La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RONJO, RABISTA FILINO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

17

La arbaro, kiun Ronjo amis, ankaŭ la aŭtuna arbaro, la vintra arbaro, nun ĝi denove estis ŝia amiko, kiel ĝi ĉiam estis. Lastatempe en la Ursogroto ŝi sentis ĝin minaca kaj malamika. Nun ŝi rondrajdis kun Birk en la frosta arbaro, kiu donis al ŝi nur ĝojon, kaj ŝi klarigis tion al Birk:

”Se oni nun scias, ke oni fariĝas varma ĝis la piedfingroj, kiam oni venos hejmen, tiam oni povas esti en la arbaro en ĉiuj veteroj, sed ne se oni devas kuŝi kaj hui en malvarma groto poste.”

Kaj Birk, kiu intencis travintri en la Ursogroto, estis nun sufiĉe kontenta povi sin varmigi ĉe la fajro hejme en la Borka fortikaĵo.

Tie li devas loĝi, tion li komprenis, ankaŭ Ronjo. Alie la malamikeco en la Matiskastelo profundiĝos.

”Kaj ĉu vi scias, ili fariĝis tiel supermezure gajaj, Undiso kaj Borko, kiam mi venis,” Birk diris. ”Neniam mi povis kredi, ke ili tiom interesiĝas pri mi.”

”Jes, vi rajtas loĝi ĉe ili,” Ronjo diris. ”Ĝis la printempo.”

Por Matiso estis ankaŭ taŭge, ke Birk loĝis en sia hejmo.

”Jes, jes,” li diris al Loviso. ”Tiu ŝtelisthundeto povas veni kaj foriri ĉi tie laŭplaĉe. Ni ja invitis lin al ni. Sed estas ripozo ne vidi konstante lian ruĝan kapaĉon.”

La vivo en la Matiskastelo pasis, kaj tie nun denove estis gaje. La rabistoj kantis kaj dancis kaj Matiso ridis sian bruan ridon same kiel pli frue.

Sed sama kiel pli frue tamen ne estis la rabista vivo. La batalo kontraŭ la inspektistaj soldatoj akriĝis. Matiso sciis, ke nun ili vere minacas lin. Kaj kial, tion li rakontis al Ronjo:

”Nur pro tio, ke en malluma nokto ni liberigis Peljon el la mizera kaptitejo, kie li sidis, kaj samtempe du el la  ŝtelisthundoj de Borko.”

”Klipeto kredis, ke Peljo estis pendigota,” Ronjo diris.

”Miajn rabistojn neniu pendigas,” Matiso diris. ”Kaj nun ni instruis al tiu fripona inspektisto, ke rabistojn oni ne havas tie, kie oni metis ilin.”

Sed Kalva Petro skuis heziteme sian kalvan kapon.

”Tial ni ankaŭ havas soldatojn kiel ĉevalmuŝojn en la tuta arbaro. Kaj la inspektisto fine venkos. Matiso, kiom ofte mi diru tion?”

”Jen li denove estas Kalva Petro, kun sia admonaĉado pri tio, ke Matiso kaj Borko devas repaciĝi, antaŭ ol estos tro malfrue. Unu sola forta rabistaro eble povus trakti la inspektiston kaj ĉiujn liajn soldatojn, sed ne du aroj, kiuj foruzas sian tempon trompante unu la alian kaj luktas pri rabaĵo kiel lupoj pri viandopecoj,” diris Kalva Petro.

Tion Matiso ne ŝatis aŭdi. Estis sufiĉe, ke li mem iam kaj tiam timetis.

”Vi parolas laŭ via prudento, maljunulo,” Matiso diris. ”Vi ja pravas en unu vidpunkto. Sed kiu laŭ vi estu ĉefo de tiu rabistaro?” li mokridis. ”Ĉu Borko? Mi, Matiso estas la plej potenca kaj forta rabisto en ĉiuj montoj kaj arbaroj kaj intencas resti tia. Sed ne estas certe, ke Borko komprenas tion.”

”Do, montru al li tion,” diris Kalva Petro. ”Duopan lukton kun li vi ja devas gajni, vi granda bovo.”

Ĝuste tion Kalva Petro estis elpensinta en solecaj ruzaj momentoj.

