La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RONJO, RABISTA FILINO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2026 Geo

La Enhavo

4

Ronjo vekiĝis frue la sekvan matenon. Ŝia patro jam sidis manĝante sian kaĉon. Sed tion li faris malvigle. Malgaje li kondukis la kuleregon al la buŝo, sed kelkfoje li forgesis, ke li devas malfermi ĝin. Ne multon li sukcesis gluti. Kaj ne fariĝis pli bone, kiam Klipeto, kiu dum la nokto kune kun Sturko kaj Ĝego gardis la Faŭkon de l’infero, subite envenis en la ŝtonhalon kaj kriis:

”Borko atendas vin, Matiso! Li staras je la alia flanko de la Faŭko kaj bombastas kaj volas tuj paroli kun vi!”

Poste Klipeto rapide saltis flanken, kio estis saĝa ago, ĉar tuj poste ligna kaĉujo preterflugis preskaŭ tuŝante la orelon de Klipeto kaj trafis la muron, kie la kaĉo disŝprucis.

”Vi mem purigos tion,” Loviso memorigis severe, sed Matiso ne atentis ŝin.

”Ĉu? Borko volas paroli kun mi? Morto kaj lamento, tion ni faru, kaj poste li certe ne multe parolos dum certa tempo! Se eĉ iam,” diris Matiso kaj grince kunmordis siajn dentojn.

Nun ĉiuj rabistoj venis en la ŝtonhalon kaj volis scii, kio okazas.

”Rapide manĝu vian kaĉon kvazaŭ brulus ĉirkaŭ vi!” diris Matiso. ”Ĉar poste ni kaptos sovaĝan virbovon ĉe la kornoj kaj ŝovos en la Faŭkon de l’infero!”

Ronjo rapide vestis sin. Estis facile, ĉar ekster la ĉemizo ŝi kutimis porti nur mallongan jaketon el ĉevalida ledo kaj braĉon. Nudpieda ŝi iris ĉiutage, ĝis venis la neĝo. Tial ŝi ne devis perdi tempon per ŝuoj aŭ botoj kiam urĝis.

Se nur ĉio estus kiel kutime, ŝi tre baldaŭ estus en la arbaro.

Sed nenio plu estis kiel kutime, kaj nun ŝi devis kuniri sur la tegmenton por vidi, kio okazos.

Matiso instigis siajn rabistojn, kaj kun kaĉo ankoraŭ en la buŝoj, ili ĉiuj, inkluzive de Ronjo kaj Loviso, decide suprenmarŝis laŭ la ŝtonŝtuparoj al la tegmento. Nur Kalva Petro restis sola ĉe la kaĉujo kaj ĉagreniĝis amare, ĉar li ne plu povas partopreni, kiam okazas io amuza.

”Tro multe da ŝtuparoj tie ĉi,” li murmuris. ”Kaj tro kadukaj kruroj ĉe iuj personoj.”

Nun estis klara, malvarma mateno. La unua ruĝa lumo de la suno ŝvebis super la vastaj densaj arbaroj ĉirkaŭ la Matiskastelo.

Ronjo vidis tion super la rando de la muro. Ŝi volus esti tie malsupre, en sia propra, kvieta, verda mondo. Ne ĉe la Faŭko de l’infero, kie Matisrabistoj kaj Borkorabistoj nun staris en vicoj kaj rigardaĉis unuj la aliajn trans la fendo inter si.

Aha, tiel li aspektas, la friponego, ŝi pensis kiam ŝi vidis Borkon stari kun disaj kruroj kaj impertinenta mieno antaŭ siaj rabistoj. Li tute ne estis tiel altkreska kaj bela kiel Matiso, tion ŝi opiniis bona. Sed li aspektis forta, tion oni devis konsenti. Malalta li certe estis, sed larĝa je la ŝultroj kaj fortika, krome ruĝhara, kun tufoj, kiuj elstaris en ĉiuj direktoj.

Apud li staris iu, kiu ankaŭ havis ruĝajn harojn, sed ili kuŝis kvazaŭ glata kupra kasko sur la kapo. Jes, tie staris Birk kaj ŝajne amuziĝis pro la tuta spektaklo. Li kaŝe mansalutis al ŝi, kvazaŭ ili estus malnovaj amikoj. Jes, tion li povas imagi al si, la kanajlo!

