|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() RONJO, RABISTA FILINOAŭtoro: Astrid Lindgren |
©2026 Geo
|
Tiun vesperon Ronjo sidis antaŭ la fajro kun sia patro, kaj tiam ŝi rememoris, kion ŝi volis ekscii.
”Kion vi do prenis sen demandi? Kiel Borko diris?”
”Hm,” diris Matiso. ”Kiel mi timis, ke vi ne trovos la vojon hejmen en la nebulo, Ronjo mia.”
”Sed tion mi ja faris,” diris Ronjo. ”Diru, kion vi prenis sen demandi?”
”Jen, rigardu,” diris Matiso kaj montris fervore al la ardantaj karboj en la fajro. ”Ĉu vi ne vidas, aspektas precize kiel viro. Similas al Borko, fi!”
Sed Ronjo ne povis vidi iun Borkon en la fajro, kaj tio ankaŭ ne interesis ŝin.
”Kio estas tio, kion vi prenis sen demandi?” ŝi obstinis.
Ĉar Matiso ne respondis, Kalva Petro respondis anstataŭ li.
”Tio estas multego! Ho jes, ho jes, estas multaj aferoj! Mi povas nombri…”
”Ne, tion vi ne faros,” diris Matiso kolere. ”Tion ĉi mi mem prizorgos.”
Ĉiuj rabistoj krom Kalva Petro jam iris al siaj dormoĉambroj, kaj Loviso forestis por prizorgi la kokinojn kaj kaprojn kaj ŝafojn antaŭ la nokto. Tial nur Kalva Petro povis aŭdi kiam Matiso klarigis al Ronjo, kio vere estas rabisto. Homo, kiu prenas diversajn aĵojn sen demandi. Matiso ne kutimis honti pri tio, eĉ male! Li estis fiera kaj fanfaronis pri tio, ke li estas la plej potenca rabista ĉefo en ĉiuj montoj kaj arbaroj. Sed nun li hezitis iomete, kiam li devis rakonti pri tio al Ronjo. Kompreneble li havis la intencon sciigi ŝin iom post iom, tio ja estis neevitebla. Sed li prefere emus prokrasti tion dum ankoraŭ kelka tempo.
”Ĉar vi estas puranima infaneto, mi ne volis rakonti tro detale pri tio ĉi antaŭe.”
”Ne, vi diris eĉ ne unu vorton” certigis Kalva Petro. ”Kaj ankaŭ ni aliaj ne rajtis ion diri.”
”Maljunulo, ĉu vi ne baldaŭ enlitiĝos?” Matiso demandis.
Sed Kalva Petro diris ne. Tion ĉi li volis aŭdi.
Kaj Ronjo komprenis. Nun ŝi finfine komprenis, de kie ĉio venas. Ĉio, kion la rabistoj transportis sur la dorsoj de la ĉevaloj, kiam ili venis hejmen en la vesperoj, ĉiuj varoj en la sakoj kaj pakaĵoj, ĉiuj trezoroj en skatoloj kaj kestoj. Tiuj objektoj ne kreskis sur arboj en la arbaro. Ŝia patro tute simple forprenis ilin de aliaj homoj.
”Sed ĉu ili ne iĝas furioze koleregaj, kiam oni prenas iliajn posedaĵojn?” demandis Ronjo.
Kalva Petro subridis.
”Tiel koleraj, ke ili siblas,” li certigis. ”Ho, ho, ho, tion vi devus nur aŭdi!”
”Maljunulo, estus bone se vi finfine enlitiĝus,” diris Matiso.
Sed Kalva Petro daŭre ne volis aŭskulti tion.
”Kelkaj ankaŭ ploras,” li rakontis al Ronjo, sed tiam Matiso koleriĝis:
”Nun vi silentos, aŭ mi elĵetos vin!”
Poste li karesis la vangon de Ronjo.
”Vi devas kompreni tion, Ronjo. Simple estas tiel. Tiel ĉiam estis. Ne indas cerbumi pri tio.”
”Ne, ne indas,” diris Kalva Petro. ”Sed homoj neniam alkutimi ĝas. Ili nur blekas kaj ploras kaj sakras. Estas ĝojo aŭskulti!”
Matiso firigardis kolere al li, sed poste denove turnis sin al Ronjo:
”Mia patro estis rabista ĉefo, same kiel mia avo kaj mia praavo, tion mi scias. Kaj mi ne estas degenerinta. Ankaŭ mi estas rabista ĉefo, la plej potenca en ĉiuj montoj kaj arbaroj, kaj tio ankaŭ vi estos, Ronjo mia!”
