La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RONJO, RABISTA FILINO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

9

Sturko havis vundofebron dum tri tagoj. Li estis tre malsana kaj kuŝis senkonscia. Loviso konis multajn kuracmetodojn kaj prizorgis lin kiel patrino per siaj herboj kaj pakumoj, kaj je surprizo de ĉiuj li ellitiĝis la kvaran tagon, malforta en la kruroj, sed sufiĉe vigla. La sago estis trafinta koltendenon, kaj dum la resaniĝo ĝi pli kaj pli kuntiriĝis. Pro tio la kapo de Sturko iom kliniĝis, kio donis al li iom malgajan aspekton, sed tamen li estis same vigla kaj ŝercema kiel ĉiam.

Ĉiuj rabistoj ĝojis, ke li travivis, kaj se ili vokis lin ”tordkapulo,” kiam ili volis ion de li, tio estis nur ŝerco. Kaj Sturko ne fariĝis malĝoja.

Malĝoja estis nur Ronjo. La malpaco inter Matiso kaj Borko malfaciligis ŝian vivon. Ŝi esperis, ke tiu malpaco iom post iom mortos de si mem. Nun ĝi tute male reflamis kaj fariĝis danĝera. Ĉiun matenon, kiam Matiso elrajdis tra la Lupokaptilo kun siaj rabistoj, ŝi devis sin demandi, kiom da ili revenos sen difektoj. Kontenta ŝi estis nur, kiam ĉiuj sidis kune ĉirkaŭ la longtablo. Sed la sekvan matenon la malkvieto revenis kaj ŝi demandis sian patron:

”Kial vi volas mortigi unu la alian, Borko kaj vi?”

”Demandu Borkon,” Matiso diris. ”Li pafis la unuan sagon. Tion Sturko povas rakonti al vi.”

Sed ankaŭ Loviso fine reagis: ”La infano estas pli saĝa ol vi, Matiso. Tio ĉi povos finiĝi nur per sangofluo kaj mizero, kaj al kio tio utilos?”

Matiso fariĝis kolera, kiam li havis kaj Ronjon kaj Lovison kontraŭ si .

”Al kio tio utilos?” li kriis. ”Al kio tio utilos, bone? Al tio, ke Borko fine estu forpelita el Matiskastelo. Ĉu vi povas kompreni tion, vi stultulinoj?”

”Ĉu tio vere devas okazi per sangofluo, tiel ke ĉiuj malaperos, antaŭ ol vi finas?” demandis Ronjo? ”Ĉu ne ekzistas alia metodo?”

Matiso rigardis ŝin acide. Diskuti pri tio kun Loviso estis tolereble. Sed ke Ronjo ne subtenas lian opinion, tion li ne povis toleri.

”Eltrovu alian metodon, vi do, vi kiu estas tiel lerta. Eligu Borkon el la Matiskastelo, vi. Poste li kuŝu kvieta kiel vulpofekaĵo en la arbaro kaj ankaŭ ĉiuj liaj ŝtelisthundoj. Mi ne tuŝos ilin.”

Li silentis kaj iom pripensis, poste li murmuris:

”Sed se mi ne povos almenaŭ mortigi Borkon, mi estos nomata mizerulo inter rabistoj.”

Ronjo renkontis Birkon en la arbaro ĉiutage. Tio estis konsolo.

Sed nun ŝi ne plu povis nur esti senzorga en la printempo, kaj tion ankaŭ Birk ne povis.

”Eĉ la printempo estas detruita po ni,” Birk diris. ”De du maljunaj obstinaj rabistaj ĉefoj, kiuj estas sen prudento.”

Estis malĝoje, opiniis Ronjo, ke Matiso fariĝis maljuna obstina rabista ĉefo sen prudento. Ŝia Matiso, ŝia pino en la arbaro, ŝia forto – kial ŝi nun sentas, ke Birk estas tiu, al kiu ŝi nun devas rifuĝi kun siaj malfacilaĵoj?

”Se mi ne havus vin, frato mia,” ŝi diris, ”mi ne scias…?”

Ili sidis ĉe la lageto, kaj ĉirkaŭ ili estis la agrablego de la printempo, sed ili apenaŭ rimarkis tion.

Ronjo cerbumis.

