La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FRATOJ LEONKORO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2026 Geo

La Enhavo

13

Jes, mi vidis Katlan, sed mi ne scias, kio okazis poste. Mi nur dronis kiel en nigran profundon kaj vekiĝis nur, kiam la fulmotondro de longe preterpasis kaj jam ekheliĝis super la montopintoj. Tiam mi kuŝis kun la kapo en la sino de Jonatano, kaj la timo kaptis min tuj, kiam mi memoris – tie malproksime ĉe la alia flanko de la rivero, tie Katla staris sur klifo alte super la Karma-falo. Mi plorĝemis kiam mi memoris tion, kaj Jonatano provis konsoli min.

”Ŝi ne plu estas tie. Ŝi nun estas for.”

Sed mi ploris kaj demandis lin:

”Kiamaniere povas ekzisti tia estaĵo kiel Katla? Ĉu ŝi estas … monstro aŭ kio?”

”Jes, ŝi estas monstro,” diris Jonatano. ”Drakino el la praaj tempoj, tio ŝi estas kaj same kruela kiel Tengo mem.”

”Kie li trovis ŝin?” mi demandis.

”Ŝi venis el la Katla-kaverno laŭ onidiro,” klarigis Jonatano.

”Tie ŝi endormiĝis iam en la pranokto. Poste ŝi dormis milojn kaj milojn da jaroj kaj neniu sciis, ke ŝi ekzistas. Sed iun matenon ŝi vekiĝis – kaj tiun teruran matenon ŝi enrampis en la fortikaĵon de Tengo disŝprucigante mortigan fajron kontraŭ ĉiu. Homoj falis dekstren kaj maldekstren laŭ ŝia vojo.”

”Kial ŝi ne mortigis Tengon?” mi demandis.

”Ĉar Tengo fuĝis por savi sian vivon tra la salonegoj de la fortikaĵo. Kiam ŝi alproksimiĝis, li prenis sian batalkornon por alvoki la soldatojn helpi, kaj kiam li blovis en la kornon … ”

”Kio tiam okazis?” mi demandis.

”Tiam Katla rampis al li kiel hundo. Kaj de post tiu tago ŝi obeas al Tengo. Kaj nur al Tengo. Lian batalkornon ŝi timas. Kiam li blovas en ĝin, ŝi sklave obeas.”

Pli kaj pli heliĝis. La montopintoj transe en Karmanjaka ardis kiel la fajro de Katla. Kaj tien ni nun baldaŭ estos survoje.

Mi timis, ho, kiel mi timis! Kiu sciis, kie Katla sin kaŝas?

Kie ŝi troviĝas? Kie ŝi loĝas? Ĉu ŝi loĝas en la Katla-kaverno, kaj kiel Orvaro povas esti tie? Tion mi demandis al Jonatano, kaj li informis min.

Katla ne loĝas en la Katla-kaverno. Tien ŝi neniam reiris post sia pratempa dormo. Ne, Tengo katenis ŝin en kaverno proksima al la Karma-falo. En tiu kaverno ŝi staras ligita per ĉenaro el oro, diris Jonatano, kaj tie ŝi devas resti, escepte kiam Tengo kunvenigas ŝin por timegigi tiujn homojn, kiujn li volas timigi.

”Mi vidis ŝin en la Dornrozo-valo iam,” diris Jonatano.

”Kaj tiam vi kriis?” mi demandis.

”Jes, tiam mi kriis,” li respondis.

La teruro kreskis en mi, pli kaj pIi.

”Mi tiel timas, Jonatano, ke Katla mortigos nin.”

Denove li provis trankviligi min.

”Sed ŝi ja estas ligita. Ŝi ne povas movi sin pli foren ol la ĉenaro permesas. Ne pli longe ol ĝis tiu roko, kie vi vidis ŝin. Tie ŝi preskaŭ ĉiam staras kaj fiksrigardas malsupren en la Karma-falon.”

”Kial ŝi tion faras?” mi demandis.

”Mi ne scias,” diris Jonatano. ”Eble ŝi serĉas Karmon.”

”Kiu estas Karmo?” mi demandis.

