La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RONJO, RABISTA FILINO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2026 Geo

La Enhavo

6

Tiun nokton estis tia neĝado super la Matiskastelo kaj la ĉirkaŭaj arbaroj, ke eĉ Kalva Petro ne povis memori ion similan. Necesis kvar viroj por puŝe malfermi la pordegon nur tiom, ke eblis eliri kaj forigi la plej grandajn neĝamasojn.

Ankaŭ Kalva Petro venis por rigardi la blankan, dezertan pejza ĝon, kie ĉio nun estis kaŝita sub neĝo. La Lupokaptilo estis komplete fermita. Tra ĝi ne eblos pasi ĝis la printempo, se tio ĉi daŭros, estis la opinio de Kalva Petro.

”Hej, Fjosok,” li diris, ”se via plej granda plezuro estas ŝoveli neĝon, mi povas promesi al vi multan ĝojon dum la venonta tempo.”

Kalva Petro plej ofte prave supozis, kaj tiel ankaŭ nun.

Dum longa tempo falegis neĝo tage kaj nokte. La rabistoj ŝovelis kaj blasfemadis pro ĝi, sed ĝi kunportis tamen la avanta ĝon, ke ne necesis gardistoj kontraŭ la Borkanoj ĉe la Lupokaptilo kaj Faŭko de l’infero.

”Eĉ se Borko estas pli stulta ol porko,” diris Matiso, ”li ne povas esti tiel nekredeble malprudenta, ke li volus batali en neĝo ĝis la akseloj.”

Tiel stulta ankaŭ Matiso ne estis, kaj cetere li momente ne multe interesiĝis pri Borko. Li havis pli gravajn aferojn por pripensi. Ronjo estis malsana, por la unua fojo en sia vivo. En la mateno post la tago en la vintra arbaro, kiu preskaŭ fariĝis ŝia lasta, ŝi vekiĝis kun alta febro kaj sentis kun miro, ke ŝi tute ne emas ellitiĝi kaj rekomenci sian kutiman vivon.

”Kiel vi fartas?” kriis Matiso kaj surgenuis apud ŝia lito.

”Kion vi diras? Vi ne estas malsana, ĉu?”

Li prenis ŝian manon kaj sentis, kiel varmega ĝi estas. Jes, li rimarkis, ke la tuta knabino estas arde varmega. Vigla kaj sana ŝi ĉiam estis. Sed jen ŝi nun kuŝas, lia filino, kiun li amegas, kaj li sciis tuj. Li sciis, kio okazos! Li perdos Ronjon, ŝi mortos. Tion li sentis tiel certe, ke doloris lia koro. Kaj li ne sciis, kion fari pri sia freneza malespero. Pleje li emis kapfrapi la muron kaj kriegi, kiel li kutimis. Sed li ne rajtas tiel timigi la kompatindan infanon, tion li tamen komprenis. Tial li nur metis sian manon sur ŝian varman frunton kaj murmuris:

”Estas bone, ke vi tenas vin varma, Ronjo mia! Kiel oni devas fari, kiam oni estas malsana.”

Sed Ronjo konis sian patron, kaj malgraŭ la febro, kiu brulis en sia korpo, ŝi provis konsoli lin:

”Ne stultumu, Matiso! Tio ĉi estas nenio! Povus esti multe pli malbone.”

Povus esti tiel, ke mi de vintro ĝis printempo kuŝus kaŝita sub la neĝo en la arbaro, ŝi pensis. Kompatinda Matiso, denove ŝi imagis al si, kiel tio estus rompinta lian koron, kaj larmoj venis en ŝiajn okulojn. Tion Matiso vidis, kaj li pensis, ke ŝi ploras pro tio, ke ŝi devas morti tiel juna.

”Infaneto, kompreneble vi resaniĝos, ne ploru,” li diris kaj perforte sufokis siajn proprajn plorĝemojn. ”Sed kie estas via patrino?” li kriis kaj elkuris plorante tra la pordo.

