La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RONJO, RABISTA FILINO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2026 Geo

La Enhavo

12

Frue en la posta mateno ili iris al la rivero por vidi, ĉu estas fiŝoj en la reto.

”Fiŝojn oni devas forpreni antaŭ la kukola krio,” Ronjo diris.

Ŝi saltis vigle sur la vojeto antaŭ Birk. Eta kaj mallarĝa estis la vojeto, ĝi serpentumis krute laŭ la montoflanko tra arbaro de junaj betuloj. Ronjo sentis la odoron de la delikataj betulfolioj, odoris bone, odoris printempon, kaj tio ĝojigis ŝin, tial ŝi saltis. Malantaŭ ŝi venis Birk, ankoraŭ ne plene vekiĝinta.

”Ĉu estas fiŝoj prenendaj? Jes, ĉu vi eble kredas, ke la reto estas plena?”

”En ĉi tiu rivero estas salmoj,” Ronjo diris. ”Strange estus se eĉ ne unu ensaltus nian reton.”

”Kaj strange estus se ne vi, fratino mia, baldaŭ saltos surnaze en la riveron.”

”Estas miaj printempaj saltoj,” Ronjo diris.

Birk ridis.

”Printempaj saltoj, jes, ĉi tiu vojeto estas kiel farita por ili. Kiu, laŭ vi, komence tretis ĝin?”

”Eble Matiso,” Ronjo diris. ”Kiam li loĝis en sia Ursogroto. Salmon li ŝatas. Tion li ĉiam faris.”

Kaj ŝi silentis. Kion Matiso ŝatis aŭ ne ŝatis, pri tio ŝi ne volis pensi nun. Ŝi memoris la noktan sonĝon, ĝin ŝi ankaŭ volis forgesi. Sed la penso revenis kvazaŭ plej obstina ĉevalmuŝo, kaj ĝi ne forlasis ŝin. Ne antaŭ ol ŝi vidis la salmon, kiu baraktis kaj brilis en ilia reto. Estis granda salmo, ĝi povos doni al ili manĝon dum multaj tagoj, kiel Birk diris kontente, kiam li estis preninta ĝin el la reto:

”Fratino mia, pro malsato vi ne mortos, tion mi promesas.”

”Ne antaŭ la vintro,” Ronjo diris.

Sed ĝis la vintro estis longa tempo. Pli da ĉevalmuŝaj pensoj ŝi ne volis havi.

Ili reiris al la groto kun la salmo senintestigita kaj pendanta en arboforko el ŝtormfalita betulo trenata post si. Ĝi estis ligita al iliaj zonoj per ledaj rimenoj, kaj kiel tirĉevaloj antaŭ trunktrenaĵo ili strebis supren laŭ la vojeto kun ĝi. Ili bezonis la lignon. El ĝi ili povis fari lignajn ujojn kaj aliajn utilaĵojn, ili pensis.

Birk senbranĉigis la betulon. Sed la hakilo ekglitis, kiam li faris tion, kaj sangis vundo sur lia piedo. Estis sangospuroj post li sur la vojeto, sed li ne atentis tion.

”Ne estas sentinda, lasu la vundon sangi, ĝis ĝi laciĝos.”

”Ne estu tiel fieraĉa,” Ronjo diris. ”Eble venos ursego kaj ĉirkaŭflaros viajn spurojn kaj volos scii kie troviĝas tia bongusta manĝaĵo.”

Birk ridis.

”Tion mi montros al ĝi per lanco en mia mano.”

”Loviso,” Ronjo diris penseme, ”ŝi kutimas surmeti sekan sfagnon, kiam sangas. Mi kredas, ke ni devas havigi provizon da ĝi, ĉar oni neniam scias, kiam vi intencas hakvundi piedon denove.”

Ŝi havigis tutajn plenbrakojn da sfagno kaj portis hejmen de la arbaro mem. Kaj tio ne estis la lasta fojo. Dum longa tempo ili faris nenion alian – ili manĝis salmon kaj faris lignajn ujojn. Haki krudpecojn ne estis malfacile, tion ili faris alterne, kaj neniu ekhavis hakvundon. Baldaŭ ili havis kvin bonegajn lignopecojn, kaj nur restis kavado por ke ili fariĝu pelvoj. Ĝuste tiom ili havu, ili decidis. Sed jam la trian tagon Ronjo demandis:

”Kion vi opinias plej malbona, Birk? Ĉu frititan salmon aŭ vezikojn sur la manoj?”

