|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() RONJO, RABISTA FILINOAŭtoro: Astrid Lindgren |
©2026 Geo
|
Kaj Ronjo iris. Ŝi baldaŭ komprenis, kiel stulta ŝi estis – kiel ŝi povis kredi, ke la granda ŝtonhalo estas la tuta mondo? Eĉ ne la grandega Matiskastelo estas la tuta mondo, ne, la mondo estas pli granda. Ĝi estas tiel granda, ke oni forgesas spiri. Ŝi ja aŭdis Matison kaj Lovison priparoli aferojn ekster la Matiskastelo. Ili menciis la riveron. Sed nur nun, kiam ŝi vidis, kiel ĝi kun sovaĝaj torentoj venis muĝante profunde el sub la Matismonto, ŝi komprenis, kio estas rivero.
Kaj nur nun, kiam ŝi vidis ĝin malluma kaj stranga kun ĉiuj siaj susurantaj arboj, ŝi komprenis kio estas arbaro, kaj ŝi ridis silente nur pro tio, ke ekzistas rivero kaj arboj. Ŝi apenaŭ povis kredi tion, imagu, ekzistas grandaj arboj kaj grandaj akvoj kaj ili vivas, ĉu oni povas ne ridi!
Ŝi sekvis vojeton rekte en la plej sovaĝan arbaron kaj venis al lageto. Pli malproksimen ŝi devis ne iri, laŭ ordono de Matiso.
Kaj la lageto kuŝis tie, inter malhelaj arboj, nur la akvolilioj sur la akvo lumis blankaj. Ronjo ne sciis, ke tiuj estas akvolilioj, sed ŝi rigardis ilin longe kaj ridis mallaŭte, ĉar ekzistas akvolilioj.
Ĉe la lageto ŝi restis la tutan tagon kaj faris multon, kion ŝi neniam provis antaŭe. Ŝi ĵetis abikonusojn en la akvon kaj ridis, kiam ŝi trovis, ke ŝi povas igi ilin ondolule forveli, kiam ŝi plaŭdis per la piedoj en la akvo. Pli bone ŝi neniam amuzis sin. Ŝiaj piedoj sentiĝis gajaj kiam ŝi grimpis. Ĉirkaŭ la lageto estis grandaj muskokovritaj ŝtonblokoj, konvenaj por rampado kaj abioj kaj pinoj por grimpado. Ronjo grimpis kaj rampis ĝis la suno komencis malaperi malantaŭ la arbokovritaj montetoj. Tiam ŝi manĝis la panon kaj trinkis la lakton, kiujn ŝi havis en la leda saketo. Poste ŝi kuŝiĝis sur la musko por iomete ripozi kaj super ŝi susuris la arboj. Ŝi kuŝis kaj rigardis ilin kaj ridis mallaŭte pro tio, ke ili ekzistas. Fine ŝi ekdormis.
Kiam ŝi vekiĝis estis jam malluma vespero, kaj ŝi vidis stelojn brili super la arbopintoj. Tiam ŝi komprenis, ke la mondo estas ankoraŭ multe pli granda ol ŝi imagis. Kaj ŝi fariĝis melankolia pro tio, ke steloj ekzistas sed ne estas atingeblaj, kiel ajn oni sin streĉas. Nun ŝi jam estis en la arbaro pli longe ol ŝi rajtis. Nun ŝi devas iri hejmen, alie Matiso fariĝos furioza, tion ŝi sciis.
La steloj spegulis sin en la lageto, ĉio cetera estis karbe nigra mallumo. Sed al mallumo ŝi alkutimiĝis. Ĝi ne timigis ŝin. Ĉu la Matiskastelo en la vintraj noktoj, kiam estingiĝis la fajroj, ne estis multe pli malluma ol ĉiuj arbaroj? Ne, mallumon ŝi ne timis.
Ĝuste kiam ŝi estis ironta, ŝi memoris pri la leda saketo. Ĝi restis sur la ŝtono, sur kiu ŝi manĝis, kaj en la mallumo ŝi suprengrimpis por preni ĝin. Ŝi subite imagis, ke tie ĉi, sur la granda ŝtono, ŝi venas pli proksimen al la steloj, kaj ŝi suprenlevis siajn manojn por provi, ĉu ŝi ne povas kolekti kelkajn por hejmenporti en la saketo. Sed tio ne sukcesis. Ŝi prenis la saketon kaj intencis malsupreniĝi.