Kial Loviso ne staras preta kun siaj kuracaj herboj, kiam la vivo de Ronjo pendas de hareto, tion li volonte scius.

Li serĉis ŝin en la ŝafejo, sed tie ŝi ne estis. La ŝafoj blekis malsate en sia apartejo. Sed ili baldaŭ rimarkis, ke ne alvenis la ĝusta persono. Ĉar ĉi tiu staris kun sia vila kapo kontraŭ la barilo kaj ploris tiel sovaĝe, ke ili ĉiuj teruriĝis.

Matiso ploregis, ĝis Loviso, post prizorgo de la kokinoj kaj kaproj, envenis tra la pordo. Tiam li ekkriis:

”Virino, kial vi ne estas ĉe via malsana infano?”

”Ĉu mi havas malsanan infanon?” respondis Loviso. ”Tion mi ne sciis. Sed tuj kiam mi estos preta pri la ŝafoj, mi…”

”Tion mi povas fari. Iru al Ronjo,” li kriis, kaj poste li duonplore flustris: ”Se ŝi ankoraŭ vivas!”

Li komencis ĵetegi garbojn de tremolo el la provizejo kaj post foriro de Loviso li manĝigis siajn ŝafojn kaj priplendis siajn ĉagrenojn al ili.

”Vi ne imagas, kiel estas havi infanojn! Vi ne scias, kiel estas perdi sian plej amatan ŝafideton!”

Subite li silentis, ĉar li ekmemoris, ke printempe ĉiuj ŝafoj havis ŝafidojn. Kaj kio fariĝis el ili… ŝafstekoj preskaŭ ĉiuj!

Loviso donis al sia filino senfebrigajn herbosukojn, kaj post tri tagoj Ronjo estis sana. Je surprizo kaj ĝojo de Matiso. Ronjo estis kiel kutime, nur iom pli pensema. Dum la tri tagoj enlite ŝi havis tempon pripensi aferojn. Kiel estos nun? Pri Birk? Nun ŝi havis fraton, sed kiel ŝi povos esti kun li? Tio devas okazi sekrete. Ŝi ja ne povas rakonti al Matiso, ke ŝi amikiĝis kun Borkorabisto. Estus kvazaŭ bati lian kapon per martelego, nur pli terure, kaj li fariĝus pli afliktita kaj pli furioza ol oni iam vidis lin. Ronjo ĝemis. Kial ŝia patro devas esti tiel ekstrema pri io? Ĉu li estis gaja aŭ kolera aŭ malgaja, ĉiam estis la samo – sovaĝa kaj senbrida li estis, sufiĉe por tuta rabistaro.

Ronjo ne kutimis mensogi al sia patro. Ŝi nur prisilentis tiajn aferojn, kiuj certe faros lin malĝoja aŭ kolera. Aŭ malĝoja kaj kolera, kiel li fariĝus, se li aŭdus pri Birk. Sed kion fari? Se ŝi ekhavis fraton, ŝi volas estis kun li, eĉ se tio devos okazi kaŝe.

Sed kien kaŝiri en tiu neĝego? En la arbaron ne eblis eliri, ĉar la Lupokaptilo estis fermita, kaj cetere tiu vintra arbaro iom timigis ŝin. Ŝi spertis sufiĉe da ĝi por kelka tempo.

La neĝoŝtormoj daŭre muĝadis ĉirkaŭ la Matiskastelo. Fari ĝis ĉiam pli malfacile, kaj fine Ronjo komprenis, kiel serioze statas la afero – nur en la printempo ŝi povos revidi Birkon.

Li estis tiom for de ŝi, kvazaŭ ili loĝus mil mejlojn unu de la alia.