Duopa lukto, kiu povos konvinki Borkon pri lia loko kaj fari lin prudenta. Poste oni havu unu solan rabistaron en la Matisa kastelo, kie ĉiuj kunhelpu trompi la soldatojn por igi ilin sekvi erarvojojn kaj acidigi la vivon por ili, ĝis ili laciĝos je ĉasado de rabistoj. Ĉu ne estas ruze?

”Mi opinias, ke plej ruze estus ĉesigi rabadon,” diris Ronjo.

Kalva Petro ridetis al ŝi sian amikecan sendentan rideton.

”En tio vi tute pravas. Ronjo. Vi estas saĝa, sed mi estas tro maljuna kaj malforta por povi enbati tian ideon en la kapon de Matiso.”

Matiso rigardis ĉagrenita al li.

”Kaj tion vi diras, kiu mem estis glorfama rabisto kaj sub mia patro kaj sub mi. Ĉesigi rabadon? Per kio ni poste vivu, kion vi pensas?”

”Ĉu vi neniam rimarkis,” demandis Kalva Petro, ”ke ekzistas homoj, kiuj ne rabas, sed tamen vivas.”

”Jes, sed kiel?” Matiso diris acidhumore.

”Ho, jes. Ekzistas manieroj.” klarigis Kalva Petro. ”Mi konas unu, kiun mi povas instrui al vi, se mi ne scius, ke vi estas kaj restos rabisto ĝis vi estos pendigata, sed al Ronjo mi, kiam estos ĝusta tempo. rakontos bonan sekreton.”

”Do, kiun sekreton?” demandis Matiso.

”Kiel mi ĵus menciis,” diris Kalva Petro,” tion mi rakontos al Ronjo, por ke ŝi ne staru senhelpa tiun tagon, kiam oni pendigos vin.”

”Pendigos kaj pendigos kaj pendigos,” Matiso diris ĉagrenita.

”Nun vi silentu, maljuna korvo de malfeliĉo.” Kaj la tagoj pasis. Matiso ne aŭskultis la konsilojn de Kalva Petro. Sed en frua mateno antaŭ ol la Matisrabistoj surseligis siajn ĉevalojn, Borko venis rajdante al la Lupokaptilo kaj petis interparolon kun Matiso. Malfeliĉan sciigon li kunportis.

Kaj ĉar lia ĉefmalamiko tiel afable savis du Borkorabistojn el la malliberejo de la inspektisto antaŭ ne longe, li nun volis rekompenci tion per averto. Ĉifoje neniu rabisto, kiu volas gardi sian vivon, iru en la arbaron, Borko diris. Ĉar nun okazas io. Li venis rekte de la Rabista pasejo, kie la soldatoj embuskas. Du el liaj viroj estis kaptitaj kaj la tria estis grave vundita per sago, kiam li provis fuĝi.

”Tiuj friponoj ne permesas al kompatinda rabisto havi sian panon,” Borko diris amare.

Matiso kuntiris la brovojn.

”Ne, ni baldaŭ devas instrui ilin honti. Tion ĉi ni ne povas toleri.” Nur poste li rimarkis, ke li diris ni, kaj tiam li ĝemis peze. Li staris silenta dum momento kaj mezuris Borkon per la rigardo de supre ĝis malsupren.

”Ni eble unuiĝu,” li fine diris, kvankam li frostotremis pro siaj propraj vortoj. Paroli tiel al Borkorabisto. Kiel lia patro, avo kaj praavo timtremus en siaj tomboj, se ili scius tion.

Sed Borko aspektis vigligita.

”Nun vi escepte diris ion saĝan. Matiso. Unu forta rabistaro, tio estus bone. Sub unu forta ĉefo. Mi konas unun, kiu estus taŭga,” li diris kaj rektigis sin. ”Forta kaj konsilema, kia mi estas.”

Tiam Matiso eligis teruran ridegon.

”Venu vi, kaj mi montros al vi, kiu plej taŭgas kiel ĉefo.”

Kaj tiel Kalva Petro fariĝis kontenta. Duopa lukto okazu, tion Matiso kaj Borko trovis bona propono. Inter iliaj viroj la ekscitiĝo estis granda antaŭ tia ege agrabla novaĵo, kaj en la mateno antaŭ la lukto la Matisrabistoj en la ŝtonhalo tiel bruis, ke Loviso nepre devis elpeli ilin.