”Ĉu mi!” kriis Ronjo. ”Ne! Neniam, se homoj koleriĝas kaj ploras!”
Matiso gratis sian kapon. Nun li havis problemon. Li volis, ke Ronjo amu kaj admiru lin, same kiel li amas kaj admiras ŝin. Kaj nun ŝi krias: ”Neniam!” kaj ne volas fariĝi rabista ĉefo kiel la patro. Tio malfeliĉigis Matison. Iamaniere li devas konvinki ŝin pri tio, ke lia okupo estas ĝusta kaj bona.
”Vi komprenas, Ronjo mia, ke mi prenas nur de riĉaj homoj,” li asertis. Poste li iom pripensis.
”Kaj mi donas al malriĉuloj, tion mi faras.”
Tiam Kalva Petro subridis.
”Jes, jes, mi konsentas. Tutan sakon da faruno vi donis al tiu malriĉa vidvino kun ok infanoj, ĉu vi memoras?”
”Ĝuste,” diris Matiso, ”tion mi efektive faris.”
Li kontente karesis sian nigran barbon. Nun li estis tute kontenta pri si mem kaj pri Kalva Petro.
Kalva Petro subridis denove.
”Vi havas bonan memorkapablon, Matiso! Tio estis antaŭ, hm, jes, antaŭ proksimume dek jaroj. Jes ja, vi certe donas al la malriĉuloj, ne malpli ofte ol ĉiun dekan jaron.”
Tiam Matiso kriegis:
”Se vi nun ne mem enlitiĝos, mi scias, kiu helpos vin sterni ĝi!”
Sed tio ne estis bezonata, ĉar nun envenis Loviso. Kalva Petro malaperis sen helpo. Ronjo enlitiĝis kaj la fajro estingi ĝis, dum Loviso kantis la Lupokanton. Ronjo kuŝis kaj aŭskultis, kaj ne plu pripensis, ĉu ŝia patro estas rabista ĉefo aŭ ne. Li estis ŝia Matiso, kion ajn li faras, kaj ŝi amas lin.
Tiun nokton ŝi dormis maltrankvile, kaj sonĝis pri la subterulinoj kaj iliaj logkantoj, sed ŝi memoris nenion, kiam ŝi vekiĝis.
Ŝi ekmemoris Birkon. Dum la sekvantaj tagoj ŝi kelkfoje pensis pri li kaj scivolis pri lia vivo en la Borkfortikaĵo. Kaj pri tio, kiel longe daŭros, ĝis Matiso finfine forpelos lian patron kaj lian aĉan anaron el la kastelo.
Matiso ĉiutage faris novajn grandiozajn planojn koncerne tiun aferon, sed neniuj estis tre bonaj.
”Maltaŭge,” diris Kalva Petro, kion ajn elpensis Matiso. ”Vi devas esti ruza kiel olda vulpino, ĉar per perforto vi ne sukcesos.”
Ne estis en la karaktero de Matiso esti ruza kiel olda vulpino, sed li faris sian plejeblon. Kaj dume ne okazis multe da rabado. Ankaŭ la Borkorabistoj certe havis aliajn aferojn por fari. Kaj la homoj, kiuj devis trapasi la Rabistan pasejon, miris pri tio, kiel malmultaj rabistoj tie estas nuntempe. Ili ne povis kompreni, kial estas tiel trankvile. Kien malaperis ĉiuj banditoj? La gardistoj, kiuj tiel obstine ĉasadis Borkon, trovis la kavernon, kie li havis sian rabistan neston, sed nun ĝi estis vaka kaj dezerta. Neniu Borko estis videbla, kaj la soldatoj estis ĝojaj forlasi la Borkarbaron, kiu nun en la aŭtuno estis malluma, malvarma kaj pluva. Ke rabistoj troviĝas ankaŭ en la fora Matiskastelo, tion ili ja sciis, sed preferis ne memori.
Pli malagrabla loko ne ekzistas, kaj la rabista ĉefo tie estas pli malfacile kaptebla ol aglo sur la monto. Lin oni preferis lasi trankvila.