Kaj pri tio kulpis la neĝo. Ronjo sentis pli kaj pli da indigno pro ĝi, kaj la rabistoj abomenis ĝin same tutkore. Ĉiun matenon ili kverelis pri la vico labori. Iuj devis elŝoveli vojeton al la puto, de kie oni prenis la akvon. Ĝi situis duonvoje al la Lupokaptilo kaj estis pena laboro ŝovele atingi ĝin kun la neĝo fluganta ĉirkaŭ la kapo, kaj poste hejmenporti pezajn sitelojn kun akvo en sufiĉa kvanto por homoj kaj bestoj.

”Vi estas pigraj kiel bovoj,” diris Loviso. ”Krom kiam temas pri batalado aŭ rabado, tiam vi viglas.”

Kaj la mallaboremaj rabistoj sopiris la printempon, kiam la rabista vivo denove komenciĝos. La longan atendadon ili pasigis ŝovelante ĉiam pli da neĝo kaj farante skiojn kaj prizorgante siajn armilojn kaj striglante siajn ĉevalojn kaj ludante per ĵetkuboj kaj dancante rabistajn dancojn kaj kantante rabistajn kantojn kiel ili ĉiam faris.

Ronjo partoprenis en la kubĵetado kaj kantado kaj dancado kun ili, sed ŝi tre sopiris la printempon same kiel la rabistoj kaj sian arbaron en printempa vesto. Tiam ŝi finfine renkontos Birkon, parolos kun li kaj ekscios, ĉu li vere volas esti ŝia frato, kiel li promesis en la blovanta neĝo.

Sed la atendado estis malfacila kaj Ronjo abomenis esti enfermita.

Ŝi fariĝis malkvieta kaj la tempo sentiĝis longa. Tial ŝi unu tagon malsupreniris en la subterajn kelajn volbejojn, kiujn ŝi ne vizitis de longa tempo. Malnovajn karcerojn ŝi ne ŝatis. Estis tie tuta vico de tiaj ĉeloj, elhakitaj el la roko. Kalva Petro ja asertis, ke neniu kaptito sidis tie de post tempo nememorebla, kiam potenculoj kaj reĝetoj regis la Matiskastelon, longe antaŭ ol ĝi fariĝis rabista kastelo. Sed kiam Ronjo eniris la mucidan malvarmon sub la volboj, ŝi tamen sentis, kvazaŭ en la muroj restas iom de la ĝemado kaj lamentado de la mortintaj kaptitoj, kaj ŝi sentis korpremon. Per sia kornlampo ŝi lumigis la kavernojn, kie la kompatindaj mizeruloj iam sidis sen ajna espero revidi la sunon. Dum momento ŝi staris senmova, funebrante pro la kruelaĵoj okazintaj en la Matiskastelo. Poste ŝi kun frosttremeto kuntiris la lupan pelton ĉirkaŭ ŝi kaj paŝis laŭ la subtera koridoro, kiu preter la karceroj pluiris sub la tuta kastelo. Ĉi tie ŝi iam iris kun Kalva Petro. Li montris al ŝi, kion faris la fulmotondro tiun nokton, kiam ŝi naskiĝis. Ĝi ne nur fendis la Faŭkon de l’infero.

Rekte sub la abismo la fulmo ankaŭ frakasis la monton, kaj tial la subtera pasejo estis enfalinta en la mezo kaj ŝtopita per rokeroj.

”Jen estas halto, ne eblas pluiri,” diris Ronjo, ĝuste kiel diris Kalva Petro, kiam ŝi venis tien kun li. Sed poste ŝi komencis cerbumi. Je la alia flanko de la enfalinta ŝtonamaso la koridoro ja pluiras, tion ŝi sciis, kaj ankaŭ Kalva Petro tion diris. Jam tiam incitis ŝin, ke ne eblas pluiri, kaj nun incitis pli ol iam.

Ĉar, kiu scias, eble ie malantaŭ tiu rokaĵo nun troviĝas Birk? Enpensiĝinta, ŝi rigardadis la enfalintan ŝtonamason. Kaj baldaŭ ŝia pensado estis finita.

