La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FRATOJ LEONKORO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2026 Geo

La Enhavo

4

Kaj poste, la venontan matenon, tiam ni rajdis. Jes vere, mi kapablis rajdi, kvankam la unuan fojon mi sidis sur ĉevalo – mi ne komprenas, kial en Nangijala oni kapablas fari simple ĉion. Mi galopis kvazaŭ mi ĉiam faris tion.

Sed vidi Jonatanon, kiel li rajdis! Ŝi, kiu tiam opiniis, ke mia frato similas al fabela princo, ŝi devus ĉeesti, kiam li venis rajdante kiel vento sur sia ĉevalo tra la herbejoj en la Ĉerizovalo, tiam ŝi vidus fabelan princon, kiun ŝi neniam forgesus!

Ho, kiam li galope venis kaj transsaltis la rivereton per saltego, kvazaŭ li transflugis ĝin, dum lia hararo flirtis ĉirkaŭ li, jes, tiam oni vere povis imagi, ke li estas fabela princo. Li ankaŭ estis vestita preskaŭ kiel princo, aŭ eble pIi similis al kavaliro.

Troviĝis amaso da vestoj en ŝranko en la Rajdisto-bieno.

Mi ne scias de kie ili devenis, sed tute ne estis tiaj, kiajn oni nuntempe uzas, sed ĝuste kiel kavaliraj vestoj. Ni elprenis ankaŭ por mi. Miajn proprajn malnovajn vestaĉojn mi forjetis, kaj mi neniam plu volis ilin revidi, ĉar Jonatano diris, ke ni devas esti vestitaj tiel, kiel konvenas al la tempo, en kiu ni nun vivas, alie la homoj en la Ĉerizo-valo opinius, ke ni estas strangaj. La tempo de subĉielaj fajroj kaj de fabeloj, ĉu ne estis tio, kion Jonatano diris? Dum ni ĉirkaŭrajdis tie, portante niajn belajn kavalirajn vestojn, mi demandis lin:

”Verŝajne estas tre antikva tempo, en kiu ni vivas ĉi tie en Nangijala?”

”Certagrade jes,” diris Jonatano. ”Kompreneble estas antikva tempo por ni. Sed oni ankaŭ povus diri, ke estas juna tempo.”

Li iom pripensis.

”Jes, certe,” li diris, ”juna, freŝa kaj bona tempo, en kiu oni povas vivi facile kaj simple.”

Sed poste liaj okuloj malheliĝis. ”Almenaŭ tie ĉi en la Ĉerizo-valo,” li diris.

”Ĉu estas malsame en aliaj lokoj?” mi demandis. Kaj Jonatana respondis, ke vere ne ĉie estas same.

Kia bonŝanco, ke ni alvenis precize ĉi tien – ĝuste tien ĉi en la Ĉerizo-valon, kie la vivo estas tiel facila kaj simpla, kiel diris Jonatano. Ne povas esti pIi facila kaj simpla kaj amuza vivo ol dum tia mateno. Unue oni vekiĝas en sia kuirejo pro la suno, kiu brilas tra la fenestroj, kaj pro la birdoj, kiuj trilas kaj ĝojas en la arboj ekstere. Kaj oni vidas Jonatanon, kiu trankvile metas panon kaj lakton sur la tablon, kaj post manĝado oni iras por manĝigi siajn kuniklojn kaj strigli sian ĉevalon.

Kaj poste oni ekrajdas, jes, oni ekrajdas, kaj pendas roseroj en la herbo, kiuj ĉie trembrilas kaj lumas. Burdoj kaj abeloj zumas en la ĉerizfloroj, kaj la ĉevalo galopegas, kaj oni ne timas. Imagu, oni eĉ ne timas, ke subite ĉio finiĝos, kiel kutime okazas pri bonaj aferoj. Ne en Nangijala! Almenaŭ ne tie ĉi en la Ĉerizo-valo!

