La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FRATOJ LEONKORO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2026 Geo

La Enhavo

12

Ni dormis sub piceo tiun nokton, kaj ni vekiĝis frue en la matena krepusko.

Kaj frostosentis. Almenaŭ mi frostosentis. Kuŝis nebulo inter la arboj. Apenaŭ ni vidis Grimon kaj Fjalaron. Ili videblis kiel grizaj fantomĉevaloj en la griza lumo kaj silento ĉirkaŭ ni. Tute silente estis. Kaj iel malgajige. Mi ne scias, kial mi sentis ĉion tiel malgaje kaj solece kaj timige, kiam mi vekiĝis tiun matenon. Mi nur scias, ke mi resopiris al la varma kuirejo ĉe Matiaso kaj timis tion, kio atendis nin. Tion, pri kio ni nenion sciis.

Mi provis ne montri al Jonatano, kiel mi sentis min. Ĉar eble li decidus sendi min reen al Matiaso, kaj mi ja volis esti kun li en ĉiuj malfacilaĵoj, kiom ajn danĝeraj ili fariĝus.

Jonatano rigardis min kaj iom ridetis.

”Ne aspektu tiel malfeliĉa, Biskoto,” li diris. ”Tio ĉi estas nenio. Fariĝos multe pli terure.”

Jes, kia konsolo estis tio! Sed subite la suno ekbrilis, kaj la nebulo malaperis.

La birdoj ekkantis en la arbaro, ĉio malĝojiga kaj malkuraĝiga forflugis samtempe, kaj la danĝero ne plu ŝajnis tiel minaca.

Krome mi sentis min pli varma. La sunbrilo baldaŭ varmigis ĉion. Mi sentis, ke ĉio iĝas pli bona, preskaŭ tute bona.

Certe ankaŭ Grimo kaj Fjalaro bonsentis. Ili estis liberigitaj el sia malhela stalo kaj denove povis sin paŝti per freŝa, verda herbo. Tion ili ŝatas, mI pensis.

Sed Jonatano fajfis por alvoki ilin, mallaŭta fajfo nur estis, sed ili aŭdis ĝin kaj venis.

Nun li volis for, Jonatano. Al fora loko! Tuj!

”Ĉar la muro staras tuj malantaŭ tiu avel-arbustaro,” li diris.

”Kaj mi ne havas emon subite rigardi en la okulojn de Dodiko.”

Nia subtera tunelo finiĝis inter kelkaj avel-arbustoj tuj apude. Sed la elirejo ne plu videblis. Jonatano kovris ĝin per branĉetoj. Li indikis la lokon per kelkaj bastonetoj, por ke ni retrovu ĝin.

”Ne forgesu, kiel aspektas tiu ĉi loko,” li diris. ”Memoru tiun ĉi grandan ŝtonon kaj la piceon, kie ni dormis kaj la avelarbustaron, ĉar ankoraŭfoje ni eble venos tiun ĉi vojon. Se ne… ”

Poste li silentis. Kaj ni surseliĝis kaj silente rajdis for.

Tuj poste kolombo venis fluganta super la pintoj de la arboj.

Unu el la blankaj kolomboj de Sofia.

”Jen Paloma,” diris Jonatano, sed mi ne komprenas, kiamaniere li povis rekoni ŝin de tia distanco.

Ni longe estis atendintaj aŭdi ion de Sofia. Nun finfine venis ŝia kolombo, nun, kiam ni jam estis ekster la muro. Ŝi flugis rekte al la Matias-bieno. Baldaŭ ŝi sidiĝos ĉe la kolombejo ekster la stalo, sed tiam nur Matiaso estos tie por legi ŝian mesaĝon.

Tio ĉagrenis Jonatanon.

”Se nur tiu kolombo estus veninta hieraŭ,” li diris. ”Tiam mi scius nun, kion mi devas scii.”

Sed nun ni devis rajdi for de la Dornrozo-valo kaj de la muro kaj for de la tenganoj, kiuj ĉasis Jonatanon.

”Ni devos trovi vojon malsupren al la rivero per ĉirkaŭiro tra la arbaro,” diris Jonatano, ”kaj poste ni sekvos la bordojn al la Karma-falo.”

”Kaj tie, Karlo, tie vi vidos akvofalon, tian, kian vi eĉ en sonĝo neniam povus imagi.”

”Ne povus imagi eĉ en sonĝo!” mi diris. ”Mi ja entute neniam vidis altajn akvofalojn.”

Mi vere ne multon vidis, antaŭ ol mi venis al Nangijala.

Neniam vidis arbaron similan al tiu, kiun ni nun trarajdis.