”Aĥ, nur estas babilado de Elfrida,” diris Jonatano. ”Neniu iam vidis Karmon. Li ne ekzistas. Sed Elfrida asertas, ke li loĝis en la Karma-falo iam en la praaj tempoj, kaj ke Katla malamis lin tiam, kaj ke ŝi neniam povas forgesi tion. Pro tio ŝi staras tie kaj minace rigardaĉas malsupren.”

”Kiu estis li? Kiel li povis loĝi en tia infera akvofalo?” mi demandis.

”Li estis simila monstro,” diris Jonatano. ”Drakserpento, same longa kiel la rivero estas larĝa, diris Elfrida. Sed tio estas nur unu el tiuj malnovaj fabeloj.” Sed eble li tamen ne estas fabela,” mi opiniis.

Al tio li ne respondis, sed li diris:

”Ĉu vi scias, kion ankaŭ Elfrida rakontis, dum vi iris en la arbaron kaj plukis sovaĝajn fragojn? Ŝi diris, ke kiam ŝi estis malgranda, oni kutimis timigi la ìnfanojn per Karmo kaj Katla. La fabelon pri la drako en la Katla-kaverno kaj la drakserpento en la Karma-falo, tion ŝi aŭdis plurfoje kiel infano kaj tre ŝatis ĝin ĝuste pro tio, ke ĝi estas tiel teruriga. Estis unu el tiuj praaj fabeloj, per kiuj oni ĉiam timigis infanojn, diris Elfrida.”

”Ĉu Katla ne povis resti en sia kaverno,” mi demandis, ”kaj resti nur fabelo?”

”Ĝuste tion ankaŭ Elfrida opiniis,” diris Jonatano.

Mi timtremis kaj havis la senton, ke Karmanjaka estas lando plena de monstroj, kaj mi ne volis iri tien. Sed nun mi devis.

Unue ni tamen fortigis nin el la manĝosako, sed ni ŝparis iom por Orvaro.

Ĉar en la Katla-kaverno nur regas malsatego, diris Jonatano.

Grimo kaj Fjalaro trinkis pluvakvon, kiu kolektiĝis en la rokfendoj. Estis malmulte da paŝtaĵo por ili tie ĉi inter la montoj. Sed apud la ponto kreskis iom da herbo, tiel ke mi esperis, ke ili estos sufiĉe sataj, kiam ni ekiros.

Ni rajdis trans la ponton. Al Karmanjaka, la lando de Tengo kaj de la monstroj. Mi tiel timis, ke mi tremis. Tiu drakserpento, mi tute ne kredis, ke li ekzistas; sed imagu, se li tamen sin ĵetos el la profundo kaj fortiros nin de la ponto, por ke ni pereu en la Karma-falo. Kaj poste Katla, mi timis ŝin pli ol mi timis ion alian. Eble ŝi atendis nin nun sur la bordo de Tengo kun siaj kruelaj ŝirdentoj kaj sia mortiga fajro. Ho, kiel mi timis!

Sed ni iris trans la ponton kaj Katla ne estis videbla. Ŝi ne staris sur sia roko, kaj mi diris al Jonatano:

”Ne, ŝi ne estas tie!”

Sed tamen ŝi estis tie! Ne sur la klifo, sed ŝia terura kapo aperis de malantaŭ granda roko ĉe la pado, kiu kondukas supren al la fortikaĵo de Tengo. Tie ni vidis ŝin. Kaj ŝi vidis nin. Tiam ŝi eligis krion, kiu povus krevigi la montojn. Elŝprucis fajro kaj fumo el ŝiaj naztruoj. Ŝi hurlegis pro kolerego kaj perforte skuis sian katenon kaj kriadis, kriegadis.

Grimo kaj Fjalaro preskaŭ freneziĝis pro timego, tiel ke ni apenaŭ povis bridi ilin. Kaj mia timego ne estis pli malforta.

Mi petegis Jonatanon, ke ni reiru al Nangijala. Sed li diris:

”Ni ne povas perfidi Orvaron. Ne timu, Katla ne povas atingi nin, kiom ajn ŝi tiras sian katenon.”

