La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RONJO, RABISTA FILINO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

8

Kaj fine venis la printempo kiel krio de ĝojo super la arbaroj ĉirkaŭ la Matiskastelo. Degelis la neĝo. Ĝi torentis laŭ ĉiuj montdeklivoj kaj fluis en la riveron. Kaj la rivero muĝis kaj ŝaŭmis kaj kantis per ĉiuj siaj torentoj kaj kaskadoj sovaĝan printempan kanton sen fino. Ronjo aŭdis ĝin dum la tuta tago kaj eĉ en la noktaj sonĝoj. Pasis la longa terura vintro.

La Lupokaptilo estis senneĝa de longe. Tie nun fluis muĝanta rivereto kaj la akvo plaŭdis ĉirkaŭ la ĉevalaj hufoj, kiam Matiso kaj liaj rabistoj en frua mateno rajdis tra la mallarĝa pasejo. Rajdante ili kantis kaj fajfis, hej! nun finfine rekomenci ĝos la glora rabista vivo!

Kaj finfine Ronjo povis reveni al sia tiel sopirata arbaro.

Jam antaŭ longe ŝi devus esti tie por vidi, kio okazis en ŝiaj teritorioj de post la fordegelo de la neĝo kaj glacio. Sed Matiso obstine tenis ŝin hejme. En la frua printempo la arbaro estas plena de danĝeroj, laŭ Matiso, kaj nur kiam estis tempo por li mem elrajdi kun siaj rabistoj, li lasis ŝin iri.

”Iru do,” li diris. ”Sed ne dronu en iu perfida lageto.”

”Jes, tion mi faros,” diris Ronjo. ”Tiel vi fine havos kaŭzon furiozi.”

Matiso rigardis ŝin kun aflikto.

”Ronjo mia,” li diris kun suspiro. Poste li ĵetis sin sur la selon kaj forrapidis kun siaj rabistoj.

Apenaŭ Ronjo vidis la lastan ĉevalan voston malaperi tra la Lupokaptilo, ŝi jam kuris en la saman direkton. Ankaŭ ŝi kantis kaj fajfadis, kiam ŝi vadis tra la malvarma akvo de la rivereto. Poste ŝi kuris, kuregis, ĝis ŝi venis al la lageto.

Kaj tie estis Birk. Laŭ sia promeso. Li kuŝis surdorse sur plata roko. Ronjo ne sciis, ĉu li dormas aŭ ne, kaj ŝi prenis ŝtonon kaj ĵetis gin en la akvon por provi, ĉu li aŭdos la plaŭdon.

Tion li faris, rapide ekstaris kaj venis al ŝi.

”Mi longe atendis,” li diris kaj denove Ronjo sentis la etan ĝojon salti en ŝi, ĉar ŝi havas fraton, kiu atendas kaj volas, ke ŝi venu.

Kaj jen ŝi staris, plonĝinta kapon unua en la printempon.

Ĝi troviĝis tiel grandioza ĉie ĉirkaŭ ŝi, jes, ĝi tute plenigis ŝin, kaj ŝi kriis kiel birdo, laŭte kaj akute, ĝis ŝi devis klarigi al Birk:

”Mi devas krii printempan krion, aŭ mi krevos! Vi ja aŭdas la printempon, ĉu ne?”

Dum momento ili staris silentaj kaj aŭskultis al la pepado kaj susuro kaj murmuro kaj kantado kaj zumado en sia arbaro.

En ĉiuj arboj kaj ĉiuj akvoj kaj ĉiuj verdaj densejoj estis vivo. Ĉie sonis la freŝa, sovaĝa kanto de la printempo.

”Mi sentas la vintron elflui el mi,” diris Ronjo. ”Baldaŭ mi estos sufiĉe malpeza por flugi.”

Birk puŝetis ŝin.

”Do flugu. Certe flugas pliaj harpioj, aliĝu al ili.”

Ronjo ridis.

”Jes, mi pripensas tion.”

Sed en tiu momento ŝi aŭdis la ĉevalojn. Ili venis galope ie ĉe la rivero, kaj tio plenigis ŝin per agemo.

”Venu! Mi deziregas kapti propran ĉevalon.”

Kaj ili kuris, ĝis ili ekvidis la ĉevalojn, centojn da ĉevaloj, kiuj kun flirtantaj kolharoj tragalopis la arbaron tiel ke la tero tondris sub iliaj hufoj.

”Certe urso aŭ lupo timigis ilin,” diris Birk. ”Kial ili alie tiel timus?”

Ronjo kapneis.

