bordo. Poste ankaŭ li ne plu povis.

”Sed ni devas … vi devas,” li spiregis.

Kaj en plej ekstrema malespero ili trenis sin supren sur la bordon. Tie en la sunvarmo ili tuj ekdormiĝis sen scii, ke ili estas savitaj.

Nur kiam la suno estis subirinta ili revenis al la Ursogroto.

Kaj tie sur la platŝtono sidis Loviso atendante.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.