Tion Birk ne povas respondi, li diris, ĉar ambaŭ aferoj estas same malbonaj.

”Sed unu aferon mi scias, ni devus esti havintaj ian specon de skulptilo. Nur per tranĉilo ĉi tio estas sklavlaboro.”

Sed ili ne havis alian ilon, kaj ili ambaŭ kunhelpis alterne, gratis kaj skrapis ĝis ili fine ekhavis ion, kio similis al pelvo.

”Pli da tiaj mi ne faros en mia vivo,” diris Birk. ”Nun mi nur akrigos la tranĉilon la lastan fojon. Donu ĝin.”

”La tranĉilon,” Ronjo diris. ”Ĝin vi mem havas.”

Birk skuis la kapon.

”Ne, vi lastfoje havis ĝin. Donu ĝin al mi.”

”Mi ne havas la tranĉilon,” Ronjo diris. ”Ĉu vi ne aŭdas, kion mi diras?”

”Kien vi do metis ĝin?”

Ronjo koleriĝis.

”Kien vi metis ĝin? Estis vi, kiu lastfoje uzis ĝin.”

”Jen vi mensogis,” Birk diris.

Silente kaj indignite ili serĉis la tranĉilon. Ĉie, en la groto denove kaj ekstere sur la platŝtono. Kaj denove en la groto kaj ekstere. Sed ĝi ne estis ie. Birk malvarme rigardis Ronjon.

”Mi kredas, ke mi diris al vi, ke sen tranĉilo oni ne povas vivi en la arbaro.”

”Tiam vi ne devus esti perdinta ĝin,” Ronjo diris. ”Krome vi estas fekulo, kiu kulpigas aliajn, kiam vi mem okazigis malfacilaĵojn.”

Birk paliĝis pro kolero.

”Ho jes, jen vi denove estas, rabista filino. Vi estas ĉiam la sama, mi rimarkas. Kaj kun vi oni vivu kune.”

”Tion vi ne devas, Borkarabisto,” Ronjo diris. ”Kunvivu kun via tranĉilo, vi. Se vi povas trovi ĝin. Krome, iru funelen!”

Ŝi forlasis lin kun larmoj de kolerego ŝprucantaj el la okuloj.

Nun ŝi iros en la arbaron, por ke ŝi ne vidu lin. Neniam plu ŝi volas vidi lin, neniam plu paroli eĉ unu vorton kun li.

Birk vidis ŝin malaperi. Tio kolerigis lin eĉ pli, kaj li kuris post ŝi.

”La harpioj prenu vin. Al ili vi apartenas.”

Li vidis la sfagnon sur la platŝtono. Estis stulta elpenso de Ronjo, kaj li piedpuŝis ĝin.

Sub la sfagno kuŝis la tranĉilo. Birk longe fiksrigardis ĝin antaŭ ol li prenis ĝin. Ili ja tiel zorgeme traserĉis la sfagnon.

Kiel la tranĉilo nun povas kuŝi tie, kaj kiu kulpas pri tio, ke ĝi kuŝas tie?

Estis ĉiukaze Ronjo, kiu alportis la sfagnon, tion li sciis.

Cetere ŝi estis maljusta kaj stulta kaj netolerebla. Alie li estus, povinta postkuri ŝin kaj rakonti, ke la tranĉilo reaperis. Sed laŭ li ŝi restu en la arbaro, ĝis ŝi laciĝos kaj denove fariĝos homa.

Li prenis la tranĉilon. Poste li sidis kaj spertis kiel bone ĝi kuŝas en lia mano. Bonega tranĉilo ĝi estas, kaj ĝi ne plu estas perdita.

Malaperinta estis nur la kolero. Ĝi forbloviĝis dum li okupis sin pri la tranĉilo. Do, nun li devas esti kontenta. Li ja havis sian tranĉilon. Sed Ronjo estis for. Ĉu pro tio li havas strangan premsenton en la brusto?

Kunvivu kun via tranĉilo, vi. Tiel ŝi estis dirinta. Li denove koleriĝis. Kie ŝi do nun vivu sola? Ja ne estas lia afero, ŝi povas iri kien ajn, laŭ plaĉo. Sed se ŝi ne revenos, kaj tio sufiĉe baldaŭ, ŝi devas kulpigi sin mem. Tiakaze la Ursogroto senkompate estos fermita al ŝi. Tion li tre volonte estus sciiginta.

