La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RONJO, RABISTA FILINO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2026 Geo

La Enhavo

10

Matiso ne montris sin en la ŝtonhalo dum la plej proksimaj tagoj, kaj li ne ĉeestis ĉe la Lupokaptilo, kiam oni interŝanĝis la infanojn. Tie tamen estis Loviso, kiu venis por akcepti sian filinon. Ŝi havis kun si Fjosokon kaj Joenon, kaj ili kunhavis Birkon. Borko kaj Undiso kun siaj rabistoj jam atendis ekster la Lupokaptilo kaj Undiso, plena de kolero kaj triumfo, kriis:

”Infanrabisto kiel Matiso, oni komprenas, ke li sentas honton kaj ne volas sin montri.”

Loviso estis tro saĝa por respondi. Ŝi tiris al si Ronjon kaj volis foriri kun ŝi sen vortinterŝanĝo. Multe ŝi cerbumis pri la kaŭzo de tio, ke ŝia filino memvole donis sin en la manojn de Borko, sed ĉi tie ĉe la renkontiĝo ŝi komencis suspekti ion. Ili rigardis unu la alian, Ronjo kaj Birk, kvazaŭ ili estus solaj ĉe la Lupokaptilo kaj en la mondo, jes, kaj ke tiuj du volonte estas kune, tion ĉiuj povis rimarki.

Undiso tuj vidis tion, kaj ŝi ne ŝatis, kion ŝi vidis. Ŝi fortege premis la brakon de Birk: ”Kion vi havas komunan kun ŝi?”

”Ŝi estas mia fratino,” Birk diris. ”Kaj ŝi savis mian vivon.”

Ronjo klinis sin al Loviso kaj ploris.

”Same kiel Birk savis mian,” ŝi murmuris.

Sed Borko ruĝiĝis pro kolero.

”Ĉu mia filo iras malantaŭ mia dorso kaj kunestas kun la ido de mia ĝismorta malamiko?”

”Ŝi estas mia fratino,” Birk denove diris kaj rigardis al Ronjo.

”Fratino,” kriis Undiso. ”Jes, jes, oni bone scias, kiel tio evolui ĝos post du aŭ tri jaroj.”

Ŝi prenis Birkon kaj volis fortiri lin.

”Ne tuŝu min,” Birk diris. ”Mi iros mem, kaj mi ne toleras viajn manojn sur mi.”

Li turnis sin kaj foriris, kaj de Ronjo venis vekrio.

”Birk.”

Sed li foriris kaj estis for.

Kiam Loviso estis sola kun Ronjo, ŝi volis demandi pri diversaj aferoj, sed ŝi eksciis nenion.

”Ne parolu al mi,” Ronjo diris.

Tiam Loviso lasis ŝin trankvila, kaj ili iris hejmen silente.

Kalva Petro akceptis Ronjon en la ŝtonhalo kvazaŭ ŝi estus estinta en mortdanĝero.

”Kiel feliĉe, ke vi vivas,” li diris. ”Kompatinda infano, kiel mi malkvietis pri vi.”

Sed Ronjo silente kuŝiĝis sur sian liton, kaj ŝi kuntiris la kurtenojn.

”Estas nur mizero en la Matiskastelo,” diris Kalva Petro, kaj skuis malgaje sian kapon. Poste li flustris al Loviso:

”Mi havas Matison en mia dormoĉambro. Sed li nur kuŝas tie kaj rigardadas sen diri vorton. Li ne volas ellitiĝi kaj li ne volas manĝi, kion mi faru?”

”Li certe venos, kiam li estos sufiĉe malsata,” kredis Loviso.

Sed ŝi estis malkvieta, kaj en la kvara tago ŝi iris en la ĉambron de Kalva Petro kaj ordonis:

”Venu manĝi, Matiso. Ne bruu. Ĉiuj sidas ĉetable kaj atendas vin.”

Matiso fine venis, malgaja kaj malgrasa, tiel ke oni preskaŭ ne rekonis lin. Sen vorto li eksidis ĉe la tablo kaj komencis manĝi. Ĉiuj rabistoj ankaŭ silentis. Tiel senbrue neniam estis en la ŝtonhalo.

Ronjo sidis sur sia ordinara loko, sed Matiso ne vidis ŝin.

