La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RONJO, RABISTA FILINO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

13

La tagoj pasis. Printempo fariĝis somero, la varmo venis.

Kaj venis pluvo. Tage kaj nokte akvo torentis sur la arbaron kaj ĝi trinkis sin freŝa kaj verda kiel neniam pli frue. Kaj kiam la pluvo malaperis kaj la suno venis la arbaro vaporis en la somera varmo, tiel ke ŝi devis demandi al Birk, ĉu li kredas, ke tiom da bonodoro povas ekzisti en aliaj arbaroj sur la tero.

Tion li ne kredas, li diris.

La vundo de Viva jam de longe estis kuracita. Ili jam lasis ŝin libera, kaj nun ŝi denove vivis inter la sovaĝaj ĉevaloj. Sed ili tamen ricevis ŝian lakton. Dum la vesperoj ŝia aro troviĝis proksime al la groto, kaj ĉiuvespere Ronjo iris en la arbaron kaj vokis ŝin. Ŝi respondis per henado por malkaŝi, kie ŝi estas.

Ŝi volonte lasis sin melki.

Ankaŭ la aliaj en la aro baldaŭ ne plu timis la homidojn.

Kelkfoje ili scivoleme venis rigardi, kiam Viva estis melkata.

Pli strangan agon ili certe neniam vidis. Fripono kaj Sovaĝulo venis ofte kaj estis tiel altrudemaj, ke Viva klinis la orelojn malantaŭen kaj penis buŝkapti ilin. Sed tion ili tute malatentis.

Ili daŭrigis petoleme puŝi unu la alian kaj fari furiozajn saltojn, ili ja estis junaj kaj volis ludi. Kaj subite ili galopis kaj malaperis en la arbaron.

Sed jam la postan vesperon ili denove estis tie. Nun oni povis paroli al ili. Fine ili ankaŭ permesis karesojn. Ronjo kaj Birk karesis ilin ofte, kaj ili eĉ ŝajnis ŝati tion. Tamen estis dum la tuta tempo en iliaj okuloj milda malicpetolemo, kvazaŭ laŭte ili pensus: ”Nin vi ne trompas.”

Sed unu vesperon Ronjo diris: ”Se mi diris, ke mi rajdos, tiam mi ankaŭ rajdos.”

Birk laŭvice melkis, kaj Fripono kaj Sovaĝulo staris tre proksime kaj rigardis.

”Ĉu vi aŭdis, kion mi diris?”

La demandon ŝi direktis al Fripono, kaj tuj ŝi ekkaptis liajn kolharojn kaj svingis sin sur lian dorson. Li forĵetis ŝin, sed ne tiel facile kiel pasintfoje. Nun ŝi estis preparita kaj sciis kiel trakti lin. Li devis longe batali por liberiĝi de ŝi, sed fine li sukcesis, kaj kun kriego de kolero ŝi falis teren. Ŝi ekstaris preskaŭ sendifekta kaj frotis siajn dolorantajn kubutojn.

”Fripono vi estas kaj restas,” ŝi diris. ”Sed ankoraŭfoje mi certe revenos.”

Kaj tion ŝi faris. Ĉiun vesperon post la melkado ili provis, ŝi kaj Birk, eduki Friponon kaj Sovaĝulon, por ke ili havu pli bonajn morojn. Sed edukado ne efikis sur tiuj monstroj, kaj kiam ĵetita sufiĉe multfoje ŝi diris:

”Nun ne estas iu loko sur mia korpo, kiu ne doloras.”

Ŝi ekpuŝis Friponon. ”Kaj tio estas via kulpo, fekulo.”

Sed Fripono staris kviete kaj ŝajnis tute kontenta kun si mem. Ŝi vidis kiel Birk ankoraŭ batalas kun Sovaĝulo, sed Birk estis forta kaj tenis sin sur la dorso, jes vere, li restis tie, ĝis Sovaĝulo laciĝis kaj haltis.

”Rigardu Ronjo,” Birk kriis. ”Li staras kviete.”

Sovaĝulo henis malkviete, sed senmova li staris kaj Birk karesis lin kaj laŭdis lin senmodere, tiel ke Ronjo fine devis enmiksiĝi.

”En animo kaj koro ankaŭ li estas fekulo, tion vi scias.”

Kolerigis ŝin ke Birk obeigis la Sovaĝulon, dum ŝi ne venkis Friponon. Kaj kolerigis ŝin eĉ pli multe, ke Birk la proksimajn vesperojn lasis ŝin melki sola, dum li mem sur la dorso de Sovaĝulo rajdis ĉirkaŭ ŝi en malvastaj rondoj, dum ŝi melkis genuante. Nur por montri kiel suverena ĉevalisto li estas.

”Bluaĵoj aŭ ne,” diris fine Ronjo, ”atendu ĝis kiam mi finmelkis, tiam okazos rajdo.”