Sed li ne intencas postkuri ŝin en la arbaro por tion rakonti.

Post iom da tempo ŝi certe revenos por ekloĝi kun li, sed tiam li diros:

”Vi devus esti reveninta pli frue. Nun estas tro malfrue.” Li diris tion laŭte por aŭdi kiel sonas, kaj li ektremis. Kiaj vortoj al iu, kiu estu lia fratino. Sed ŝi ja mem elektis. Li ne estis forpelinta ŝin.

Li manĝis iom da salmo, dum li atendis. Salmo estas mirinde bongusta la tri-kvar unuajn fojojn, kiam oni manĝas ĝin.

Sed nun post la deka fojo la pecoj ŝveliĝis en lia buŝo kaj estis apenaŭ engluteblaj.

Sed tamen estis manĝo. Kion manĝas tiu, kiu ĉirkaŭvagas en la arbaro, kion manĝis Ronjo? Eble radikojn kaj verdajn foliojn, se ŝi povas trovi iujn. Sed ankaŭ tio ne estis lia afero.

Ŝi iru tie, ĝis ŝi forvelkos. Ĉar, ĉu ne tion ŝi volis, ĉar ŝi ne revenas?

La horoj pasis kaj ili estis strange malplenaj sen Ronjo. Li ne povis ekpensi ion por fari, kiam ŝi ne estis tie. Kaj la premo en la brusto nur plifortiĝis.

Li vidis nebulon leviĝi super la rivero. Tiam li ekmemoris tiun fojon antaŭ longe, kiam ili batalis kun la subteraj por Ronjo. Li neniam parolis pri tio poste, kaj ŝi certe ne sciis, ke ŝi estas tia homo, kiu logas la subterajn. Kiel maljusta ŝi estis al li tiam. Mordi lian vangon, tion ŝi faris, tiel ke li ankoraŭ havas postsignon. Sed li tamen ŝatis ŝin, jes, jam la unuan fojon kiam li vidis ŝin, li ŝatis ŝin. Sed tion ŝi ne sciis. Tion li ankaŭ ne estis rakontinta. Kaj nun estas tro malfrue. Post tio li devas vivi sola en la groto. Kun sia tranĉilo … kiel ŝi povis diri ion tiel kruelan? Li volonte ĵetus la tranĉilon en la riveron, se li nur povus retrovi Ronjon, tion li nun sciis.

Nebulo super la rivero estis ofta vespere, tio ne estis malkvietiga.

Sed kiu povus esti certa, li pensis, ke ĝi ne ĝuste ĉivespere leviĝas kaj disvastiĝas super la arbaron. Tiam eble la subteraj povas veni el siaj mallumaj profundoj. Kiu povos gardi Ronjon kontraŭ iliaj vokoj? Ankaŭ tio ne plu estas lia afero. Sed estu kiel ajn kun tio, nun li ne plu povas atendi. Li devas iri en la arbaron, li devas trovi Ronjon.

Li kuris ĝis li spiregis. Ĉie li serĉis ŝin en la vojetoj kaj en la lokoj, kie li kredis, ke ŝi povus esti. Li vokis ŝian nomon ĝis li timiĝis pro la propra voĉo, kaj timis allogi la scivolemajn kruelajn harpiojn.

La harpioj prenu vin, tiel li estis vokinta post ŝi, tion li honte memoris. Ĝuste tion ili faris, ĉar ŝi ne estis ie. Aŭ ĉu ŝi reiris al la Matiskastelo? Eble ŝi nun genuas antaŭ Matiso, petas ke li denove akceptu ŝin kiel infanon. Ŝi neniam pete revenos al la Ursogroto, ne, Matison ŝi sopiris, tio estis rimarkebla.

Kvankam ŝi ne volis tion malkaŝi al Birk. Do, supozeble ŝi ĝojas, ĉar ŝi ekhavis kaŭzon forlasi la Ursogroton kaj tiun, kiu devus esti ŝia frato.

Ne utilis plu serĉi. Nun li devas rezigni, li devis reiri hejmen al sia groto kaj la soleco tie, kiom ajn amare tio estis.