”Ili ne timas, ili simple forkurigas la vintron el la korpo, sed kiam ili laĉigos kaj komencos sin paŝti, tiam mi kaptos unu kaj kunprenos ĝin al la Matiskastelo, tion mi longe intencis.”

”Al la Matiskastelo? Por kio utilus ĉevalo tie? Oni rajdas en la arbaro. Kial ne kapti paron da ili kaj tuj rajdi?”

Ronjo iom pripensis kaj diris:

”Ŝajne eĉ Borkgentanoj povas havi ion en la kapo. Tion ni faru! Venu, ni provu.”

Ŝi malfiksis sian ledorimenon. Ankaŭ Birk nun havis tian, kaj kun pretaj lazoj ili kaŝis sin malantaŭ ŝtono ĉe la maldensejo, kie la sovaĝaj ĉevaloj kutimis paŝtiĝi.

La necesa atendado ne ĝenis ilin.

”Tute bone estas por mi nur sidi kaj esti en la printempo,” diris Birk.

Ronjo kaŝe rigardis lin kaj murmuris mallaŭte:

”Pro tio mi ŝatas vin, Borkofilo.”

Longe ili sidis tute kvietaj kaj estis en la printempo. Ili aŭdis la kanton kaj kriadon de turdo kaj kukolo plenigi la tutan arbaron. Novnaskitaj vulpidoj ĉirkaŭkuradis antaŭ sia nesto tute proksime al ili. Sciuroj sin ĵetadis en la pinoj, kaj ili vidis leporojn salti sur la musko kaj malaperi en la densaĵojn. Vipurino baldaŭ naskonta kuŝis pace en la sunvarmo proksime al ili. Ĝi ne ĝenis ilin, kaj ili ne ĝenis ĝin. La printempo estis por ĉiuj.

”Birk, vi pravas,” diris Ronjo. ”Por kio mi kuntrenus ĉevalon for de la arbaro, kie ĝi estas hejma? Sed rajdi mi volas, kaj estas jam tempo.”

Subite la maldensejo estis plena de paŝtiĝantaj ĉevaloj. Ili iris trankvile kaj manĝetis la freŝan herbon.

Birk montris al du belaj brunaj virĉevaloj, kiuj paŝtiĝis iom for de la aliaj.

”Kion vi dirus pri tiuj du?”

Ronjo kapjesis senvorte. Kun siaj lazoj pretaj por ĵeto ili proksimiĝis al la celataj ĉevaloj. Ili venis de malantaŭe, malrapide kaj silente, pli kaj pli proksimen. Tiam krakis eta branĉo sub la piedo de Ronjo, kaj tuj la tuta ĉevalaro ekatentis, fuĝpreta. Sed ĉar nenio danĝera estis videbla, neniu urso, lupo, linko aŭ alia malamiko, ili denove trankviliĝis kaj daŭrigis sian paŝtiĝon.

Ankaŭ la du junĉevaloj, kiujn Birk kaj Ronjo elektis por si.

Nun ili estis je atingebla distanco. Ronjo kaj Birk kapsignis inter si kaj en la sama momento ambaŭ lazoj ĵetiĝis ĉirkaŭ la kolojn de la junĉevaloj. En la posta sekundo aŭdeblis nur la sovaĝa henado de la du kaptitaj ĉevaloj kaj la huftondro de la forkuranta ĉevalaro.

Du virĉevalidojn ili kaptis, du sovaĝajn junajn virĉevalojn, kiuj baŭmis kaj kalcitris kaj tiris kaj mordis kaj baraktis furioze por liberiĝi, kiam Birk kaj Ronjo volis alligi ilin al arbo.

Fine ili tamen sukcesis ligi la ĉevalojn kaj poste rapide salti flanken por eviti la flugantajn hufojn. Ili staris anhelantaj kaj rigardis la ĉevalojn, kiuj piedfrapis kaj baraktis ĝis ŝaŭmo fluis sur ili.

”Ni intencis rajdi,” diris Ronjo. ”Tion ili ne tuj permesos.”

Tion ankaŭ Birk komprenis.

”Unu ni devas komprenigi al ili, ke ni ne havas malbonajn intencojn.”

”Tion mi jam provis,” diris Ronjo. ”Per peco da pano. Kaj se mi ne retirus mian manon tiel rapidege, mi certe revenus hejmen kun du aŭ tri formorditaj fingroj pendantaj ĉe la zono. Kaj pri tio Matiso apenaŭ ĝojus kaj jubilus.”

Birk paliĝis.