Ŝi ankaŭ evitis rigardi lin. Nur kaŝe ŝi ŝtelrigardis al lia direkto kaj vidis Matison, tute malsimila al tiu patro, kiun ŝi ĝis nun konis. Jes, ĉio estis malsimila kaj terura. Ŝi volis ekkuri kaj malaperi, ne esti devigata esti kie Matiso estas, forkuri kaj resti sola. Sed, ne povante decidi, ŝi restis sidanta kaj ne sciis kion fari kun sia dilemo.

”Ĉu vi nun estas sataj, gajuloj?” Loviso diris malafable, kiam la manĝo finiĝis. Tiom da silentado ŝi ne toleris. La rabistoj ekstaris kun murmuro kaj malaperis kiel eble rapide al siaj ĉevaloj, kiuj nun jam la kvaran tagon staris senokupaj en siaj stalfakoj. Kiam la ĉefo nur kuŝis en la ĉambro de Kalva Petro kaj rigardadis al la muro, ili ne povis elrajdi por rabi.

Estas tro malgaje, ili opiniis, ĉar ĝuste en ĉi tiu tempo pli multaj vojaĝantoj ol ordinare pasis tra la arbaroj.

Matiso malaperis el la ŝtonhalo sen diri eĉ vorton kaj ne plu estis videbla dum la tago.

Ronjo denove kuris en la arbaron. Dum tri tagoj ŝi estis tie serĉante Birkon, sed li ne venis kaj ŝi komprenis kial. Kion oni faris al li? Ĉu oni enŝlosis lin por malhelpi, ke li iru arbaren por kunesti kun ŝi? Estis malfacile nur atendi kaj nenion scii.

Longe ŝi sidis ĉe la lageto. Ĉirkaŭ si ŝi havis ankaŭ nun la belegon de la printempo. Sed sen Birk ĝi ne donis gajon. Ŝi memoris kiel estis pli frue, kiam ŝi estis sola, kaj la arbaro sufiĉis por ŝi. Ŝi sentis, ke tio estis antaŭ longe. Nun ŝi bezonus Birkon por ĉion dividi kun li. Sed ankaŭ hodiaŭ li ne ŝajnis veni, kaj post longa atendado ŝi laciĝis kaj ekstaris por foriri.

Tiam li venis. Ŝi aŭdis lin fajfi inter la abioj, kaj plena de ĝojo ŝi alkuris lin. Tie li estis kaj portis grandan pakaĵon.

”Nun mi translokiĝos en la arbaron,” li diris. ”Mi ne plu povas loĝi en la Borka fortikaĵo.”

Ronjo fiksrigardis lin mirigita.

”Kial do?”

”Mi estas tiel kreita, ke mi ne eltenas ĉikanon kaj malmolajn vortojn kiom ajn longe,” li diris. ”Tri tagoj estas sufiĉe por mi.”

La silento de Matiso estas pli malfacila ol malmolaj vortoj, pensis Ronjo. Kaj subite ŝi sciis, kion ŝi faros – estas ja eble ŝanĝi tion, kio estas neeltenebla. Birk faris, kial do ankaŭ ŝi ne faru tion?

”Mi volas for de la Matiskastelo, ankaŭ mi,” ŝi diris intence.

”Tion mi volas. Jes, mi volas.”

”Mi estas naskita en groto,” Birk diris. ”Kaj en groto mi povas loĝi, sed ĉu vi povas?”

”Mi povas loĝi kie ajn kun vi,” Ronjo diris. ”Precipe en la Ursogroto.”

Estis multaj grotoj ĉie en la montoj, sed neniu same bona kiel la Ursogroto. Ronjo konis ĝin jam de la unua tempo, kiam ŝi komencis iri en la arbaroj. Matiso mem iam montris ĝin al ŝi. Li mem loĝis tie, kiam li estis knabo. Dum la someroj.

Vintre ursoj kutimis dormi tie, Kalva Petro rakontis al ŝi.

Tial oni nomis ĝin la Ursogroto, kaj tio estis ĝia nomo de post tiu tempo.