Ni longtempe rajdis tien kaj tien sur la herbejoj laŭ nia emo. Poste ni sekvis la padon laŭlonge de la rivereto laŭ ĉiuj sinuoj kaj kurbiĝoj, kaj subite ni ekvidis la matenan fumon de la vilaĝo en la valo. Unue nur la fumstriojn, sed poste la tutan vilaĝon kun ĝiaj malnovaj domoj kaj bienoj. Ni aŭdis kokojn krii kaj hundojn boji kaj ŝafojn kaj kaprinojn bleki, ĉio sonis matene freŝe. Ŝajnis, ke la vilaĝo ĵus vekiĝis.

Virino kun korbo je la brako venis renkonte al ni sur la pado. Certe estis farmistino nek juna nek maljuna, kun bruna haŭto, kian oni ricevas, kiam oni estas subĉiele en ĉiuspeca vetero. Ŝi estis eksmode vestita, kiel en la fabeloj.

”Jen, Jonatano, via frato finfine venis, ĉu ne,” ŝi diris kaj afable ridetis.

”Jes, nun li venis,” diris Jonatano, kaj oni aŭdis, ke li tre volonte diris tion.

”Biskoto, jen Sofia,” li poste aldonis, kaj Sofia kapsalutis.

”Jes, jen Sofia,” ŝi diris. ”Bone, ke mi renkontis vin. Do, vi mem povas porti la korbon.”

Kaj Jonatano prenis la korbon, kvazaŭ li kutimis fari tion kaj ne bezonis demandi, kio estas en ĝi.

”Vi certe venos kun via frato al la Ora Koko ĉi-vespere, ĉu ne, por ke ĉiuj salutu lin,” diris Sofia.

Jonatano respondis, ke tion li faros, kaj poste ni adiaŭis ŝin kaj hejmen rajdis. Mi demandis Jonatanon, kio estas la Ora Koko.

”La gastejo,” diris Jonatano. ”Ĝi nomiĝas Ora Koko kaj situas en la vilaĝo. Tie ni renkontiĝas kaj parolas pri kio necesas paroli.”

Mi antaŭĝojis kuniri al la Ora Koko vespere, por vidi la homojn, kiuj loĝas en la Ĉerizo-valo. Ĉion pri la Ĉerizo-valo kaj Nangijala mi volis scii. Mi volis vidi, ĉu ĉio ekzakte kongruis kun tio, kion diris Jonatano. Hazarde mi pensis pri io, pri kio mi nun memorigis lin, dum ni rajdis.

”Jonatano, vi diris, ke en Nangijala oni travivas aventurojn de mateno ĝis vespero kaj eĉ dum la noktoj, ĉu vi memoras tion? Sed tie ĉi estas tute trankvile kaj tute neniuj aventuroj.”

Tiam Jonatano ridis.

”Ne forgesu, ke vi venis nur hieraŭ. Stultulo, vi apenaŭ metis la nazon tien ĉi! Por travivi aventurojn vi certe havos okazon.”

Kaj mi diris, kiam mi bone pripensis la aferon, ke jam estis sufiĉe aventure kaj mirige, kion ni travivis en la Rajdistobieno kun niaj ĉevaloj kaj kunikloj kaj ĉio. Pliajn aventurojn mi ne bezonos.

Tiam Jonatano strange rigardis min, kvazaŭ li kompatis min kaj diris:

”Jes, vidu Biskoto, mi dezirus, ke estus por vi ĝuste tiel. Ĉar sciu, okazas aventuroj, kiuj devus ne okazi.”

Kiam ni alvenis hejmen, Jonatano elpakis la korbon de Sofia sur la kuireja tablo. Estis pano en ĝi kaj botelo da lakto kaj eta poto kun mielo kaj kelkaj krespoj.

”Ĉu Sofia provizas nin per manĝaĵo?” mi demandis suprizite.

Ĝis nun mi ne tre multe pripensis, kiel ni ricevu ion por manĝi.

”Kelkfoje ŝi tion faras,” diris Jonatano.

”Tute senpage?” mi demandis.

”Senpage, jes eble oni povas diri tion,” respondis Jonatano.

