La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RONJO, RABISTA FILINO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

15

”Infano mia,” Loviso diris, ”kiel malsekaj viaj haroj estas, ĉu vi naĝis?”

Ronjo staris senmova kaj rigardis sian patrinon. Tie ŝi sidis apoganta sin al la montovando, solida kaj sekura kiel roko.

Ame Ronjo rigardis ŝin kaj deziris, ke ŝi estus veninta alian fojon. Kiam ajn, sed ne nun. Nun ŝi volonte estus sola kun Birk. Sentiĝis kvazaŭ la animo ankoraŭ flagrus en ŝi post ĉio kruela kaj danĝera, ho, se ŝi nun estus povinta paroli ĝis kvieti ĝo kun Birk kaj sola kun li povinta ĝoji pri ilia savo.

Sed tie nun sidis Loviso, ŝia kara Loviso, kiun ŝi dum longa tempo ne vidis. La patrino ne sentu sin nebonvena.

Ronjo ridetis al ŝi.

”Jes ni iom naĝis, Birk kaj mi.”

Birk. Nun ŝi vidis, ke li jam survojas en la groton, kaj tion ŝi ne volis. Tio nepre ne okazu, ŝi postkuris lin kaj demandis mallaŭte:

”Ĉu vi ne venos saluti mian patrinon?”

Birk rigardis malvarme al ŝi.

”Neinvititajn gastojn oni ne salutas, tion instruis al mi mia patrino tiam, kiam ŝi portis min ĉe sia brusto.”

Ronjo ekspiris. Turmentis ŝin tiel sovaĝe koleriĝi kaj tiel sovaĝe malesperi. Tie li staras, Birk, kaj rigardas ŝin per glacimalvarmaj okuloj, la sama Birk, kiu ĵus estis tiel proksima, kaj kiun ŝi volis sekvi eĉ en la Glupofalon. Nun li perfidis ŝin kaj fariĝis fremdulo, ho kiel ŝi abomenis lin pro tio, neniam antaŭe ŝi sentis tian koleregon. Kaj ne nur Birkon ŝi abomenis, se ŝi pripensis. Ĉion ŝi abomenis, precipe ĉion, ĉion kaj ĉiujn, kiuj gratis kaj ŝiris en ŝi, tiel ke ŝi povas krevi, Birkon kaj Lovison kaj Matison kaj la harpiojn kaj la Ursogroton kaj la arbaron kaj la vintron kaj la someron, kaj tiun Undison, kiu instruis al Birk sensencaĵojn, kiam li estis suĉinfano, kaj tiujn sovaĝajn harpiojn, ne, ne, atendu, ilin ŝi ja jam menciis. Sed estis ankoraŭ aliaj aferoj, kiujn ŝi abomenis tiel, ke ŝi povus krii, kvankam ŝi ĝuste nun forgesis, kio estas, sed kriegi ŝi volis, kaj ŝi kriegos, tiel ke larĝmontoj fendiĝos.

Ne, nun ŝi ne kriegis, ŝi nur siblis al Birk antaŭ ol li malaperis en la groton: ”Estas domaĝe, ke via patrino ankaŭ ne instruis al vi iom da deca bonkonduto. Kiam ŝi tamen okupi ĝis pri instruado.”

Ŝi reris al Loviso kaj provis klarigi. Birk estas laca, ŝi diris, poste ŝi silentis. Ŝi eksidis apud sia patrino, kaj kun la vizaĝo kaŝita sur la genuoj de Loviso ŝi ploris, ne tiel, ke la montoj fendiĝis, nur mallaŭtan ploreton, kiu ne aŭdiĝis.

”Vi scias, kial mi venis,” Loviso diris, kaj Ronjo murmuris dum sia ploro.

”Ne por doni al mi panon, ĉu?”

”Ne,” diris Loviso kaj karesis ŝiajn harojn, ”panon vi havos, kiam vi venos hejmen.”

Ronjo plorĝemis: ”Mi neniam venos hejmen.”

”Jes, tiam la rezulto estos, ke Matiso saltos en la riveron,”

Loviso diris kviete.

Ronjo levis la kapon.

”Ĉu li saltos en la riveron pro mi? Li eĉ ne mencias mian nomon.”

”Ne kiam li estas veka,” diris Loviso. ”Sed ĉiun nokton li ploras kaj vokas vin.”

”Kiel vi scias tion?” Ronjo demandis. ”Ĉu li denove dormas kun vi nun? Ĉu li ne plu dormas kun Kalva Petro?”

”Ne,” diris Loviso. ”Kalva Petro ne eltenis lin. Kaj ankaŭ mi apenaŭ povas. Sed iun li devas havi por manpremi, kiam estas plej malfacile.”

Ŝi longe silentis. Poste ŝi diris:

”Sciu, ke estas malfacile vidi iun esti tiel terure turmentata.”

Ronjo sentis, ke ŝi volas eksplodi nun, en tiu ploro, kiu igus la montojn diskrevi. Sed ŝi kunmordis la dentojn kaj demandis kviete:

”Loviso, se vi estus infano kaj havus patron, kiu neas vin tiel forte, ke li eĉ ne volas diri vian nomon, ĉu vi tamen reirus al li ?”