Estis vere fabela arbaro, malhela kaj densa, kaj ne ekzistis videbla pado. Oni devis rajdi inter la arboj, kiuj tuŝis niajn vizaĝojn per siaj humidaj branĉetoj. Sed tamen tio plaĉis al mi – vidi la sunon brili inter la trunkoj kaj aŭskulti la birdojn kaj senti la odoron de humidaj arboj kaj herboj kaj de ĉevaloj.

Sed plej bele estis, ke mi rajdis kun Jonatano.

La aero estis freŝa kaj malvarmeta en la arbaro, sed dum la rajdado varmiĝis. Ni havos varmegan tagon, jam oni povis tion konstati.

Baldaŭ la Dornrozo-valo troviĝis longe for malantaŭ ni, kaj ni rajdis profunde en la arbaro. Tie, en maldensejo kun altaj arboj ĉirkaŭe, ni ekvidis grizan dometon meze en la malhela arbaro. Kiamaniere iu povis loĝi tiel solece? Sed iu loĝis tie.

Venis fumo el la kamentubo kaj ekstere paŝtis sin kelkaj kaprinoj.

”Ĉi tie Elfrida loĝas,” diris Jonatano. ”Ŝi certe donos al ni iom da kaprina lakto, kiam ni petos ŝin.”

Kaj ni ricevis lakton, tiom multe, kiom ni volis havi. Estis bone, ĉar ni jam longe rajdis kaj ankoraŭ nenion manĝis. Sur la ŝtuparo antaŭ la pordo de Elfrida ni sidis kaj trinkis ŝian kaprinan lakton kaj manĝis de tiu pano, kiun ni havis en niaj dorsosakoj kaj kaprinan fromaĝon, kiun Elfrida donis al ni kaj manplenon da sovaĝaj fragoj, kiujn mi kolektis en la arbaro.

Ĉio bone gustis, kaj ni satiĝis.

Elfrida, ŝi estis eta, dika, bonkora maljunulino, kiu loĝis tie sola kun la kaprinoj kaj griza kato kiel siaj solaj akompanantoj.

”Dank’ al Dio mi ne loĝas malantaŭ iuj muroj,” ŝi diris.

Ŝi konis multajn homojn en la Dornrozo-valo, kaj ŝi volis scii, ĉu ili ankoraŭ vivas. Jonatano devis rakonti. Li estis malgaja, kiam li tion faris. Ĉar plejparte la novaĵoj estis tiaj, ke ili dolorigis la bonkoran maljunulinon.

”Kial la homoj tiel devas suferi en mizero en la Dornrozovalo,” diris Elfrida. ”Malbenita Tengo! Kaj Katla! Ĉio estus eltenebla, se nur li ne havus Katlan.”

Ŝi tenis sian antaŭtukon antaŭ la okuloj kaj ploris. Mi ne eltenis tion vidi. Mi iris por trovi pli da fragoj. Sed Jonatano restis kaj longe parolis kun Elfrida.

Mi cerbumis, dum mi kolektis la fragojn. Kiu estas Katla, kaj kie estas Katla?

Kiam mi ekscios tion?

Ni fine atingis la riveron en la forta meztaga varmego. La suno pendis kiel fajra globo sur la ĉielo, kaj la akvo brilis kaj radiis kiel miloj da sunetoj. Ni staris alte sur la kruta borddeklivo kaj vidis la riveron profunde sub ni. Kia vidaĵo estis tio!

La Rivero de la Praaj Riveroj torentis al la Karma-falo, tiel ke la ŝaŭmo kirliĝis kaj disŝprucis. Ĝia potenca akvo impetis tien, kaj ni aŭdis la foran tondradon de la akvofalo.

Ni volis iri malsupren al la akvo kaj freŝigi nin. Grimo kaj Fjalaro povis libere vagi en la arbaro por trovi rivereton, el kiu ili povis trinki. Sed ni volis nin bani en la rivero. Do, ni kuregis malsupren laŭ la kruta deklivo kaj jam komencis depreni la vestojn, dum ni kuris.

Salikoj kreskis ĉe la rando de la bordo. Unu saliko elstreĉis la trunkon super la rivero kaj trempis la branĉetojn en la akvo. Ni rampis sur la trunkon, kaj Jonatano montris al mi, kiel mi tenu min je branĉo kaj mergu min en la akvokirlaĵojn.

”Sed firme alkroĉu vin,” li diris, ”aŭ vi atingos la Karmafalon pli rapide ol estos bone por vi.”