”En la Ĉerizo-valo ĉio estas senpaga. Ni donas kaj helpas unu al la alia laŭbezone.”

”Ĉu vi donas ion al Sofia?” mi demandis.

Tiam li denove ridis.

”Jes, certe,” li diris. ”Interalie ĉevalsterkon por ŝiaj rozbedoj. Tiujn mi prizorgas por ŝi – tute senpage.”

Kaj poste li diris mallaŭte, tiel ke mi apenaŭ aŭdis lin:

”Krom tio mi faras por ŝi ankaŭ kelkajn aliajn servojn.”

Ĝuste tiam mi vidis, ke li elprenis ion alian el la korbo. Estis kunvolvita papereto, nur tio. Li disvolvis ĝin kaj legis, kio estis skribita sur ĝi, kaj tiam li kuntiris la brovojn, kvazaŭ li malŝatis la legitajn vortojn. Sed li diris nenion al mi, kaj mi ne volis demandi. Mi opiniis, ke certe li rakontos, kio estas skribita sur liaj slipoj, kiam li volas ke mi sciu.

Ni havis malnovan ŝrankon en unu angulo de la kuirejo.

Tuj la unuan vesperon en la Rajdisto-bieno Jonatano rakontis al mi pri ĝi. Troviĝas sekreta tirkesto en ĝi, li diris, kesto, kiun oni nek povos trovi nek malfermi, se oni ne konas la mekanismon. Kompreneble mi volis ĝin tuj vidi, sed tiam Jonatano diris:

”Alian fojon. Nun ni dormu.”

Poste mi endormiĝis kaj forgesis pri ĝi, sed nun mi denove rememoris, kiam Jonatano iris al la ŝranko, kaj mi aŭdis kelkajn strangajn kraketojn. Ne estis malfacile imagi, kion li faras. Li kaŝis la slipon en la sekretan keston. Kaj poste li ŝlosis la ŝrankon kaj metis la ŝlosilon en malnovan pistujon, kiu staris alte sur breto en la kuirejo.

Poste ni iris iom naĝi, kaj mi plonĝis de la ponto en la akvon, imagu, ke mi kuraĝis tion! Kaj poste Jonatano faris por mi fiŝkaptilon similan al tiu, kiun li mem havis, kaj ni iom fiŝkaptis. Nur tiom multe, ke sufiĉis al ni por tagmanĝo. Mi kaptis unu grandan perkon kaj Jonatano du. Ni kuiris la fiŝojn hejme en poto, kiu pendis per fera ĉeno super la fajro en nia granda kameno. Kaj post la manĝado Jonatano diris:

”Nun, Biskoto, ni vidu, ĉu vi kapablas celpafi. Tio necesas kelkfoje.”

Li gvidis min al la stalo, kaj en la jungilejo pendis du pafarkoj. Mi komprenis, ke Jonatano ilin faris, ĉar ĉiam li faris pafarkojn por la infanoj sur la korto hejme en la urbo. Sed tiuj ĉi estis pIi grandaj kaj pIi belaj, fakte ili estis jam veraj armiloj.

Ni pendigis celtabulon sur la stalpordon, kaj tie ni celpafis la tutan posttagmezon. Jonatano montris al mi kiel pafi. Kaj mi pafis kontentige bone, sed kompreneble ne tiel bone kiel Jonatano, ĉar li trafis la celon preskaŭ ĉiufoje.

Estis strange pri Jonatano, kvankam li ĉion scipovis multe pIi perfekte ol mi, li mem ne opiniis, ke tio estas mirakla.

Li neniam fanfaronis, sed faris ĉion preskaŭ sen cerbumi pri ĝi. Kelkfoje mi pensis, ke li deziras, ke mi estu pIi sukcesa ol li. Foje ankaŭ mi trafis la celcentron, kaj tiam li aspektis tiel gaja, kvazaŭ li ricevis donacon de mi.

Kiam venis la vespera krepusko, Jonatano diris, ke estas tempo, nun ni iru al la Ora Koko. Ni fajfis al Grimo kaj Fjalaro.