Loviso iom pripensis.

”Ne, tion mi ne farus. Li devus peti min pri tio. Tion li devus.”

”Kaj tion neniam Matiso faros,” Ronjo diris.

Ŝi denove kaŝis sian vizaĝon sur la genuoj de Loviso kaj malsekigis ŝian raspan lanan jupon per mallaŭtaj larmoj.

Vesperiĝis kaj mallumiĝis, ankaŭ la plej malfacilaj tagoj finiĝas.

”Iru dormi, Ronjo,” diris Loviso. ”Mi restas ĉi tie kaj dormos iomete jen kaj jen kaj kiam lumiĝos, mi iros hejmen.”

”Mi volas ekdormi en viaj brakoj,” Ronjo diris. ”Kaj vi kantu la Lupokanton.”

Ŝi memoris, kiel ŝi mem provis kanti la Lupokanton al Birk. Sed je tio ŝi baldaŭ laciĝis, kaj ankoraŭfoje en ĉi tiu vivo ŝi ne intencis kanti al li, tio estis certa.

Sed Loviso kantis, kaj tiam la mondo fariĝis tia, kia ĝi devus esti. Ronjo reiris en la profundan kvieton de la infanaĝo kaj kun la kapo sur la genuoj de Loviso ŝi ekdormis sub la steloj kaj vekiĝis nur kiam lumiĝis.

Tiam Loviso estis foririnta. Sed sian grizan ŝalon ŝi ne estis kunpreninta, per ĝi ŝi ĉirkaŭvolvis Ronjon. Ronjo sentis la varmon de ĝi tuj kiam ŝi vekiĝis, kaj ŝi enspiris la odoron.

Jes, jen Loviso, ŝi pensis, ŝia ŝalo odoras iom simile al tiu leporido, kiun mi havis.

Ĉe la fajro kaŭris Birk kun la kapo sur la brakoj, la ruĝa kuprohararo kaŝis lian vizaĝon. Tie li sidis kaj aspektis tiel senkonsole soleca, ke Ronjo sentis turmenton en la brusto.

Nun ŝi forgesis ĉion alian kaj kun la ŝalo treniĝanta post ŝi, ŝi iris al li. Sed ŝi iom hezitis, eble li volis esti en trankvilo.

Fine ŝi devis tamen demandi:

”Kio estas, Birk?” Li levis la kapon kaj ridetis.

”Mi sidas ĉi tie kaj malĝojas, fratino mia.”

”Kial do?” ŝi demandis.

”Mi malĝojas pro tio, ke vi estas fratino mia, tute kaj plene, nur kiam la Glupofalo vokas vin, sed ne alie. Ne kiam via patro vokas per siaj diversaj senditoj, kaj tial mi kondutas kiel kanajlo, pro tio mi malĝojas, se vi volas tion scii.”

Kiu ne malĝojas, pensis Ronjo. Ĉu mi ne devas malĝoji, kiu ne povas kontentigi iun?

”Sed mi ne povas kun justo riproĉi vin pro tio,” daŭrigis Birk. ”Estas kiel devas esti, tion mi scias.”

Ronjo rigardis timeme al li.

”Ĉu vi tamen volas esti mia frato?”

”Jes, ĝuste tiel estas,” Birk diris. ”Mi estas via frato tute kaj ĉiam, kaj tion vi scias. Sed nun vi ankaŭ sciu, kial mi volas havi tiun ĉi someron en kvieto sen senditoj de la Matiskastelo, kaj tial mi ne povas paroli pri la vintro.”

Vere estis nenio, kion Ronjo pli volonte volis scii. Multe ŝi pensis, kial Birk ŝajne tute ne maltrankvilis pro la vintro.

”Estas somero nun, fratino mia,” tion li diris tiel kviete, kiel se vintro neniam povos veni.

”Ni havas nur ĉi tiun someron, mi kaj vi!” Birk diris. ”Kaj kun mi estas tiel, ke mi ne multe emas vivi, se vi ne estas kun mi. Kaj kiam vintro venos, vi ne estos ĉe mi. Tiam vi reiros al Matiskastelo.”

”Kaj vi mem?” Ronjo demandis, ”kie vi estos?”

”Ĉi tie,” Birk diris. ”Kompreneble mi povus almozpeti permeson reveni al Borka fortikaĵo, oni ne forpelos min, tion mi scias. Sed por kio utilos. Vin mi tamen malhavus. Mi ne povus vidi vin. Tial mi restos en la Ursogroto.”

”Kaj frostmortos?” Ronjo diris.

Birk ekridis. ”Eble jes aŭ eble ne. Mi pensis, ke per skioj vi jen kaj jen povus veni kun iom da pano kaj salo kaj kun mia lupofela pelto, se vi povus rabi ĝin el la Borka fortikaĵo.”

Ronjo skuis la kapon.

”Se estos kiel pasintvintre, mi ne multe skios. Tiam mi eĉ ne povos preterpasi la Lupokaptilon. Kaj se estos tia vintro kaj vi loĝos en la Ursogroto, tiam la vivo estos finita por vi, Birk Borkofilo.”