La Ursogroto situis ĉe la rivero, alte super ĝi, rekte inter du montoj. Por veni tien oni devas sekvi rokterasan vojon sur la montoflanko. Ĝi komenciĝas mallarĝe kaj sentiĝas iom danĝera, sed antaŭ la enirejo ĝi etendiĝas al larĝa plataĵo. Tie alte super la muĝanta rivero oni povis sidi kaj vidi la matenon alveni en sia tuta belo super la montoj kaj arbaroj.

Ronjo faris tion plurfoje, jes, en tiu groto oni povas loĝi, tion ŝi sciis.

”Mi venos al la Ursogroto malfrue en la vespero,” ŝi diris.

”Se vi estos tie tiam.”

”Jes, kie alie?” Birk diris. ”Mi estos tie kaj atendos vin.”

Loviso kantis la Lupokanton al Ronjo tiun vesperon, kiel ŝi ĉiam estis kantinta ĝin je la fino de la tago, kaj gajajn kaj malgajajn tagojn.

Sed ĉi vespere estas la lasta fojo, ke mi aŭdas ĝin, pensis Ronjo, kaj tio estis malfacila penso. Malfacile estas forlasi sian patrinon, sed pli malfacile ne plu esti infano de Matiso. Pro tio ŝi devis iri arbaren, eĉ se ŝi neniam plu aŭdos la Lupokanton.

Nun tio okazu. Nur post la ekdormo de Loviso. Ronjo kuŝis en sia lito kaj fiksrigardis en la fajron, dum ŝi atendis.

Loviso sin movis malkviete en sia lito. Sed fine ŝi kvietiĝis, kaj Ronjo aŭdis de la spirado, ke ŝi dormas.

Tiam Ronjo senbrue ellitiĝis, kaj en la lumo de la fajro ŝi longe staris rigardante sian dormantan patrinon.

”Kara mia Loviso,” ŝi pensis, ”eble ni denove vidos unu la alian, eble ne.” La malaranĝitaj haroj de Loviso disflugis sur la kuseno. Ronjo karesis per la fingro la ruĝbrunajn harbukletojn.

Ĉu vere estas ŝia patrino, kiu kuŝas tie kaj aspektas infaneca?

Laca ankaŭ kaj sola, sen Matiso apude, en la lito. Kaj nun ankaŭ ŝia infano forlasas ŝin.

”Pardonu,” murmuris Ronjo,” sed mi devas.”

Senbrue ŝi ŝteliris el la ŝtonhalo kaj havigis sian pakaĵon, bone kaŝitan en la vestoprovizejo. Ĝi estis peza, tiel ke ŝi apenaŭ povis porti ĝin. Kaj kiam ŝi venis al la Lupokaptilo, ŝi ĵetis la pakaĵon antaŭ la piedojn de Ĉego kaj Ĉormo. Ili gardostaris tiun nokton. Ne estis tiel, ke Matiso plu zorgis pri gardado, sed Kalva Petro tre fervore faris tion anstataŭ li.

Ĉego fiksrigardis Ronjon.

”Kien en la nomo de ĉiuj harpioj vi volas meze en la nokto?”

”Mi translokiĝos en la arbaron nun,” Ronjo diris. ”Tion vi devas rakonti al Loviso.”

”Kial vi ne mem rakontas tion?” demandis Ĉego.

”Tiam ŝi ne lasus min iri. Kaj mi ne volas esti malhelpata.”

”Kion vi kredas, ke via patro diros?” demandis Ĉormo.

”Mia patro,” Ronjo diris pripenseme. ”Ĉu mi havas patron?”

Ŝi donis la manon por adiaŭi: ”Salutu al ĉiuj. Ne forgesu Kalvan Petron, kaj memoru min kelkfoje, kiam vi dancas kaj kantas viajn kantojn.”

Tio estis pli ol Ĉego kaj Ĉormo povis aŭdi. Venis larmoj en iliajn okulojn, kaj ankaŭ Ronjo ploretis.

”Mi kredas, ke estas findancite en la Matiskastelo nun,” diris Ĉego malgaje.

Ronjo prenis sian pakaĵon kaj ĵetis ĝin sur la ŝultron.

”Diru al Loviso, ke ŝi ne tro zorgu kaj malkvietu. Mi troviĝas ja en la arbaro, se ŝi volas trovi min.”