”Ĉu vi volas diri, ke la fripono provis mordi vin, kiam vi donis al li panon? Kaj efektive intencis tion?”

”Demandu lin mem,” Ronjo diris malbonhumore.

Ŝi rigardis deprimita la sovaĝan virĉevalon, kiu daŭre nur bruis kaj furiozis.

”Fripono estas konvena nomo,” ŝi diris. ”Tiel mi nomos lin.”

Birk ridis.

”Do vi devas intersanĝe doni nomon al mia ĉevalo.”

”Jes, li ja estas same furioza,” diris Ronjo. ”Vi nomu lin Sova ĝulo.”

”Sciu do, ĉeval-sovaĝuloj,” kriis Birk, ”ke nun ni donis nomojn al vi. Vi nomiĝos Fripono kaj Sovaĝulo, kaj vi apartenos al ni, ĉu vi volas aŭ ne.”

Fripono kaj Sovaĝulo ne volis, tio estis evidenta. Ili tiris kaj mordis la rimenojn, la ŝvito fluegis, tamen ili ne ĉesis baŭmi kaj kalcitri, kaj ilia sovaĝa henado timigis bestojn kaj birdojn vaste ĉirkaŭe.

Sed la tago pasis kaj proksimiĝis la vespero, kaj iom post iom la ĉevaloj laciĝis. Fine ili staris senmovaj ĉe siaj arboj kun pendantaj kapoj, nur iam ili henis, humile kaj triste.

”Ili certe soifas,” diris Birk. ”Ni devas doni akvon al ili.”

Kaj ili malligis siajn nun sufiĉe bonkondutajn ĉevalojn kaj kondukis ilin al la lageto, forprenis la rimenojn kaj lasis ilin trinki.

Longe ili trinkis. Poste ili staris senmovaj kaj kontentaj kaj rigardis reveme al Ronjo kaj Birk.

”Finfine ni dresis ilin,” Birk diris kontente.

Ronjo karesis sian ĉevalon, rigardis profunde en ĝiajn okulojn kaj klarigis al ĝi: ”Se mi diris, ke ni rajdos, tiam ni rajdos, ĉu vi komprenas tion?”

Kaj ŝi firme kaptis ĝiajn kolharojn kaj svingis sin supren sur ĝian dorson.

”Nun Fripono,” ŝi diris. Poste ŝi flugis en vasta arko rekte en la lageton. Ŝi elakviĝis en la ĝusta momento por vidi Friponon kaj Sovaĝulon forgalopi inter la arboj.

Birk etendis al ŝi la manon kaj eltiris ŝin. Tute silente kaj sen rigardi ŝin li faris tion. Same silente Ronjo eliris el la akvo.

Ŝi skuis sin, tiel ke la akvo ŝprucis ĉirkaŭ ŝi, poste ŝi diris kun laŭta ridego:

”Mi certe ne rajdos plu hodiaŭ.”

Tiam venis kriridego de Birk:

”Tion ankaŭ mi ne faros.”

Venis vespero. La suno subiris, krepusko venis, krepusko de printempa vespero, kio estis nur stranga malhelo inter la arboj kaj neniam fariĝis mallumo kaj nokto. En la arbaro regis silento. Turdo kaj kukolo ne plu aŭdiĝis, ĉiuj vulpidoj rampis en sian kavon, ĉiuj sciuridoj kaj leporidoj en siajn nestojn, la vipurino sub sian ŝtonon. Nenio estis aŭdebla krom malserena hoado de malproksime, kaj baldaŭ eĉ ĝi silentis. Estis kiel se la tuta arbaro dormus. Sed nun ĝi malrapide vekiĝis al krepuska vivo, ĉiuj krepuskaj estaĵoj, kiuj vivis tie, komencis moviĝi. Susuris kaj rampis kaj kaŭris en la musko. Pugoniĉjoj paŝetis inter la arboj, vilaj krepuskaj troloj rampis malantaŭ grandaj ŝtonoj, kaj grizgnomoj venis en amasoj krablante el siaj kaŝejoj kaj siblis por timigi ĉiujn, kie ili pasis. Malsupren de la montoj ŝvebis la sovaĝaj harpioj, la plej kruelaj kaj plej frenezaj el ĉiuj krepuskaj estaĵoj. Ili estis tute nigraj kontraŭ la luma printempa ĉielo. Ronjo vidis ilin, kaj ŝi ne ŝatis tion.

”Ĉi tie estas pli da fantomaĵoj ol estas utile. Kaj nun mi volas iri hejmen, malseka kaj blufrapita kia mi estas.”