Kalva Petro elsnufis.

”Fanfaronu, kiam vi rajdos hejmen, tion diris ĉiam mia patrino.”

Kaj Ronjo rigardis kun malinklino al sia militema patro:

”Mi ne volas rigardi kiam vi ĉifos.”

”Tion vi ankaŭ ne faru,” Matiso diris. ”Virinoj kaj infanoj ne rajtas, laŭ kutimo kaj moro ĉeesti. Ne estas utile, oni opinias, ke ili vidu kiel okazas ĉe kunveno de sovaĝaj bestoj.” Tiel oni nomis fortomezurojn de tiu speco, kaj kun siaj krudaĵoj ili meritis tiun nomon.

”Sed vi, Kalva Petro, devas tamen ĉesti, ĉu?” daris Matiso.

”Kompreneble vi estas malforta, sed sovaĝbesta kunveno certe vivigos vin. Venu, maljunulo, mi metos vin sur mian ĉevalon. Ĉar nun estas tempo.”

Estis malvarma suna mateno kun frosto sur la tero, kaj en la maldensejo malsupre ĉe la Lupokaptilo staris Matisrabistoj kaj Borkorabistoj kun siaj lancoj kaj formis soldatan kordonon ĉirkaŭ Matiso kaj Borko. Nun oni konstatos, kiu pli taŭgas kiel ĉefo.

Sur monteto apude sidis Kalva Petro envolvita en felan kovrilon, kiel maljuna hirta korniko li aspektis, sed liaj okuloj brilis de espero, kaj li vigle sekvis ĉion, kio okazis tie malsupre.

La luktontoj deprenis ĉiujn vestojn escepte de la ĉemizoj kaj iris nun senŝuaj sur la frostigita tero. Ili palpis kaj premis sur siaj brakmuskoloj kaj trejnis la krurojn por moligi sin. ”Vi aspektas iom blunaza, Borko,” Matiso diris. ”Sed mi promesas al vi, ke vi baldaŭ varmiĝos.”

”Kaj mi promesas al vi saman bonon,” asertis Borko.

Ĉe sovaĝbestaj kunvenoj ĉiuj artifikoj estis permesataj. Oni rajtis rompi kaj ŝiri kaj gratvundi kaj mordi, per nudaj piedoj oni rajtis piedbati, tamen ne inter la femurojn. Tio estis rigardata kiel hontinda krimego, kaj tiu kiu faris tion per tio perdis la lukton.

”Estas por mi malĝojo,” Matiso diris kaj metis siajn ursobrakojn ĉirkaŭ la talion de Borko, ”ke vi estas tia fekulo”– jen li premis sed nur tiom, ke Borko komencis ŝviti – ”alie mi estus povinta fari vin mia subĉefo antaŭ longe” – li faris novan teruregan premon – ”kaj ne estus devigata premi la reno-sebon el vi nun” – jen li premis tiel ke Borko stertoris.

Kaj kiam li ne plu stertoris, li puŝis sian malmolan kapon frunte kontraŭ la nazon de Matiso, tiel ke li eksangis. ”Estas por mi granda malĝojo, ke mi devas detrui vian porknazegon” – jen li faris novan puŝon – ”ĉar vi estis jam antaŭe tiel malbela kiel oni povas deziri” – nun li ekkaptis unu el la oreloj de Matiso kaj ekŝiris. ”Du oreloj, ĉu vi bezonas pli ol unu?” li demandis kaj ekŝiris ankoraŭ foje, tiel ke la orelo iom malfiksi ĝis. Sed li ne plu povis teni ĝin, kiam Matiso en la sama momento per ĉiuj fortoj faligis lin kaj kun fermalmola pugno premis lian vizaĝon tiel ke ĝi sentiĝis multe pli plata ol antaŭe.