Matiso foruzis plejparton el la tempo por elgvati, kion la Borkorabistoj faras en la nordkastelo, kaj kiel plej bone ataki ilin. Pro tio li ĉiutage organizis esplorpatrolon. Kun kelkaj el siaj viroj li ĉirkaŭrajdis en la arbaro ĉe la norda flanko, sed la uzurpantoj ne estis videblaj. Plej ofte tie estis kviete kaj morte, kvazaŭ ne ekzistus iuj Borkorabistoj. Ili tamen estis farintaj al si longan fortikan ŝnurŝtuparon por povi oportune supren- kaj malsupreniri la kastelmonton. Nur unu fojon Matiso vidis ĝin malhisita. Tiam li perdis la prudenton kaj impetis kiel frenezulo por suprengrimpi ĝin. Liaj rabistoj sekvis lin kun arda batalemo. Sed tiam venis kurento de sagoj el la paffenestretoj de la kastelo, kaj Klipeto estis trafita en la femuro, tiel ke li devis resti en la lito dum du tagoj. Estis evidente, ke tiun ŝnurŝtuparon oni malhisis nur dum plej severa gardado.
La aŭtuna mallumo nun kuŝis peze super la Matiskastelo, kaj la rabistoj fartis malbone pro malsufiĉa ekzerciĝo. Ili fariĝis malkvietaj kaj kverelis pli ol kutime, tiel ke Loviso devis diri:
”Vi baldaŭ rompos al mi la orelojn per via bruado. Flugu en funelon, se vi ne povas amikiĝi.”
Tiam ili silentis, kaj Loviso devigis ilin al utila laboro pri purigado de la kokinejo, la kaprinejo kaj la ŝafejo. Tiun laboron ili abomenis, sed neniu rajtis rifuzi, krom Kalva Petro kaj tiuj, kiuj momente gardostaris ĉe la Lupokaptilo kaj ĉe la Faŭko de l’infero.
Ankaŭ Matiso faris sian plejeblon por doni okupon al la rabistoj.
Li kunprenis ilin al alkoĉasado. Kun ĵetlancoj kaj arbalestoj ili iris en la aŭtunan arbaron kaj Kalva Petro ridetis kontente, kiam ili trenis hejmen kvar faligitajn viralkojn.
”Nura kokinsupo, ŝafsupo kaj kaĉo, tio fariĝas netolerebla,” li diris. ”Jen venas io maĉebla, kaj la plej delikataj pecoj estas por la sendentulo, tion ĉiu komprenas.”
Kaj Loviso rostis alkoviandon kaj fumaĵis alkoviandon kaj salkonservis alkoviandon, tiel ke ĝi, kompletigita per rostitaj kokinoj kaj fumaĵitaj ŝaffemuroj, sufiĉos por la tuta vintro.
Ronjo estis en la arbaro, kiel kutime. Tie estis nun tre kviete, sed ankaŭ la aŭtunan arbaron ŝi ŝatis. La musko sur la tero estis malseketa kaj verda kaj mola sub ŝiaj piedoj, la odoro de la aŭtuno estis tiel agrabla kaj la branĉoj de la arboj brilis de akvogutoj. Pluvis ofte. Ŝi ŝatis kaŭri sub densa abio kaj aŭskulti la trankvilan gutadon ekstere. Kelkfoje pluvegis, tiel ke la tuta arbaro muĝis de pluvo, ankaŭ tion ŝi ŝatis. Ne multaj bestoj montris sin. Ŝiaj vulpoj restis en sia kaverno. Sed en la krepusko okazis, ke alkoj pasis per longaj paŝoj kaj sovaĝaj ĉevaloj paŝtis sin inter la arboj. Ŝi tre deziris kapti sovaĝan ĉevalon por si mem, kaj multfoje ŝi provis, sed neniam sukcesis.
Ili estis tiel timemaj kaj certe malfacile dreseblaj. Sed estis vere jam tempo, ke ŝi havu propran ĉevalon. Tion ŝi diris ankaŭ al Matiso.
”Jes, kiam vi estos sufiĉe forta por mem kapti ĝin,” estis lia respondo.
Kaj iam mi faros tion, ŝi pensis. Mi kaptos etan, belan ĉevalon kaj prenos ĝin hejmen al la Matiskastelo kaj dresos ĝin, kiel Matiso dresis siajn ĉevalojn.
Cetere la aŭtuna arbaro estis strange malplena. Malaperintaj estis ĉiuj estaĵoj, kiuj kutime estis tie. Certe ili kaŭris en siaj kavoj kaj rifuĝejoj. Kelkfoje, sufiĉe malofte, harpioj alŝvebis de la montoj, sed ŝajne ili kvietiĝis kaj preferis resti en siaj montkavernoj. Ankaŭ la grizgnomoj kaŝis sin. Nur unu fojon Ronjo vidis kelkajn el ili gvati ŝin malantaŭ ŝtono. Sed grizgnomojn ŝi ne plu timis.