Tiam ŝi vidis ion, kio timigis sin. Ĉie inter la arboj briletis okuloj. Jes, estis rondo de okuloj ĉirkaŭ la ŝtono, kiuj observadis ŝin, kaj nur nun ŝi rimarkis tion. Neniam antaŭe ŝi vidis okulojn, kiuj povas lumi en la mallumo, kaj ŝi ne ŝatis ilin.
”Kion vi volas?” ŝi kriis. Sed ŝi ne ricevis respondon. Anstataŭe, la okuloj proksimiĝis. Malrapide, iom post iom, ili pli kaj pli alproksimiĝis, kaj ŝi aŭdis murmuron de voĉoj, strangaj, maljunaj grizaj voĉoj, kiuj murmuris kaj ĉantis seninterrompe:
”Grizgnomoj ĉiuj, homo troviĝas en Grizgnomarbaro, grizgnomoj ĉiuj, mordu kaj batu, grizgnomoj ĉiuj, mordu kaj batu!”
Kaj subite ili estis tuj ĉe la ŝtono, kuriozaj, grizaj estaĵoj, kiuj minacis ŝin. Ŝi ne vidis ilin, sed ŝi sentis kun frostotremo, ke ili estas tie. Kaj nun ŝi sciis, kiel danĝeraj ili estas, la grizgnomoj, kontraŭ kiuj ŝi devas gardi sin, tion ja diris Matiso.
Sed nun estis tro malfrue.
Ĉar nun ili komencis bati la ŝtonon per klaboj kaj bastonoj aŭ per kio ajn trovebla. Bruis kaj krakis kaj eĥis tiel malagrable en la arbara silento, kaj Ronjo kriis, ŝi timis pro sia vivo.
Kiam ŝi kriis, la gnomoj ĉesis bati. Sed nun ŝi aŭdis ion pli malagrablan. Ili komencis grimpi la ŝtonon. De ĉiuj flankoj ili venis el la mallumo. Ŝi aŭdis iliajn piedojn skrapi kaj ŝi aŭdis ilian murmuron:
”Grizgnomoj ĉiuj, mordu kaj batu!”
Tiam Ronjo senespere kriis multe pli forte kaj batis ĉirkaŭ si per la leda saketo. Baldaŭ ili atakos kaj mortmordos ŝin, tion ŝi sciis. Ŝia unua tago en la arbaro estos ŝia lasta.
Sed ĝuste en tiu momento ŝi aŭdis kriegon, kaj tiel furioze nur Matiso povis kriegi. Jes, jen li venas, ŝia Matiso, kun ĉiuj siaj rabistoj. Iliaj torĉoj lumis inter la arboj, kaj la kriego de Matiso eĥis en la arbaro: ”Foriru, grizgnomoj. Flugu en funelon, aŭ vi mortos!”
Kaj tiam Ronjo aŭdis la puŝbruon de etaj korpoj, kiuj ĵetis sin malsupren de la ŝtono. Tuj Matiso estis tie kaj brakumis ŝin, kaj ŝi ploris en lian barbon dum li portis ŝin hejmen al Matiskastelo.
“Nun vi scias, kio estas grizgnomoj,” diris Matiso, kiam ili sidis antaŭ la fajro kaj varmigis la malvarmajn piedojn de Ronjo.
”Jes, nun mi scias, kio estas grizgnomoj,” diris Ronjo.
”Sed kiel vi traktu ilin, tion vi ne scias,” diris Matiso. ”Se vi timas, ili sentas tion je longa distanco kaj fariĝas danĝeraj.”
”Jes,” diris Loviso. ”Tiel estas en multaj situacioj. Tial estas plej sekure ne esti timema en la Matisarbaro.”
”Tion mi memoros,” diris Ronjo. Tiam Matiso suspiris kaj premis ŝin forte al ŝi.
”Sed vi memoras, pri kio mi diris, ke vi estu atentema?”
Jes, certe ŝi memoris tion. Kaj dum la sekvaj tagoj Ronjo faris nenion alian ol atenti danĝerojn kaj ekzerci sin ne timi.