”Bone, Matiso, ke vi venis tiel rapidege,” diris Borko.

Matiso firigardis nigre sian malamikon.

”Mi venus eĉ pli frue,” li diris, ”sed mi devis pretigi certan aferon.”

”Kiun aferon?” scivolis ĝentile Borko.

”Estas poemo, kiun mi faris ĉi-matene. La titolo estas ’Funebra kanto pri mortinta Borkorabisto’. Eble ĝi iom konsolos Undison, kiam ŝi estos vidvino.”

Ĝis nun Borko eble kredis, ke Matiso estus preta je interkonsenta parolo kaj ne plu volus kvereli tro pri tiu ĉi Borkfortikaĵa afero. Sed pri tio li terure eraris, tion li nun rimarkis, kaj li fariĝis kolera:

”Vi devus pli zorgi pri konsolo al Loviso, kiu konstante devas suferi vin kaj vian grandan buŝaĉon.”

Undiso kaj Loviso, la du konsolendaj, staris sur kontraŭaj flankoj de la Faŭko de l’infero kun krucigitaj brakoj kaj rigardis unu la alian firme en la okulojn. Ili ŝajne ne bezonis konsolon.

”Nun aŭskultu min, Matiso,” diris Borko. ”En la Borkarbaro oni ne plu povas vivi kaj loĝi. Tie svarmas gardistoj kiel muŝoj ĉe brutoj, kaj ie mi ja devas loĝi kun edzino, infano kaj ĉiuj rabistoj.”

”Povas esti,” diris Matiso. ”Sed senkonsidere kaj abrupte rabokupi lokon sen demandi, tion ne faras deca homo.”

”Stranga parolo de rabisto,” diris Borko. ”Ĉu vi ne ĉiam prenis kion vi deziras, sen demandi?”

”Hm,” diris Matiso. Ŝajnis, ke mankas al li respondo. Ronjo ne komprenis kial. Kion Matiso estus preninta sen demandi?

Tion ŝi devas ekscii.

”Cetere,” diris Matiso post paŭzeto, ”estus amuze scii, kiamaniere vi envenis. Jes, ĉar tiam oni povus forpeli vin laŭ la sama vojo.”

”Ne tro rapide,” diris Borko. ”Kiel ni envenis? Nu, vidu, ni havas knabeton, kiu scias grimpi eĉ la plej krutajn deklivojn kun longa forta ŝnurego kiel vosto post si.”

Li karesis Birkon sur la ruĝa verto, kaj Birk ridetis.

”Kaj poste la knabeto firme fiksas la ŝnuregon, por ke ni ĉiuj povu grimpi post li. Kaj tiel estas simple eniri la kastelon kaj pretigi al si konvenan rabistejon.”

Matiso dum momento grincis la dentojn digestante tion.

Poste li diris:

”Laŭ mia scio ne troviĝas enirejo ĉe la norda flanko.”

”Laŭ via scio… Ne estas multo, kion vi scias aŭ memoras pri tiu ĉi kastelo, kvankam vi loĝis en ĝi dum via tuta vivo. Nu, vidu, en tiu tempo, kiam tiu ĉi domo estis pli nobelula ol nun, la servistinoj devis havi etan elirejon por manĝigi la porkojn. Vi ja devas memori, kie situis la porkejo, kiam vi estis infano. Tie vi kaj mi kaptadis ratojn ĝis via patro eksciis kaj donis al mi tian vangofrapon, ke mi timis perdi la kapon.”

”Jes, li faris multon bonan, mia patro,” diris Matiso. ”Ĉiujn friponajn Borkorabistojn li traktis severe, kie ajn li trovis ilin.”

”Nu jes,” diris Borko. ”Kaj tiu frapego instruis al mi, ke ĉiuj Matisanoj estas miaj malamikoj en vivo kaj morto. Antaŭ tio mi preskaŭ ne sciis, ke ni apartenas al diversaj klanoj, kaj tion ankaŭ vi ne konsciis, ĉu?”

”Sed nun mi scias,” diris Matiso. ”Kaj nun aŭ sekvos ’Funebra kanto pro mortinta Borkorabisto’ aŭ vi kaj via aĉa anaro foriros laŭ la sama vojo, kiun vi venis.”