La printempa vespero estis belega kiel dia miraklo, sed Birk ne perceptis tion. Li ne sentis la odorojn de la vespero kaj ne aŭdis la birdokantadon. Li ne rimarkis herbojn kaj florojn, li nur sentis kiel doloras en li ĉagreno. Tiam li aŭdis foran henadon de ĉevalo en mortangoro. Li kuris tien kaj aŭdis, alproksimi ĝante, pli kaj pli sovaĝan henadon. Kaj li ekvidis ĉevalon en maldensejo inter la abioj. Estis ĉevalino, ŝi forte sangis el ŝirvundo sur la brusto. Ŝi ektimis antaŭ Birk, sed ne fuĝis, nur henis pli angore, kvazaŭ ŝi petus helpon kaj gardon en sia danĝero.

”Vi kompatindulino,” Birk diris. ”Kiu traktis vin tiel malbone?”

En la sama momento li vidis Ronjon. Ŝi venis kuregante el inter la arboj kaj aliris lin kun vizaĝo malseka pro larmoj.

”Ĉu vi vidis la urson?” ŝi kriis. ”Ho Birk, ĝi prenis kaj mortigis ŝian idon.”

Ŝi ploris senespere, sed Birk povis senti nur la plej sovaĝan ĝojon.

Ronjo vivas, ŝin la urso ne tuŝis, ankaŭ ne Matiso nek la harpioj forprenis ŝin de li, kia ĝojo!

Sed Ronjo staris ĉe la ĉevalino kaj vidis, kiel sango fluas el ŝi. Tiam ŝi aŭdis la voĉon de Loviso interne de si kaj sciis, kio devas esti farata. Ŝi vokis al Birk:

”Rapidu! Havigu sfagnon, alie ŝi perdos ĉiun sangon.”

”Sed vi mem? Vi ja ne povas resti ĉi tie kun rabursego vivminace proksime.”

”Rapidu!” kriis Ronjo. ”Mi devas resti ĉe la ĉevalino, ŝi bezonas konsolon. Kaj sfagnon. Sed rapide.”

Kaj Birk kuris. Dum lia foresto Ronjo tenis la kapon de la ĉevalino inter siaj manoj. Ŝi murmuris laŭ povo vortojn de konsolo, kaj la ĉevalino staris senmova kvazaŭ ŝi aŭskultus.

Ŝi ne plu henis, eble ŝi estis tro malforta. Jen kaj jen fortega tremo trairis ŝian korpon. Estis terura vundo, kiun la urso disfendis. Kompatinda ĉevalineto, ŝi estis provinta defendi sian idon, sed nun ĝi estis morta. Kaj eble ŝi sentis kiel la vivo malrapide forgutas ankaŭ el ŝi mem. Nun estas krepusko, baldaŭ la nokto venos, kaj la matenon ĉi tiu ĉevalino ne vidos, se Birk ne revenos antaŭ ol estos tro malfrue.

Sed li venis. Kun plenbrako da sfagno. Kaj pli karan aperaĵon Ronjo neniam vidis, tion li ekscios iam, sed ne nun.

Nun urĝis.

Ili kunhelpis unu la alian premi sfagnon al la vundo kaj vidis kiel rapide la sfagno trasangiĝis. Tiam ili aldonis pli da sfagno kaj fiksis ĝin per siaj ledorimenoj sur la brusto de la ĉevalino. Ŝi staris senmova kaj lasis, ke tio okazu, kvazaŭ ŝi komprenus, kion ili faras. Sed malantaŭ la plej proksima abio pugoniĉjo neatendite aperis, kaj li ne komprenis.

”Ki-kial ili faras tiamaniere,” li diris malgajete.

Sed Ronjo kaj Birk ĝojis ekvidante lin. Tiam ili sciis, ke la urso forkuris. Urso kaj lupo abonemas ĉiaspecajn subterulojn; neniuj pugoniĉjoj, neniuj harpioj kaj grizgnomoj timis rabobestojn, la nura odoro de subterulo estis sufiĉa por ke urso senbrue malaperu en la profundan arbaron.

”Ĉev-ev-evalido, jen vidu,” diris la pugoniĉjo. ”Plu ne estas. Fino. Ne plu kuras.”

”Tion mi scias,” Ronjo diris malgaje.

