La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


RONJO, RABISTA FILINO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2026 Geo

La Enhavo

1

En tiu nokto, kiam naskiĝis Ronjo, fulmotondris en la montaro. Jes, estis tia fulmotondra nokto, ke ĉiuj troloj loĝantaj en la Matisarbaro terurigitaj kaŭris en siaj kavoj kaj rifuĝejoj. Nur la kruelaj harpioj ŝatis fulmotondron pli ol ĉiujn aliajn veterojn, kaj flugis kriante ĉirkaŭ la rabista kastelo sur Matismonto. Tio ĝenis Lovison, kiu estis naskonta infanon, kaj ŝi diris al Matiso: ”Fortimigu la bruantajn harpiojn, alie mi ne povas aŭdi, kion mi kantas.” Loviso nome kantis dum ŝi estis naskanta. Tio faciligas la akuŝon, ŝi asertis, kaj la ido certe havos gajan humoron, se ĝi naskiĝas kun kanto.

Matiso prenis sian arbaleston kaj ĵetis du sagojn tra la paffenestreto.

”Foriru, harpiaĉoj,” li diris. ”Mi ja havos infanon ĉi-nokte. Ĉu vi tion komprenas, megeroj!”

”Hoho, li havos infanon ĉi-nokte,” kriegis la harpioj, ”fulmotondran infanon, sendube etan kaj malbelan, hoho!”

Tiam Matiso denove pafis rekte en la harpiaron. Sed ili nur mokridis al li kaj flugis kun koleraj krioj foren super la arbopintoj.

Dum Loviso kuŝis naskante kaj kantante, kaj dum Matiso laŭ povo punis la harpiojn, liaj rabistoj sidis ĉe la fajro en la granda ŝtonhalo manĝante kaj drinkante kaj bruis kaj bruegis same laŭte kiel la harpioj. Ion ili ja devis fari dum la atendo, kaj ĉiuj dek du vere atendis ion, kio okazos tie supre en la turĉambro. Ĉar en ilia tuta rabista tempo ne estis naskita infano en la kastelo de Matiso. Plej multe atendis Kalva Petro.

”Ĉu tiu rabista ido ne baldaŭ venos?” li diris. ”Mi estas maljuna kaj kaduka kaj baldaŭ finvivis mian rabistan vivon. Estus bone ekvidi novan rabestron antaŭ ol mi finos.”

Li estis ĵus dirinta tion, kiam la pordo malfermiĝis kaj Matiso enkuris preskaŭ sensaĝa pro ĝojo. Kun laŭtaj ĝojsaltegoj li rondkuris en la salono kaj kriis kiel frenezulo.

”Mi ekhavis idon! Ĉu vi aŭdas, kion mi diras, mi ekhavis idon!”

”El kiu speco ĝi estas?” demandis Kalva Petro en sia anguleto.

”Rabista filino, triumfo kaj ĝojo!” kriis Matiso. ”Rabista filino, jen ŝi venas!”

Kaj trans la alta sojlo paŝis Loviso kun la infano en siaj brakoj.

Tiam fariĝis abrupta silento inter la rabistoj.

”Nun ŝajnas al mi, ke la biero fiksiĝis en viaj gorĝoj,” diris Matiso. Li prenis la knabinon de Loviso kaj portis ŝin en la rondon de la rabistoj.

”Jen, se vi volas vidi la plej belan infanon, kiu iam naskiĝis en rabista kastelo.”

La filino kuŝis sur la brako kaj rigardis lin per viglaj okuloj.

”Tiu ĉi idino jam komprenas iomete de ĉio ajn, tion oni vidas,” diris Matiso.

”Kiun nomon ŝi havos?” scivolis Kalva Petro.

”Ronjo,” diris Loviso. ”Kiel mi jam antaŭ longe decidis.”

”Sed se vi estus naskinta knabon?” diris Kalva Petro.

Loviso rigardis lin trankvile kaj severe.

”Se mi decidis, ke mia infano havu la nomon Ronjo, tiam fariĝos Ronjo.”

Poste ŝi turnis sin al Matiso:

”Ĉu vi deziras, ke mi prenu ŝin nun?”

Sed Matiso ne volis forlasi sian filinon. Li staris mirigite, rigardante ŝiajn klarajn okulojn, ŝian buŝeton, ŝiajn nigrajn hartufojn, ŝiajn senhelpajn manojn, kaj li frostotremis pro amo.

”Infano, en tiuj etaj manoj vi jam tenas mian rabistan koron,” li diris. ”Mi ne komprenas tion, sed tiel estas.”