Kaj tiel estis. Tie iris Fripono, scianta nenion, kaj subite li havis Ronjon sur sia dorso. Tion li ne volis, per plena forto li provis forĵeti ŝin, kaj li fariĝis kaj timema kaj kolera, kiam li rimarkis, ke li ne sukcesas. Ne, ĉifoje vi ne sukcesos, tion Ronjo estis decidinta. Ŝi forte kaptis liajn kolharojn, ŝi premegis per la genuoj, kaj ŝi restis sur la dorso. Tiam Fripono kuregis rekte en la arbaron, tiel ke la abibranĉoj kaj la pinfaskoj siblis ĉirkaŭ ŝiaj oreloj, per ega ektimo li elmaniĝis, kaj ŝi kriis terurita:

”Helpu! Iras funelen. Helpu!”

Sed Fripono perdis ĉiun prudenton. Li furiozis kvazaŭ li volis eksplodigi sin. Ronjo atendis ĉiun momenton, ke ŝi falos kaj rompos la nukon.

Tiam Birk galope sekvis sur Sovaĝulo. Kaj tiu ĉevalo estis senkompara rapidkuranto, baldaŭ li estis apud Fripono kaj poste pasis lin, kiam Birk abrupte haltigis lin. Fripono, kiu kun plena rapideco sekvis, devis abrupte ekhalti, kaj Ronjo flugis duonvoje super lia kapo. Sed ŝi denove alkroĉigis kaj rektigis sin, kaj Fripono staris tie konfuzita. Nun li ĉesis furiozi.

La ŝaŭmo gutis kaj li tremis en ĉiuj membroj. Sed Ronjo karesis lin kaj laŭdis lin supermezure pri lia kurado, tio kvietigis lin.

”Sed efektive vi devus havi frapon sur via buŝaĉo,” ŝi diris.

”Estas miraklo, ke mi vivas.”.

”Estas pli granda miraklo, ke ni rajdis,” Birk diris. ”Rigardu, nun tiuj du monstroj fine scias kiel devas okazi, kaj kiu decidas.”

En plej kvieta trotado ili rerajdis al Viva, havigis ŝian lakton kaj lasis Friponon kaj Sovaĝulon ĝui proprajn ludojn. Kaj ili hejmeniris al sia groto.

”Birk,” Ronjo diris, ”ĉu vi rimarkis, ke Viva melkas malpli nun?”

”Jen nova ido certe survojas,” kredis Birk. ”Kaj tiam ŝi baldaŭ tute ĉesos melki.”

”Tiam ni denove devos trinki nur fontakvon,” Ronjo diris.

”Kaj sen pano ni ankaŭ devos vivi baldaŭ.”

La faruno, kiun Ronjo kunportis de sia hejmo, elĉerpiĝis.

Ili jam bakis la lastajn malmolajn kukojn sur la varmigitaj ŝtonoj de la fajro. Ankoraŭ estis pano en la groto, sed baldaŭ ili estos tute senpanaj. Malsati ili tamen ne bezonos, estas multaj lagetoj plenaj de fiŝoj, la arbarbirdoj ankaŭ estas multaj.

Tetraon aŭ urogalon ili ĉiam povos kapti, se minacos malsato.

Herbojn kaj verdajn foliojn, kiuj taŭgas por manĝo, Ronjo kolektis kiel Loviso instruis ŝin. Kaj nun fragoj estis maturaj.

Ruĝaj kaj multaj ili brilis ĉie sur la deblovejoj, baldaŭ ankaŭ la mirteloj venos.

”Ne, malsati ni ne bezonas,” Ronjo diris. ”Sed la unuan tagon sen pano kaj sen lakto, ĝin mi ne ŝatas.” Kaj tiu tago venis pli frue ol ili atendis. Viva respondis fidele, kiam oni vokis ŝin en la vesperoj, sed ŝi ne plu ŝatis, ke oni melkis ŝin, tio estis rimarkebla. Fine Ronjo povis ricevi nur kelkajn gutojn kaj Viva klare montris, ke nun devas sufiĉi. Ronjo prenis ŝian kapon inter siaj manoj kaj rigardis en ŝiajn okulojn.

”Vi havu dankon Viva, por tiu ĉi tempo. Venontsomere vi havos novan idon, ĉu vi scias tion? Kaj tiam vi denove havos lakton, sed ĝin via ido havu, ne ni.”

Ronjo karesis la ĉevalinon. Ŝi volis kredi, ke Viva komprenis ŝiajn vortojn, kaj ŝi diris al Birk:

”Ankaŭ vi danku ŝin.”

Kaj tion Birk faris. Longe ili restis ĉe ŝi kaj kiam ili forlasis ŝin, ŝi postsekvis kelkajn pa ŝojn en la luma somera vespero.

Estis kvazaŭ ŝi komprenus, ke nun estas fino de tiu stranga travivaĵo, kiun ŝi havis, kiu tute ne similis al ŝia vera ĉevalvivo.