”Sed se mi ne havus vin kiel fraton, eble mi ne ĉagrenus pri la fakto, ke Matiso volas ekstermi Borkon.”

Ŝi rigardis al Birk kaj ekridis.

”Do, estas via kulpo, ke mi havas ĉagrenojn.”

”Mi ne volas, ke vi havu ĉagrenojn,” Birk diris, ”sed estas malfacile ankaŭ al mi.”

Ili sidis longe kune, kaj tio estis konsolo. Facile tamen ne estis.

”Estas malfacile ne scii, kiuj vivas kaj kiuj mortis, kiam venas la vespero,” Ronjo diris.

”Sed ankoraŭ neniu mortis,” Birk diris. ”Kaj tio dependas nur de tio, ke la inspektoraj soldatoj komencis svarmi multnombre en niaj arbaroj denove. Matiso kaj Borko tutsimple ne havas sufiĉan tempon por mortigi unu la alian. Plene okupas ilin eviti kontakton kun la soldatoj.”

”Jes, tiel estas, kaj tio estas feliĉa,” Ronjo diris.

Birk ridis.

”Pensu, ke inspektoraj soldatoj povas esti utilaj por io. Kiu povis kredi tion?”

”Nesekure tamen estas,” Ronjo diris. ”Kaj malsekure ni kredeble vivos en ĉiuj niaj tagoj, vi kaj mi.”

Ili iris rigardi, kiel la sovaĝĉevaloj sin paŝtis. Ankaŭ Fripono kaj Sovaĝulo kunestis en la aro. Birk fajfis al ili. Ambaŭ levis la kapojn kaj aspektis pripensemaj, poste ili kviete daŭrigis sian paŝtadon. Ne estis io, kion ili intencis atenti, tio estis rimarkebla.

”Monstroj vi estas,” Birk diris. ”Sed nun vi estas tiel afablaj.”

Ronjo volis iri hejmen. Pro du maljunaj obstinaj rabistaj ĉefoj ŝi ne estis sufiĉe kvieta por pli longe resti en la arbaro.

Tiun tagon same kiel ĉiujn aliajn tagojn ili disiĝis, ŝi kaj Birk, longe for de la Lupokaptilo kaj for de ĉiuj rabistaj vojetoj. Ili sciis, kie Matiso kutimas rajdi, kaj kie Borko havas siajn vojojn.

Tamen ili ĉiam timis, ke iu povos vidi ilin kune.

Ronjo lasis, ke Birk iru unua.

”Mi vidos vin morgaŭ,” li diris kaj ekkuris.

Ronjo restis iom pli longe por rigardi la novajn vulpidojn.

Ili saltis kaj ludis, kaj estis ĝojo rigardi ilin. Sed Ronjo ne sentis ĝojon, kaj ŝi demandis sin, ĉu iam povos esti kiel antaŭe.

Eble ŝi neniam plu povos ĝoji en sia arbaro en la malnova maniero.

Ŝi ekiris hejmen kaj venis al la Lupokaptilo. Tie gardostaris Joeno kaj Klipeto, kaj ili ŝajnis pli gajaj ol kutime.

”Rapidu hejmen, kaj vi vidos kio okazis,” diris Joeno.

”Io gaja devas esti, tion mi rimarkas je vi.”

”Jes, tion vi kredu,” diris Klipeto ridante. ”Vi vidos mem.”

Ronjo kuris. Ion gajan ŝi vere bezonis. Baldaŭ ŝi staris antaŭ la fermita pordo de la ŝtonhalo kaj aŭdis Matison ridi.

Granda tondra rido, kiu varmigis ŝin kaj forigis ĉiun malkvieton.

Kaj nun ŝi volis scii, kio tiel ridigis lin.

Vigle ŝi eniris la ŝtonhalon. Tuj kiam Matiso ekvidis ŝin, li alkuris, kaj brakumis ŝin. Li levis ŝin alte kaj ŝin rondsvingis.

”Ronjo mia,” li kriis, ”vi pravis. Sangofluo ne estos necesa. Borko nun iros al la funelo pli rapide ol li ellasas sian unuan matenan furzon, kredu min.”

”Kiel do?” Ronjo demandis.

Matiso fingromontris. ”Vidu tie. Vidu, kiun mi ĵus kaptis propramane.”

