|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() RONJO, RABISTA FILINOAŭtoro: Astrid Lindgren |
©2026 Geo
|
Kalva Petro pravis. Kiam la subteraj aperis en la arbaro kun siaj lamentokantoj, tiam estis aŭtuno. Eĉ se Birk kaj Ronjo ne volis konsenti. Malrapide la somero formortis, la aŭtunaj pluvoj venis tiel turmente persistaj, ke eĉ Ronjo malbonfartis, kvankam ŝi kutime ŝatis pluvojn. Tagon post tago ili sidis en la groto aŭdante la senĉesan plaŭdadon ekstere sur la platŝtono. En tia vetero oni eĉ ne povis vivteni la fajron, kaj ili frostis tiel, ke ili fine devis iri en la arbaron por varmigi sin per kurado, iom pli varmaj ili fariĝis kaj tre malsekaj. Revenintaj en la groton ili deprenis la malsekajn vestojn, kaj envolvitaj en siaj felkovriloj ili sidis kaj serĉadis la plej etan lumiĝon sur la ĉielo. Sed ĉio, kion ili vidis, estis muro de pluvo.
”Pluvegan someron ni havas,” Birk diris. ”Sed pliboniĝos.”
Tiel ne estis. Plimalboniĝis. La malvarmo venis. Tagon post tago iĝis pli malvarme. Ne plu estis eble forpuŝi vintrajn pensojn, almenaŭ Ronjo ne povis. Ŝi havis inkubsonĝojn nokte.
Unu nokton ŝi vidis Birkon kuŝi en neĝo kun blanka vizaĝo kaj kun prujno en la haroj. Ŝi vekiĝis kun krio. Estis jam mateno kaj Birk prizorgis la fajron. Ŝi kuregis al li kaj kvietiĝis vidante, ke li havas sian kutiman ruĝan hararon sen prujno.
Sed la arbaroj aliflanke de la rivero estis nun por la unua fojo blankaj pro frosto.
”Ni havas frostan someron,” Birk diris kaj ridetaĉis.
Ronjo rigardis lin indigne. Kiel li povas esti tiel kvieta? Kiel li povis paroli tiel facilanime? Ĉu li neniam komprenas? Ĉu li tute maltaksas sian mizeran vivon? Oni ne rajtas timi en la Matisarbaro, tion ŝi sciis, sed nun ŝi komencis tion fari, tiel terure timi tion, kio povos okazi, kiam la vintro venos.
”Mia fratino ne estas gaja,” Birk diris. ”Estas jam tempo por ŝi foriri de ĉi tie kaj sin varmigi ĉe alia fajro ol mia.”
Tiam ŝi reiris en la groton kaj kuŝiĝis sur sian kuŝejon. Alian fajron – ŝi ja ne havas alian fajron al kiu ŝi povus veni ol tiun en la ŝtonhalo, ŝi pensis, kaj kompreneble ŝi povus sopiri al ĝi en ĉi tiu kanajla glacimalvarmo, ho, kiel ŝi sopiris ankoraŭ foje en ĉi tiu vivo varmiĝi. Sed al la Matiskastelo ŝi ne povis veni, kiam ŝi ne estas infano de Matiso. La hejma fajro neniam plu varmigos ŝin, tion ŝi sciis. Tiam estis kiel estis.
Estu kiel estos. Ne helpis cerbumi, kiam nun neniu solvo estas.
Ŝi vidis, ke la akvujo estas malplena. Tiam ŝi devas iri al la fonto por havigi akvon.
”Mi venos tuj, kiam mi sukcesis ekbruligi la fajron,” Birk kriis post ŝi.
Ronjo ektrotis la mallarĝan vojeton laŭ la montoflanko. Tie oni devis esti singarda por ne fali malsupren. Poste ŝi kuris la mallongan parton tra la arbaro inter betuloj kaj abioj ĝis la maldensejo, kie estis la fonto. Tie sidis Matiso, li kaj neniu alia. La nigran krispan kapon ŝi rekonis tiel ke la koro ektremis en ŝi. Kaj nun ŝi ekploris, ŝi staris tie inter la betuloj kaj ploris mallaŭte por si mem. Tiam ŝi vidis, ke ankaŭ Matiso ploras, jes, ĝuste kiel tiun fojon en ŝia sonĝo li sidis nun sola en la arbaro kaj malgajis kaj ploris. Ankoraŭ li ne rimarkis ŝin, sed nun li levis la kapon kaj ekvidis ŝin. Tiam li levis sian brakon antaŭ la okulojn por kaŝi siajn larmojn, tiel senhelpe kaj malespere, ke ŝi ne eltenis vidi tion. Kun krio ŝi kuregis al li kaj ĵetis sin en liajn brakojn.