”Estu kiel estos,” Birk diris. ”Sed estas somero nun, fratino mia.”

Ronjo rigardis lin serioze. ”Somero aŭ vintro. Kiu diras, ke mi reiros al Matiskastelo?”

”Tion mi faris,” Birk diris. ”Eĉ se mi mem devos porti vin tien. Frostmorti mi intencas sola, se nun estos tiel. Sed nun estas somero, mi diris. ”

Eterna ne estas la somero kaj tion Ronjo sciis. Sed nun ili komencis vivi kvazaŭ tiel estus, kaj kiel eble ili retenis ĉiujn turmentajn vintropensojn. Ĉiun tagon de aŭroro ĝis krepuskiĝo kaj nokto ili volis uzi kaj ĝui. Tagoj venis kaj pasis, ili vivis en somera ĝojebrio sen maltrankviliĝi. Ankoraŭ iom da tempo ili havis.

”Kaj ĝin neniu detruu,” Birk diris.

Kaj Ronjo samopiniis.

”Ni ensuĉas someron kiel abeloj suĉas mielon,” ŝi diris. ”Mi kolektas grandan somerbulon, per kiu mi povos vivi kiam… Kiam ne plu estos somero. Ĉu vi scias, kio estas en ĝi?”

Kaj tion ŝi rakontis al Birk.

”Estas miksaĵo de sunleviĝoj kaj mirtelujoj plenaj de beroj kaj la lentugoj sur viaj brakoj kaj la lunlumo super la rivero vespere, kaj la stelĉieloj kaj la arbaro en tagmeza varmo, kaj la sunlumo sur la pinoj, kaj etaj vesperaj pluvoj kaj similaj aferoj kaj sciuroj kaj vulpoj, kaj leporoj kaj alkoj kaj ĉiuj sova ĝaj ĉevaloj, kiujn ni konas, kaj kiam ni naĝas, kaj kiam ni rajdas en la arbaro, jes, vi aŭdas ke estas tuta bakaĵo de ĉio, kio estas somero.”

”Vi estas bona somerbakistino,” Birk diris. ”Daŭrigu tion.”

De mateno ĝis vespero ili troviĝis en sia arbaro. Ili fiŝkaptis kaj ĉasis, kion ili devis havi por sia vivtenado, sed krome vivis en paco kun ĉio vivanta ĉirkaŭe. Ili travagis vastajn terenojn por rigardi bestojn kaj birdojn, ili grimpis en montoj kaj arboj, ili rajdis kaj naĝis en lagetoj en la arbaro, kie ne ĝenis harpioj, kaj la somertagoj pasis.

La aero fariĝis pli klara kaj malpli varma. Venis du-tri malvarmaj noktoj, kaj subite betulo ĉe la rivero havis flavajn foliojn en la supro. Ili rimarkis tion, kiam ili sidis ĉe sia fajro en frua mateno, sed ili diris nenion pri tio.

Kaj novaj tagoj venis kun ĉiam pli da akreco kaj klareco en la aero. Oni povis vidi tre vaste super la verdaj arbaroj sed ankaŭ kiom multe da flavo kaj ruĝo nun estis en la verdaĵo, kaj baldaŭ la tuta riverkrutaĵo flamis en oro kaj ruĝo. Ili sidis ĉe la fajro kaj vidis, ke la vidaĵo estas bela, sed ili menciis nenion pri tio.

Venis pli da nebulo super la rivero ol antaŭe. Kaj unu vesperon, kiam ili devis iri al la fonto por havigi akvon, leviĝis peza nebulo super la arbaro. Subite ili troviĝis en plej densa nebulo. Birk flankenmetis la akvujon kaj prenis fortege la brakon de Ronjo.

”Kio estas?” Ronjo diris. ”Ĉu vi timas la nebulon ? Ĉu vi ne kredas, ke ni trovos la vojon hejmen?”

Birk ne rakontis, kion li timas. Sed li atendis. Kaj jen venis fore el la arbaro tiu lamentanta kanto, kiun li tiel bone konis.

Ronjo staris senmova kaj aŭskultis.

”Ĉu vi aŭdas? Estas la subteraj, kiuj kantas. Fine mi aŭdas ilin.”

”Ĉu vi neniam pli frue aŭdis ilin?” demandis Birk.

”Ne, neniam,” Ronjo diris. ”ili volas logi nin en la subteron, ĉu vi scias?”

”Tion mi scias,” Birk diris. ”Ĉu vi volus sekvi ilin tien?”

Ronjo ridis : ”Mi ja ne estas freneza. Sed Kalva Petro diras …” Tie ŝi eksilentis.

”Kion diras Kalva Petro?”

”Ah, ne gravas,” Ronjo diris.

Dum ili staris tie atendante, ke la nebulo leviĝu, tiel ke ili povus reiri hejmen, ŝi pripensis kion diris Kalva Petro.

”Kiam la subteraj aperas en la arbaro kaj kantas, tiam oni scias, ke estas aŭtuno. Kaj poste estos baldaŭ vintro, ho, ho.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.