|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() RONJO, RABISTA FILINOAŭtoro: Astrid Lindgren |
©2026 Geo
|
Kaj venis mateno, kaj nun ŝi iros al Birk. Ŝi volis rapidi. Ŝi devis kapti la okazon dum ŝi estis sola en la ŝtonhalo kaj ĉiuj estis okupitaj pri matenaj farendaĵoj. Kalva Petro povus aperi en ajna momento, kaj liajn demandojn ŝi volis eviti.
Kial ne manĝi en la kelo, ŝi pensis. Tie ĉi ja mankos trankvilo.
Rapide ŝi pakis panon en la ledan saketon kaj verŝis kaprinan lakton en sian lignan botelon. Kaj rimarkita de neniu ŝi malaperis en la kelon. Baldaŭ ŝi staris ĉe la ŝtonamaso.
”Birk,” ŝi vokis, timante ke li ne estos tie. Neniu respondis, kaj ŝi preskaŭ ploris pro elreviĝo. Eble li ne venos! Eble li forgesis ĉion, aŭ, eĉ pli terure, li ekpentis. Ŝi ja estis Matisrabisto kaj malamiko de la Borkanoj, eble li finfine ne volis interrilati kun tia homo.
Tiam iu tiris ŝiajn harojn de malantaŭe. Ŝi ekkrietis pro timo. Ĉu Kalva Petro denove spionas kaj ĉion fuŝas!
Sed ne estis Kalva Petro. Estis Birk. Li staris antaŭ ŝi kaj ridetis, kaj liaj dentoj lumis en la malhelo. Preskaŭ nur tion ŝi povis vidi en la lumo de sia kornlampo.
”Mi jam longe atendis,” li diris.
Ronjo sentis etan ĝojon salti en ŝi. Imagu, ŝi havis fraton, kiu de longe atendas ŝin.
”Kaj kion pri mi?” ŝi diris. ”Mi atendas jam de post mia liberiĝo de la pugoniĉjoj.”
Poste ili ne sciis, kion diri. Ili nur staris silentaj, sed tre ĝojaj esti kune.
Birk levis sian seban kandelon kaj lumigis ŝian vizaĝon.
”La nigrajn okulojn vi ankoraŭ havas,” li diris. ”Vi aspektas kiel antaŭe, nur iom pli pala.”
Nur nun Ronjo rimarkis, ke Birk ne aspektas tia, kia ŝi memoris lin. Li maldikiĝis, lia vizaĝo estis tiel mallarĝa kaj la okuloj tiel grandaj.
”Kio okazis al vi?” ŝi demandis.
”Nenio,” Birk diris. ”Mi nur ne tre multon manĝis. Tamen mi ricevis pli multe ol ĉiuj aliaj en la Borkfortikaĵo.”
Daŭris iom, antaŭ ol Ronjo komprenis, kion li diras.
”Ĉu vi volas diri, ke vi ne havas sufiĉe da manĝo? Ke vi ne povas satmanĝi?”
”Jam de longe neniu el ni estis sata. Niaj provizoj elĉerpiĝas. Se la printempo ne venos baldaŭ, ni ĉiuj finos en funelo. Ĝuste kiel vi deziris, tion vi memoras,” li diris kaj ridis denove.
”Tio estis tiam,” Ronjo diris. ”Tiam mi ne havis fraton. Sed nun mi havas.”
Ŝi malfermis la ledan saketon kaj donis al li la panon.
”Manĝu, se vi malsatas,” ŝi diris.
Birk eligis strangan sonon, kvazaŭ krieton. Kaj li prenis la krudajn panpecojn en ambaŭ manojn kaj manĝis. Estis kvazaŭ
Ronjo ne starus tie. Li estis sola kun la pano kaj voris ĝin ĝis la lasta peceto. Tiam Ronjo donis al li la laktobotelon kaj li metis ĝin avide al la buŝo kaj malplenigis ĝin.
Poste li rigardis al Ronjo honteme.
”Ĉu tio ne estis por vi?”
”Hejme troviĝas pli,” ŝi diris. ”Mi ne malsategas.”