”Ĉu mi rajtas teni ŝin iomete,” petis Kalva Petro kaj Matiso metis Ronjon en liajn brakojn, kvazaŭ ŝi estus ora ovo.

”Jen vi havas la novan rabistestron, pri kiu vi longe parolis. Sed ne lasu ŝin fali, ĉar tiam alvenis via lasta momento.”

Sed Kalva Petro nur ridetis al Ronjo per sia sendenta buŝo.

”Ŝi ne multe pezas,” li diris mirigite kaj levis-mallevis ŝin kelkfoje.

Tiam Matiso ĉagreniĝis kaj abrupte reprenis la infanon.

”Kion vi atendis, ŝafkapulo? Grandan dikan rabistestron kun ventrego kaj pintbarbo, aŭ kion?”

Tiam ĉiuj rabistoj komprenis, ke oni ne povas fari rimarkojn koncerne tiun ĉi infanon, se oni deziras, ke Matizo restu bonhumora. Kaj vere ne estis saĝe ĉagreni lin. Tial ili tuj komencis laŭdi la novnaskiton. Ili ankaŭ malplenigis multajn pokalojn da biero je ŝia honoro kaj tiel gajigis Matison. Li okupis la honorsidejon inter ili kaj ĉiam denove eksponis sian mirindan infanon.

”Tio ĉi mortincitos Borkon,” diris Matiso. ”Li sidu en sia kaduka rabistejo kaj grincu la dentojn pro envio, jes, ĝemo kaj morto, fariĝos tia grincado, ke ĉiuj harpioj kaj grizgnomoj en la Borkarbaro devos permane ŝirmi siajn orelojn, kredu min.”

Kalva Petro kapjesis kontente kaj diris kun eta subrido:

”Jes, tio mortincitos Borkon. Ĉar nun pluvivos la gento de Matiso, sed la gento de Borko rapide pereos.”

”Jes,” diris Matiso, ”rekte pereos, ĉar laŭ mia scio Borko ne sukcesis ekhavi idon, kaj certe ne sukcesos.”

Tiam sonis ektondro, kian oni neniam antaŭe aŭdis en Matisarbaro.

Ĝi estis tiel forta, ke eĉ la rabistoj paliĝis, kaj Kalva Petro falis planken, li ja estis malforta. De Ronjo oni neatendite aŭdis etan ploron, kaj tio skuis Matison pli ol la fulmotondro.

”Mia infano ploras,” li kriis. ”Kion fari, kion fari?”

Sed Loviso staris trankvila. Ŝi prenis la infanon de li kaj metis ĝin al sia mamo, kaj ploro ne plu estis.

”Tio tondris bone,” diris Kalva Petro, kiam ankaŭ li iom trankviliĝis. ”Diablo prenu, se ĝi ne trafis.”

Jes, la fulmo trafis kaj kun granda efiko, tion oni povis vidi la sekvan matenon. La pratempa kastelo de Matiso estis fendita en du partojn. De la supro ĝis la plej profunda kela arkaĵo ĝi estis dividita en du partojn, kaj inter ili estis profunda abismo.

”Ronjo, via infana vivo komenciĝas grandioze,” diris Loviso, kiam ŝi kun la infano en la brakoj staris apud la frakasita mursupro kaj rigardis la plorindaĵon. Matiso furiozis kiel sova ĝa besto. Kiel povas okazi tia afero al la malnova kastelo de liaj prauloj? Sed Matiso neniam longe eltenis en sia furiozo, kaj li ĉiam trovis kaŭzojn konsoliĝi.

”Nu, ni ne plu havas tiom da sekretaj irejoj kaj kelaj ĉambroj kaj rubaĵoj por prizorgi. Kaj eble neniu nun misiros en la kastelo de Matiso. Vi memoras kiel estis, kiam Kalva Petro perdiĝis kaj reaperis nur post kvar tagoj.”

Tion Kalva Petro preferis ne memori. Ĉu estis lia kulpo, ke okazis tiel malfeliĉe? Li ja nur volis esplori kiel granda kaj kolosa vere estas la kastelo de Matiso, kaj, kiel dirite, trovis ĝin sufiĉe granda por perdiĝi. La kompatindulo estis preskaŭ duonmorta antaŭ ol li finfine retrovis la grandan ŝtonhalon.

La rabistoj, danko kaj laŭdo, tiel kriegis kaj bruis, ke li aŭdis tion de longe for, alie li neniam estus retrovinta la vojon hejmen.

”La tutan kastelon ni ja ĉiuokaze neniam uzis,” diris Matiso.