Ili restis ĉe la ĉevalino tiun nokton. Sendorman kaj malvarman nokton ili havis, sed tio ne gravis. Ili sidis unu apud la alia sub densa abio, kaj ili interparolis pri multaj aferoj, sed ne pri sia kverelo. Estis kiel se ili estus ĝin forgesintaj. Ronjo provis rakonti kiel ŝi vidis la urson mortigi la ĉevalidon, sed silentis. Estis tro malfacile.

Noktomeze ili ŝanĝis sfagnon sur la vundo. Poste ili iom dormis kaj vekiĝis kiam komencis lumiĝi.

”Rigardu, la sangofluo ĉesis,” Ronjo diris. ”La sfagno estas seka.” Ili ekiris hejmen al la groto. La ĉevalinon ili kunprenis ligita, ili ne povis lasi ŝin sola. Dolorojn ŝi havis kaj malfacile iris, sed ŝi memvole sekvis ilin.

”Grimpi sur montoj, tion ŝi ne povas eĉ kiam ŝi estas sana,” diris Birk. ”Kien ni metu ŝin?”

Proksime al la groto inter abioj kaj betuloj estis kaŝita fonto, kiu donis al ili akvon. Tie oni metis la ĉevalinon. ”Trinku por ke vi havu novan sangon,” Ronjo diris.

La ĉevalino trinkis profunde kaj longe. Poste Birk ligis ŝin ĉe betulo.

”Ŝi devas resti ĉi tie, ĝis la vundo estos kuracita. Kaj ĉi tien urso ne venas, tion mi povas promesi.”

Ronjo karesis la ĉevalinon.

”Ne malĝoju tiel,” ŝi diris. ”Vi ricevos novan idon venontjare.”

Tiam ŝi ekvidis, ke lakto gutas el la mamo de la ĉevalino.

”Tiun lakton via ĉevalido devus havi,” Ronjo diris. ”Sed nun vi anstataŭe donu ĝin al ni.”

Ŝi havigis la lignan ujon el la groto, nun ĝi estis taŭga. Ŝi melkis la ĉevalinon kaj ricevis plenan ujon da lakto. Por la ĉevalino estis faciligo de la streĉita mamo, kaj Birk ĝojis pro la lakto.

”Ni ekhavis dombeston,” li diris. ”Kaj ni devas doni al ŝi nomon. Kiun nomon vi proponas?”

”Mi deziras, ke ŝia nomo estu Viva. Kiam Matiso estis infano, li havis ĉevalinon kun tia nomo.”

Kaj ili interkonsentis, ke tio estas taŭga nomo por ĉevalino, ĉevalino, kiu ne mortos. Viva vivos, tion oni nun povis vidi. Ili kolektis herbon kaj donis al ŝi kaj ŝi manĝis kun bona apetito. Tiam ili sentis sian propran malsaton, ili devis iri hejmen al la groto por ricevi ion manĝeblan. Sed Viva turnis la kapon kaj rigardis maltrankvile post ili, kiam ili forlasis ŝin.

”Ne timu,” Ronjo diris. ”Ni baldaŭ revenos. Kaj vi havu dankon pro la lakto, kiun ni ricevis.”

Estis ĉiela feliĉo havi lakton, freŝan kaj malvarmigitan per malvarma fontakvo. Ili sidis sur la platŝtono ekster la groto kaj manĝis sian panon kaj trinkis sian lakton kaj vidis la sunon leviĝi al nova tago.

”Estas domaĝe, ke la tranĉilo malaperis,” Ronjo diris.

Tiam Birk fine eltiris la tranĉilon kaj metis ĝin en ŝian manon.

”Estas bone, ke ĝi reaperis. Ĝi kuŝis sub la sfagno kaj atendis, dum ni kriegis kaj kverelis.”

Ronjo longe sidis silenta. Poste ŝi diris:

”Ĉu vi scias pri kio mi sidas kaj pensas? Jes, mi pensas kiel facile tio povas iĝi detruita tute senbezone.”

”Post tio ni gardu nin kontraŭ senbezono,” Birk diris. ”Sed ĉu vi scias, kion mi sidas ĉi tie kaj pripensas? Mi pensas, ke vi valoras pli ol mil tranĉiloj.”

Ronjo rigardis lin kaj ridetis.

”Nun vi tamen estas pli freneza ol permesate.”

Tion Loviso kutimis diri al Matiso kelkfoje.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.