|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() RONJO, RABISTA FILINOAŭtoro: Astrid Lindgren |
©2026 Geo
|
Jen li ekvidis ŝin, kaj tiam ankaŭ li ridis.
”Mi scias, kiu vi estas,” li diris. ”Vi estas tiu rabista filino, kiu kuradas en la arbaro. Mi vidis vin foje.”
”Sed kiu vi estas?” diris Ronjo. ”Kaj el kiu angulo de la mondo vi venis ĉi tien?”
”Mi estas Birk, filo de Borko, kaj mi loĝas ĉi tie, ni venis pasintnokte”.
Ronjo fikse rigardis lin.
”Kiuj vi?”
”Borko kaj Undiso kaj mi kaj niaj dek du rabistoj.”
Pasis momento antaŭ ol ŝi komprenis la ŝokan aferon, kion li diris, sed fine ŝi diris:
”Ĉu vi volas diri, ke la tuta nordkastelo estas plena de fiuloj?”
Li ridis.
”Ne, tie ĉi troviĝas nur honestaj Borkorabistoj. Sed tie aliflanke, kie vi loĝas, estas abunde da fiuloj, tion mi ĉiam aŭdis.”
Ĉu vere, tion li ĉiam aŭdis! Kia nekredebla ofendo! Bolis en ŝi. Sed tio ne estis ĉio.
”Cetere,” diris Birk, ”tio ĉi ne plu estas iu nordkastelo. De pasintnokte ĝi nomiĝas Borkfortikaĵo, ne forgesu tion.”
Ronjo ekspiregis, tiel furioza ŝi fariĝis. Borkfortikaĵo! Nun oni vere povus sufokiĝi! Kiaj kanajloj, tiuj Borkorabistoj! Kaj tiu fiulo, kiu tie ridaĉas, li estas unu el ili!
”Morto kaj lamento,” ŝi diris. ”Atendu nur ĝis Matiso ekscios pri tio ĉi, tiam ĉiuj Borkorabistoj flugos en la funelon kun furzeto!”
”Tion vi nur pensas,” diris Birk.
Sed Ronjo pensis pri Matiso, kaj ŝi tremis. Ŝi vidis lin tute ekster si pro furiozo, kaj ŝi sciis kiel estas. Sed nun estos tiel, ke la Matiskastelo ankoraŭfoje fendiĝos, kaj ŝi ĝemis je la penso.
”Kio estas, ĉu vi ne fartas bone?” diris Birk.
Ronjo ne respondis. Nun ŝi aŭdis sufiĉe, sufiĉe da fiula babilaĵo kaj arogantaĵoj. Nun necesis agi. La Matisrabistoj baldaŭ venos hejmen, kaj tiam, morto kaj lamento, ĉiu eta fiulo Borkorabista elflugos el la Matiskastelo pli rapide ol ili venis.
Ŝi ekstaris por foriri. Sed tiam ŝi vidis, kion Birk intencas fari. Vere, tiu fiulo intencas flugi trans la Faŭkon de l’infero!
Li staris vidalvide al ŝi kaj nun li alkuris. Tiam ŝi kriis:
”Se vi venas tien ĉi, vi ricevos sur la nazon, tiel ke ĝi krevos!”
”Ha ha!” diris Birk kaj per saltego li venis trans la abismon.
”Imitu tion, se vi povas,” li diris kun ridetaĉo.
Tion li ne devus diri, tion ŝi ne toleris. Estis sufiĉe, ke li kaj liaj fiuloj havigis al si la fortikaĵon en la Matiskastelo, sed ĉi tie neniu Borkorabisto faru saltegojn, kiujn Matisrabisto ne povus imiti!
Kaj ŝi faris tion. Ŝi mem ne sciis, kiel okazis, sed subite ŝi flugis trans la Faŭkon de l’infero kaj surteriĝis sur la alia flanko.
”Vi ne estas malkuraĝa,” diris Birk, kaj tuj li resaltis post ŝi. Sed Ronjo ne atendis lin. Per nova alkuro ŝi flugis reen trans la fendo. Nun li povas stari kaj laŭplaĉe rigardi post ŝi.
”Vi ja diris, ke mi ricevos sur la nazon, kial vi ne faras tion?” diris Birk. ”Nun mi venas.”
”Mi vidas tion,” diris Ronjo. Kaj li venis. Sed ŝi ankaŭ nun ne atendis lin. Denove ŝi saltis, kaj saltadi ŝi intencis, se necese ĝis perdo de la spirpovo, por liberiĝi de li.
