La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA FRATOJ LEONKORO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

16

Ne, Jonatano ne mortigis Katlan. Karmo faris tion. Kaj Katla mortigis Karmon. Antaŭ niaj okuloj. Ni vidis tion.

Neniu alia ol Jonatano kaj mi vidis du monstrojn el al pratempo periigi unu la alian. Ni vidis ilin lukti unu kontraŭ la alia en la Karma-falo ĝismorte.

Kiam Katla ekkriis kaj malaperis, ni unue ne povis tion kredi.

Ne estis kredeble, ke ŝi vere malaperis. Tie, kie ŝi subakviĝis, ni vidis nur kirliĝantan ŝaŭmon. Nenion pli. Neniun Katlan.

Sed poste ni vidis la serpentan drakon. Li levis sian verdan kapon el la ŝaŭmo, kaj lia vosto kirlis la akvon, ho, li estis terura, giganta serpento, same longa kiel la rivero estis larĝa, ĝuste kiel diris Elfrida.

Drakserpento en la Karma-falo, pri kiu ŝi aŭdis fabelojn, kiam ŝi estis knabineto, li ne estis pli fabela ol Katla. Li ekzistis kaj estis monstro same terura kiel Katla. Lia kapo balanciĝis ĉiudirekten, li serĉis … kaj tiam li vidis Katlan. Ŝi leviĝis el la profundo kaj subite estis meze en la akvokirlaĵoj, kaj siblante la serpento ĵetis sin super ŝin kaj volvis sin ĉirkaŭ ŝin. Ŝi ŝprucis sian mortofajron kontraŭ li, sed li ĉirkaŭpremis ŝin tiel forte, ke la fajro estingiĝis en ŝia brusto. Tiel ili mortvundis unu la alian denove kaj denove. Ili ambaŭ batis kaj mordis kaj volis mortigi. Mi supozis, ke ili sopiris tion ek de la pratempo, jes, ili batis kaj mordis furiozege, ĵetis siajn terurajn korpojn unu kontraŭ la alia en la kirliĝanta akvo. Katla kriegis inter la mordoj, sed Karmo atakis tute silente, kaj nigra draksango kaj verda serpentosango elfluis en la blankan ŝaŭmon kaj farbis ĝin malhele kaj venene.

Kiom longe ili batalis? Mi ne scias. Ŝajnis al mi, ke mi staris tie sur la pado dum miloj da jaroj kaj vidis nenion alian ol la du furiozajn monstrojn en ilia lasta batalo.

Longa kaj terura batalo estis tio, sed finfine ĝi ĉesis. Venis tranĉa krio de Katla, estis ŝia mortkrio, poste ŝi silentis. Tiam Karmo ne plu havis kapon. Sed lia korpo daŭrigis la premon ĉirkaŭ ŝi, kaj kunvolvitaj ili subakviĝis malsupren en la profundon, kaj poste ne plu estis iu Karmo aŭ iu Katla, ili estis for kvazaŭ ili neniam ekzistis. La ŝaŭmo denove estis blanka kaj la venena monstro-sango forlavita de la fortaj akvoj de la Karma-falo. Ĉio estis kiel antaŭe, kiel ekde la pratempo.

Ni staris tie sur la pado kaj tremspiris, kvankam ĉio estis finita. Paroli ni ne kapablis dum longa tempo. Sed fine Jonatano diris:

”Ni devas for de tie ĉi! Rapide! Baldaŭ malheliĝos, kaj mi ne volas esti en Karmanjaka, kiam la nokto falos.”

Kompatindaj Grimo kaj Fjalaro. Mi ne scias, kiel ni persvadis ilin ekstari kaj kiel ni sukcesis foriri de tiu loko. Ili estis tiel elĉerpitaj, ke ili apenaŭ povis levi la hufojn.

Sed ni forlasis Karmanjakan kaj lastan fojon rajdis trans la ponton. Poste la ĉevaloj ne plu havis fortojn por eĉ unu paŝo.