”Mia infano,” flustris Matiso. ”Mia infano.”
Poste li vokis kun forta voĉo:
”Mi havas mian infanon.”
”Ĉu mi estas via infano nun, Matiso? Ĉu mi vere denove estas via infano?”
Kaj Matiso ploris kaj respondis:
”Jes, kiel vi ĉiam estis, Ronjo mia. Mia infano, pri kiu mi ploris dum tagoj kaj noktoj. Mia Dio, kiel mi suferis!”
Li tenis ŝin iom for de si, tiel ke li povis vidi ŝian vizaĝon kaj demandis humile:
”Ĉu estas vere kiel Loviso diras, ke vi venos hejmen, se mi nur petas vin?”
Ronjo silentis, kaj en tiu momento ŝi ekvidis Birkon. Inter la betuloj li staris, pala en la vizaĝo kaj kun malĝojo en siaj okuloj. Tiel malfeliĉa li ne estu, Birko, frato mia, kion vi pensas, kiam vi aspektas tiel?
”Ĉu estas vero, Ronjo, ĉu vi venos hejmen kun mi nun?” demandis Matiso denove.
Ronjo silentis kaj rigardis al Birk. Birk, frato mia, ĉu vi memoras la Glupofalon?
”Venu Ronjo, nun mi iros,” Matiso diris.
Kaj Birk, kie li staris, sciis ke nun estas tempo. Tempo por adiaŭi kaj redoni Ronjon al Matiso kun danko por la prunto.
Tiel devas ja okazi, li mem deziris tion. Kaj li jam longe scias tion. Kial tio tiel suferigas lin? Ronjo, vi ne komprenas kiel tio sentiĝas, sed faru tion rapide. Iru nun.
”Sed mi ja ankoraŭ ne petis vin,” Matiso diris. ”Tion mi faros nun. Mi petas vin tion tutkore, Ronjo, revenu hejmen al mi.”
Pli malfacilan elekton mi neniam en mia vivo havis, pensis Ronjo. Ŝi devas diri tion nun, ŝi rompos la koron de Matiso, tion ŝi sciis, sed ŝi devas diri tion. Ke ŝi volas resti ĉe Birk.
Ke ŝi ne povas lasi lin sola por frostmorti en la vintra arbaro.
Birk, frato mia, en vivo kaj morto nenio povas disigi nin, ĉu vi scias tion?
Nur nun Matiso ekvidis Birkon, kaj tiam li peze ĝemis. Sed poste li vokis:
”Birk, Borkofilo, venu ĉi tien. Mi volas paroli vorton kun vi.”
Birk proksimiĝis kontraŭvole kaj ne pli ol estis necese. Li rigardis obstine al Matiso kaj demandis:
”Kion vi volas?”
”En la vero bastoni vin,” Matiso diris. ”Sed tion mi ne faros. Male mi petas vin tutkore: Sekvu min hejmen al la Matiskastelo nun. Ne estas tiel, ke mi ŝatas vin, ne kredu tion. Sed tion faras mia filino, tion mi komprenis, kaj eble ankaŭ mi povos lerni tion. Mi havis tempon pripensi tion kaj alion.”
Kiam malkovriĝis al Ronjo tio, kion li diris, tiam komencis pepeti en ŝi. Ŝi sentis, kiel io solviĝas. Tiu malagrabla glacibulo, kiun ŝi portadis interne lastatempe, kiel povis ŝia patro per nur kelkaj vortoj igi ĝin degeli kiel en printempa rivereto? Kiel povis tiel rapide okazi, ke ŝi ne devas elekti inter Birk kaj Matiso?
Tiuj du, kiujn ŝi amas, nun ŝi ne devas malhavi iun el ili.