Dum la sekvanta tempo oni ne ofte vidis Ronjon en la ŝtonhalo. Ĉiumatene ŝi malaperis, neniu sciis kien, kaj nek Matiso nek Loviso cerbumis pri tio. Ili supozis, ke ŝi ŝovelas neĝon kiel ĉiuj aliaj, kaj cetere ili kutimis vidi ŝin iri kaj veni laŭ ŝia plaĉo.

Ronjo ne ŝovelis neĝon. Ŝi kolektis rokerojn ĝis doloris ŝiaj brakoj kaj dorso. Kaj kiam ŝi vespere, elĉerpita, rulis sin en la liton, estis unu afero, kiun ŝi certe sciis. Neniam plu en sia vivo ŝi levos plian ŝtonon, ĉu grandan, ĉu malgrandan. Sed apenaŭ estis mateno kaj jam ŝi denove estis subtere. Kaj tie ŝi kiel furiozulo plenigis unu sitelon post alia per ŝtonoj. Ŝi malamegis la ŝtonamason tiel intense, ke ĝi devus fandiĝi pro tio. Sed tio ne okazis. Ĝi restis, kie ĝi estis, kaj ŝi devis mem, sitelon post sitelo, forporti ĝin al la plej proksima karcero.

Sed venis tago, kiam tiu karcero estis plena, kaj tiam la ŝtonmonteto jam tiel malgrandiĝis, ke oni kun iom da peno eble povus ĝin transgrimpi. Se oni kuraĝus! Ronjo sentis, ke ŝi devas pripensi. Ĉu ŝi havas la kuraĝon iri rekte en la Borkfortikaĵon?

Kaj kio povus okazi al ŝi tie? Tion ŝi ne sciis, sed ke ŝi elmetas sin al granda risko, tion ŝi sciis. Tamen verŝajne ne ekzistis maniero tiel danĝera, ke ŝi ne estus preta provi ĝin por veni al Birk. Ŝi sopiris lin. Kiel tio povas esti, tion ŝi ne povis kompreni! Antaŭe ŝi ja abomenis lin kaj deziris lin kaj ĉiujn Borkorabistojn en funelon. Kaj jen ŝi nun staras kaj ŝia sola deziro estas transiri la ŝtonamason por provi trovi Birkon.

Tiam ŝi ekaŭdis ion. Je la alia flanko venis iu, ŝi aŭdis paŝojn.

Kiu povus esti krom Borkorabisto? Ŝi retenis sian spiron kaj ne kuraĝis moviĝi, ŝi staris senmova kaj aŭskultis kaj deziris sin for, antaŭ ol la aliflankulo rimarkos ŝin.

Tiam li komencis fajfi, la Borkorabisto! Etan simplan melodion.

Kiun ŝi rekonis, jes, efektive, ŝi rekonis ĝin! Birk fajfis ĝin dum li penis liberigi ŝin de la pugoniĉjoj. Ĉu do vere estas Birk, tiel proksima al ŝi, aŭ ĉu ĉiuj Borkorabistoj fajfadas tiun saman melodion?

La scivolemo brulis en ŝi, sed demandi ŝi ne povis, estus danĝere. Tamen, iel ŝi devis eltrovi, kiu fajfas, kaj ŝi ekhavis la ideon mem fajfi. Tre mallaŭte kaj la saman melodion. Tiam ekestis silento je la alia flanko. Dum longa momento regis malagrabla silento, kaj ŝi pretiĝis forkuri, se iu nekonata Borkorabisto subite elrampus por kapti ŝin.

Sed tiam ŝi aŭdis la voĉon de Birk. Mallaŭta kaj hezitema, kvazaŭ li ne scius, kion pensi.

”Ronjo?”

”Birk,” ŝi kriis tiel ĝojega, ke ŝi preskaŭ ne povis spiri. ”Birk, ho, Birk!”