”Estas vere, ke povos sekvi plej diversaj funebraj kantoj,” diris Borko. ”Sed el la Borkfortikaĵo mi nun faris mian hejmon kaj tie mi restos.”

”Pri tiu afero ni ankoraŭ vidos,” diris Matiso kaj liaj rabistoj bruis indigne. Ili volus tuj ekuzi siajn arbalestojn, sed ankaŭ Borko kaj liaj rabistoj estis armitaj, kaj batalo ĉe la Faŭko de l’infero nepre finiĝus malfeliĉe por ambaŭ flankoj, tion komprenis kaj Matiso kaj Borko. Tial ili nun disiĝis, post iom pli da reciproka insultado.

Matiso ne tre similis al venkinto, kiam li revenis al la ŝtonhalo, kaj same ne liaj rabistoj. Kalva Petro rigardis ilin silente, poste li ruze ridetis per sia sendenta buŝo.

”Tiu sovaĝa virbovo,” li diris, ”kiun vi intencis preni ĉe la kornoj kaj ĵeti en la Faŭkon, ĝi certe faris grandan bruon falante, tiel ke tremis la tuta Matismonto, ĉu ne?”

”Manĝu kaĉon, se vi kapablas ĝin maĉi, kaj lasu la virbovojn al mi,” diris Matiso. ”Kiam venos la tempo, mi zorgos pri ili.”

Sed ĉar tiu tempo momente ne ŝajnis veninta, Ronjo rapidis al sia arbaro. La tagoj nun estis pli mallongaj. Post kelkaj horoj la suno subiros, sed ĝis tiam ŝi volis resti en sia arbaro kaj ĉe sia lageto.

Ĝi kuŝis tie en la sunbrilo kaj lumis kvazaŭ plej varma oro.

Sed Ronjo sciis, ke la oro estas trompa kaj la akvo glacie malvarma.

Tamen ŝi rapide senvestiĝis kaj enplonĝis kapunue.

Unue ŝi eligis krieton, sed poste ŝi ridis pro ĝojo, kaj ŝi naĝis kaj plonĝis ĝis la malvarmo pelis ŝin el la akvo. Frostotremante ŝi denove surmetis la ledan jakon. Sed tio ne helpis, nun ŝi devis varmiĝi per kurado. Ŝi ekstaris kaj flugis kiel trolo inter arboj kaj super ŝtonoj ĝis la malvarmo estis for el ŝia korpo kaj ŝiaj vangoj ardis. Poste ŝi daŭre kuradis nur pro la sento de facileco. Kun ĝojkrioj ŝi penetris inter du densaj abioj. Tie ŝi surkuris Birkon. Tiam la kolero flamis en ŝi, eĉ ne en la arbaro oni povis esti trankvila.

”Atentu, rabistfilino,” diris Birk. ”Tiel urĝe ne povas esti.”

”Kiel urĝe estas por mi, tio ne tuŝas vin,” ŝi malafablis, kaj poste ŝi plukuregis. Sed baldaŭ ŝi bremsis sin. Ŝi ekhavis la ideon ŝtele eltrovi, kion Birk faras en ŝia arbaro.

Li kaŭris ekster la kaverno, kie loĝas ŝia vulpofamilio. Tio kolerigis ŝin eĉ pli. Ĉar ili ja estis ŝiaj vulpoj. Ŝi atente sekvis ilin de post la naskiĝo de la vulpidoj printempe. Nun la idoj estis grandaj, sed tamen ludemaj. Ili saltis kaj mordetis kaj interbatalis ekster la kaverno, kaj Birk observadis tion. Li turnis la dorson al ŝi, tamen li en iu stranga maniero sentis, ke ŝi troviĝas malantaŭ li, kaj vokis sen turniĝi:

”Kion vi volas, rabistfilino?”

”Mi volas, ke vi lasu miajn vulpidojn kaj foriru el mia arbaro.”

Tiam li ekstaris kaj proksimiĝis al ŝi.

”Viaj vulpidoj. Via arbaro. La vulpidoj estas siaj propraj, ĉu vi ne komprenas tion? Kaj ili vivas en la arbaro de la vulpoj. Kiu ankaŭ apartenas al la lupoj kaj la ursoj kaj la alkoj kaj la sovaĝaj ĉevaloj. Ĝi estas la arbaro ankaŭ de la gufoj, la buleoj, la arbarkolomboj, la akcipitroj kaj la kukoloj. Ĝi estas la arbaro de la limakoj, la araneoj kaj la formikoj.”