”Flugu en funelon,” ŝi kriis, kaj tiam ili malaperis kun raŭkaj sibloj.
Birk neniam montris sin en ŝia arbaro. Pro tio ŝi estis nur ĝoja. Aŭ, ĉu vere ŝi estis? Foje ŝi mem ne sciis diri.
Venis la vintro. Falis neĝo, venis frosto kaj la prujno transformis ŝian arbaron en glaciarbaron, pli belan ne eblas imagi.
Ŝi skiadis en ĝi, kaj kiam ŝi en la krepusko revenis hejmen, ŝi havis prujnon en la hararo kaj ŝiaj ungoj estis frostmorditaj, malgraŭ ledaj gantoj kaj ledaj botoj. Sed neĝo kaj frosto ne povis fortimigi ŝin de la arbaro. La postan tagon ŝi denove estis tie.
Foje Matiso fariĝis maltrankvila, kiam li vidis ŝin rapide gliti laŭ la deklivo en la direkto de la Lupokaptilo, kaj tiam li diris al Loviso, kiel li kutimis ofte fari:
”Se nur ĉio iros bone! Se nur neniu danĝero trafos ŝin! Ĉar tiam mi ne povus pluvivi.”
”Pri kio vi lamentas?” diris Loviso. ”Ĉi tiu infano estas pli kompetenta ol ajna rabisto, kiel ofte necesas tion ripeti?”
Kaj certe Ronjo sciis zorgi pri si mem. Sed unu tagon okazis io, kion Matiso ne eltenus scii.
Pli da neĝo falis dum la nokto kaj detruis ĉiujn ski-sulkojn de Ronjo. Ŝi devis prepari novajn, kaj tio estis pena laboro.
Estis jam maldika krusto sur la neĝo, sed ĝi ne estis sufiĉe forta. Ĝi rompiĝis konstante, kaj pro laciĝo Ronjo ne povis daŭrigi la sulkadon. Ŝi volis reiri hejmen.
Ŝi estis sur monteto kaj intencis malsuprengliti ĝin. La deklivo estis tre kruta, sed ŝi ja havis sian skibastonon por bremsi, kaj sen timo ŝi ĵetis sin tiel, ke la neĝo disflugis. Tie estis tubero, sed ĝin ŝi transflugis. En la salto ŝi tamen perdis unu skion, kaj surteriĝante la senskia piedo penetris la neĝon kaj trafis rekte en iun subneĝan truon. Ŝi vidis sian skion malaperi en la deklivo, sed ŝi mem estis fiksita en la truo ĝis la genuo.
Unue ŝi ridis, sed ŝi ĉesis ridi, kiam ŝi komprenis la seriozecon de la situacio. Ŝi ne sukcesis liberiĝi, kiel ajn ŝi baraktis.
Ŝi aŭdis murmuron el la truo kaj komence ne komprenis, kio ĝi povas esti. Sed subite ŝi vidis aron da pugoniĉjoj elfosiĝi el la neĝo. Ili estis facile rekoneblaj pro siaj larĝaj postaĵoj kaj sulkaj vizaĝetoj kaj hirta hararo. Kutime la pugoniĉjoj estis pacemaj kaj ne faris ion malbonan. Sed ĉi tiuj, kiuj nun fiksrigardis ŝin per siaj senspritaj okuloj, estis malkontentaj, tion oni rimarkis. Ili gruntis kaj ĝemis kaj unu diris malgaje:
”Pro kio do ŝi tion faras?”
Kaj la aliaj aliĝis al la grumblado.
”Pro kio do ŝi tion faras? Plafonon trui. Pro kio do?”
Ronjo komprenis, ke ŝia piedo trapenetris en ilian terkavaĵon.
Pugoniĉjoj ja faras tiajn, se ili ne trovas kavan trunkon por loĝejo.
”Ne estis mia kulpo,” ŝi diris. ”Helpu min liberiĝi!”
Sed la pugoniĉjoj nur rigardadis ŝin kaj ĝemis same malgaje kiel antaŭe.
”Fikse staras en plafono. Pro kio do ŝi tion faras?”
Ronjo fariĝis senpacienca.
”Sed helpu min do, por ke mi povu foriri!”