Okazis miraklo, ĝuste ĉi tie kaj ĝuste nun. Plena de ĝojo kaj amo kaj dankemo ŝi rigardis al Matiso kaj al Birk. Tiam ŝi rimarkis, ke li tute ne estas ĝoja. Li nur aspektas konsternita kaj suspektema, kaj ŝi ektimis. Tiel obstinaĉa kaj malafabla kiel li povas esti, pensu, se li volus kompreni ŝian propran avanta ĝon, pensu, se li nun ne volas kunveni.
”Matiso,” ŝi diris, ”mi devas paroli sola kun Birk.”
”Kial?” demandis Matiso. ”Nun mi iros rigardi mian malnovan Ursogroton dumtempe. Sed rapidu, ĉar nun ni iru hejmen.”
”Nun ni iru hejmen,” Birk diris ironie, kiam Matiso malaperis.
”Kia hejmo? Ĉu li kredas ke mi estos punbubo de la Matisrabistoj? Neniam en la vivo.”
”Punbubo. Kiel stulta vi estas,” Ronjo diris, kaj nun ŝi estis furioza. ”Ĉu vi preferas frostmorti en la Ursogroto?”
Birk silentis iom. Poste li diris:
”Jes, mi kredas tion.”
Tiam Ronjo malesperis.
”La vivo estas io, kion oni devas zorgeme flegi, ĉu vi ne komprenas? Se vi restos en la Ursogroto dum la vintro, tiam vi perdigos vian vivon, kaj mian.”
”Kial vi diras tiel?” demandis Birk. ”Kiel mi povas perdigi vian vivon?”
Tiam Ronjo kriis malespere kaj furioze:
”Ĉar tiam mi restos ĉe vi, ŝafkapulo. Ĉu vi volas aŭ ne.”
Birk silentis kaj longe rigardis ŝin, poste li diris:
”Ĉu vi scias, kion vi nun diras, Ronjo?”
”Tion mi scias,” kriis Ronjo. ”Ke nenio povos disigi nin. Kaj tion vi ankaŭ scias, ŝafkapulo.”
Tiam Birk ridetis sian plej luman rideton, kaj li estis bela, kiam li ridetis.
”Perdigi vian vivon mi absolute ne volas, fratino mia. Tio estus la lasta, kion mi volus fari. Mi sekvos vin kien ajn vi iros. Eĉ se mi devas vivi inter Matisrabistoj ĝis mi sufokiĝos.”
Ili jam estingis la fajron kaj kunpakis ĉion. Nun ili forlasis la Ursogroton, kaj tio estis malfacila. Sed Ronjo flustris al Birk, por ke Matiso ne aŭdu kaj senbezone maltrankviliĝu.
”Venontan printempon ni revenos kaj ekloĝos ĉi tie.”
”Jes, ĉar tiam ni ja daŭre vivos,” Birk diris kaj ŝajnis esti ĝoja pro tio.
Matiso estis ankaŭ ĝoja. Li iris antaŭ ili tra la arbaro kaj kantis, tiel ke ĉiuj sovaĝaj ĉevaloj en ilia vojo timigitaj fuĝis inter la arbojn, ĉiuj, kun la escepto de Fripono kaj Sovaĝulo.
Ili staris senmovaj kaj atendis kaj certe kredis, ke nun okazos vetkurado.
”Ne hodiaŭ,” Ronjo diris kaj karesis sian ĉevalon. ”Sed eble morgaŭ jam. Eble ĉiujn tagojn, se ne venos tro multe da neĝo.”
Kaj Birk karesis Sovaĝulon.
”Jes, mi revenos. Nur konservu la vivon.”
Ili vidis, ke la ĉevaloj jam ricevis pli densajn hararojn, baldaŭ ili fariĝos vilaj por ŝirmi sin kontraŭ malvarmo. Fripono kaj Sovaĝulo ankaŭ vivos ĝis la printempo.
Sed Matiso pluiris en la arbaro antaŭ ili kantante, nun ili urĝis por atingi lin. Post longa irado ili proksimiĝis al la Lupokaptilo.
Tie Birk haltis.
”Matiso,” li diris, ”mi volas unue hejmen al la Borka fortikaĵo por vidi kiel fartas Undiso kaj Borko. Sed mi ŝuldas al vi multan dankon pro tio, ke mi povas veni al vi kaj renkonti Ronjon ĉiam, kiam mi volas.”