Tuj kiam ni atingis la alian finon de la ponto ili falis kaj restis kuŝantaj. Estis kvazaŭ ili pensis, ni helpis vin atingi Nangijalan, kaj tio devas sufiĉi!

”Ni faros nian subĉielan fajron ĉe nia antaŭa loko,” diris Jonatano. Li aludis pri la klifo, kie ni estis dum la nokto de la fulmotondro, kiam mi vidis Katlan la unuan fojon. Mi timtremis ankoraŭ, kiam mi pensis pri tio, kaj mi prefere tranoktus aliloke. Sed ni ne kapablis pluiri momente.

Unue ni devis trinkigi niajn ĉevalojn, antaŭ ol ni povis dormi.

Ni donis akvon al ili, sed ili ne volis trinki. Ili estis tro lacaj.

Tiam mi ektimis.

”Jonatano, estas strange pri ili,” midiris. ”Ĉu vi pensas, ke ili fartos pli bone post la dormo?”

”Jes, ĉio estos pli bona poste,” diris Jonatano.

Mi karesis Fjalaron, kiu kuŝis kun fermitaj okuloj.

”Kian tagon vi havis, kompatinda Fjalaro,” mi diris. ”Sed morgaŭ ĉio estos bona. Tion diris Jonatano.”

Ni faris fajron ĝuste tie, kie ni faris la unuan. Kaj la fulmotondro-klifo vere estis la plej bona loko, kiun oni povis elekti por subĉiela fajro, se oni nur povus forgesi, ke Karmanjaka estis tiel proksima. Malantaŭe ni havis altajn montoflankojn.

Ili ankoraŭ estis varmaj pro la suno kaj ŝirmis nin kontraŭ ĉiuj ventoj. Antaŭ ni la klifo vertikale falis en la Karmafalon, kaj la flanko pli proksima al la ponto ankaŭ estis kruta deklivo malsupren al verda herbejo, kiu nun videblis kiel eta, verda makulo fore, fore sub ni.

Ni sidis ĉe nia fajro kaj vidis la krepuskon fali sur la Montojn de la Praaj Montoj kaj sur la Riveron de la Praaj Riveroj.

Mi estis laca, kaj mi opiniis, ke mi neniam travivis pli longan kaj pli malfacilan tagon. De la sunleviĝo ĝis la sunsubiro ne ekzistis io alia ol sango, timo kaj morto. Aventuroj okazas, kiuj devus ne okazi, iam diris Jonatano, kaj dum tiu ĉi tago jam okazis pli ol sufiĉe da ili. La tago de la batalo – ĝi vere estis longa kaj malfacila, sed nun ĝi finiĝis.

Tamen la malĝojo ne finiĝis. Mi pensis pri Matiaso. Fortege mi funebris pri li, kaj dum ni sidis ĉe la fajro, mi demandis Jonatanon:

”Kie estas Matiaso nun, vi pensas?”

”Li estas en Nangilima ,” respondis Jonatano.

”Nangilima, pri tio mi neniam aŭdis,” mi diris.

”Jes, vi aŭdis pri ĝi,” diris Jonatano. ”Ĉu vi ne memoras tiun matenon, kiam mi forlasis la Ĉerizo-valon kaj vi tiel timis? Ĉu vi ne memoras, kion mi tiam diris: ’Se mi ne revenos, ni vidos unu la alian en Nangilima.’ Kaj tie estas Matiaso nun.”

Poste li rakontis pri Nangilima. Jam de longe li ne rakontis ion al mi, ni ne havis tempon. Sed nun, kiam li sidis ĉe la fajro kaj parolis pri Nangilima, estis kvazaŭ li sidis sur la rando de la sofo hejme en la urbo.

”En Nangilima … en Nangilima” diris Jonatano per tiu voĉo, kiun li ĉiam uzis dum li rakontis. ”En Nangilima ankoraŭ estas la tempo de la subĉielaj fajroj kaj de la fabeloj.”