”Tamen ni devas rapidi,” li diris, ”ĉar la krioj de Katla estas signalo, kiu estas aŭdebla ĝis la fortikaĵo de Tengo, kaj baldaŭ ni havos svarmon da Tengosoldatoj ĉirkaŭ ni, se ni ne fuĝos kaj kaŝos nin en la montaro.”

Ni rajdis. Sur aĉaj mallarĝaj, krutaj montpadoj ni rajdis tiel, ke la hufo-feroj disĵetis fajrerojn. Zigzage inter la rokoj ni rajdis por misgvidi ĉiujn persekutantojn. Ĉiun momenton mi atendis aŭdi galopantajn ĉevalojn malantaŭ ni kaj kriojn de Tengo-soldatoj, kiuj volos atingi nin per lancoj kaj sagoj kaj glavoj. Sed neniu venis. Kompreneble estis malfacile postkuri iun inter la multaj rokoj kaj montoj de Karmanjaka, kie fuĝanto facile povis eviti siajn persekutantojn.

Post longa rajdado mi demandis Jonatanon:

”Kien ni nun estas survoje?”

”Al la Katla-kaverno kompreneble,” li diris. ”Ni estas preskaŭ tie nun. Jen la Katla-monto rekte antaŭ via nazo.”

Jes, tiel estis. Antaŭ ni situis malalta, plata monto kun flankoj, kiuj falis vertikale teren. Nur en nia direkto ili estis malpli krutaj. Tie ni facile povis grimpi, se ni volis. Kaj ni jes volis, ĉar ni devos transpasi la monton, diris Jonatano.

”La enirejo situas sur la alia flanko ĉe la rivero,” li diris.

”Kaj mi devos vidi, kio okazas tie.”

”Jonatano, ĉu vi vere kredas, ke ni sukcesos eniri la Katlakavernon?” mi demandis.

Li iam rakontis al mi pri la grandega kupra pordego, kiu baras la enirejon al la kaverno, kaj pri la tenganoj, kiuj gardas ekstere nokte kaj tage. Ĉu ni vere kapablos eniri la kavernon?

Li ne respondis. Li simple diris, ke ni nun kaŝu la ĉevalojn, ĉar ili ne povas grimpi montojn.

Ni kondukis ilin en ŝirmitan rokfendon tuj sub la Katlamonto kaj lasis ilin tie, ĉevalojn kaj pakaĵon kaj ĉion. Jonatano karesis Grimon kaj diris:

”Atendu tie ĉi, ni nur iros por esplor-rigardi.”

Tiun esploradon mi tute ne ŝatis, ĉar mi ne volis disiĝi de Fjalaro. Sed ni devis fari tion. Ni bezonis longan tempon por atingi la altebenaĵon, kaj mi estis laca, kiam ni finfine estis tie.

Jonatano diris, ke ni povas iom ripozi, kaj mi tuj ĵetis min sur la teron. Tion ankaŭ Jonatano faris, kaj ni kuŝis tie sur la Katla- monto kun la vasta ĉielo super ni kaj la Katla-kaverno rekte sub ni. Jes, tio estis stranga penso, ke ie en la monto sub ni troviĝas tiu teruriga kaverno kun ĉiuj siaj tuneloj kaj truoj, kie tiom da homoj forvelkis kaj mortis. Tie ĉi ekstere papilioj ĉirkaŭflirtis en la sunlumo, la ĉielo estis blua super ni kun etaj blankaj nuboj, kaj ĉirkaŭis nin floroj kaj herbo. Ĉu ne estis strange, ke sur la tegmento de la Katla-kaverno kreskas floroj kaj herbo?

Se tiom da homoj jam mortis en la Katla-kaverno, mi timis, ke eble Orvaro ankaŭ mortis, kaj mi demandis Jonatanon, ĉu tion li opinias. Sed li ne respondis. Li simple kuŝis kaj rigardis en la ĉielon pensante pri io, mi rimarkis. Fine li diris:

”Se estas vere, ke Katla dormis sian pradormon en la Katla-kaverno, kiamaniere ŝi eliris, kiam ŝi vekiĝis? La kupra pordego jam troviĝis tie. Ĉiam Tengo uzis la Katla-kavernon kiel malliberejon.”