”Turmentas min supermezure,” Matiso diris, ”ke mi devas ĉifi vin tiel, ke Undiso devos plori ĉiufoje kiam ŝi vidos vin en plena taglumo.” Li ekpremis denove, sed nun Borko sukcesis kapti etan parton de la mano de Matiso inter siaj dentoj kaj ekmordis. De Mattiso venis kriego, li provis fortiri la manon, sed Borko tenis ĝin fikse, ĝis li ne plu povis pro sufokiĝo. Tiam li elkraĉis kelkajn haŭtŝiraĵojn en la vizaĝon de Matiso. ”Jen vi havu, prenu ilin hejmen por la kato,” li diris, sed li spiregis forte. Ĉar nun Matiso kuŝis sur li kun sia tuta pezo. Kaj montriĝis baldaŭ, ke eĉ se Borko havis fortajn dentojn, li ne povis kompari sin kun Matiso, kiam temis pri aliaj fortoj.

Kiam la lukto finiĝis, Matiso staris tie kiel ĉefo, sanga en la vizaĝo kaj kun la restoj de la ĉemizo flirtantaj kiel malgrandaj strioj ĉirkaŭ la korpo. Sed tamen ĉefo en ĉiu colo, tion ĉiuj rabistoj devis konfesi, eĉ se estis malgaje por kelkaj, kaj precipe por Borko.

Borko estis malbone traktata, li estis proksima al ploro kaj Matiso volis diri al li kelkajn vortoj de konsolo.

”Frato Borko, jes, de nun ni estas fratoj,” li diris. ”Nomon kaj honoron kiel ĉefo vi konservos en ĉiuj viaj vivtagoj kaj viajn virojn vi mem regu, sed ne forgesu, ke Matiso estas la plej potenca ĉefo en ĉiuj montoj kaj arbaroj, kaj mia vorto decidas ek de nun, tion vi scias.”

Borko kapjesis silente, tre parolema li ne estis en tiu momento.

Sed la saman vesperon Matiso havis festmanĝon en la ŝtonhalo por la rabistoj de Matiskastelo kaj la propraj kaj la borkaj, grandioza festeno kun manĝo superflua, kaj sufiĉe multe da biero.

Dum la paso de la vespero Matiso kaj Borko pli kaj pli frati ĝis. Alterne ridante kaj plorante ili sidis kune ĉe la longtablo kaj rememoris sian infanaĝon, kiam ili kune ĉasis ratojn en la malnova porkejo. Multajn aliajn okazintaĵojn ili memoris kaj povis prirakonti. Ĉiuj rabistoj kontente aŭskultis kaj ridis, ankaŭ

Birk kaj Ronjo, kiuj sidis ĉe la tablofino, aŭskultis kun ĝojo. Ilia rido pepetis tiel alte kaj klare super la krudaj sonoj de la rabistoj. Por Matiso kaj Borko estis gojo aŭskulti ilin.

Dum longa kaj malfacila tempo neniu Ronjo kaj neniu Birk sidis en la Matsikastelo. Kaj Matiso kaj Borko apenaŭ alkutimi ĝis al la feliĉo denove havi ilin hejme. Tial tiu rido sonis kiel la plej dolĉa muziko en iliaj oreloj, kaj tio igis ilin al plua troigo pri siaj infanaj jaroj.

Sed subite Matiso diris:

”Ne malĝoju, ke vi hodiaŭ ne sukcesis. Pli bonaj tempoj povos veni por la Borka gento. Kiam vi kaj mi ne plu ekzistos, via filo estos ĉefo, mi kredas, ĉar mia filino ne volas, kaj kiam ŝi diras ne, tiam estas ne, tion ŝi havas de sia patrino.”

Borko aspektis plenkore kontenta, kiam li aŭdis tion. Sed Ronjo vokis trans la tablo: ”Kaj vi kredas, ke Birk volos fariĝi rabista ĉefo?”

”Tion li volos,” Borko diris certege.

Tiam Birk faris kelkajn paŝojn kaj stariĝis tiel, ke ĉiuj povis vidi lin. Li levis sian dekstran manon kaj ĵuris solene neniam fariĝi rabisto, kio ajn okazos.

Malgaja silento ekestis en la ŝtonhalo. Borko sidis larmokula pro sia filo, kiu tiel nenature degeneriĝis. Sed Matiso provis konsoli lin:

”Mi devis alkutimiĝi,” li diris, ”kaj tion ankaŭ vi devas. Oni ne povas decidi pri siaj infanoj nuntempe. Ili faras kion ili volas, oni devas nur alkutimiĝi al tio. Sed facile ne estas.”