”Kompatinda Matiaso, do estas aventuroj tie, kiuj devus ne okazi,” mi diris. Sed Jonatano klarigis, ke en Nangilima ne estas la tempo de kruelaj fabeloj, sed gaja tempo plena de ludoj. La homoj ludas tie, jes ili ankaŭ laboras kompreneble kaj helpas unuj al la aliaj pri ĉio, sed ili multe ludas kaj kantas kaj dancas kaj rakontas fabelojn, li diris, kelkfoje ili timigas la infanojn per kruelaj kaj terurigaj fabeloj pri monstroj kiel Karmo kaj Katla kaj pri kruelaj viroj kiel Tengo. Sed poste ili ridas pri tio.

”Ĉu vi timas?” ili demandas la infanojn. Estas ja nur fabeloj.

Tiaj aferoj neniam ekzistis. Almenaŭ ne en niaj valoj.

Matiaso tre bonfartas en Nangilima, diris Jonatano. Li posedas malnovan bienon en la Pomo-valo. Estas la plej bela bieno en la plej bela kaj plej verda el ĉiuj valoj de Nangilima.

”Baldaŭ estos la tempo pluki la pomojn en lia ĝardeno,” diris Jonatano. ”Tiam ni devus esti tie por helpi lin. Li estas tro maljuna por grimpi sur ŝtupetarojn.”

”Mi preskaŭ deziras, ke ni povus iri tien,” mi diris. Ĉar ŝajnis esti tiel agrable en Nangilima, kaj mi tre sopiris al Matiaso.

”Ĉu?” diris Jonatano. ”Nu, ni povus loĝi ĉe Matiaso. En Matias-bieno en la Pomo-valo de Nangilima.”

”Rakontu al mi pri tio,” mi diris.

”Ho, estus bonege,” diris Jonatano. ”Ni ĉirkaŭrajdus en la arbaroj, kaj ni farus subĉielajn fajrojn diversloke – se vi nur scius, kiaj estas la arbaroj ĉirkaŭ la valoj de Nangilima! Kaj profunde en la arbaroj oni trovas klarajn lagetojn. Ni povus fari subĉielan fajron ĉe alia lago ĉiun vesperon kaj resti for dum tagoj kaj noktoj kaj poste reveni hejmen al Matiaso.”

”Kaj helpi lin pri la pomoj,” mi diris. ”Sed tiam Sofia kaj Orvaro devus prizorgi la Ĉerizo-valon kaj la Dornrozo-valon sen vi, Jonatano.”

”Jes, kial ne,” diris Jonatano. ”Sofia kaj Orvaro ne plu bezonas min, ili mem povas ĉion reordigi en siaj valoj.”

Sed poste li silentis kaj ne rakontis plu. Ni ambaŭ silentis, kaj mi estis laca kaj tute ne gaja. Ne estis konsolo aŭdi pri Nangilima, kiu situis tiel longe for.

La krepusko pli kaj pli densiĝis, kaj la montoj pli kaj pli nigriĝis. Ĝrandaj nigraj birdoj ŝvebis super ni kaj morne kriis.

Ĉio aspektis morna. La Karma-falo muĝis, mi tediĝis aŭskulti ĝin. Tio memorigis min pri tio, kion mi volis forgesi. Trista, trista ĉio estis, kaj neniam mi denove estos gaja, mi imagis.

Mi pli proksimiĝis al Jonatano. Li sidis senmova, apoganta sin kontraŭ la montoflanko, kaj lia vizaĝo estis pala. Li aspektis kiel fabela princo, sed pala kaj elĉerpita princo li estis.

Kompatinda Jonatano, ankaŭ vi ne estas gaja, mi rimarkis, ho, se mi nur povus gajigi vin iomete!

Dum li sidis tie silente, Jonatano subite diris:

”Biskoto, estas io, pri kio mi devas paroli kun vi!”

Tuj mi ektimis, ĉar kiam li parolis tiel, li ĉiam havis ion malgajigan por diri.

”Kion vi devas rakonti al mi?” mi demandis.

Li karesis mian vangon per la fingro.