Matiso ja diris, ke ŝi devas eviti fali en la riveron, tial ŝi gajhumore saltadis sur la glataj ŝtonoj ĉe la riverbordo, kie la kurento estis plej forta. Ŝi ja ne povis iri en la arbaro kaj tie atenti la riveron. Se la ekzercado estu utila, ĝi devas okazi ĉe la torentoj kaj ne aliloke. Por veni al la torento, ŝi devis malsuprengrimpi la Matismonton, kiu krutis abrupte al la rivero.
Tiamaniere ŝi ankaŭ povis ekzerci sin ne timi. La unuan fojon estis malfacile, tiam ŝi timis tiel, ke ŝi devis fermi la okulojn.
Sed iom post iom ŝi fariĝis pli kuraĝa, kaj baldaŭ ŝi sciis kie troviĝas la fendoj, kie ŝi povas meti siajn piedojn kaj kie oni devas premi per la piedfingroj por ne fali malantaŭen en la torenton. Kia bonŝanco, ŝi pensis, trovi lokon kie oni povas kaj atenti la torenton kaj ekzercadi kuraĝon.
Tiel ŝiaj tagoj pasis. Ronjo ekzercadis kaj atentis pli multe ol Matiso kaj Loviso sciis kaj fariĝis fine kvazaŭ vigla besteto, facilmova kaj forta, kaj ŝi timis nenion. Ne grizgnomojn, ne harpiojn, nek ŝi timis perdiĝi en la arbaro aŭ fali en la riveron.
Ankoraŭ ŝi ne komencis ekzerci ne fali en la Faŭkon de l’infero, sed tion ŝi baldaŭ faros, ŝi pensis.
La Matiskastelon ŝi tamen jam esploris eĉ ĝis la supro. Ŝi trovis vojon en ĉiuj dezertaj salonoj, kie neniu krom ŝi metis sian piedon, kaj ŝi ne perdiĝis en subteraj irejoj aŭ sur sekretaj arbarvojetoj, nun ŝi konis ilin ĉiujn kaj trovis vojon ĉie. Sed ŝi plej ŝatis la arbaron, kaj tie ŝi kuradis tutajn tagojn.
Sed kiam vesperiĝis kaj falis la mallumo kaj la fajro flamis en la forno de la ŝtonhalo, tiam ŝi venis hejmen, laca post tuttaga ekzercado kaj atentado. Je tiu horo revenis ankaŭ Matiso kaj liaj rabistoj post siaj vagadoj, kaj Ronjo sidis kun ili antaŭ la fajro kaj kantis iliajn rabistajn kantojn. Sed pri ilia rabista vivo ŝi sciis nenion. Ŝi vidis ilin reveni vespere kun varoj sur la ĉevaldorsoj, multaj diversaj specoj de varoj en sakoj kaj ledaj saketoj kaj kestoj kaj skatoloj. Sed de kie ili havis tiujn varojn, tion neniu klarigis al ŝi, kaj ŝi cerbumis pri tio same malmulte, kiel ŝi pripensis de kie venas la pluvo. Aferoj kaj objektoj simple ekzistas en la mondo, tion ŝi ja rimarkis.
Kelkfoje ŝi aŭdis, ke oni parolis pri la Borkorabistoj, kaj tiam ŝi memoris, ke ŝi devas esti singarda ankaŭ koncerne ilin. Sed ŝi ankoraŭ neniam vidis ilin.
”Se Borko ne estus tia kanajlo, mi preskaŭ kompatus lin,”
Matiso diris unu veperon. ”La gardistoj ĉasas lin en la Borkoarbaro, li ne havas trankvilan momenton nuntempe. Kaj baldaŭ ili elfumos lin el lia rabistejo, jes, jes, li estas fiulo, do ne gravas, sed tamen.”
”Ĉiuj Borkorabistoj estas fiuloj,” diris Kalva Petro kaj ĉiuj konsentis.
Kia bonŝanco, ke la Matisrabistoj estas tiom pli bonaj, Ronjo pensis. Ŝi rigardis ilin, kiam ili sidis ĉe la longa tablo kaj sorbaĉis supon. Barbaj ili estis, kaj malpuraj kaj kverelemaj kaj sovaĝaj. Sed neniu nomu ilin fiuloj dum ŝi aŭskultas. Kalva Petro kaj Ĝego, Pelje kaj Fjosok, Jutis kaj Joen, Laban kaj Knoto,
Turre kaj Ĉorm, Sturko kaj Klipeto, ili ĉiuj estis ŝiaj amikoj kaj pretus trairi fajron kaj akvon por ŝi, tion ŝi sciis.