”Dum Katla kuŝis en ĝi kaj dormis?” mi demandis.

”Jes, dum Katla kuŝis en ĝi kaj dormis,” diris Jonatano.

”Sen ke iu sciis tion.”

Mi timtremis denove. Ion pli teruran mi ne kapablis imagi al mi ol sidi malliberigita en la Katla-kaverno kaj subite vidi alrampantan drakon.

Sed Jonatano havis aliajn pensojn en la kapo.

”Ŝi devas esti elirinta alian vojon,” li diris. ”Kaj tiun vojon mi devos trovi, eĉ se mi serĉos tutan jaron.”

Tre longe ni ne povis ripozi, ĉar Jonatano estis maltrankvila.

Restis nur mallonga distanco trans la monton ĝis la Katla-kaverno. Ni jam vidis la riveron profunde malsupre kaj Nangijalan ĉe la alia flanko. Ho, kiel mi sopiris esti tie!

”Vidu, Jonatano,” mi diris, ”mi vidas la salikon, kie ni banis nin. Tie ĉe la alia flanko de la rivero! ”

Estis kvazaŭ ricevi saluton de trans la akvo, verdan saluteton el pli hela mondo.

Sed Jonatano signis al mi silenti. Li timis, ke iu aŭdos nin.

Nun ni estis tute proksimaj. Tie ĉi la Katla-monto vertikale krutfalis, kaj en la montoflanko sub ni estis la kupra pordego al la Katla-kaverno, diris Jonatano, kvankam ni ne povis ĝin vidi de supre.

Sed la gardistojn ni povis vidi. Tri tenganojn! Tuj kiam mi vidis iliajn nigrajn kaskojn, la koro komencis bategi.

Ni rampis surventre ĝis la roko-eĝo por kaŝrigardi malsupren al ili. Ili nur bezonis levi la okulojn, por nepre vidi nin. Sed malpli kapablaj gardistoj ne povis ekzisti. Ili kontrolis nek tien nek tien ĉi. Ili nur sidis ludante per ĵetkuboj kaj ne ĝenis sin pri io alia, ĉar neniu malamiko kapablis penetri la kupropordegon, do kial ili klopodu gardi?

Subite ni vidis la pordegon malfermiĝi tie malsupre, kaj iu eliris el la kaverno – ankoraŭ unu tengano! Li portis malplenan manĝo-pelvon, kiun li ĵetis sur la teron. La pordego fermi ĝis malantaŭ li, kaj ni aŭdis, ke li ŝlosis ĝin, ”Jen la lastan fojon mi nutris tiun porkon,” li diris.

La aliaj ridis pri tio, kaj unu el ili diris:

”Ĉu vi informis lin, kia rimarkinda tago estas hodiaŭ – la lasta tago en lia vivo? Ĉu vi rakontis, ke Katla atendos lin vespere, kiam la malhelo falos?”

”Jes, kaj ĉu vi scias, kion li respondis? Ĉu finfine?” li diris.

Kaj li petis, ke ni permesu lin sendi saluton al la Dornrozovalo.

Kaj kia estis la saluto? ”Orvaro mortos, sed neniam la libereco!”’

”Ho!” diris unu el la aliaj, ”tion li povos diri al Katla vespere, kaj li aŭdos, kion ŝi respondos.”

Mi rigardis al Jonatano. Li paliĝis.

”Venu!” li flustris. ”Ni devas forrapidi.”

Ni rampis for de la eĝo kiel eble plej silente kaj rapide, kaj kiam ni sciis, ke neniu povas vidi nin, tiam ni kuris. La tutan vojon reen ni kuris kaj haltis nur, kiam ni denove estis ĉe Grimo kaj Fjalaro.

Ni sidiĝis en la rokfendo apud la ĉevaloj, ĉar nun ni ne sciis kion fari. Jonatano estis tre malgaja, kaj mi povis nenion fari por konsoli lin, nur partopreni en lia malgajo. Mi komprenis, kiom multe li afliktiĝis pro Orvaro. Li pensis, ke li povus helpi lin, kaj nun li ne plu vidis eblecon.

”Orvaro, mia amiko, kiun mi neniam renkontis,” li diris.