”Kaj kion ni diru al Matiso?” demandis Ĉormo.

”Nenion,” diris Ronjo kun ĝemo.

Poste ŝi iris. Ĉego kaj Ĉormo staris silentaj kaj rigardis post ŝi, ĝis ŝi malaperis kie la vojo kurbiĝas. Nun estis nokto kaj la luno staris alte sur la ĉielo. Ronjo haltis ĉe la lageto por ripozi, sidis sur ŝtono kaj sentis, kiel tute kviete estas en ŝia arbaro. Ŝi aŭskultis, sed aŭdis nenion krom silenton. La arbaro en printempa nokto sentiĝis plena de sekretoj, plena de sorĉado kaj aliaj aferoj, mistikaj kaj pratempaj.

Ankaŭ io danĝera certe troviĝis, sed Ronjo ne timis.

Se nur la sovaĝaj harpioj forestas, mi estas same sekura kiel en la Matiskastelo, ŝi pensis. La arbaro estas mia hejmo kiel ĝi ĉiam estis, jes, nun des pli, kiam mi ne havas alian hejmon.

La lageto kuŝis tie tre nigra, sed trans la nigra akvo fluis mallarĝa lumstrio. Estis bele kaj Ronjo ĝojis, kiam ŝi ĝin vidis, jes, estas strange, ke oni povas esti gaja kaj malgaja samtempe.

La malĝojo estis pro Matiso kaj Loviso, sed la feliĉo pro la sorĉa bela silento en la printempa nokto ĉirkaŭ ŝi.

Kaj ĉi tie en la arbaro ŝi poste vivos, kun Birk. Sed nun ŝi memoris, ke li atendas ŝin en la Ursogroto. Kial ŝi do sidas ĉi tie cerbumante?

Ŝi ekstaris kaj prenis sian pakaĵon. Estis longa vojo al la celo kaj ne estis vojeto, kiun ŝi povis sekvi. Sed ŝi tamen sciis, kiel ŝi devas iri. Same kiel la bestoj scias. Kaj tiel kiel ĉiuj pugoniĉjoj kaj krepuskaj troloj kaj grizgnomoj de la arbaro scias.

Ŝi marŝis kviete tra la lunluma arbaro inter pinoj kaj abioj, trans muskejoj kaj mirtelarbustoj, preter marĉoj kie la miriko odoras kaj preter nigraj senfundaj lagetoj, ŝi paŝegis super muskaj falintaj arboj kaj vadis tra kribrantaj riveretoj, rekte tra la arbaro, ŝi iris al la Ursogroto sen vojerari. Ŝi vidis krepuskotrolojn danci en la lunlumo sur roketo. Tion ili faras nur en lunlumaj noktoj, Kalva Petro iam diris. Ŝi haltis iom kaj rigardis ilin, sed ili ne rimarkis ŝin. Estis stranga danco, kiun ili faris. Tre kviete kaj malgracile ili rondbalanciĝis, kaj ili ankaŭ murmuris strange. Estis ilia printempokanto, Kalva Petro diris. Li estis provinta murmuregi por ŝi laŭ trola maniero.

Sed tio ne multe similis al tio, kion ŝi nun aŭdis, kio sonis pratempa kaj malgaja.

Kiam ŝi pensis pri Kalva Petro, ŝi devis ankaŭ pensi pri Loviso kaj Matiso, kaj tio doloris al ŝi.

Sed ŝi forgesis tion, kiam ŝi fine estis ĉe la celo kaj vidis la fajron sur la platŝtono antaŭ la groto, por ke ili ne malvarmu en la malvarma printempa nokto. Ĝi lumis kaj flamis, ŝi vidis ĝin de longa distanco, kaj ŝi ekmemoris kion Matiso kutimis diri:

”Kie estas hejmo, tie estas fajro.”

Kaj kie estas fajro, tie ankaŭ povas esti hejmo, pensis Ronjo.

Kaj tie sidis nun Birk en tuta kvieto ĉe la fajro kaj manĝis kradrostitan viandon. Li metis viandopecon sur pinton de bastoneto kaj donis ĝin al ŝi.

”Mi atendis longe,” li diris. ”Nun manĝu, antaŭ ol vi kantos la Lupokanton.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.