”Ne timu Biskoto …, sed ĉu vi memoras tion, kion Orvaro diris? La plej eta tuŝo de la fajro de Katla sufiĉas por paralizi aŭ mortigi homon. Ĉu vi memoras tion?”

”Jes, sed kial vi parolas pri tio nun?” mi demandis.

”Ĉar … ,” diris Jonatano. ”Ĉar eta flamo de la fajro de Katla tuŝis min, kiam ni fuĝis de ŝi.”

Mia koro estis peza en mia brusto pro malĝojo kaj timo la tutan tagon, sed mi ne ploris. Nun la larmoj elverŝiĝis kiel krio.

”Ĉu vi denove mortos, Jonatano?” mi kriis. Kaj Jonatano diris:

”Ne! Sed tion mi deziras. Ĉar mi neniam plu povos movi min.”

Li klarigis al mi, kiel kruela estas la fajro de Katla. Se ĝi ne mortigas, ĝi faras ion multe pli teruran. Ĝi detruas ion en la homo tiel ke li paraliziĝas. En la komenco oni ne rimarkas tion, sed gi alŝteliĝas malrapide kaj senkompate.

”Nun mi kapablas movi nur ankoraŭ la brakojn” li diris.

”Kaj baldaŭ mi eĉ ne kapablos tion.”

”Sed ĉu vi ne pensas, ke tio forpasos,” mi diris plorante.

”Ne, Biskoto, tio neniam forpasos,” diris Jonatano. ”Nur se mi povus iri al Nangilima!”

Se nur li povus iri al Nangilima, ho, nun mi komprenis! Li intencis lasi min denove, tion mi komprenis. Jam unu fojon li malaperis al Nangijala sen mi …

”Sed ankoraŭfoje ne,” mi kriis. ”Ne sen mi! Vi ne rajtas malaperi al Nangilima sen mi! ”

”Ĉu vi volas veni kun mi?” li demandis.

”Jes, kion vi pensas,” mi respondis. ”Ĉu mi ne diris al vi, ke kien vi iros, mi akompanos vin? ”

”Tion vi diris, kaj tio estas mia konsolo,” diris Jonatano.

”Sed estas malfacile atingi Nangiliman.”

Li restis silenta, kaj poste li diris:

”Ĉu vi memoras tiun tagon, kiam ni saltis? Tiun teruran tagon, kiam estis fajro, kaj ni saltis el la fenestro en la korton. Tiam mi venis al Nangijala, ĉu vi memoras?”

”Certe mi memoras tion!” mi diris kaj eĉ pli forte ploris. ”Kial vi demandas? Ĉu vi ne scias, ke mi rememoras pri tio ĉiun momenton?”

img-27

”Jes, tion mi scias,” respondis Jonatano kaj denove karesis mian vangon. Kaj poste li diris:

”Mi pensas, ke eble ni povus salti denove. De la klifo. Tien malsupren sur la herbejon.”

”Tiam ni mortos,” mi diris. ”Sed ĉu ni tiam venos al Nangilima?”

”Jes, estu tutcerta pri tio,” diris Jonatano.

”Tuj kiam ni tuŝos la teron, ni vidos la lumon de Nangilima. Ni vidos la matenan lumon super la valoj de Nangilima, jes, ĉar tie estas nun mateno.”

”Ha, ha, do ni povos salti rekte al Nangilima,” mi ĝojis kaj ridis la unuan fojon de post longa tempo.

”Tion ni povos,” diris Jonatano. ”Kaj tuj kiam ni alvenos, ni vidos la padon al la Pomo-valo rekte antaŭ ni. Kaj Grimo kaj Fjalaro jam atendas nin tie. Necesos nur surseliĝi kaj rajdi for.”

”Kaj vi tute ne estos paralizita tiam?” mi demandis.

”Ne, tiam mi liberiĝos de ĉio malbona, kaj mi estos plena de ĝojo! Kaj ankaŭ vi, Biskoto, ankaŭ vi estos gaja. La pado al la Pomo-valo iras tra arbaro. Ĉu vi povas imagi rajdi tie en la matena sunbrilo, vi kaj mi?”