La malgrandaj homoj, kiuj faris ĉion strangan, nun survojis for de ŝi, kaj ŝi restis staranta iom kaj rigardis post ili, ĝis ili malaperis inter la abioj. Poste ŝi reiris al sia aro.

Vespere ili kelkfoje vidis ŝin, kiam ili venis rajdi, kaj se ili vokis ŝian nomon ŝi respondis per heno, sed ŝi neniam forlasis la aron por iri al ili. Sovaĝa ĉevalo ŝi estis, dombesto ŝi neniam estos.

Sed Fripono kaj Sovaĝulo venis fervore kurante, tuj kiam ili ekvidis Ronjon kaj Birkon. Nun ili ne sciis ion pli bonan ol vetkuri kun po unu rajdanto sur siaj dorsoj. Kaj Ronjo kaj Birk havis veran amuzon dum siaj longaj rajdoj diversloke en la arbaroj.

Sed unu vesperon ili estis atakataj de sovaĝa harpio. La ĉevaloj estis konsternitaj pro terurego. Ili ne lasis sin manovri aŭ direkti. Ronjo kaj Birk povis nur desalti kaj lasi ilin kuri.

Sen rajdantoj la ĉevaloj ne devis timi. La homojn la harpioj malamis kaj volis puni, ne la bestojn de la arbaro.

Sed por Ronjo kaj Birk nun estis danĝere. Ili kuregis timegantaj, ĉiu en sia direkto. Ilin ambaŭ la harpio ne povis kapti, sed tion ŝi, pro sia stulteco tamen volos provi, tion ili sciis.

Kaj tio estis ilia savo. Dum ŝi ĉasis Birkon, Ronjo povis forkuri.

Por Birk estis pli malfacile. Sed kiam la harpio furioze serĉadis Ronjon kaj por momento forgesis Birkon, tiam li rapide trovis lokon inter du grandaj ŝtonblokoj. Tie li sidis longe kaj atendis ĉiun sekundon, ke ŝi retrovos lin.

Sed por sovaĝaj harpioj estas tiel, ke kion ili ne vidas, tio ne ekzistas. Nun ne estis homo, kiun ŝi povus ungograti kaj ŝi flugis furioza supren al la montoj por tion sciigi al siaj kruelaj fratinoj.

Birk vidis ŝin malaperi kaj kiam li estis certa, ke ŝi ne revenos, li vokis Ronjon. Ronjo rampis el sia kaŝejo sub abio kaj ili rondodancis pro ĝojo pri sia saviĝo. Kia feliĉo, neniu el ili estis mortigita de sovaĝaj harpioj aŭ pelita en la montajn grotojn por vivi kiel kaptito.

”En la Matisarbaro oni ne rajtas timi,” Ronjo diris. ”Sed kun sovaĝaj harpioj flugadantaj ĉirkaŭ la oreloj estas malfacile ne timi.”

Fripono kaj Sovaĝulo ne estis en la proksimeco, tial Ronjo kaj Birk devis piediri la longan vojon al la Ursogroto.

”Sed mi povas promeni la tutan nokton, se mi ne estas atakata de sovaĝaj harpioj,” Birk diris.

Ili promenis tra la arbaro, manon en mano, kaj multe parolis, gajaj kaj viglaj, kiaj ili estis post la timego. Komencis krepuskiĝi, estis bela somera vespero kaj ili parolis pri tio, kiel agrable oni povas vivi, eĉ se ekzistas sovaĝaj harpioj. Kiel mirinde estis vivi en la libereco de la arbaro, tage same kiel nokte, sub la suno, la luno kaj la steloj kaj dum la trankvila paso de la sezonoj, en la printempo, kiu jam pasis, en la somero kiel nun kaj en la aŭtuna tempo, kiu baldaŭ venos.

”Sed la vintro,” Ronjo diris, kaj poste ŝi silentis.

Ili vidis pugoniĉjojn, krepuskajn trolojn kaj grizgnomoj scivoleme ŝtelrigardis jen kaj jen de malantaŭ la abioj kaj ŝtonoj.

”Krepuskuloj,” Ronjo diris, ”ili vivas kviete ankaŭ vintre.”

Ŝi silentis.

”Fratino mia, nun estas somero,” Birk diris.

Kaj Ronjo sentis, ke kompreneble tiel estas .

”Ĉi tiun someron mi certe portos en mia memoro tiel longe kiel mi vivos,” ŝi diris.

Birk ĉirkaŭrigardis en la krepuska arbaro, kaj li ekhavis strangan senton; kial, tion li ne sciis. Li ne komprenis ke tio, kion li spertis kiel malĝojo en la brusto, estis nur la beleco kaj trankvilo de la somervespero, nenio alia.

”Ĉi tiun someron,” li diris kaj rigardis al Ronjo. ”Jes, ĉi tiun someron ni portos kun ni ĝis la fino de la vivo, tion mi scias.”

Kaj ili venis hejmen al la Ursogroto. Sur la plata ŝtono ekster la groto sidis Klipeto atendante.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.