Kaj mi tenis min tiel forte, ke la fingro-artikoj blankiĝis. Mi balanciĝis en la akvo pendante je mia branĉo kaj lasis la akvon fluegi super mi. Pli plezurige mi neniam banis min, kaj neniam pli danĝere. Mi sentis la suĉon de la Karma-falo tra la tuta korpo.

Poste mi grimpis reen sur la trunkon. Jonatano helpis min, kaj ni sidis inter la foliaro de la saliko kvazaŭ en verda domo, kiu ŝvebis super la akvo. La rivero kirliĝis kaj saltis tuj sub ni, kvazaŭ ĝi volis denove logi nin en la akvon kaj kredigi al ni, ke ne estas danĝere. Sed nur necesis trempi la piedfingrojn en la akvon, por ke mi sentu la fortegan suĉon, kiu volis porti min for.

Dum mi sidis tie, mi hazarde rigardis supren al la deklivo, kaj mi ektimis. Venis rajdistoj tie – tenganoj portantaj longajn lancojn. Ili venis galope, sed pro la akvomuĝo ni ne povis audi la sonon de la ĉevalhufoj.

Ankaŭ Jonatano vidis ilin, sed mi ne povis rimarki, ke li timis. Ni silente sidis tie kaj atendis, ke ili preterpasu. Sed tion ili ne faris. Ili haltis, deseliĝis, kvazaŭ ili intencas ripozi. Mi demandis Jonatanon:

”Ĉu vi pensas, ke ili serĉas vin?”

”Tute ne,” li diris. ”Ili venas de Karmanjaka kaj iros al la Dornrozo-valo. Ekzistas pendo-ponto super la rivero ĉe la Karma-falo. Tengo plej ofte sendas siajn soldatojn tiun vojon.”

”Sed ne necesas, ke ili haltu ĝuste tie ĉi,” mi opiniis.

Pri tio Jonatano konsentis.

”Mi vere ne volas, ke ili vidu min,” li diris, ”kaj tiel subite ekpensos pri Leonkoro.”

Mi nombris ses ulojn sur la deklivo. Ili ekscite interparolis pri io kaj fingromontris al la akvo. Ni ne povis aŭdi, kion ili diris. Sed subite unu el ili komencis instigi sian ĉevalon malsupren laŭ la deklivo al la rivero. Li venis rajdante preskaŭ rekte al ni, kaj mi ĝojis, ke ni estas bone kaŝitaj en la arbo.

La aliaj kriis post li:

”Ne faru tion, Perko! Vi dronos kaj kun vi la ĉevalo!”

Sed tiu, kiun ili nomis Perko, nur ridis kaj kriis responde:

”Vi vidos! Se mi ne sukcesos atingi tiun rokon kaj reveni, mi regalos vin ĉiujn per biero. Tion mi ĵuras.”

Nun ni komprenis, kion li intencas fari.

Roko elstaris el la akvo iom distance de la bordo. La torento kirliĝis ĉirkaŭ ĝi. Perko evidente hazarde ekvidis ĝin, kiam ili preterrajdis, kaj nun li intencis paradi sian aŭdacon.

”Tiu frenezulo,” diris Jonatano, ”ĉu li kredas, ke la ĉevalo povos naĝi kontraŭ la fluo tiom longe?”

Perko jam demetis kaskon kaj mantelon kaj botojn, kaj li sidis sur la dorso de la ĉevalo, vestita nur per ĉemizo kaj pantalono kaj provis devigi la ĉevalon iri en la riveron. Eta, bela, nigra ĉevalino estis ĝi. Perko kriis kaj blasfemis kaj instigis, sed la ĉevalino ne volis. Ŝi timis. Tiam li batis ŝin. Li ne havis rajdbastonon. Li batis ŝin sur la kapon per la pugnoj kaj mi aŭdis, ke Jonatano plorsingultis same kiel tiam sur la placo.

Fine Perko tamen sukcesis. La ĉevalino henis kaj estis tute ekster si pro timego, sed ĵetis sin en la riveron, ĉar tiu frenezulo tion volis. Terure estis ĉion vidi, kaj vidi kiel ŝi luktis, kiam la torento ŝin prenis.

”Ŝi drivos rekte al ni ,” diris Jonatano. ”Perko povas fari, kion li volas, sed li neniam sukcesos naĝigi ŝin al tiu roko.”

Sed ŝi provis, ŝi vere provis! Ho, kiel ŝi baraktis, kompatinda ĉevalino, kaj kiel ŝi teruriĝis, kiam ŝi sentis, ke la rivero estis pli forta ol ŝi.

Eĉ Perko finfine komprenis, ke li riskis perdi sian vivon.