La ŝtonhalo estis plena de gajhumoraj rabistoj kiuj rondsaltis kaj bruis, tial Ronjo ne tuj vidis, al kio Matiso montris.

”Vi komprenu, Ronjo mia, mi nur diros al Borko: ’Ĉu vi restos aŭ foriros? Ĉu vi volas rehavi vian serpentidon aŭ ne?’ ”

Tiam ŝi ekvidis Birkon. Fore en angulo li kuŝis, ligita je manoj kaj piedoj kun sango sur la frunto kaj malespero en la okuloj, kaj ĉirkaŭ li la Matisrabistoj bruis kaj kriis.

”Ho vi, Borkido, kiam vi iros hejmen al via patro?”

Ronjo ekkriis kaj larmoj de furiozo fluis el ŝiaj okuloj.

”Vi ne rajtas fari tion,” ŝi kriis kaj per siaj manoj batis Matison, kie ajn ŝi povis. ”Vi monstro, vi ne rajtas fari tion.”

Matiso remetis ŝin kun puŝbruo. Nun li finridis kaj kolero plenigis lin tiel, ke li paliĝis.

”Kion diras mia filino, ke mi ne rajtas fari?” li minace diris.

”Tion mi diras al vi,” kriis Ronjo. ”Rabi vi rajtas, monon kaj objektojn kaj kiujn ajn aĵojn vi volas, sed homojn vi ne rajtas rabi, ĉar tiam mi ne plu volas esti via filino.”

”Kiu parolas pri homoj?” Matiso diris, kaj lia voĉo estis nerekonebla. ”Mi kaptis serpentidon, pedikon, ŝtelisthundidon, kaj fine povos havi pacon en la kastelo de miaj prapatroj. Poste vi povas esti mia filino aŭ ne, laŭplaĉe.”

”Fi al vi,” kriis Ronjo denove.

Matiso ŝajnis ne aŭdi ŝin. Estis kvazaŭ ŝi ne plu ekzistus por li.

”Fjosoko,” li diris per sama terura voĉo, ”supreniru al la Faŭko de l’infero kaj sendu sciigon al Borko, ke mi volas vidi lin tie morgaŭ je sunleviĝo. Gravas, ke li venu, diru tion al li.”

Loviso staris silenta kaj aŭskultis. Ŝi kuntiris la brovojn, sed diris nenion. Fine ŝi iris al Birk kaj rigardis lin. Kiam ŝi vidis la vundon sur lia frunto, ŝi havigis sian argilpoton kun mildaj herbosukoj kaj volis lavi lin, sed tiam Matiso kriegis:

”Ne metu vian manon sur la vipuridon.”

”Vipurido aŭ ne,” diris Loviso,” ĉi tiu vundo estos lavata.”

Kaj ĝi fariĝis lavita.

Tiam Matiso venis. Li prenis ŝin kaj ĵetis ŝin kontraŭ la plankon. Se Knoto ne estus helpinta ŝin, ŝi estus koliziinta kun la litofosto.

Sed tiel neniu senpune povis fari kun Loviso. Kaj ĉar Matiso ne estis atingebla, ŝi ekbatis Knoton, tiel ke li aŭdis birdojn kanti. Estis ŝia danko al li por la savo.

”For ĉiuj viroj,” kriis Loviso. ”Iru funelen, ĉar vi neniam faras alion ol diablaĵojn. Ĉu vi aŭdas min, Matiso, for el la salono!”

Matiso nigre rigardis ŝin. Tiu rigardo povus timigi iun ajn, sed ne Lovison. Ŝi staris kun krucumitaj brakoj kaj vidis lin forlasi la ŝtonhalon, sekvata de siaj rabistoj. Sed sur lia ŝultro kuŝis Birk kun la kupra hararo pendanta antaŭ la okuloj.

”Fi al vi Matiso,” Ronjo kriis antaŭ ol la peza pordo fermiĝis malantaŭ li.

Matiso ne kuŝis en sia ordinara lito apud Loviso tiun nokton, kaj kie li dormas, Loviso ne sciis.

”Mi ankaŭ ne interesiĝas pri tio,” ŝi diris. ”Nun mi povas kuŝi ĉi tie laŭ longo aŭ larĝo, kiel ajn. Ne maltrankviligas min.”