”Ĉi vespere vi mortos, kaj kio okazos poste en la verdaj valoj de Nangijala?”

Ni manĝis iom da pano, kiun ni dividis kun Grimo kaj Fjalaro.

Mi ankaŭ deziris trinki kelkajn glutojn da kaprina lakto, kiun ni rezervis.

”Ankoraŭ ne, Biskoto,” diris Jonatano. ”Vespere, kiam malheli ĝos, tiam mi donos al vi ĉiun guton. Sed ne pli frue.”

Dum longa tempo li sidis tie tute silente kaj senespere, sed finfine li diris: ”Estos same kiel serĉi najlon en pajlo-stako. Sed tamen ni devas provi.”

”Provi kion?” mi demandis.

”Trovi la elirejon, per kiu Katla eskapis,” li respondis.

Tamen li eĉ mem ne kredis tion.

”Se ni havus tutan jaron por tion fari,” li diris. ”Eble ni sukcesus! Sed ni havas nur unu tagon.”

Ĝuste kiam li tion diris, io okazis. Kelkaj sovaĝaj arbustoj kreskis ĉe la fino de la fendo, kie ni sidis. Kaj el tiu arbustaro subite aperis timigita vulpo, kiu ŝteliris preter ni kaj malaperis tiel rapide, ke ni apenaŭ vidis ĝin.

”De kie en la mondo venis tiu vulpo?” diris Jonatano. ”Tion mi devas eltrovi.”

Li malaperis malantaŭ la arbustoj. Mi restis kaj atendis.

Sed li forestis tiom longe, kaj li estis tiel silenta, ke mi fine maltrankviliĝis.

”Kie vi estas Jonatano?” mi kriis.

Kaj tiam mi ja ricevis respondon. Lia voĉo sonis ekscitita.

”Ĉu vi scias, de kie ĝi venis, la vulpo? El la interno de la monto! Ĉu vi komprenas, Biskoto, el la interno de la Katlamonto. Troviĝas granda kaverno tie!”

Eble ĉio estis jam decidita en la pratempo de la fabeloj.

Eble jam tiam Jonatano estis elektita kiel la savanto de Orvaro, por la Dornrozo-valo. Kaj eble ekzistis sekretaj fabelaj estaĵoj, kiuj gvidis niajn paŝojn, sen ke ni sciis pri tio. Alie kiel Jonatano povis trovi vojon en la Katla-kavernon ĝuste tie, kie ni hazarde lasis niajn ĉevalojn? Same enigme kiel mi inter ĉiuj domoj en la Dornrozo-valo trovis la Matias-bienon kaj nenion alian. Tutcerte ni trovis la elirejon el la Katla-kaverno, kiun uzis Katla. Ne povis esti alie. Tio estis truo, kiu kondukis rekte en la montoflankon. Ne tre granda. Sed sufiĉe granda, ke ĝismorte malsata, malgrasa drakino povis sin treni tra ĝi, diris Jonatano, kiam ŝi vekiĝis post miloj da jaroj kaj konstatis, ke ŝia kutima vojo estis blokita per la kupra pordego.

Kaj sufiĉe granda por ni! Mi rigardis en la malhelan truon.

Kiom da dormantaj drakoj povus esti tie, kiuj vekiĝus, se oni tie interne hazarde tretus sur ilin. Tion mi demandis al mi.

Tiam mi sentis la brakon de Jonatano ĉirkaŭ miaj ŝultroj.

”Biskoto,” li diris, ”mi ne scias, kio atendos nin en la malhelo, sed mi eniros nun.”

”Ankaŭ mi ,” mi diris, kvankam mia voĉo iom tremis.

Jonatano karesis mian vangon per la montrofingro tiel, kiel li faris iam kaj tiam.

”Ĉu vi certas, ke vi ne preferas atendi ĉi tie ĉe la ĉevaloj?”

”Ĉu mi ne diris, ke tien, kien vi iros, ankaŭ mi iros?” mi demandis.

”Jes, tion vi diris,” respondis Jonatano, kaj lia voĉo sonis tre gaja.

”Ĉar mi volas esti kun vi,” mi aldonis ”eĉ en subtera diablejo.”