Tiam li volis konduki ŝin reen al la bordo, sed li baldaŭ konstatis, ke tio ne eblas. Ne, ĉar la torento volis ion alian. La torento volis perforte tiri lin al la Karma-falo, kaj tion li meritis.

Sed la ĉevalinon mi kompatis. Ŝi estis tute senpova nun.

Ili drivis al ni, ĝuste kiel Jonatano diris. Baldaŭ ili preterpasos nin kaj malaperos. Mi povis vidi la timegon en la okuloj de Perko. Li sciis, kien la torento portos lin.

Mi turnis la kapon por vidi, kie Jonatano estas, kaj mi ekkriis, kiam mi vidis lin. Ĉar li pendis de la branĉo super la akvo kiel eble plej proksime je ĝia fino. Renversita, kun la gamboj kroĉitaj ĉirkaŭ la trunko, li pendis, kaj ĝuste kiam Perko venis tuj sub lin, Jonatano kaptis lian hararon kaj alten tiris lin, tiel ke li povis atingi la branĉon.

Kaj poste Jonatano alvokis la ĉevalinon: ”Venu ĉevalineto, venu ĉi tien!”

Ŝi jam preterdrivis, sed ŝi faris furiozan provon atingi lin.

Nun ŝi ne portis la pezulon Perko surdorse, tamen ŝi preskaŭ sinkis, sed iel Jonatano kaptis ŝian bridon kaj komencis tiri kaj haŭli. Estis lukto inter morto kaj vivo, ĉar la rivero ne volis perdi sian viktimon. Ĝi volis preni kaj la ĉevalinon kaj Jonatanon.

Mi furioziĝis kaj kriis al Perko:

”Helpu, vi bovaĉo, helpu!”

Li estis grimpinta supren en la arbon, kie li komforte kaj sekure sidis proksime al Jonatano, sed la sola, kion tiu stultulaĉo kapablis fari por helpi, estis klini sin antaŭen kaj krii:

”Simple lasu la ĉevalinon! Du aliaj vagadas supre en la arbaro, mi prenos unu el tiuj. Nur lasu!”

Oni ege fortiĝas, kiam oni koleras, mi iam aŭdis, kaj pro tio oni certe povas aserti, ke Perko tamen helpis al Jonatano savi la ĉevalinon.

Sed poste li furioze alkriis Perkon:

”Vi idioto, ĉu vi pensas, ke mi savis vian vivon, por ke vi poste ŝtelu mian ĉevalon? Ĉu vi ne hontas?”

Eble Perko hontis, mi ne scias. Li diris nenion. Li eĉ ne demandis pri ni. Li nur pene supreniris la krutaĵon kun sia kompatinda ĉevalino, kaj tuj poste la tuta grupo malaperis.

Ni faris subĉielan fajron super la Karma-falo tiun vesperon.

Kaj mi certas, ke neniu fajro de iu ajn tempo aŭ de iu ajn mondo brulis sur bivakejo simila al tiu, kie ni ekbruligis la nian.

Tio estis terura loko, timiga kaj bela kiel neniu alia loko en ĉielo aŭ sur tero, mi pensas. La montoj kaj la rivero kaj la akvofalo, ĉio estis nekredeble giganta kaj grandioza. Jes, estis kiel en sonĝo, kaj mi diris al Jonatano:

”Oni ne povas kredi, ke ĉio ĉi estas reala. Estas kiel io el pratempa sonĝo, ĉu ne?”

Ni staris sur la ponto, tiu pendponto, kiun Tengo konstruigis super la abismo, kiu dividis la landojn Karmanjaka kaj Nangijala, kiuj frontis unu la alian de la du flankoj de la Rivero de la Praaj Riveroj.

La rivero torentis profunde en la abismo sub la ponto, kaj poste ĝi sin ĵetis muĝegante malsupren en la Karma-falo, kies abismo estis eĉ pli profunda kaj timiga.

Mi demandis Jonatanon:

”Kiamaniere oni kapablas konstrui ponton super tiaj teruraj abismoj?”

”Jes, tion ankaŭ mi dezirus scii,” li diris. ”Kaj kiom da homaj vivoj perdiĝis dum ĝia konstruo? Kiom da homoj falis malsupren kriante kaj malaperis en la Karma-falon. Ankaŭ tion mi ŝatus scii.”

Mi timtremis. Ŝajnis al mi, ke mi aŭdas la kriojn ankoraŭ resoni inter la krutaj flankoj de la abismo.

Ni nun estis tute proksimaj al la lando de Tengo. Ĉe la alia flanko de la ponto mi vidis padon, kiu serpentumis supren inter la montoj. La Montoj de la Praaj Montoj en Karmanjaka.