La du ĉefoj sidis longe malgaje rigardante en la estontecon, kie la fiera rabista vivo de Matiso- kaj Borkogentoj estos nur legendo kaj baldaŭ forgesita memoro.

Nur iom post iom ili revenis al la ratĉasado en la porkejo.

Ili decidis havi amuzan vesperon spite al siaj obstinaj infanoj. Kaj iliaj rabistoj konkuris forpeli la malĝojon per vigla rabistokantado kaj sovaĝaj dancoj. Ili ĉirkaŭkuris en rondo, tiel ke krakis en la planko. Ankaŭ Birk kaj Ronjo kunsaltis en la danco, kaj Ronjo instruis al Birk multajn gajajn rabistokurojn.

Dume Loviso kaj Undiso sidis en ĉambreto por si mem. Ili manĝis kaj trinkis kaj interparolis. Pri plej multaj aferoj ili havis malsamajn opiniojn, nur en unu afero ili samopiniis: kiel ege agrable estas iam kaj tiam povi ripozigi la orelojn kaj ne aŭdi eĉ unu solan virpepon.

Sed en la ŝtonhalo la festo pludaŭris. Ĝis Kalva Petro subite falis planken pro laceco. Gajan kaj viglan tagon li havis malgraŭ sia aĝo, sed nun li ne plu povis, kaj Ronjo helpis lin al lia dormĉambro. Tie li kontenta kaj elĉerpita malleviĝis sur sian liton, kaj Ronjo volvis la felkovrilon ĉirkaŭ lin.

”Kvietigas mian maljunan koron,” diris Kalva Petro, ”ke nek vi kaj nek Birk volas fariĝi rabistoj. Tio oni povis esti kun ĝojo en pasintaj tempoj, ion alian mi ne diras, sed nun estas pli malfacile, nun oni povas esti pendigita sen prokrasto.”

”Jes, kaj homoj krias kaj ploras, kiam oni forprenas, kion ili havas,” Ronjo diris. ”Tion mi neniam povus elteni.”

”Ne, mia infano, tion vi neniam eltenus,” diris Kalva Petro.

”Sed nun mi rakontos al vi etan sekreton, se vi promesas ne rakonti ĝin al iu ajn vivanta homo.”

Kaj tion promesis Ronjo.

Kalva Petro kaptis ŝiajn etajn varmajn manojn por varmigi siajn proprajn, kiuj estis tre malvarmaj, kaj jen li rakontis:

”Vi, mia ĝojo kaj konsolo.” li diris. ”Kiam mi estis juna kaj estis en la arbaro same kiel vi, mi iufoje povis savi la vivon al eta grizgnomo, kiun la harpioj nepre volis mortigi. Grizgnomoj kompreneble estas kanajlaro, sed ĉi tiu estis iamaniere alia, kaj dankema li estis poste, tiel ke mi preskaŭ ne povis liberiĝi de li. Li insistis kaj volis doni al mi … ne, jen estas Matiso,” diris Kalva Petro, ĉar nun Matiso staris ĉe la pordo kaj volis scii kien Ronjo malaperis antaŭ longe, ĉar la festo estis finita, kaj estis tempo por la Lupokanto.

”Unue mi devas aŭdi la finon de tiu ĉi fabelo,” Ronjo diris.

Kaj dum Matiso obstine restis atendanta, Kalva Petro flustris la daŭrigon en ŝian orelon.

”Kiel bone,” Ronjo diris, kiam ŝi estis aŭdinta ĉion.

Venis la nokto. Baldaŭ la tuta Matiskastelo kun la krudaj rabistoj dormis. Sed Matiso lamentis malfacile sur sia ripozejo.

Loviso estis ŝmirinta ĉiujn liajn vundojn kaj bluaĵojn, sed ne helpis. Nun li havis tempon senti kaj la difektoj turmentis lin terure, se li nur movis la malgrandan piedfingron. Li ne havis eĉ dormeton, kaj ĉagrenis lin, ke Loviso dormas kviete kaj profunde. Fine li vekis ŝin.

”Doloras,” li diris,” kaj mia sola espero estas, ke tiu fekulo Borko turmentiĝas eĉ pli.”

Loviso turnis sin al la muro. ”Viroj,” ŝi diris kaj reekdormis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.