Kaj ŝi vidis antaŭ si la riĉajn provizojn de Loviso: la bonegajn panojn, kaprinan fromaĝon, selaktan buteron kaj ovojn, la barelojn kun salitaĵoj, la fumaĵitajn ŝaffemurojn pendantajn de la plafono, la kestegojn kun faruno kaj grioj kaj pizoj, la potoj kun mielo, la korbojn kun aveloj kaj la saketojn plenajn de herboj kaj folioj, kolektitajn de Loviso por enmeti en la kokinan supon, per kiu ŝi foje regalis. Tiu kokina supo. Ronjo sentis malsaton pensante, kiel bone ĝi gustis post ĉiuj salitaj kaj fumaĵitaj manĝajoj, kiujn oni ordinare manĝis dum la vintro.
Sed ĉe Birk oni malsategis, ŝi ne povis kompreni kial. Li devis klarigi al ŝi.
”Nu, vidu, nuntempe ni estas rabist-mizeruloj. Ankaŭ ni havis kaprojn kaj ŝafojn, antaŭ ol ni venis al la Matiskastelo. Nun restas nur niaj ĉevaloj, kaj ilin ni dum la vintro prizorgigas ĉe iu kamparano longe for, trans la Borkarbaro. Ni estu dankaj pro tio, ĉar alie ni certe jam formanĝus ilin. Farunon kaj betojn kaj pizojn kaj salitan fiŝon ni iomete havis, sed nun ankaŭ tio preskaŭ elĉerpiĝis. Fi, kian vintron ni havis!”
Ronjo sentis, kvazaŭ estus la kulpo de ŝi kaj de la Matiskastelo, ke Birk havis malfacilaĵojn kaj nun staris tie tiel malgrasa kaj malsatega. Sed li daŭre kapablis ridi, malgraŭ ĉio.
”Rabist-mizeruloj, jes ja! Ĉu vi ne sentas la odoron de malpuro kaj malriĉo?” li diris kun rideto. ”Ni apenaŭ havis akvon, eĉ. Ni devis degeligi neĝon, ĉar kelkfoje estis tute maleble penetri tra la arbaro kaj forŝovi la neĝon por atingi la rivereton. Kaj poste suprenporti akvositelon laŭ ŝnurŝtupetaro dum neĝoŝtormo, ĉu iam vi provis tion? Ne, ĉar tiam vi komprenus, kial mi odoras kiel vera kotrabisto!”
”Ankaŭ niaj rabistoj tiel odoras,” diris Ronjo por iom konsoli. Ŝi mem odoris sufiĉe agrable, ĉar Loviso frotegis ŝin en la granda ligna kuvo antaŭ la fajro ĉiun sabatan vesperon kaj per kombilo senpedikigis ŝin kaj Matison ĉiun dimanĉan matenon.
Matiso plendis, ke ŝi fortiras liajn harojn, kaj ne volis esti kombita. Sed tio ne helpis.
”Dek du tufharaj kaj pedikinfestitaj rabistoj estas pli ol sufiĉe,”
Loviso kutimis diri. ”La ĉefon mi kombados ĝis la morto, se nur mi kapablos teni kombilon.”
Ronjo pririgardis Birkon en la lumo de la lampo. Eĉ se li ne estis senpedikigita, liaj haroj tamen kuŝis kvazaŭ kupra kasko sur lia kapo, kiu tiel bele sidis sur la maldika kolo kaj la rektaj ŝultroj. Bela frato li estas, pensis Ronjo.
”Ne gravas, ĉu vi estas malriĉa kaj pedika kaj malpura,” ŝi diris. ”Sed mi ne volas, ke vi estu malsata.”
Birk ridis.
”Kiel vi scias, ke mi havas pedikojn? Jes, kompreneble mi havas. Sed mi preferas havi pedikojn ol malsati, tio estas certa.”
Nun li fariĝis serioza.
”Fi al malsato. Sed mi vere devus esti ŝparinta almenaŭ peceton da pano al Undiso.”
”Mi certe povos havigi pli,” Ronjo diris. Sed Birk kapneis.