Sed dormi ŝi ne povis. Ĉar ŝi aŭdis sian infanon senespere plori, kaj la infano ne lasis ŝin proksimiĝi por konsoli ŝin. Tio estis nokto, kiun Ronjo devis travivi sola. Ŝi kuŝis longe sendorma kaj malamegis sian patron, tiel ke ŝi sentis la koron kuntiriĝi en la brusto. Sed estas malfacile malami iun, kiun oni en ĉiuj tagoj de la vivo tiel multe amis. Tial tiu nokto por Ronjo estis la plej peza el ĉiuj.

Fine ŝi ekdormis, sed ŝi vekiĝis tuj, kiam mateniĝis. Baldaŭ la suno estis leviĝonta, kaj tiam ŝi devis esti ĉe la Faŭko de l’infero por vidi, kio okazos tie. Loviso provis malhelpi tion, sed Ronjo insistis. Ŝi iris kaj Loviso sekvis ŝin senvorte.

Kaj tie ili nun staris, kiel jam unu fojon pli frue, ĉiu sur sia flanko de la Faŭko de l’infero, Matiso kaj Borko kun siaj rabistoj.

Ankaŭ Undiso estis tie, kaj Ronjo aŭdis de longa distanco ŝiajn kriojn kaj malbenojn. Estis Matiso, kiun ŝi malbenis, tiel ke fajreroj ŝprucis. Sed Matiso ne longe lasis sin insulti.

”Ĉu vi povas silentigi vian virinon, Borko?” li diris. ”Estus bone se vi povus aŭdi, kion mi diras.”

Ronjo starigis sin tuj malantaŭ li, por ke li ne vidu ŝin. Ŝi mem aŭdis kaj vidis multe pli ol ŝi povis elteni. Apud Matiso staris Birk. Li ne plu estis ligita ĉe manoj kaj piedoj, sed li havis rimenon ĉirkaŭ la kolo, kaj tiun rimenon tenis Matiso kvazaŭ li havus hundon.

”Vi estas malmolkora viro, Matiso,” Borko diris. ”kaj aĉa viro. Ke vi volas forigi min de ĉi tie, tion mi komprenas. Sed ke vi volas uzi mian infanon por atingi vian celon, tio estas aĉa!”

”Mi ne deziras koni viajn pensojn pri mi,” Matiso diris.

”Kion mi volas scii estas, kiam vi intencas malaperi de ĉi tie.”

Borko silentis, tiel indignita, ke la vortoj fiksiĝis en lia gorĝo. Longe li staris silenta, sed fine li diris:

”Unue mi devas trovi lokon, kie mi sendanĝere povos eklo ĝi. Kaj tio povas esti malfacila. Sed se vi redonas al mi mian filon, vi havas mian vorton, ke mi estos for antaŭ la fino de la somero.”

”Bone,” diris Matiso. ”Kaj vi havas mian vorton, ke vi rehavos vian filon antaŭ la fino de la somero.”

”Miaj vortoj signifis, ke mi volas havi lin nun,” Borko diris.

”Kaj miaj, ke tion vi ne havos,” Matiso diris. ”Sed mi havas kaptitejon en la Matiskastelo. Li ne malhavos tegmenton super la kapo. Tio estu konsolo, en kazo de pluva somero.”

Ronjo ĝemetis mallaŭte, kie ŝi staris. Tian kruelaĵon ŝia patro estis elpensinta. Borko devas esti for, antaŭ ol li ellasis sian matenan furzon, Matiso estis ja dirinta tiel. Alie Birk devos longe sidi en mallibereja kelo ĝis la fino de la somero. Sed tiel longe li ne povos elteni, tion sciis Ronjo. Li mortos kaj ŝi ne plu havos fraton.

Patron, kiun ŝi povos ami, ŝi ankaŭ ne havos. Tio doloris.

Ŝi volis puni Matison pro tio, kaj pro tio, ke ŝi ne plu povas esti lia filino, ho, kiel ŝi volis, ke li suferu same, kiel ŝi nun suferas, kaj ŝi deziris, ke ŝi povu detrui ĉion por li kaj malhelpi liajn planojn.

Subite ŝi sciis. Ŝi sciis, kion fari. Unufoje pli frue ŝi faris tion, en furiozo ankaŭ tiam, sed ne furioza kiel ŝi nun estis.