”Mi konas ĉiujn vivajn estaĵojn en tiu ĉi arbaro,” diris Ronjo.

”Al mi vi bezonas nenion instrui.”

”Tiam vi ankaŭ scias, ke ĝi estas la arbaro de la harpioj kaj grizgnomoj kaj pugoniĉjoj kaj krepuskaj troloj.”

”Diru al mi ion novan,” diris Ronjo, ”ion, kion mi ne scias pli bone ol vi. Alie vi povas silenti.”

”Krom tio ĝi estas ankaŭ mia arbaro. Kaj via arbaro, rabistfilino. Jes, ankaŭ via arbaro. Sed se vi volas akapari ĝin por nur vi mem, tiam vi estas pli stulta ol mi supozis, kiam mi unue vidis vin.”

Li firigardis ŝin kaj liaj helbluaj okuloj nigriĝis pro indigno.

Li ne ŝatis ŝin, tio estis rimarkebla, kaj pri tio ŝi estis kontenta.

Li opiniu pri ŝi kion ajn, mem ŝi nun volis hejmen, por ne plu vidi lin.

”Mi volonte dividas la arbaron kun la vulpoj kaj gufoj kaj araneoj, sed ne kun vi,” ŝi diris kaj foriris.

Tiam ŝi ekvidis la nebulon veni super la arbaro. Laneca kaj griza ĝi leviĝis el la tero kaj ruliĝis inter la arbojn. Tre rapide la suno malaperis kaj la orbrilo estis for. Oni vidis nek vojeton nek ŝtonon. Sed tio ne timigis ŝin. Palpante ŝi certe povus trovi la Matiskastelon en plej densa nebulo, kaj ŝi certe estos hejme antaŭ ol Loviso kantos la Lupokanton.

Sed kiel estis pri Birk? Eble li konis ĉiujn vojetojn kaj irejojn en la Borkarbaro, sed tie ĉi en la Matisarbaro li ne estis hejma. Do, li devos resti ĉe la vulpoj, ŝi pensis, ĝis eble venos alia tago sennebula.

Tiam ŝi aŭdis lin voki el la nebulo:

”Ronjo?”

Jen – nun li subite scias ŝian nomon! Nun ŝi ne plu estas nur rabista filino. Denove li vokis:

”Ronjo!”

”Kion vi volas?” ŝi kriis. Sed tiam li jam estis ĉe ŝi.

”Tiu nebulo iomete timigas min,” li diris.

”Jes, eble vi timas, ke vi nun ne retrovos vian ŝtelistejon. Do vi povas havi la kavernon kune kun la vulpoj, vi ja ŝatas dividi!”

Birk ridis.

”Vi estas pli malmola ol ŝtono, rabista filino. Sed vi pli bone ol mi trovas la vojon al la Matiskastelo. Permesu al mi teni la pinton de via jako, ĝis ni venos el la arbaro.”

”Tion mi nepre ne permesas,” ŝi diris. Sed ŝi malfiksis sian ledorimenon, tiun, kiu jam unu fojon savis lin, kaj etendis al li la finon.

”Jen. Sed tenu ŝnurlongan distancon de mi, tion mi konsilas al vi!”

”Kiel vi volas, kolera rabistfilino,” diris Birk.

Kaj poste ili komencis la marŝon. La nebulo envolvis ilin, kaj ili iris silentaj – je ŝnurlonga distanco, kiel decidis Ronjo.

Nun estis necese ne deflankiĝi de la vojeto, plej eta mispaŝo povus konduki al perdiĝo. Sed ŝi ne timis. Per manoj kaj piedoj ŝi palpis ŝtonojn, arbojn kaj arbustojn, kiuj estis ŝiaj vojmarkoj. Iris malrapide, sed ŝi certe estos hejme antaŭ ol Loviso kantos la Lupokanton. Ŝi ne havis kaŭzon timi.

Sed pli strangan marŝon ŝi neniam provis. Estis kvazaŭ ĉio vivanta en la arbaro estus mortinta kaj silenta, kaj tio premis ŝin. Ĉu ĉi tio estas ŝia arbaro, tiu, kiun ŝi konas kaj amas? Kial ĝi nun estas tiel silenta kaj timiga? Kaj kio kaŝas sin en la nebulo?