”Ne, mi preferas la Matiskastelon,” diris Matiso. ”Ĉi tie oni estas sekura kiel la vulpo en la nesto kaj la aglo sur la monto. Se venos iuj napokapo-gardistoj ĉi tien por kvereli, ili flugos rekte en la funelon, tion ili scias.”
”Rekte en la funelon kun furzeto,” diris Kalva Petro kontente.
Ĉiuj rabistoj konsentis, kaj ili ridis nur pripensante, kia napokapo oni devas esti por provi enpenetri en la Matiskastelon.
Ĝi situis sur roko, neatingebla de ĉiuj direktoj. Nur de la suda flanko mallarĝa rajdvojeto kondukis malsupren kaj malaperis en la arbaron. Sed de tri flankoj la Matiskastelon ĉirkaŭis abruptaj krutegoj. ”Kiu napokapo provus grimpi tie,” ridkluke demandis sin la rabistoj. Ĉar ili ja ne sciis, ke Ronjo kutimis ekzerci maltimon.
”Kaj se ili venos laŭ la rajdvojeto, ili venos al abrupta halto ĉe la Lupokaptilo ,” diris Matiso. ”Tie ni povas haltigi ilin per grandaj ŝtonoj. Kaj ankaŭ per aliaj aĵoj, se necesas.”
”Kaj per aliaj aĵoj, se necesas,” diris Kalva Petro kaj subridis, kiam li imagis al si, kiel oni povas haltigi la gardistojn ĉe la Lupokaptilo. ”Multajn lupojn mi kaptis tie siatempe,” li aldonis, ”sed nun mi estas tro maljuna kaj kaptas nenion krom miaj propraj puloj, ho ve, ho ve.”
Ronjo komprenis kaj kompatis Kalvan Petron, kiu estis tiel maljuna. Sed ŝi ne komprenis, kial gardistoj kaj napokapoj volus veni kaj kvereli ĉe la Lupokaptilo. Krome ŝi estis dormema kaj ne kapablis plu interesiĝi pri tio. Anstataŭe ŝi ekkaŭris en sia dormobenko kaj kuŝis sendorma ĝis ŝi aŭdis Lovison kanti la Lupokanton, kiel ŝi faris ĉiun vesperon, kiam estis tempo por la rabistoj forlasi la fajron kaj serĉi siajn dormĉambrojn.
En la ŝtona halo dormis nur tiuj tri, Ronjo, Matiso kaj Loviso. Ronjo ŝatis kuŝi en sia kuŝejo kaj tra la fendo inter la kurtenoj vidi la fajron trembrili kaj kvietiĝi, dum Loviso kantis la Lupokanton por la nokto. Tiam estis tempo ekdormi, tion ŝi sciis, sed antaŭ ol fermi la okulojn, ŝi pensis kun ĝojego:
”Morgaŭ mi ellitiĝos!”
Kaj tuj je la tagiĝo ŝi saltetis el la kuŝejo. Kia ajn estis la vetero, arbaren ŝi nepre volis, kaj kiel provianton Loviso donis al ŝi panon kaj lakton en la leda saketo.
”Infano de fulmotondro vi estas,” diris Loviso, ”kaj de harpia nokto. Tiaj facile fariĝas senbriduloj, tion mi scias. Sed nur atentu, ke la harpioj ne kaptu vin.”
Ronjo pli ol unu fojon vidis harpiojn alŝvebi super la arbaro, kaj tiam ŝi senprokraste forrampis kaj kaŝis sin. La harpioj estas la plej danĝeraj el ĉiuj danĝeroj de la Matisarbaro, kontraŭ ili oni devas sin gardi, se oni volas vivi, tiel ja diris Matiso.
Kaj estis ĉefe pro la harpioj, ke ili tiel longe tenis Ronjon hejme en la kastelo. Belaj kaj frenezaj kaj kruelaj estis la harpioj.
Per ŝtone malmolaj okuloj ili skoltis super la arbaro por trovi iun, kiun ili povus sange disgrati per siaj ungegoj. Sed neniuj harpioj povis fortimigi Ronjon de la vojetoj kaj lokoj, kie ŝi pasigis sian solecan arbaran vivon. Jes, ŝi estis sola, sed mankis al ŝi neniu. Kiu do mankus al ŝi? Ŝiaj tagoj estis plenaj de vivo kaj feliĉo, ili nur tiel rapide preterpasis.