Tia diablejo estis la Katla-kaverno. Enrampi tiun nigran truon estis kiel enrampi nigran sonĝon, el kiu oni ne plu povos vekiĝi, estis kiel iri el la sunlumo en eternan nokton.

La tuta Katla-kaverno estas nenio alia ol malnova, mortinta draknesto, mi pensis, tratrempita pro malico jam ekde la pratempo.

Tiam sendube elkoviĝis miloj da drak-ovoj, kaj kruelaj drakidoj elrampis amase de tie, kaj mortigis ĉion, kion ili renkontis. Ĝuste tian malnovan drakneston Tengo decidis uzi kiel malliberejon. Mi timtremis, kiam mi pensis pri ĉio, kion li faris kontraŭ homoj tie ĉi. Mi sentis la aeron kvazaŭ densiĝi pro sekigitaj, praaj malicaĵoj, kaj mi aŭdis strangajn flustrojn en la terura silento ĉirkaŭ ni. Oni aŭdis flustrojn el la profundo de la kaverno, kaj ŝajnis al mi, ke ili rakontis pri ĉiuj suferoj kaj ĉiuj larmoj kaj ĉiu mortoturmento, kiuj okazis en la Katla-kaverno dum la regno de Tengo. Mi volis demandi Jonatanon, ĉu ankaŭ li aŭdis la flustrojn, sed mi rezignis. Ĉar verŝajne mi nur imagis tion.

”Nun, Biskoto, ni ekiros. Estos migrado, kiun vi verŝajne neniam forgesos,” diris Jonatano.

Kaj li pravis. Necesis, ke ni trairu la tutan monton por atingi la malliberejan kavon tuj ĉe la kupra pordego, kie Orvaro suferis. Estas tiu kavo, kiun homoj priparolas, kiam ili mencias la Katla-kavernon, diris Jonatano, ĉar iun alian kavernon ili ne konas. Kaj ni ne sciis, ĉu eblos atingi ĝin tra la subtero.

Sed ke la vojo estos longa, tion ni sciis, ĉar antaŭe ni iris tiun distancon ekstere sur la monto. Estos sepoble pli terure palpserĉi sian vojon tra malhelaj irejoj sen alia lumo ol tiu de la torĉoj, kiujn ni kuportis.

Timige estis vidi, kiel la torĉlumo flagretis sur la muroj de la kaverno. Ĝi kapablis lumigi nur etan parton de la nigra malheleco ĉirkaŭ ni, kaj pro tio ĉio ekster la lumo ŝajnis ankoraŭ pli danĝera. Kiu scias, mi pensis, ĉu eble kuŝas amaso da drakoj kaj serpentoj kaj monstroj atendante nin en siaj malhelaj kavoj. Krome mi timis, ke ni perdos la vojon en la labirinto, sed Jonatano faris nigrajn karbomarkojn per la torĉo sur la kavern-murojn, dum ni antaŭen iris, por ke ni trovu la vojon reen.

”Migrado,” diris Jonatano, sed ni ne multe migris. Ni rampis kaj ŝovis nin surventre antaŭen kaj grimpis kaj naĝis kaj saltis kaj kroĉiĝis al rokoj kaj luktis kaj laboris kaj suferis, tion ni faris. Kia migrado! Kaj kiaj kavernoj! Kelkfoje ni venis al kaverno-salonegoj tiel vastaj, ke ni ne vidis la finon de ili, nur la eĥo sciigis nin, kiaj vastaj ĉambregoj ili estis. Kelkfoje ni devis trapasi lokojn, kie oni eĉ ne povis stari, sed devis rampi surventre kiel drako. Kelkfoje la vojo estis barita per subteraj riveroj, trans kiujn ni devis naĝi. Kaj pli terure – kelkfoje malfermiĝis ĉe niaj piedoj faŭkoj de abismoj. En unu mi preskaŭ enfalis. Mi portis la torĉon, kaj mi stumblis. Jonatano kaptis min ĵus antaŭ ol mi estus falinta en la profundon, sed mi perdis la torĉon. Ni vidis ĝin fali, kiel strion de fajro pli kaj pli profunden, ĝis ĝi finfine malaperis. Kaj tiam ni restis en la mallumo. La plej densa kaj plej terura el ĉiuj mallumoj de la mondo. Mi ne kuraĝis moviĝi aŭ paroli aŭ eĉ pensi, mi provis forgesi, ke mi ekzistas, kaj ke mi staras tie en la nigra malhelo ĉe la rando de abismo. Sed mi aŭdis la voĉon de Jonatano apud mi. Li sukcesis fine lumigi la alian torĉon, kiun ni kunportis. Kaj dumtempe li parolis kun mi, parolis kaj parolis tute trankvile, por ke mi ne freneziĝu pro timo, mi supozas.