Poste neniu diris ion plu. Ili nur saltis. En kolero kaj furiozo ili saltis tien kaj reen trans la Faŭkon de l’infero. Nenio estis aŭdebla krom iliaj spiregoj. Nur la kornikoj, kiuj sidis sur la muro, jen kaj jen grakis. Ekstere ĉio estis malagrable silenta.
Estis kvazaŭ la tuta Matiskastelo kuŝus sur la monto kaj retenus la spiradon antaŭ io terura kaj danĝera, kio eble baldaŭ okazos.
Jes, baldaŭ ni ambaŭ falos en la Faŭkon de l’infero, pensis Ronjo. Sed estos almenaŭ fino al la eterna saltado.
Nun Birk denove alflugis trans la fendon kaj ankaŭ ŝi preparis salton. Kioman fojon en la vico ŝi ne plu sciis, ŝi havis la senton kvazaŭ ŝi neniam estus farinta alion ol salti trans abismojn por eviti Borkofiulojn.
Tiam ŝi vidis Birkon gliti sur ŝtono kuŝanta nefikse ĉe la rando, ĝuste kie li ĵus surteriĝis. Kaj ŝi aŭdis lin krii antaŭ ol li malaperis en la profundon.
Poste ŝi aŭdis nur la kornikojn. Ŝi fermis la okulojn kaj deziris, ke tiu ĉi tago estus neniam okazinta. Kaj ke ili neniam estus saltintaj.
Fine ŝi altreniĝis sur la ventro kaj rigardis en la fendon.
Tiam ŝi ekvidis Birkon. Li staris rekte sub ŝi sur ŝtono aŭ eble trabo, kaj liaj manoj palpis senespere por trovi ion, kio povus malhelpi lin fali en la abismon. Sed li sciis, kaj ankaŭ Ronjo sciis, ke sen helpo li ne povos saviĝi. Li devos stari tie ĝis liaj fortoj elĉerpiĝos, tion ili ambaŭ sciis, kaj poste ne plu ekzistos iu Birk Borkofilo.
”Tenu vin tie,” diris Ronjo, kaj li respondis kun fripona rideto:
”Jes, aliaj distraĵoj mankas tie ĉi”.
Sed estis videble, ke li timas. Ronjo deŝiris de si la plektitan ledrimenon, kiun ŝi ĉiam kunportis kunrulita ĉe la zono.
Multfoje en ŝia arbara vivo tiu rimeno helpis ŝin dum grimpado kaj rampado. Nun ŝi faris grandan maŝon en unu fino de la rimeno kaj la alian ŝi fiksis ĉirkaŭ sian talion. Poste ŝi malhisis la rimenon al Birk, kaj ŝi vidis ekbrilon en liaj okuloj, kiam ĝi aperis pendante super lia kapo. Jes, ĝi estis ĝuste tiel longa kiel necesis, ŝi konstatis, kaj tio certe estis bonŝanco por tiu Borkofripono!
”Ligu vin per ĝi, se vi povas,” ŝi diris. ”Poste vi povos grimpi, kiam mi vokos. Sed ne pli frue!”
La fulmo trafinta tiun nokton, kiam ŝi naskigis, deŝiris ŝtonblokon el la muro. Nun ĝi feliĉe kuŝis je konvena distanco de la fendorando. Ronjo kuŝiĝis sur la ventro malantaŭ la ŝtono kaj poste vokis:
”Ek!”
Kaj tuj ŝi sentis la rimenon streĉiĝi ĉirkaŭ ŝia ventro. Doloris.
Ĉiu ektiro en la rimeno, dum Birk grimpis, igis ŝin ĝemi.
Baldaŭ mi fendiĝos kiel la Matiskastelo, ŝi pensis, kaj ŝi kunmordis la dentojn por ne kriegi. Subite la rimeno malstreĉi ĝis, kaj tie staris Birk rigardante ŝin. Ŝi restis kuŝanta por konstati, ĉu ŝi daŭre kapablas spiri. Tiam li diris:
”Ho, jen vi kuŝas.”
”Jes, jen mi kuŝas,” diris Ronjo. ”Ĉu jam venis fino al via saltado?”
”Ne, ankoraŭ foje mi devos salti, por veni al la ĝusta flanko. Mi ja devas hejmen al la Borkfortikaĵo.”
”Unue forprenu de vi mian ledrimenon” diris Ronjo kaj stariĝis. ”Mi ne volas resti ligita al vi pli longe ol necesas.”