Ili libere paŝtiĝis sur la herbejoj ekstere de la Rajdistobieno, sed kiam ni fajfis, ili tuj galopis al la barilpordo. Tie ni selis ilin, eksidis, kaj poste ni malrapide rajdis malsupren al la vilaĝo.

Subite mi sentis timon. Mi ja preskaŭ ne kutimis renkonti homojn, kaj tute ne tiajn, kiaj loĝas tie ĉi en Nangijala, kaj tion mi diris al Jonatano.

”Kion vi timas?” li demandis. ”Vi certe ne pensas, ke tie ĉi estas iu, kiu volas suferigi vin, ĉu?”

”Ne, certe ne, sed eble ili ridos pri mi.”

Mi mem opiniis, ke sonis stulte diri tion, ĉar kial ili ridu pri mi? Sed ĉiam venas al mi imagoj tiaj.

”Aŭskultu. Mi pensas, ke ekde nun ni nomu vin Karlo, ĉar vi nomiĝas Leonkoro,” diris Jonatano. ”Biskoto Leonkoro, tio eble ridigus ilin. Vi mem preskaŭ mortridis pro tio, kaj ankaŭ mi.”

Jes, mi tre deziris havi la nomon Karlo. Tio vere pIi bone taŭgis por mia nova familia nomo.

”Karlo Leonkoro,” mi gustumis la sonon. ”Tie ĉi rajdas Karlo kaj Jonatano Leonkoro,” sonas bele, mi opiniis.

”Tamen vi ĉiam estos mia kutima Biskoto,” diris Jonatano.

”Vi bone sciu tion, eta Karlo.”

Baldaŭ ni estis malsupre en la vilaĝo kaj rajdis laŭlonge de la vilaĝa strato kun klakantaj hufoj. Ne estis malfacile trovi la vojon, ĉar ni aŭdis ridojn kaj babiladojn jam de malproksime.

Kaj ankaŭ la ŝildon kun granda ora koko ni vidis, jes vere, jen la Ora Koko – tia malnova hejmeca gastejo, pri kiuj oni kutimas legi en libroj. Hejmece brilis lumoj el la fenestretoj. Oni vere sentis emon provi, kiel estas, eniri tian gastejon. Ĉar tion neniam mi faris.

Sed unue ni rajdis en la korton, kaj tie ni ligis Grimon kaj Fjalaron apud aron da aliaj ĉevaloj starantaj tie. Certe Jonatano pravis, ke oni devas havi ĉevalon en Nangijala. Mi supozas, ke ĉiu homo el la tuta Ĉerizo-valo alvenis rajdante al la Ora Koko tiun vesperon. La trinkejo estis plenplena de homoj, kiam ni eniris. Viroj kaj inoj, adoltoj kaj etuloj intermiksitaj, ĉiuj el la vilaĝo estis tie kaj sidis kaj parolis kaj amuziĝis, kvankam kelkaj infanetoj jam endormiĝis en la sinoj de siaj gepatroj.

Kia bruo ekestis, kiam ni alvenis!

”Jonatano,” ili kriis, ”jen Jonatano!”

La gastejestro mem – grandstatura, rozvanga kaj tre bonaspekta viro – kriis tiel laŭte, ke aŭdeblis tra la bruo:

”Jen venas Jonatano, ne, jen vere venas la fratoj Leonkoro! Ambaŭ!”

Li venis al mi kaj tuj starigis min sur tablon, por ke ĉiuj vidu min, kaj mi staris tie kaj sentis, ke mia vizaĝo tute ruĝiĝis.

Sed Jonatano diris:

”Jen mia amata frato, Karlo Leonkoro, kiu finfine alvenis! Vi devas esti amikaj al li, same amikaj kiel vi estas al mi.”

”Jes, pri tio vi povas fidi,” diris la gastejestro kaj remetis min sur la plankon. Sed antaŭ ol li lasis min, li premis min al sia brusto momenton, kaj mi sentis, kiel forta li estas.