Kaj tiel ni pene antaŭen iris, kiom longe mi ne scias, ĉar en la profundo de la Katla-kaverno ne ekzistis tempo. Ni havis la senton, kvazaŭ ni ĉirkaŭvagadis en la labirinto por eterne, kaj mi ektimis, ke ni ne atingos la celon antaŭ ol estos tro malfrue. Eble jam estis vespero, eble ekstere jam estis nokto.

Kaj Orvaro … eble li estis ĉe Katla nun!

Mi demandis Jonatanon, ĉu li kredas tion.

”Mi ne scias,” li respondis. ”Sed se vi ne volas freneziĝi, ne pensu pri tio nun!”

Poste ni eniris mallarĝan serpentuman pasejon, kiu ŝajne neniam volis finiĝi: sed iĝis nur pli kaj pli mallarĝa. Ĝi mallarĝiĝis kaj malaltiĝis, ĝis oni apenaŭ plu povis sin antaŭenŝovi, kaj fine ĝi estis nur truo, tra kiu oni devis rampi.

Sed tuj post la truo ni subite troviĝis en granda kaverno.

Kiom granda ni ne povis koncepti, ĉar la lumo de la torĉo ne penetris tra longa distanco. Sed Jonatano kontrolis la eĥon.

”Hohohoho,” li vokis, kaj ni aŭdis la eĥon respondi ”hohohoho’ plurfoje kaj el pluraj direktoj.”

Sed poste ni aŭdis ion alian. Alian voĉon, malproksime en la malhelo.

”Hohohoho,” ĝi imitis. ”Kion vi serĉas, vi, kiu venas laŭ strangaj vojoj kun torĉo kaj lumo?”

”Mi serĉas Orvaron” vokis Jonatano.

”Orvaron vi trovas tie ĉi,” revokis la voĉo, ”kaj kiu estas vi?”

”Mi estas Jonatano Leonkoro,” kriis Jonatano, ”kaj kun mi venas mia frato, Karlo Leonkoro. Ni venas por savi vin, Orvaro.”

”Tro malfrue,” aŭdiĝis la voĉo, ”tro malfrue – sed tamen dankon!”

Li apenaŭ finis la frazon, kiam ni aŭdis la kupran pordon grince malfermiĝi. Jonatano faligis la torĉon ka jsurtretis ĝin, tiel ke ĝi estingiĝis. Poste ni staris senmove kaj atendis.

Tra la pordo venis tengano kun lanterno en la mano. Tiam mi silente ekploris. Ne, ĉar mi timis, sed pro Orvaro. Kial ĉio estu tiel kruela, ke oni venis por preni lin ĝuste en tiu ĉi momento?

”Orvaro de la Dornrozo-valo, pretigu vin,” diris la tengano.

”Post kelkaj minutoj vi estos kondukata al Katla. La nigraj eskortantoj jam estas survoje.”

En la lumo de lia lanterno ni vidis grandan lignan kaĝon konstruitan el krudaj latoj, en kiu Orvaro estis malliberigita kiel besto.

La tengano starigis la lanternon sur la teron apud la kaĝo.

”Vi rajtas havi lanternon ĉe vi dum via lasta horo, tion Tengo pro sia korfavoro decidis. Por ke vi realkutimiĝu al la lumo kaj povu vidi Katlan, kiam vi renkontos ŝin. Tion vi certe volas, ĉu?”

Li gake ridis kaj poste malaperis tra la pordo. Ĝi refermiĝis malantaŭ li per krakego.