Poste ŝi silentis, antaŭ ol diri:

”Ĉu estas vero, ke vi volas esti mia frato?”

Ŝi aŭdis lin ridi trans la ŝtonamaso.

”Fratino mia,” li diris. ”Mi ŝatas aŭdi vian voĉon, sed mi volus ankaŭ vidi vin. Ĉu viaj okuloj daŭre estas same nigraj?”

”Venu kaj rigardu mem,” Ronjo diris.

Poste ŝi diris nenion. Ĉar nun ŝi aŭdis ion, kio faris ŝin senspira kaj silenta. Ŝi aŭdis de malproksime la pezan kelan pordon unue malfermiĝi, poste krake refermiĝi, kaj nun iu venis laŭ la ŝtuparo. Jes, iu venas, kaj se ŝi ne tuj povas ion elpensi, ŝi estos perdita! Kaj ankaŭ Birk! Ŝi aŭdis la paŝojn, ili pli kaj pli alproksimiĝis. Tra la longa koridoro iu paŝis malrapide sed celkonscie. Ŝi aŭdis tion kaj sciis, kion ĝi signifas, tamen ŝi nur stulte staris, timega kaj senmova. Nur kiam preskaŭ estis tro malfrue, tiam ŝi vigliĝis kaj urĝe flustris al Birk:

”Morgaŭ!”

Poste ŝi kuris por renkonti la venanton. Estu li kiu ajn, li nepre ne vidu, kion ŝi faris al la ŝtonamaso.

Estis Kalva Petro. Ekvidante ŝin, lia vizaĝo heliĝis:

”Kiel mi serĉadis,” li diris. ”Kion do, je ĉiuj harpioj, vi faras ĉi tie?”

Rapide ŝi prenis lian brakon kaj sukcesis ĝustatempe turni lin.

”Oni ne ĉiam povas nur ŝoveladi neĝon,” ŝi diris. ”Venu, nun mi volas for de tie ĉi.”

Kaj tion ŝi efektive volis! Nur nun ŝi vere komprenis, kion ŝi faris. Ŝi malfermis alirejon al la Borkfortikaĵo – se Matiso nur scius tion! Li ja apenaŭ estis ruza kiel olda vulpino, sed tiel multe li tamen komprenus, ke jen finfine troviĝis ebleco ataki Borkon. Tion li devus mem elpensi jam antaŭ longe,

Ronjo pensis. Sed ŝi ĝojis, ke li tion ne faris. Vere estis strange, ŝi ne plu volis, ke oni elpelu la Borkorabistojn el la Matiskastelo.

Ili devas resti tie, pro Birk. Birk ne estu elpelita, kaj se ŝi povas tion malhelpi, neniu uzu ŝian vojon por eniri la Borkfortikajon.

Tial ŝi nun devis certigi, ke Kalva Petro ne cerbumu tro. Li iris apud ŝi kaj aspektis tiel ruzeta. Sed tio ja estis lia ordinara aspekto. Oni povus pensi, ke li scias ĉiujn sekretojn.

Sed kiel ajn ruza li estis, ĉi-foje Ronjo estis pli ruza. Ŝian sekreton li ne eltrovis. Almenaŭ ankoraŭ ne.

”Ne, oni ne povas nur ŝoveladi neĝon,” pri tio Kalva Petro konsentis. ”Sed ludi per ĵetkuboj, tion oni povas fari tage kaj nokte. Aŭ kiel opinias vi, Ronjo?”

”Ludi per ĵetkuboj, tion oni povas fari tage kaj nokte. Kaj plej taŭgas nun,” diris Ronjo kaj tiris lin fervore supren laŭ la kruta ŝtuparo.

Ŝi ludis ĵetkube kun Kalva Petro ĝis la Lupokanto. Sed Birk estis konstante en ŝiaj pensoj. Morgaŭ! Tio estis ŝia lasta penso, antaŭ ol endormiĝi. Morgaŭ!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.