Sed ŝajnis, ke ili ne aŭdas aŭ komprenas. Ili nur stulte rigardadis ŝin kaj poste malaperis en sian kavaĵon. Ŝi aŭdis ilian malkontentan murmuron de malsupre. Sed subite ili komencis kriadi kaj jubili, kvazaŭ ili ĝojus pro io.
”Funkcias,” ili kriis. ”Pri lulilo, do! Funkcias!”
Kaj Ronjo sentis, ke oni pendigas ion je ŝia piedo, ion pezan.
”Jen knab-etulo bone pendas,” kriis la pugoniĉjoj. ”En lulilo, do! Kiam tamen estas fipiedo en plafono, do.”
Sed Ronjo ne volis kuŝi en malvarmo kaj neĝo kaj teni la lulilon por stultaj pugoniĉjoj. Ŝi klopodis denove, ŝi puŝis kaj tiregis ĉiuforte por liberiĝi. Kaj tiam ĝojkriis la pugoniĉjoj:
”Do, bona lulo por knab-etulo!”
En la Matisarbaro oni devas ne timi, tion ŝi aŭdis de kiam ŝi estis etulino, kaj ŝi ja klopodis liberiĝi de timo. Sed kelkfoje tio ne sukcesis. Ĝuste nun tio ne sukcesis. Imagu, se tute ne eblos liberiĝi, imagu, se ŝi devos resti ĉi tie kaj morti pro frosto dum la nokto! Ŝi vidis la nigrajn neĝnebulojn super la arbaro, venos pli da neĝo, multe pli! Eble ŝi kuŝos kaŝita de ĝi, mort-frostigita, kaj lulos pugoniĉjeton per sia pendanta piedo ĝis la printempo! Nur tiam eble Matiso venos kaj trovos sian kompatindan filinon, frostmortintan en la vintra arbaro.
”Ne, ne,” ŝi kriis. ”Helpon! Venu helpi min!”
Sed kiu en tiu ĉi dezerta arbaro povus aŭdi ŝin? Neniu, tion ŝi sciis. Sed ŝi tamen kriadis, ĝis ŝi ne povis plu. Kaj tiam ŝi aŭdis la pugoniĉjojn plendi sub ŝi:
”Ĉu jam fino al lulkanto! Pro kio do?”
Sed poste Ronjo ne aŭdis ion plian, ĉar nun ŝi vidis la harpion. Simila al granda, bela rabobirdo ĝi venis ŝvebanta super la arbaro, alte sub la nigraj nuboj. Jen ĝi malleviĝis kaj alproksimiĝis. Ĝi flugis rekte al Ronjo, kaj Ronjo fermis la okulojn. Nun ne plu estas saveblo, tion ŝi komprenis.
Kriante kaj ridante la harpio alteriĝis apud ŝi.
”Bela hometo” ĝi kriis akre kaj tiris la harojn de Ronjo. ”Jen kuŝadas kaj nur ripozas, ho jes!”
Ĝi ridis denove kaj la rido estis terura.
”Labori vi devos! Ĉe ni en la montoj! Ĝis fluos la sango! Alie ni gratos vin kaj ŝiros vin!”
Ĝi komencis tiri kaj ŝiri Ronjon per siaj akraj ungegoj, kaj kiam Ronjo tamen restis fiksita, ĝi furioziĝis.
”Ĉu vi volas, ke mi ŝiru vin kaj gratu vin?”
Ĝi kliniĝis super Ronjo kaj ĝiaj ŝtone nigraj okuloj brilis de malico. Ĝi faris novan provon eltiri Ronjon, sed malgraŭ ĉiuj klopodoj tio ne sukcesis, kaj fine ĝi laciĝis.
”Tiam mi venigos miajn fratinojn,” ĝi kriis. ”Morgaŭ ni kunprenos vin. Poste vi neniam plu ripozos tie ĉi, neniam, neniam!”
Kaj post tio ĝi forflugis super la arboj kaj malaperis inter la montoj.
Morgaŭ, kiam venos la harpioj, kuŝos tie ĉi nur peco de glacio, pensis Ronjo.
Sube, ĉe la pugoniĉjoj, estis tute silente. La tuta arbaro estis silenta kaj nur atendis la nokton. Ankaŭ Ronjo jam ne atendis ion alian. Ŝi kuŝis senmova kaj ne plu baraktis. Ĝi venu do, ŝi pensis, la lasta frosta nigra soleca nokto, kiu ĉesigos mian vivon.