Tiam ni jam atingis la kaĝon, kaj ni vidis Orvaron en la lumo de la lanterno. Estis mizera sceno. Li apenaŭ povis sin movi, sed tamen li rampis ĝis la krado kaj etendis siajn manojn al ni tra la latoj.

”Jonatano Leonkoro,” li diris. ”Pri vi mi multon aŭdis hejme en la Dornrozo-valo. Kaj nun vi venas tien ĉi!”

”Jes, nun mi venas tien ĉi,” diris Jonatano, kaj mi aŭdis, ke ankaŭ li ploris pro la mizero de Orvaro. Sed subite li ekprenis la tranĉilon, kiun li portis ĉe la zono kaj atakis la kaĝon.

”Ektranĉu, Biskoto! Helpu!” li diris. Kaj ankaŭ mi ektranĉis per mia tranĉilo. Sed kion ni povis fari per du tranĉiloj? Hakilon kaj segilon ni bezonis.

Sed ni tranĉis per la tranĉiloj, ĝis niaj manoj sangis. Ni tranĉis kaj ploris, ni sciis, ke ni venis tro malfrue. Orvaro ankaŭ tion sciis, sed eble li tamen volis kredi, ke ne estas tiel, ĉar li tremspiris pro ekscito en sia kaĝo, kaj kelkfoje li murmuris:

”Rapidu! Rapidu!”

Kaj tion ni faris, tiel ke la sango fluis. Ni sovaĝe tranĉis, kaj ĉiun momenton ni atendis, ke la pordo malfermiĝos kaj la nigraj eskortantoj eniros, kaj tio estus la fino por Orvaro kaj por ni kaj por la tuta Dornrozo-valo.

Ili venos por forkonduki ne nur unu personon, mi pensis.

Katla havos tri ĉi vespere!

Mi sentis, ke mi ne eltenos. Miaj manoj tremis, tiel ke mi apenaŭ kapablis teni la tranĉilon. Kaj Jonatano kriis pro kolerego, li furiozis kontraŭ tiuj latoj, kiuj ne volis cedi kiel ajn li tranĉis. Li tranĉis kaj kriis kaj piedbatis ilin, denove kaj denove, ĝis finfine kun krako unu lato frakasiĝis, kaj poste ankoraŭ unu. Tio sufiĉis.

”Nun, Orvaro, nun,” diris Jonatano. Sed la respondo estis nur tremspiro. Jonatano enrampis la kaĝon kaj eltiris Orvaron, kiu kapablis nek stari nek paŝeti. Tion ankaŭ mi apenaŭ kapablis en tiu momento, sed mi ŝanceliĝis antaŭen kaj lumigis la vojon per la lanterno, kaj Jonatano trenis Orvaron al nia savtruo. Li nun estis laca kaj li anhelis, jes, ni ĉiuj tri anhelis kiel ĉasataj bestoj, kaj tiel ni sentis nin. Almenaŭ mi! lamaniere Jonatano sukcesis treni kun si Orvaron tra la tuta kaverno kaj sukcesis sin trapuŝi tra la truo kaj laŭ iu mirinda maniero kuntreni Orvaron, kiu nun estis pIi mortanta ol vivanta.

Same kiel mi sentis min. Nun estis mia vico trarampi la truon.

Sed antaŭ ol mi faris tion, ni aŭdis la grincadon de la pordego, kaj en tiu momento ĉiuj fortoj elfluis el mi. Mi tute ne kapablis movi min.

”Rapide, rapide, la lanternon,” flustris Jonatano, kaj mi donis ĝin al li, kvankam miaj manoj tremegis. La lanterno devis esti kovrita, plej malgranda lumstrio sufiĉis por malkaŝi nin.

La nigraj eskortantoj – nun ili jam estis en la kaverno, kaj ankaŭ tenganoj kun lanternoj en la manoj. La kaverno fariĝis terure bela. Sed en nia angulo estis malhele. Jonatano klinis sin al mi, ekprenis miajn brakojn kaj trenis min tra la truo en la malluman pasejon, kiu kondukis eksteren. Tie ni kuŝis spiregante kaj aŭdis la kriojn:

”Li fuĝis! Li fuĝis!”

img-22


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.