”Jes, jes,” Matiso diris,” ne estas facile por mi, sed venu.”
Poste li ekridis:
”Ĉu vi scias, kion diras Kalva Petro? Tiu stultulo kredas, ke la inspektisto kaj la soldatoj fine venkos, se ni ne gardos nin. Kaj tial estos saĝe, li diras, se la Matisorabistoj kaj la Borkorabistoj unuiĝos, jes, frenezajn elpensaĵojn li havas multnombre, tiu maljuna frenezulo.”
Li rigardis kompateme al Birk.
”Estas domaĝe, ke vi havas tian fekulon kiel patron, alie oni eble povus pripensi la aferon.”
”Fekulo vi povas esti mem,” Birk diris amike, kaj Matiso ŝate ridetis.
Birk donis la manon al Ronjo. Ĉi tie malsupre de la Lupokaptilo ili kutimis disiĝi.
”Ni revidos nin, rabista filino. Ĉiujn tagojn, tion vi scias, fratino mia.”
Ronjo kapjesis.
”Ĉiujn tagojn, Birk Borkofilo.”
Fariĝis tute silente inter la rabistoj en la ŝtonhalo, kiam Matiso kaj Ronjo envenis. Neniu kuraĝis ĝojokrii, jam de longe ilia ĉefo ne permesis ĝojkrion en la Matiskastelo. Nur Kalva Petro faris por lia aĝo nenature altan ĝojsalton, kaj tiam hazarde aŭdigis sian furzon. Sed tion li lasis kviete pasi.
”Ian saluton mi devas okazigi, kiam homoj venas hejmen,” li diris. Kaj pro tio Matiso ridegis tiel forte kaj longe, ke la rabistoj ekhavis larmojn en la okuloj pro feliĉo. Estis la unua rido de Matiso, kiun oni aŭdis post la malfeliĉa mateno de la Faŭko de l’infero, kaj la rabistoj rapidis partopreni. Ili ridegis tiel, ke ili kliniĝis, ĉiuj ridis, ankaŭ Ronjo.
Sed nun Loviso venis el la ŝafejo, kaj tiam ĉiuj eksilentis.
Ne estis dece ridi kiam oni vidis patrinon akcepti sian perditan, ĵus hejmenvenintan infanon, tio plorigis ankaŭ la rabistojn. ”Loviso, ĉu vi povas enigi la grandan lavkuvon por mi?”
Ronjo demandis. Loviso kapjesis.
”Mi jam varmigis akvon.”
”Tion mi kredas pri vi,” Ronjo diris. ”Vi estas tia patrino, kiu pensas pri ĉio. Kaj pli malpuran infanon vi neniam vidis.”
”Ne, neniam,” diris Loviso.
Ronjo kuŝis en sia lito sata, purigita kaj varma. Ŝi manĝis Lovisan panon kaj trinkis stofon da lakto, kaj poste Loviso frotegis ŝin en la lavkuvo, tiel ke la haŭto ardis. Nun ŝi kuŝis tie en la kutima lito kaj vidis inter la kurtenoj kiel la fajro malrapide forbrulas sur la fajrujo. Tio estis kiel kutimis esti. Loviso kantis la lupokanton al ŝi kaj Matiso. Estis tempo por ekdormi. Kaj Ronjo estis dormema, sed ŝiaj pensoj vagadis.
En la Ursogroto, tie nun estas sufiĉe malvarme, ŝi pensis. Kaj ĉi tie mi kuŝas kaj estas varma ĝis la piedfingroj. Ĉu ne estas strange, ke oni povas fariĝi tiel feliĉa pro tia malmulto? Poste ŝi pensis pri Birk kaj pri lia vivo tie en la Borka fortikaĵo.
Estu li varma ĝis la piedfingroj, ankaŭ li, ŝi pensis kaj fermis la okulojn. Pri tio mi demandos lin morgaŭ.
Regis silento en la ŝtonhalo. Sed tiam venis maltrankvila voko de Matiso:
”Ronjo.”
”Kio estas,” ŝi murmuris duondormante.
”Mi volis nur aŭdi, ĉu vi vere estas tie,” Matiso diris.
”Certe mi estas ĉi tie,” murmuris Ronjo. Poste ŝi ekdormis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.