”Se vi sekvos tiun padon, vi venos al la fortikaĵo de Tengo,” diris Jonatano.

Mi eĉ pli timtremis. Sed mi pensis, ke okazu kio ajn morgaŭ – tiun ĉi vesperon mi tamen sidos ĉe subĉiela fajro kune kun Jonatano la unuan fojon en mia vivo.

Ni faris la fajron sur roko alte super la falo. Proksime al la ponto. Sed mi sidis tiel, ke mi turnis la dorson kontraŭ ĉio. Mi volis vidi nek la ponton al la lando de Tengo nek ion alian. Mi nur vidis la lumon de la fajro, kiu flagris inter la rokoj. Estis bele kaj ankaŭ iom strange timige.

Kaj mi vidis la belan, karan vizaĝon de Jonatano en la lumo de la fajro, kaj la ĉevalojn, kiuj staris ripozante iom pli fore.

”Tio ĉi estas multe pli bela ol mia antaŭa subĉiela fajro,” mi diris. ”Ĉar nun mi sidas tie ĉi kun vi, Jonatano!”

Kie ajn mi estis, mi sentis min sekura, se nur Jonatano estis kun mi. Mi sentis min feliĉa, ke mi finfine povis ĝui subĉielan fajron kune kun li, ĉar tiel ofte ni parolis pri tio, kiam ni vivis sur la tero.

”La tempo de la subĉielaj fajroj kaj de la fabeloj, ĉu vi memoras, ke vi tion diris?” mi demandis Jonatanon.

”Jes, tion mi memoras,” li respondis. ”Sed tiam mi ne sciis, ke en Nangijala ekzistas tiel malbonaj fabeloj.”

”Ĉu ĉiam devos esti tiel?” mi demandis.

Li iom sidis silente kaj rigardis en la fajron.

”Nu,” li tiam diris, ”post la fina batalo Nangijala verŝajne denove estos lando, kie la fabeloj estos belaj kaj la vivo facila kaj simpla, kiel ĝi estis antaŭe.”

La fajro ekflagris, kaj per la brilo mi vidis, kiel laca kaj malgaja li aspektas.

”Sed la finbatalo, vi komprenas, Biskoto, nur povos esti malbona fabelo pri morto kaj morto kaj morto. Tial Orvaro devos gvidi tiun batalon, ne mi. Ĉar mi ne kapablas mortigi iun.”

Jes tion mi scias, mi pensis. Kaj poste mi demandis lin:

”Kial vi savis la vivon de tiu Perko, ĉu tio estis bona?”

”Mi ne scias, ĉu tio estis bona aŭ ne,” diris Jonatano. ”Sed ekzistas aferoj, kiujn oni devas fari, alie oni ne estas homo, sed nur mizera fiulo. Tion mi jam diris al vi.”

”Sed imagu, se li estus konstatinta kiu vi estas,” mi diris, ”kaj se ili estus kaptintaj vin.”

”Jes, tiam ili estus kaptintaj Leonkoron kaj ne mizeran fiulon,” diris Jonatano.

Nia fajro finbrulis kaj ekmalheliĝis super la montoj. Unue venis krepusko, kiu ĉion mildigis kaj afabligis kaj moligis. Sed poste nigra, muĝanta malhelo ĉirkaŭis nin, en kiu oni aŭdis nur la Karma-falon kaj ne vidis la plej etan lumeton ie ajn.

Mi rampis kiel eble plej proksimen apud Jonatano. Ni sidis tie apogante nin kontraŭ la monto kaj en la malhelo interparolis.

Mi ne timis, sed kaptis min stranga maltrankvilo.

Jonatano diris, ke ni devus dormi. Sed mi sciis, ke mi ne povos dormi. Mi apenaŭ povis paroli pro tiu maltrankvilo. Ne pro la malhelo, sed pro io alia, kion mi ne komprenis, kvankam mi havis Jonatanon apud mi.

Subite ekfulmis, kaj krakego de tondro reeĥiĝis inter la montoj. Tuj super ni ekfuriozis ŝtormo, tondroŝtormo neimagebla.

Krakegoj tondradis super la montoj kaj supersonis eĉ la bruegon de la Karma-falo. Akraj fulmoj ĉasis unuj la aliajn sur la ĉielo. Lumoj ekflagregis, kaj tuj poste la mallumo eĉ pli profundiĝis. Estis, kvazaŭ nokto el praaj tempoj englutis nin.

Tiam venis fulmego, pli terura ol ĉiuj aliaj, kiu momente ekflagris kaj ĵetis sian blindigan lumon super ĉion.

Kaj en tiu lumego videblis Katla. JEN STARIS KATLA!

img-20img-21


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.