Nun la somero jam finiĝis, estis aŭtuno.
La sovaĝaj harpioj ĉiam fariĝis pli frenezaj en la aŭtuno, iun tagon ili persekutis Ronjon tra la arbaro, ĝis ŝi sentis, ke estas vera danĝero. Certe, ke ŝi povis kuri kiel lupo, kaj certe, ke ŝi konis ĉiujn kaŝejojn en la arbaro, sed la harpioj obstine ĉasis ŝin kaj ŝi aŭdis iliajn akrajn kriojn:
”Ho, ho, bela hometo, nun fluos via sango, ho, ho!”
Tiam ŝi plonĝis en la lageton kaj naĝis sub la akvo ĝis la alia flanko. Tie ŝi elrampis kaj kaŝis sin sub densa abio. Kaj ŝi aŭdis la harpiojn krii pro kolero:
”Kie estas la hometo, kie ŝi estas? Venu kaj ni gratos vin kaj ŝiros vin, la sango fluos, ho, ho!”
Ronjo restis en sia kaŝejo ĝis ŝi vidis ilin malaperi super la arbopintoj. Ŝi ne emis resti en la arbaro ĝuste nun. Sed restis multaj horoj ĝis la nokto kaj la Lupokanto, kaj tial ŝi pensis, ke nun ŝi povas fari ion, kion ŝi longe intencis. Ŝi supreniros sur la tegmenton kaj gardos sin kontraŭ falo en la Faŭkon de l’infero.
Multajn fojojn ŝi aŭdis tion, kiel la Matiskastelo diskrevis en tiu nokto, kiam ŝi naskiĝis. Matiso neniam laciĝis rakonti tion.
”Morto kaj lamento, kia ektondro! Tion vi devus aŭdi, jes, certe vi aŭdis, eta novnaskito. Krak! kaj ni havis du kastelojn anstataŭ unu, kaj abismon inter ili. Kaj neniam forgesu kion mi diris, atentu ke vi ne falu en la Faŭkon de l’infero!”
Kaj ĝuste tion ŝi nun faris. Tio estis la plej bona okupo, dum la harpioj frenezas en la arbaro. Ŝi jam plurfoje estis sur la tegmento, sed ŝi neniam iris proksime al la abismo, kiu faŭkis tiel abrupte sen garda barilo. Nun ŝi rampis sur la ventro kaj ŝtelrigardis en la profundon. Hu, estis pli terure ol ŝi imagis.
Ŝi prenis ŝtonon, kiu kuŝis ĉe la rando kaj lasis ĝin fali, kaj ŝi tremis, kiam ŝi aŭdis la malproksiman falbruon. Ĝi sonis tiel obtuze kaj fore. Jes, tio ĉi estas vera profundo, kontraŭ kiu oni devas sin gardi. Sed la fendo, kiu disigis ambaŭ duonojn de la kastelo, ne ŝajnis tro larĝa. Per brava saltego oni certe povus venki ĝin. Sed tiel idiota certe estas neniu, ĉu? Ne, sed eble tamen estus bona maniero atenti kaj ekzerci sin en la kutima maniero. Denove ŝi rigardis en la abismon, hu, kia profundego! Poste ŝi serĉis per la rigardo bonan lokon por provi tian salton. Kaj tiam ŝi ekvidis ion, kio preskaŭ faligis ŝin en la Faŭkon de l’infero pro surprizo.
Je ioma distanco, sur la alia flanko de la fendo, sidis iu kun la kruroj pendantaj super la Faŭko, iu proksimume samgranda kun ŝi mem.
Ronjo sciis, ke ŝi ne estas la sola infano en la mondo, nur en la Matiskastelo kaj la Matisarbaro. Sed Loviso rakontis, ke en aliaj lokoj troviĝas abunde da idoj, kaj el du specoj: tiaj, kiuj plenkreskaj fariĝos Matisoj, kaj tiaj, kiuj fariĝos Lovisoj.
Ronjo mem fariĝos Loviso. Sed ŝi sentis, ke tiu, kiu svingadas siajn krurojn super la Faŭko de l’infero, certe fariĝos Matiso.
Ankoraŭ li ne ekvidis ŝin. Ronjo rigardis lin. Kaj ridis silente pro tio, ke li ekzistas.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.