Komencis neĝi. Grandaj neĝeroj falis sur ŝian vizaĝon. Ili degelis kaj miksiĝis kun ŝiaj larmoj. Ĉar nun ŝi ploris. Ŝi pensis pri Matiso kaj Loviso. Neniam plu ŝi vidos ilin, kaj en la Matiskastelo ili neniam plu estos gajaj. Kompatinda Matiso, li freneziĝos pro malĝojo. Kaj neniu Ronjo estos tie por konsoli lin, kiel ŝi kutimis fari, kiam li estis malĝoja. Ne, jam ne estis konsolo, nek por konsolanto, nek por konsolato, tute ne estis!
Tiam ŝi aŭdis iun diri ŝian nomon. Tute klare ŝi aŭdis tion, sed ŝi komprenis, ke tio devas esti sonĝo. Kaj ŝi ploris pro tio, ke neniam plu, krom en sonĝo, iu diros sian nomon. Kaj baldaŭ ŝi eĉ ne plu sonĝos.
Sed tiam ŝi aŭdis la voĉon denove.
”Ronjo, ĉu ne estas tempo iri hejmen?”
Senvole Ronjo malfermis la okulojn. Kaj tie staris Birk! Jes, tie staris Birk sur siaj skioj.
”Mi trovis vian skion, kaj tio certe estis bonŝanco, ĉar alie vi devus resti ĉi tie.”
Li starigis la skion en la neĝon apud ŝi.
”Ŝajnas, ke vi bezonas helpon?”
Tiam ŝi ekploris tiel forte, ke ŝi hontis. Ŝi ne povis respondi al li pro la ploro, kaj kiam li kliniĝis por levi ŝin, ŝi brakumis lin kaj murmuris senespere:
”Ne forlasu min! Neniam plu forlasu min!”
Li ridetis pri tio.
”Ne, se vi nur tenos vin je ŝnurlonga distanco. Lasu min kaj ĉesu plori, por ke mi povu liberigi vin.”
Li forprenis siajn skiojn kaj kuŝiĝis surventre apud la truo kaj enŝovis sian brakon tiel profunden, kiel nur eblis. Post longa fosumado okazis la miraklo. Ronjo povis eltiri sian kruron, ŝi estis libera!
Sed sube la pugoniĉjoj estis koleraj kaj la ido ploraĉis. ”Tiel vekas knab-etulon, sablo falas en okulojn, pro kio do ŝi tion faras?”
Ronjo ploris. Ŝi ne povis ĉesi. Birk etendis al ŝi la skion.
”Ĉesu jam plori,” li diris, ”alie vi ne kapablos skii hejmen.”
Ronjo enspiris profunde. Jes, la plorado devas ĉesi. Ŝi ekstaris sur siajn skiojn por kontroli, ĉu ŝiaj kruroj povas porti ŝin.
”Mi devas provi,” ŝi diris. ”Kaj vi venos kun mi, ĉu ne?”
”Mi venos kun vi,” diris Birk.
Ronjo startis kaj glitis laŭ la deklivo, kaj Birk sekvis ŝin. La tutan tempon, dum ŝi pene skiadis hejmen en la kirliĝanta neĝblovo, li estis malantaŭ ŝi. Ĉiam denove ŝi devis kontroli, ĉu li estas tie. Ŝi timegis, ke li subite malaperos, lasante ŝin sola. Sed li sekvis je ŝnurlonga distanco, ĝis ili proksimiĝis al la Lupokaptilo. Tie ili devis disiĝi. Poste Birk la sekretaj vojoj skios al la Borkfortikaĵo.
Dum momento ili staris senmovaj en la falanta neĝo por adiaŭi unu la alian. Estis malfacile, Ronjo sentis, ŝi volis ĉiel restigi lin kun ŝi.
”Birk,” ŝi diris. ”Kiel mi dezirus vin kiel mia frato.”
Birk ridetis.
”Tio ja eblas, se vi volas, rabistfilino.”
”Tion mi volas,” ŝi diris. ”Sed nur se vi nomas min Ronjo!”
”Ronjo, fratino mia,” diris Birk. Kaj poste li malaperis en la kirliĝanta neĝblovo.
”Vi restis longe en la arbaro hodiaŭ,” diris Matiso, kiam Ronjo jam sidis ĉe la fajro por provi varmiĝi. ”Ĉu estis bone?”
”Jes, sufiĉe bone,” diris Ronjo kaj etendis siajn glacie malvarmajn manojn al la fajro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.