”Bone,” mi diris kaj ridis ankoraŭfoje.

”Kaj ni ne rapidos,” diris Jonatano. ”Ni povos bani nin en lageto, se ni volos. Tamen ni atingos la Pomo-valon antaŭ ol Matiaso pretigos la supon.”

”Kiel li ĝojos, kiam ni venos,” mi diris. Sed poste estis kvazaŭ mi ricevis baton de klabo. Grimo kaj Fjalaro, kiamaniere ni kondukos ilin al Nangilima?

”Kiel vi povas diri, ke ili jam atendas nin tie? Ili kuŝas apud ni dormante.”

”Ili ne dormas, Biskoto! Ili jam mortis. Pro la fajro de Katla. Vi vidas nur iliajn ŝelojn tie. Kredu min, Grimo kaj Fjalaro jam staras ĉe la pado al Nangilima kaj atendas nin.”

”Ni rapidu,” mi diris, ”tiel ke ili ne atendu tro longe.”

Tiam Jonatano rigardis min ridetante.

”Mi tute ne kapablas rapidi,” li diris. ”Mi ne povas movi min, ĉu vi forgesas tion?”

Kaj tiam mi komprenis, kion mi devos fari.

”Jonatano, mi portos vin sur la dorso,” mi diris. ”Vi iam faris tion por mi. Kaj nun mi faros tion por vi. Tio estas justa.”

”Jes, tio estas justa,” diris Jonatano. ”Sed ĉu vi kuraĝos, Biskoto Leonkoro? ”

Mi iris al la rando de la klifo kaj rigardis malsupren. Jam estis tro melhele. Mi apenaŭ vidis la herbejon. Sed estis tiel profunde, ke mi sentis kapturniĝon. Se ni saltos malsupren, ni ambaŭ tutcerte atingos Nangiliman. Neniu restos sola por funebri kaj plori kaj timi.

Sed ne estas ni, kiuj devos salti, mi devos fari tion.

Estis malfacile atingi Nangiliman, Jonatano diris, kaj nun mi komprenis kial.

Kiamaniere mi kuraĝos, kiamaniere mi kuraĝos?

Nu, se vi ne kuraĝos nun, mi pensis, vi estas eta mizera fiulo, kaj vi neniam estos io alia ol eta mizera fiulo.

Mi reiris al Jonatano.

”Jes, mi kuraĝas,” mi diris.

”Brava, eta Biskoto,” li diris. ”Ni faru!”

”Unue mi volas sidi apud vi dum iom da tempo,” mi diris.

”Ne tro longe,” diris Jonatano.

”Ne, nur ĝis estos tute malhele,” mi diris. ”Tiel ke mi nenion vidos.”

Kaj mi sidis apud li kaj tenis lian manon kaj sentis, ke li estas forta kaj profunde bonkora kaj ke nenio estas vere minaca, se li estas kun mi.

Tiam venis la nokto, kaj la malhelo falis super Nangijala, super la montoj kaj la rivero kaj la tero. Kaj mi staris ĉe la rando kun Jonatano, kiu forte kroĉis sin per siaj brakoj ĉirkaŭ mia kolo, kaj mi sentis, kiel li de malantaŭe spiris kontraŭ mia orelo. Li spiris tute trankvile, ne kiel mi … Jonatano, mia frato, kial mi ne estas tiel kuraĝa kiel vi?

Mi ne vidis la abismon antaŭ mi, sed mi sciis, ke ĝi estas tie. Kaj necesis nur, ke mi faru unu paŝon en la mallumon, kaj ĉio finiĝos. Okazos tute rapide.

”Biskoto Leonkoro,” diris Jonatano, ”ĉu vi timas?”

”Ne … jes, mi timas! Sed tamen mi faros, Jonatano, mi faras nun … nun … kaj poste mi neniam plu timos. Neniam plu ti … ”

”Ho, Nangilima! Jes, Jonatano, jes, mi vidas la lumon! Mi vidas la lumon!


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.