”Ne, mi ja ne povos veni hejmen kun pano al Undiso, sen klarigi, de kie mi havas ĝin. Kaj Borko freneziĝus pro kolero, se li ekscius, ke mi akceptas panon de vi kaj krome fariĝis via frato.”
Ronjo suspiris. Ŝi ja komprenis, ke Borko nepre abomenas Matisrabistojn samgrade, kiel Matiso abomenas Borkorabistojn, sed ho ve, kiel komplike ĉio fariĝas por ŝi kaj Birk!
”Neniam ni povos renkontigi krom kaŝe,” ŝi diris malgaje kaj Birk konsentis.
”Tiel estas! Kaj mi malamas fari aferojn kaŝe.”
”Ankaŭ mi,” diris Ronjo. ”Mi abomenas malnovan salfiŝon kaj tro longajn vintrojn, sed eĉ pli mi abomenas sekretumi, kiam tio estas tute sensenca.”
”Sed vi tamen faros? Por mi? Kaj printempe ĉio estos pli facila,” diris Birk. ”Tiam ni povos renkontiĝi en la arbaro anstataŭ tiu ĉi malvarma kelaĉo.”
Ili ambaŭ frostis tiel, ke klakis la dentoj, kaj fine Ronjo diris:
”Prefere mi iru nun, antaŭ ol ni frostmortas.”
”Sed vi ja revenos morgaŭ, ĉu ne? Al via pedika frato?”
”Mi kunportos pedikan kombilon kaj diversajn aliajn aferojn.”
Kaj tiun promeson ŝi plenumis. Frue en la matenoj tra la tuta vintro ŝi renkontis Birkon en la kelo kaj vivtenis lin per manĝaĵoj el la provizejo de Loviso.
Birk kelkfoje hontis akcepti ŝiajn donacojn.
”Mi sentas, kvazaŭ mi ŝtelus de vi,” li diris.
Sed pri tio Ronjo nur ridis.
”Ĉu mi ne estas filino de rabisto? Kial mi ne rabu do?”
Cetere ŝi sciis, ke granda parto de tio, kion Loviso havis en sia provizejo, siavice estis rabita de riĉaj komercistoj trapasantaj la arbaron.
”Rabisto prenas sen demandi kaj sen permeso, almenaŭ tion mi finfine lernis,” Ronjo diris. ”Kaj nun mi praktikas, kion mi lernis. Do manĝu senzorge.”
Ĉiutage ŝi ankaŭ donis al li po unu saketon da faruno kaj pizoj por ke li kaŝe metu ilin en la provizejon de Undiso. Nun mi do venis al tio, ŝi pensis, ke mi libervole vivtenas Borkorabistojn! Ve al mi, se scius Matiso!
Birk dankis por ŝia malavareco.
”Undino ĉiutage surpriziĝas, trovante ankoraŭ iom da faruno kaj pizoj en siaj kestegoj. Tio devas esti pro iuj harpiaj sorĉaĵoj, ŝi pensas,” diris Birk kaj ridis laŭ sia kutimo. Li jam rehavis sian antaŭan aspekton kaj ne plu havis la malsatan rigardon. Ronjo ĝojis pro tio.
”Kiu scias,” diris Birk, ”eble mia patrino pravas koncerne la harpiaĵojn. Ĉar vi fakte similas al malgranda harpio, Ronjo.”
”Tamen bonkora kaj sen ungegoj,” diris Ronjo.
”Jes, bonkora sen komparo! Kiom da fojoj vi savos mian vivon, fratineto?”
”Tiel ofte, kiel vi savis mian,” diris Ronjo. ”Estas simpla fakto, ke ni nepre bezonas unu la alian. Tion mi nun komprenis.”
”Jes, tiel estas,” diris Birk. ”Matiso kaj Borko opiniu kion ajn.”
Sed Matiso kaj Borko ne havis opinion, ĉar ili sciis nenion pri la gefrataj renkontiĝoj en la kelaj volbejoj.
”Ĉu vi jam estas sata?” demandis Ronjo. ”Ĉar nun mi venas elkombi pedikojn.”