”Ni du,” li diris, ”ni certe estos same bonaj amikoj kiel Jonatano kaj mi. Joso estas mia nomo. Sed plej ofte oni nomas min: ’Ora Koko’. Kaj al ’Ora Koko’ vi rajtos veni, kiam ajn vi volos, ne forgesu tion, Karlo Leonkoro.”

Ankaŭ Sofia sidis tie ĉe tablo tute sola, kaj Jonatano kaj mi sidigis nin apud ŝin. Pro tio ŝi ĝojis, mi pensas. Ŝi ridetis amike kaj demandis, kion mi opinias pri mia ĉevalo, kaj scivolis, ĉu Jonatano okaze povos veni, por helpi al ŝi en la ĝardeno.

Sed poste ŝi sidis silente, kaj tiam mi rimarkis, ke ŝi maltrankvilas pro io. Mi ankaŭ rimarkis ion alian. Ĉiuj, kiuj sidis tie en la trinkejo, rigardis al Sofia preskaŭ respektoplene, kaj kiam iu ekstaris por eliri, ĉiam li klinsalutis al nia tablo, kvazaŭ estis io rimarkinda pri ŝi. Mi ne povis kompreni kial. Ŝi sidis tie en siaj simplaj vestoj kun tuko sur la kapo kaj kun siaj brunaj labormanoj en la sino kiel simpla kamparanino. Kio estas rimarkinda pri ŝi, mi demandis min.

Mi amuziĝis tie en la gastejo. Ni kantis multajn kantojn, kelkajn, kiujn mi jam konis, kelkajn, kiujn mi neniam aŭdis.

Kaj ĉiuj homoj estis gajaj. Tamen, ĉu vere ili estis gajaj? Kelkfoje ŝajnis al mi, ke ili havas sekretajn ĉagrenojn, same kiel Sofia. Estis kvazaŭ ili de tempo al tempo pensis pri io. Pri io, kion ili timis. Sed Jonatano ja diris, ke la vivo en la Ĉerizo-valo estas facila kaj simpla. Do, kion ili timu? Nu, plej ofte ili estis gajaj, kantis kaj ridis, kaj ĉiuj estis bonaj geamikoj kaj sendube ŝatis unuj la aliajn. Sed mi havis la impreson, ke la plej amata estas Jonatano. Estis same kiel hejme en la urbo, ĉiuj ŝatis lin. Kaj ankaŭ Sofia – mi supozis – estas tre ŝatata.

Sed poste, kiam Jonatano kaj mi intencis iri hejmen kaj venis en la korton por malligi niajn ĉevalojn, tiam mi demandis:

”Jonatano, kio rimarkinda estas pri Sofia?”

Tiam ni aŭdis malafablan voĉon apud ni:

”Jes, vere! Kio rimarkinda estas pri Sofia, ĝuste tion mi jam de longe demandas min!”

Estis malhele en la korto, tiel ke ni ne povis vidi la personon, kiu parolis. Sed subite li paŝis en la lumon de fenestro, kaj mi rekonis viron, kiu sidis proksime al ni en la trinkejo, iu kun ruĝaj buklaj haroj kaj eta ruga barbo. Li tiam frapis mian atenton, ĉar la tutan tempon li sidis kaj aspektis malbonhumora kaj tute ne kunkantis.

”Kiu estas tiu,” mi demandis Jonatanon, kiam ni klakadis tra la pordego. ”Lia nomo estas Huberto,” li respondis. ”Kaj li tute bone scias, kio rimarkinda estas pri Sofia.”

Poste ni rajdis hejmen. Estis malvarma, steloluma vespero.

Neniam mi vidis tiom da steloj tiel brilaj. Mi provis diveni, kie troviĝas la stelo Tero.

Sed Jonatano diris: ”La stelo Tero, nu, tiu migras ie en neimagebla distanco fore en la spacoj, ĝin vi ne povas vidi de ĉi tie.”

Estas iom malgajiga tio, mi opiniis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.