Kiel en deliro ŝi alkuris kaj flugis trans la Faŭkon de l’infero.

Matiso vidis ŝin meze en la saltego, kaj kriego eliĝis el lia gorĝo. Estis tia krio, kian sovaĝaj bestoj eligas en morttimego, kaj la sango frostiĝis en liaj rabistoj, ĉar ion pli teruran ili neniam aŭdis kaj ili vidis Ronjon, sian Ronjon, sur la alia flanko de la abismo, ĉe la malamiko. Io pli malbona ne estus povinta okazi, kaj same nekomprenebla.

Nekomprenebla estis la okazaĵo ankaŭ por la Borkorabistoj.

Ili fiksrigardis al Ronjo, kiel se ŝi estus sovaĝa harpio, kiu neatendite aperis en ilia rondo.

Borko estis same konsternita, sed li baldaŭ rekonsciiĝis. Io estis okazinta, io kio ŝanĝis ĉion, tiel li komprenis. Jen venis la Matisa filino kvazaŭ harpio kaj helpis lin en lia embaraso.

Kial ŝi faris ion tiel malprudentan, tion li ne komprenis, sed li rapide metis rimenon ĉirkaŭ ŝian kolon kaj dume mallaŭte ridis. Poste li vokis al Matiso:

”Ni havas malliberejon subtere ankaŭ ĉiflanke. Ankaŭ via filino ne malhavos tegmenton super la kapo, se estos pluva somero. Konsoliĝu pro tio, vi Matiso.”

Sed Matiso estis ekster ĉiu konsoliĝo. Kiel vundita urso li staris tie balancante sian pezan korpon kvazaŭ por mildigi neelteneblan turmenton. Ronjo ploris, kiam ŝi vidis lin. Li estis faliginta la rimenon de Birk, sed tiu restis staranta, pala kaj humiligita, rigardanta trans la Faŭko de l’infero al la ploranta Ronjo.

Tiam Undiso venis al ŝi, puŝetis ŝin kaj diris:

”Ploru vi. Tion ankaŭ mi farus, se mi havus tian monstron kiel patron.” Sed Borko petis Undison iri funelen. En tion ĉi ŝi ne enmiksiĝu, li diris.

Ronjo mem estis nominta Matison monstro, tamen ŝi nun deziris, ke ŝi povu konsoli lin pro tio, kion ŝi faris al li, kaj kio nun tiel turmentis lin. Ankaŭ Loviso volis helpi lin, kiel ŝi ĉiam faris, kiam li havis malfacilaĵojn. Nun ŝi staris ĉe lia flanko, sed li eĉ ne rimarkis tion. Nenion li rimarkis. Ĝuste nun li estis sola en la mondo. Tiam Borko vokis al li: ”Aŭdu, vi Matiso, ĉu vi redonos al mi mian filon, aŭ ĉu vi ne faros?”

Sed Matiso nur staris tie kaj ne respondis.

Tiam Borko kriegis:

”Ĉu vi redonos al mi mian filon aŭ vi tion ne faros?”

Fine vekiĝis Matiso.

”Kompreneble mi faros,” li diris indiferente.

”Kaj mi volas nun,” Borko diris. ”Ne kiam la somero finiĝos, sed nun.”

Matiso kapsignis. ”Kiam vi volas, mi diris.”

Estis kiel se tio ne tuŝus lin. Sed Borko diris ridaĉante:

”Kaj en la sama momento vi rehavos vian infanon. Ŝanĝ-komerco estas ŝanĝkomerco, en tiaj aferoj vi estas lerta, vi brutulo”.

”Mi ne havas infanon,” Matiso diris.

La gaja ridaĉo de Borko estingiĝis. ”Kion vi diras? Ĉu estas nova diablaĵo, kiun vi eltrovis?”

”Venu kaj prenu vian filon,” Matiso diris. ”Sed al mi vi ne povas redoni infanon, ĉar mi neniun havas.”

”Sed mi havas,” kriis Loviso per voĉo, kiu igis la kornikojn ekflugi de la mursupro. ”Kaj tiun infanon mi volas rehavi, vi komprenu, Borko, NUN.”

Poste ŝi boris sian rigardon en Matison.

”Ankaŭ se la patro de la infano fariĝis pli ol tolereble freneza”.

Matiso turnis sin kaj foriris per pezaj paŝoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.