Li forprenis de si la rimenon.
”Ne, kompreneble,” li diris. ”Sed post tio ĉi mi eble tamen restos ligita al vi. Sen rimeno.”
”Ne imagu al vi ion!” diris Ronjo. ”Vi kaj via Borkfortikaĵo! Flugu en funelon!”
Ŝi pugnigis sian manon kaj direktis baton rekte sur lian nazon.
Li ridetis.
”Ne ripetu tion, mi konsilas al vi. Sed vi estas bona, ĉar vi savis mian vivon. Pro tio mi dankas.”
”Flugu en funelon, mi diris!” diris Ronjo kaj forkuris sen rigardi post si. Sed ĝuste kiam ŝi staris ĉe la ŝtonŝtuparo, kiu kondukis de la muro malsupren al la Matiskastelo, ŝi aŭdis la voĉon de Birk:
”Rabistfilino, ni revidos nin!”
Ŝi turnis la kapon kaj vidis lin prepariĝi por la lasta salto.
Tiam ŝi kriis:
”Espereble vi falos denove, fripono!”
Farigis pli terure ol ŝi supozis. Matiso tiel furiozoĝis, ke eĉ liaj rabistoj ektimis.
Sed unue neniu volis kredi ŝin, kaj Matiso kontraŭ sia kutimo koleris al ŝi.
”Mensogetoj kaj kapricoj estas foje amuzaj. Sed tiajn stinkajn stultaĵojn vi ne plu kompilu. Borkorabistoj en la Matiskastelo – kia fabelo! Ekbolas mia sango, kvankam mi scias, ke estas mensogo.”
”Ne estas mensogo,” diris Ronjo. Kaj denove ŝi provis rakonti, kion ŝi eksciis pere de Birk.
”Vi mensogas,” diris Matiso. ”Unue, Borko ne havas filon. Li ne kapablas generi infanojn, tion oni ĉiam aŭdis.”
Ĉiuj rabistoj sidis silentaj. Ili nenion kuraĝis diri. Sed fine Fjosok malfermis la buŝon:
”Jes, sed oni tamen diras, ke li havas bubaĉon, kiun Undiso naskis pro nura timiĝo tiun nokton, kiam fulmotondris tiel forte. Kiam venis al ni Ronjo, vi memoras.”
Matiso rigardis lin severe.
”Kaj tion neniu rakontis al mi. Pri kiuj ceteraj diablaĵoj mi ankoraŭ ne estas informita?”
Li ĉirkaŭrigardis sovaĝe kaj kun kriaĉo li prenis du bierkruĉojn, unu en ĉiu mano, kaj ĵetis ilin kontraŭ la muron, tiel ke la biero kurentis.
”Kaj nun la serpentkovitaĵo de Borko ĉirkaŭpromenas sur la tegmento de Matiskastelo. Kaj vi, Ronjo, parolis kun li?”
”Li parolis kun mi,” diris Ronjo.
Kun kriegaĉo Matiso prenis la ŝafrostaĵon, kiu estis sur la tablo, kaj ĵetegis ĝin kontraŭ la muron, tiel ke la graso disflugis.
”Kaj tiu serpentkovitaĵo asertis, vi diras, ke lia hundidolana patro kun tuta sia rabista fatraso translokiĝis en la nordkastelon?”
Kvankam Ronjo timis, ke Matiso ne povas toleri kiom ajn sen freneziĝi pro kolero, ŝi opiniis, ke necesas kolerego por forpeli la Borkorabistojn. Tial ŝi diris: ”Jes, kaj nun ĝi nomiĝas la Borkfortikaĵo, ne forgesu tion!”
Matiso kun kriego prenis la supkaldronon, kiu pendis super la fajro, kaj jetis ĝin kontraŭ la muron, tiel ke la supo ŝprucis.
Loviso ĝis nun sidis silenta kaj nur aŭskultis kaj rigardis.
Nun ŝi estis kolera, tion oni rimarkis. Kun pelvo plena de tute freŝaj ovoj, ĵus prenitaj el la kokinejo, ŝi alpaŝis Matison.
”Jen vi havas,” ŝi diris. ”Sed poste vi mem purigos, ne forgesu tion!”
Matiso prenis la ovojn po unu kaj kun furiozaj kriegoj ĵetis ilin kontraŭ la muron, tiel ke la ovkaĉo flugis.
Kaj poste li ploris.