”Kaj ni daŭre restos en niaj haloj kaj turĉambroj, kie ni ĉiam loĝis. Kio ĉagrenas min estas nur, ke ni perdis nian necesejan ĉambron. Jes, lamento kaj morto, ĝi nun troviĝas ĉe la alia flanko de la abismo, kaj mi kompatas tiun, kiu ne povas sin bridi ĝis ni aranĝos novan.”

Sed tiu afero baldaŭ estis farita, kaj la vivo en la kastelo de Matiso fluis ĝuste kiel antaŭe. Nur kun la diferenco, ke nun estis ankaŭ infano tie. Eta infano, kiu laŭ Loviso iom post iom tute stultigis Matison kaj liajn rabistojn. Kompreneble ne malutilus al ili fariĝi iom pli delikatanimaj kaj iom pli decaj en sia konduto, sed ĉio devas havi limon. Ĉar ja ne estis nature vidi dek du rabistojn kaj unu rabistan estron sidi ŝafe ridetantaj nur pro tio, ke idineto ĵus lernis ĉirkaŭrampi en la ŝtonhalo, kvazaŭ pli granda miraklo neniam estus okazinta sur la tero. Verdire Ronjo movis sin neordinare rapide, ĉar ŝi havis artifikan manieron puŝi per sia maldekstra piedo, kiun la rabistoj trovis unika.

”Sed finfine, plej multaj infanoj lernas rampi,” diris Loviso. ”Sen fortaj laŭdoj kaj sen ke la patro pro tio forgesas ĉion kaj eĉ neglektas sian laboron.”

”Ĉu estas via intenco, ke Borko transprenu la tutan rabadon ĉi tie en Matisarbaro?” ŝi demandis severe, kiam la rabistoj, kaj Matiso unua, tro frue hejmensturmis nur ĉar ili nepre volis rigardi, kiam Ronjo manĝas sian vesperan supon, antaŭ ol Loviso metos ŝin en la pendlulilon por la nokto.

Sed Matiso ne aŭskultis tian babilaĉon.

”Ronjo mia, mia kolombeto,” li kriis, kiam Ronjo puŝante per la maldekstra piedo fulmrapide rampis al li, tuj kiam li aperis ĉe la pordo. Kaj poste li sidis kun sia kolombeto sur la genuo kaj manĝigis ŝin per supo, dum liaj dek du rabistoj rigardis.

La supujo staris iom for ĉe la fajrejo, kaj kun siaj krudaj rabistaj manoj Matiso estis iom mallerta, multe da supo verŝiĝis sur la plankon. Krome Ronjo jen kaj jen forpuŝis la kuleron kaj supo flugis en la brovojn de Matiso. La unuan fojon kiam tio okazis, la rabistoj ridegis tiel forte, ke Ronjo ektimis kaj ploris, sed ŝi baldaŭ komprenis, ke ŝi faris ion amuzan kaj volonte ripetis tion. Tio pli ĝojigis la rabistojn ol ĝi amuzis Matison. Sed cetere Matiso opiniis, ke ĉio entreprenata de Ronjo estas unika kaj ke ŝi mem estas sen egalulo sur la tero.

Eĉ Loviso devis ridi, vidante Matison sidi kun la ineto sur la genuo kaj supo en la brovoj.

”Matiso, karulo, kiu povus kredi, ke vi estas la plej potenca rabista ĉefo en ĉiuj montoj kaj arbaroj? Se Borko nun vidus vin, li certe enpisus sian pantalonon pro rido.”

”Mi zorgus, ke li rapide lernus tion ne fari,” Matiso diris trankvile.

Borko estis la ĉefmalamiko. Same kiel la patro kaj avo de Borko estis ĉefmalamikoj de la patro kaj avo de Matiso. Jes, multe pli longe ol iu povis memori, la gentoj de Borko kaj Matiso estis malamikoj. Ili ĉiam estis rabistoj, kaj teruraĵo por la honestaj homoj, kiuj kun siaj ĉevaloj kaj ĉaroj kaj transportoj devis trapasi la densajn arbarojn, kie ili vivis.

”Dio helpu tiun, kiu devas trapasi la Rabistan pasejon,” homoj kutimis diri, kaj tiam ili aludis la arbarpasejon inter la arbaroj de Borko kaj Matiso. Ĉiam kuŝis tie rabistoj atendantaj konvenan okazon por rabado. Ĉu temis pri rabistoj borkaj aŭ matisaj, tio estis afero indiferenta por la rabitoj. Sed por Matiso kaj Borko la diferenco estis granda. Ili riskis siajn vivojn batalante pri la rabaĵo, kaj ili ne hezitis rabi unu de la alia, kiam ne venis sufiĉe da transportoj tra la Rabista pasejo.