Ŝi levis la kombilon kvazaŭ armilon kaj proksimiĝis al li.
Kompatindaj Borkorabistoj! En sia mizero ili eĉ ne posedis kombilon por senpedikiĝi. Sed des pli bone! Ŝi ŝatis senti la delikatajn harojn de Birk sub ŝiaj manoj kaj kombis lin pli ofte ol estis nepre necese.
”Mi jam estas tiel senmezure senpedika,” diris Birk, ”ke vi vane kombadas.”
”Tion ni vidos,” Ronjo diris kaj kombis kun impeto.
La severa vintro iom post iom mildiĝis. La neĝo komencis degeli, kaj iun tagon kun forta sunvarmo, Loviso elpelis la rabistojn en la neĝon por ke ili forlavu la plej ĝenan malpuraĵon.
Ili ne volis tion fari kaj obstine rezistis. Tio povas malutili al la sano, asertis Fjosok. Sed Loviso insistis. Estu fino al la vintra odoro, ŝi diris, eĉ se pereos ĉiu rabisto. Sen kompato ŝi elpuŝis ilin en la neĝon, kaj baldaŭ ruliĝis nudaj, sovaĝe hurlantaj rabistoj ĉie en la deklivoj ĉe la Lupokaptilo. Ili arde malbenis la nehumanan karakteron de Loviso, sed frotpurigis sin laŭ ŝia ordono. Ili ne kuraĝis ne obei.
Nur Kalva Petro firme rifuzis ruliĝi en la neĝo.
”Mi mortos eĉ sen tio,” li diris. ”Kaj tiam mi estu nature malpura.”
”Laŭ via plaĉo,” diris Loviso, ”sed unue vi povas almenaŭ pritondi la harojn kaj barbojn de la aliaj virŝafoj.”
Jes, tion Kalva Petro volonte konsentis fari. Li lerte manipulis la tondilon dum senlanigo de ŝafoj kaj ŝafidoj, do certe li sciis fasonigi ajnan virŝafon.
”Sed miajn proprajn du hartufetojn mi ne cedos. Superfluas rafinaĵoj, ĉar baldaŭ mi kuŝos en tombo,” li diris kaj karesis kontente sian kalvan kapon.
Tiam Matiso prenis lin per siaj grandegaj manoj kaj levis lin alten super la planko.
”Morti, tion vi lasu! Ĝis nun mi eĉ unu tagon ne vivis sen vi, maljuna stultulo, kaj tiam vi simple ne povas perfide formorti al mi, tion vi devas kompreni!”
”Nu, knabeto, pri tio ni vidos,” diris Kalva Petro kaj aspektis sufiĉe kontenta.
Dum la resto de la tago Loviso lavis la malpurajn vestaĵojn de la rabistoj. Kaj en la vestejo la rabistoj serĉis provizorajn vestaĵojn, dum la propraj sekiĝas. Plejparte temis pri aferoj rabitaj kaj hejmenportitaj de la avo de Matiso. Sed kiel iu saĝa homo iam volus vesti sin tiel, Fjosok demandis kaj heziteme surmetis ruĝan ĉemizon. Li tamen havis kaŭzon esti kontenta.
Pli terure estis por Knoto kaj Klipeto, kiuj pro manko de viraj vestaĵoj devis kontentiĝi per jupoj kaj subkorsaĵoj. Tio ne plibonigis ilian humoron. Sed Matiso kaj Ronjo bone amuzi ĝis.
En la vespero Loviso regalis per kokina supo por repaciĝi kun siaj rabistoj. Ili sidis kun malbonhumoraj mienoj ĉirkaŭ la longa tablo, puraj kaj tonditaj kaj preskaŭ nerekoneblaj. Eĉ la odoro estis alia.
Sed kiam la potenca odoro de la kokinsupo ŝvebis super la tablo, la rabistoj ĉesis paŭti. Kaj tuj post la manĝo ili kantis kaj dancis laŭ sia kutimo, nur iom malpli verve ol ordinare. Precipe Knoto kaj Klipeto detenis sin de ĉiuj altegaj saltoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.