”Sekura kiel la vulpo en la nesto kaj la aglo sur la monto, tiel mi diris. Kaj nun…”
Li ĵetis sin sur la plankon, plenkreska virego, kaj tie li kuŝis ploranta kaj krianta kaj sakranta ĝis Loviso laciĝis.
”Ne, nun sufiĉas. Se vi ekhavis pedikojn en via felo, tiam ne helpas kuŝi kaj ĝemi. Ekstaru kaj faru ion, jen kio.”
La rabistoj jam sidis malsataj ĉirkaŭ la tablo. Loviso prenis la ŝafrostajon de sur la planko kaj iom purigis ĝin.
”Ĝi certe nur fariĝis pli mola,” ŝi diris konsole kaj komencis tranĉi dikajn pecojn por siaj rabistoj.
Matiso ekstaris paŭte kaj sidiĝis ĉe la tablo. Sed li ne manĝis. Li sidis kun sia nigra, hirta kapo apogita sur la manoj kaj grumblis mallaŭte. Kelkfoje li ĝemis tiel, ke oni aŭdis tion en la tuta ŝtonhalo. Tiam Ronjo alpaŝis al li. Ŝi metis sian brakon ĉirkaŭ lia kolo kaj sian vangon al lia.
”Ne malĝoju,” ŝi diris. ”Vi devas ja nur forpeli ilin.”
”Kio povas esti sufiĉe malfacila,” Matiso diris peze.
Ili sidis antaŭ la fajro la tutan vesperon kaj klopodis elpensi, kiel oni realigu tion. Kiel oni eligas la pedikojn el la felo, kiam ili jam fiksmordis sin, tion Matiso volis scii. Sed unue li volis scii, kiel tiuj ĉefkanajloj, tiuj ŝtelhundaĉoj, sukcesis eniri la nordkastelon sen esti viditaj de eĉ unu el la Matisrabistoj?
Ĉiu, kiu volis per ĉevalo aŭ piede atingi la kastelon de Matiso, devis pasi la Lupokaptilon, kaj tie estis ĉiam gardistoj. Tamen neniu vidis iujn Borkorabistojn.
Kalva Petro mokridis.
”Ĉu vi kredis tion, Matiso? Ke ili venus pasante tra la Lupokaptilo, dirante bontone: Faru lokon, karaj amikoj, ni nome intencas enloĝiĝi en la nordkastelon ĉi-nokte.”
”Kiun vojon ili do venis ĉi tien, se vi scias tiel bone?”
”Ja ne tra la Lupokaptilo kaj certe ne tra la granda pordo,” diris Kalva Petro. ”De la norda flanko kompreneble, kie ni ne havas gardistojn.”
”Ne, kial ni havu gardistojn tie? Tie ne estas enirejo al la kastelo kaj cetere estas nur krutega montdeklivo. Sed eble ili estas kvazaŭ muŝoj, kiuj scias grimpi laŭ vertikala muro? Kaj poste eniri tra malgrandaj paffenestretoj, ĉu?”
Tiam li subite ekpensis pri io kaj alrigardis Ronjon severe.
”Kion vi cetere faris sur la tegmento?”
”Mi atentis ne fali en la Faŭkon de l’infero,” diris Ronjo.
Ŝi pentis, ke ŝi ne faris pliajn demandojn al Birk. Tiam ŝi estus sciinta, kiamaniere la Borkorabistoj sukcesis eniri la nordkastelon. Sed nun estis tro malfrue ekpensi pri tio.
Matiso starigis gardistojn por la nokto, ne nur ĉe la Lupokaptilo sed ankaŭ sur la tegmento.
”La aroganteco de Borko estas senlima,” li diris. ”Kiam ajn li povas subite veni trans la Faŭkon kiel sovaĝa virbovo por komplete elpeli nin el la Matiskastelo.”
Li prenis sian bierkruĉon kaj ĵetis ĝin al la muro, tiel ke la biero ŝprucis tra la tuta ŝtonhalo.
”Mi enlitiĝos nun, Loviso. Ne por dormi, sed por cerbumi kaj malbeni, kaj ve al tiu, kiu min ĝenos.”
Ankaŭ Ronjo maldormis tiun vesperon. Ĉio subite fariĝis tiel misa kaj malĝoja. Kial tio devas esti? Tiu Birk – ŝi ja tiel ĝojis, kiam ŝi unue vidis lin. Kaj kiam ŝi nun finfine renkontis samaĝulon, kial li do estu abomeninda Borkorabisto?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.