Io estas tie, io nekonata kaj danĝera, sed kio, tion ŝi ne sciis. Kaj tio timigis ŝin.

Baldaŭ mi estos hejme, ŝi pensi por konsoli sin, baldaŭ mi kuŝos en mia lito kaj aŭdos Lovison kanti la Lupokanton.

Sed tio ne helpis. La timego leviĝis en ŝi kaj ŝi timis pli ol iam ajn en sia vivo. Ŝi vokis al Birk, sed estis voko tre mizera.

Sonis tiel terure, kaj ŝi timis eĉ pli. Mi freneziĝos, ŝi pensis, estos fino por mi. Tiam venis el la profundo de la nebulo kelkaj kvietaj, dolĉaj sonoj. Estis kanto, kanto plej mirinda. Neniam antaŭe ŝi aŭdis ion similan. Ho, kiel rava ĝi estis, kiel ĝi plenigis la arbaron per sia beleco. Ĝi forigis ĉian timon, ĝi konsolis ŝin. Ŝi staris senmova kaj lasis sin konsoliĝi. Kiel agrable tio estas.

Kaj kiel la kanto logas kaj tiras. Jes, ŝi sentis, ke la voĉoj volas, ke ŝi forlasu la vojon kaj sekvu la vokojn en la nebulon.

La kanto plilaŭtiĝis. Ĝi igis ŝian koron tremi, kaj subite ŝi forgesis la Lupokanton, kiu atendis hejme. Ĉion ŝi forgesis, nun ŝi nur volis veni al tiuj, kiuj vokas ŝin el la nebulo.

”Jes, mi venos,” ŝi vokis kaj faris kelkajn paŝojn for de la vojeto. Sed forta ektiro per la ledorimeno faligis ŝin.

”Kien vi iras?” vokis Birk. ”Se vi lasos vin logi de la subterulinoj, vi estos perdita, tion vi scias.”

La subterulinoj, ŝi aŭdis pri ili. Ŝi sciis, ke ili kutimas elveni el siaj mallumaj profundejoj nur kiam estas nebulo. Ŝi neniam renkontis iun de tiu popolo, sed ŝi tamen nun volis sekvi ilin kien ajn. Ŝi volis vivi kun iliaj kantoj, eĉ se ŝi devas vivi subtere la tutan vivon.

”Jes, mi venos,” ŝi vokis denove kaj volis iri. Sed tiam Birk estis ĉe ŝi kaj tenis ŝin firme.

”Lasu min!” ŝi kriis kaj batis sovaĝe ĉirkaŭ si. Sed Birk tenis ŝin firme.

”Ne faru vin malfeliĉa,” li diris. Sed pro la kanto ŝi ne aŭdis lin. Ĝi estis tiel forta nun kaj plenigis la tutan arbaron per sia zumado kaj ŝin per nekontraŭstarebla sopiro.

”Jes, mi venos,” ŝi vokis denove, kaj ŝi batalis kun Birk por liberiĝi. Ŝi gratis kaj tiris kaj kriis kaj ploris kaj poste ŝi forte mordis lian vangon. Sed li tenis ŝin firme.

Longe li tenis ŝin. Tiam subite la nebulo malaperis same rapide kiel ĝi antaŭe venis. En la sama momento ĉesis la kanto.

Ronjo rigardis ĉirkaŭ si. Estis kvazaŭ ŝi vekiĝus el dormo.

Ŝi vidis la vojeton, kiu kondukis hejmen kaj la ruĝan sunon, kiu subiris malantaŭ la arboj. Kaj ŝi vidis Birkon starantan tuj apud ŝi.

”Je ŝnurlonga distanco, mi diris,” ŝi memorigis al li. Poste ŝi vidis lian sangan vangon kaj demandis:

”Ĉu la vulpo mordis vin?”

Birk ne respondis. Li kunvolvis la ledorimenon kaj redonis ĝin al ŝi.

”Mi dankas vin. Nun mi mem trovas la vojon hejmen al la Borkfortikaĵo.”

Ronjo ŝtelrigardis al li. Subite estis malfacile malŝati lin, ŝi ne sciis kial.

”Flugu en funelon,” ŝi diris afable kaj ekkuris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.