”Malseka kaj blufrapita vi estas,” Birk diris. ”Sed nun vi ankaŭ estis en la printempo dum la tuta tago.”

Ronjo sciis, ke ŝi restis tro longe en la arbaro. Post kiam ŝi disiĝis de Birk, ŝi provis elpensi, kiel ŝi povus manipuli Matison por igi lin kompreni, kial ŝi devis resti en la printempo ĝis malfrua vespero.

Sed nek Matiso nek iu alia rimarkis aŭ atentis, kiam ŝi alvenis en la ŝtonhalon. Tie ili havis alian problemon.

Sur felo antaŭ la fajro kuŝis Sturko, pala kaj kun fermitaj okuloj. Apud li kuŝis Loviso surgenue kaj prizorgis vundon sur lia kolo. Ĉiuj aliaj rabistoj staris senkuraĝe ĉirkaŭe kaj rigardis.

Nur Matiso trotis tien kaj reen sur la planko kiel kolerega urso. Li kriis kaj bruegis.

”Ho, tiuj fekuloj de la Borka gento kaj iliaj fekrabistoj. Ho, tiuj banditoj. Ho, sed mi forigos ilin, unu post la alia, ĝis neniu el ili movos manon aŭ piedon plu en ĉi tiu vivo. Ho, ho!”

Poste mankis al li vortoj, kaj venis nur kriegoj, kiuj ne ĉesis antaŭ ol Loviso severe montris al Sturko. Tiam Matiso komprenis, ke la kompatindulo ne bonfartas de troa bruo, kaj li kontraŭvole silentis.

Ronjo komprenis, ke Matiso nun ne estas la ĝusta persono por interparolo. Estis pli bone demandi al Kalva Petro, kio okazis.

”Tiaj kiaj Borko devus esti pendigataj,” diris Kalva Petro.

Kaj li klarigis kial.

”Ĉe la Rabista pasejo Matiso kaj liaj facilmovaj knaboj estis kuŝantaj por embuski,” rakontis Kalva Petro. ”Kaj bonŝance venis multe da pasantoj, komercistoj kun grandaj pakaĵoj, manĝaĵoj kaj ledaĵoj, kaj krome multe da mono. Ili ne havis la prudenton sin defendi kaj tial ankaŭ perdis siajn havaĵojn.”

”Ĉu ili ne koleriĝis?” Ronjo demandis malvigle.

”Divenu, vi. Kiel ili blasfemis kaj bruis. Kaj urĝe ili malaperis. Ili estis survoje al la inspektisto por plendi, mi kredas.”

Kalva Petro ridadis. Sed Ronjo ne povis opinii, ke tio estas ridinda afero.

”Kaj poste imagu,” daŭrigis Kalva Petro, ”kiam ni jam ŝarĝis ĉion sur la ĉevalajn dorsojn kaj estis turnontaj hejmen, tiam venis Borko kaj lia anaro kaj volis dividi kun ni la akiraĵon. Kaj ili pafis, tiuj friponoj. Sturko ricevis sagon en la kolon.”

”Kaj tiam kompreneble ankaŭ ni pafis, jes, jes, certe estis du aŭ tri el ili, kiuj vundiĝis kiel Sturko.”

Matiso venis en la ĝusta momento por aŭdi la lastajn vortojn kaj li grincis la dentojn.

”Atendu, ĉi tio estas nur komenco,” li diris. ”Mi mortigos ĉiujn laŭvice. Ĝis nun mi estis kvieta. Sed nun finfine malaperos ĉiuj Borkorabistoj.”

Ronjo sentis, ke furiozo naskiĝas en ŝi.

”Sed tiam ankaŭ malaperos ĉiuj Matisrabistoj, pri tio vi ne pensis.”

”Mi ne intencas pensi pri tio,” Matiso diris. ”Ĉar tio ne okazos.”

”Pri tio vi nur malmulton scias,” Ronjo diris.

Poste ŝi eksidis apud Sturko. Ŝi metis sian manon sur lian frunton kaj sentis, ke li havas febron. Li malfermis la okulojn kaj rigardis ŝin, kaj tiam li ridetis.

”Min oni ne forigos en la unua momento,” li diris iom fuŝbabile.

Ronjo prenis lian manon kaj tenis ĝin en sia.

”Ne Sturko, vin oni ne forigos en la unua momento.”

Longe ŝi sidis tie kaj tenis lian manon. Ŝi ne verŝis larmojn.

Sed interne ŝi ploris tre malgaje.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.