Pri tio Ronjo sciis nenion, ŝi estis tro malgranda. Ŝi ne komprenis, ke ŝia patro estas timiga rabista ĉefo. Por ŝi li estis nur tiu bona barbulo Matiso, kiu ridas kaj kantas kaj krias kaj donas al ŝi supon. Lin ŝi ŝatis.

Sed ŝi kreskis tagon post tago, kaj iom post iom komencis esplori la ĉirkaŭan mondon. Longe ŝi kredis, ke la granda ŝtonhalo estas la tuta mondo. Kaj tie ŝi bonfartis, tie ŝi sidis tute sekura sub la longa tablego kaj ludis per pinkonusoj kaj ŝtonoj, kiujn Matiso kolektis kaj hejmenportis por ŝi. Kaj la ŝtonhalo vere ne estis malbona loko por infano. Multon ĝojan oni povis sperti kaj multon lerni. Ronjo ŝatis aŭdi la rabistojn kanti antaŭ la fajro vespere. Ŝi sidis silente sub la tablo kaj aŭskultis, ĝis ŝi sciis ĉiujn rabistajn kantojn. Poste ŝi kunkantis per sia plej klara voĉo, kaj Matiso miregis pro sia unika infano, kiu kantas tiel bele. Ankaŭ danci ŝi lernis. Ĉar se la rabistoj estis aparte bonhumoraj, ili dancis kaj saltadis ĉirkaŭ la salono kiel frenezuloj, kaj Ronjo baldaŭ lernis, kiel oni faru.

Ankaŭ ŝi dancis kaj saltis kaj faris rabistajn saltegojn, je ĝojo de Matiso. Kaj kiam la rabistoj poste eksidis ĉe la longa tablego por refreŝigi sin per pokalo da biero, Matiso fanfaronis pri sia filino.

”Ŝi estas bela kiel feino, konsentu tion. Same svelta, same nigrokula kaj same nigraharara. Vi neniam vidis tiel ĉarman idon, konsentu tion.”

Kaj la rabistoj kapjesis kaj konsentis. Sed Ronjo sidis silenta sub la tablo kun siaj pinkonusoj kaj ŝtonoj, kaj kiam ŝi vidis la rabistajn piedojn en kaproharaj pantofloj, ŝi ludis, ke ili estas ŝiaj malobeemaj kaprinoj. Tiajn ŝi vidis en la kaprinejo, kien Loviso kunprenis ŝin dum la melkado.

Sed pli multe ol tion Ronjo apenaŭ vidis dum sia eta vivo.

Ŝi sciis nenion pri la mondo ekster la kastelo de Matiso. Kaj iun belan tagon Matiso komprenis – kiom ajn li malŝatus tion – ke nun venis la tempo.

”Loviso,” li diris al sia edzino. ”Nia infano devas ekscii, kia estas la vivo en la Matisarbaro. Lasu ŝin libera.”

”Ĉu finfine vi komprenis tion,” diris Loviso. ”Tion ni devus fari antaŭ longe, laŭ mia opinio.”

”Gardu vin kontraŭ kruelaj harpioj kaj grizgnomoj kaj Borkorabistoj,” li diris.

”Kiel mi sciu, kiuj estas harpioj kaj grizgnomoj kaj Borkorabistoj?” demandis Ronjo.

”Tion vi spertos,” diris Matiso.

”Do, bone,” diris Ronjo.

”Kaj krome vi estu atentema, ke vi ne perdiĝu en la arbaro,” diris Matiso.

”Kion mi faru se mi perdiĝas en la arbaro?” demandis Ronjo.

”Vi trovu la ĝustan vojon,” diris Matiso.

”Do, bone,” diris Ronjo.

”Kaj ankaŭ vi estu atentema, por ke vi ne falu en la riveron,” diris Matiso.

”Kion mi faru, se mi falas en la riveron?” demandis Ronjo.

”Vi naĝu,” diris Matiso.

”Do, bone,” diris Ronjo.

”Kaj vi atentu, por ke vi ne falu en la Faŭkon de l’infero,” diris Matiso. Tiel li nomis la abismon, kiu dividis la Matiskastelon en du partojn.

”Kion mi faru, se mi falas en la Faŭkon de l’infero?” demandis Ronjo.

”Tiam vi ne plu faros ion ajn,” diris Matiso kaj poste li eligis kriegon, kvazaŭ subite ĉiuj malbonaĵoj estus okupintaj lian bruston.

”Do, bone,” diris Ronjo kiam Matiso ĉesis kriegi. ”Do mi ne falu en la Faŭkon de l’infero. Ĉu ankoraŭ io?”

”Jes, certe,” diris Matiso. ”Sed tion vi spertos iom post iom. Nun iru!”


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.