|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA FRATOJ LEONKOROAŭtoro: Astrid Lindgren |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Nun mi rakontos pri mia frato. Mia frato Jonatano Leonkoro, pri li mi volas rakonti. La rakonto estas kvazaŭ fabelo, mi opinias, kaj ankaŭ iomete kiel fantom-rakonto, kaj tamen ĝi estas vera. Sed plej verŝajne nur Jonatano kaj mi tion scias.
Jonatano ne nomiĝis Leonkoro dekomence. Lia familia nomo estis Leono same kiel tiu de patrino kaj mi. Jonatano Leono li nomiĝis. Mi nomiĝas Karlo Leono kaj patrino Sigrida Leono. Patro nomiĝis Johano Leono, sed li forlasis nin, kiam mi estis nur dujara. Li fariĝis maristo, kaj de tiam ni neniam plu aŭdis de li.
Sed mi ja volis rakonti, kiel mia frato Jonatano fariĝis Jonatano Leonkoro. Kaj pri ĉiuj mirindaj aferoj, kiuj poste okazis.
Jonatano sciis, ke mi baldaŭ mortos. Mi supozas, ke ĉiuj tion sciis krom mi. Eĉ en la lernejo ili sciis tion, ĉar dum la lasta duonjaro mi tute ne povis viziti la lernejon, mi kuŝis hejme, tusis kaj ĉiam estis malsana. Ĉiuj virinoj, por kiuj patrino kudris robojn, ankaŭ komprenis tion. Kaj unu el ili parolis kun patrino pri tio, kion mi hazarde aŭdis, kvankam oni ne intencis, ke mi aŭdu. Ili supozis, ke mi dormas. Sed mi nur kuŝis kun fermitaj okuloj. Kaj tion mi daŭre faris, ĉar mi ne volis montri, ke mi aŭdis tiun teruran novaĵon, ke mi baldaŭ mortos.
Kompreneble mi fariĝis malgaja kaj terure ektimis, kaj tion mi ne volis montri al patrino. Sed mi parolis kun Jonatano pri tio, kiam li venis hejmen. ”Ĉu vi scias, ke mi mortos?” mi demandis kaj ploris.
Jonatano iom cerbumis. Li eble ne tre volonte volis respondi, sed fine li diris: ”Jes, mi scias.”
Tiam mi eĉ pli forte ploris.
”Kiel la vivo povas esti tiel terura?” mi demandis. ”Kiel la vivo povas esti tiel terura, ke kelkaj devas morti, kiam ili eĉ ne havas dek jarojn?”
”Laŭ mi, Biskoto, tio tute ne estas terura afero,” diris Jonatano.
”Mi opinias, ke tio fariĝos mirinda por vi.”
”Mirinda,” mi diris. ”Ĉu estas mirinde, kuŝi en la tero kaj esti mortinta?”
”Ho,” diris Jonatano, ”vidu, estas nur la ŝelo de vi, kiu kuŝos tie. Vi mem forflugos tute aliloken.”
”Kien?” mi demandis, ĉar mi apenaŭ povis kredi lin.
”Al Nangijala,” li diris.
Al Nangijala – tiun vorton li elĵetis, kvazaŭ ĝi estis io, kion ĉiu homo konas.
Sed mi ja neniam aŭdis ĝin antaŭe.
”Nangijala,” mi diris, ”kie ĝi situas?”
Tiam Jonatano diris, ke li ne ekzakte tion scias, sed ĝi situas ie malantaŭ la steloj. Kaj li ekrakontis pri Nangijala tiel, ke mi preskaŭ emis tuj tien flugi.
”Tie ankoraŭ estas la tempo de la subĉielaj fajroj kaj de la fabeloj,” li diris, ”kaj tio plaĉos al vi.”
”El Nangijala venis ĉiuj fabeloj,” li diris, ”ĉar ĝuste tie okazis tiaspecaj mirakloj. Kaj se oni venus tien, oni travivus aven8 turojn de mateno ĝis vespero, kaj ankaŭ dum la noktoj,” diris Jonatano.
”Vidu, Biskoto,” li diris. ”Tio estos pli bona ol kuŝi tie ĉi kaj tusi kaj esti malsana kaj neniam kapabli ludi.”
Jonatano nomis min Biskoto. Tion li jam faris, kiam mi estis etulo, kaj kiam mi iam demandis lin kial, li diris, ke estas, ĉar li tiom ŝatas biskotojn, speciale tiajn biskotojn kiel mi.
Jes, Jonatano amis min, kaj tio estis stranga, ĉar mi neniam estis alia ol malbela kaj sufiĉe stulta kaj timema knabeto kun kurbaj gamboj kaj tiel plu. Mi demandis Jonatanon, kiel li povis ami tian malbelan, stultan knabeton, kia mi estas, kun kurbaj gamboj kaj tiel plu, kaj tiam li diris:
”Se vi ne estus tia eta, kara kaj malbela palulo kun kurbaj gamboj, vi ne estus mia Biskoto, tiu, kiun mi amas.”
Sed tiun vesperon, kiam mi tiel timis morti, li diris, ke, se mi nur venus al Nangijala, mi tuj estus sana kaj forta kaj bela.
”Same bela kiel vi?” mi demandis.
”Pli bela,” diris Jonatano.
Sed tion li ne povis kredigi al mi, ĉar tiel bela knabo kiel Jonatano neniam ĝis nun ekzistis kaj ne povos ekzisti ie ajn.
Iam diris unu el tiuj virinoj, por kiuj patrino kudris:
”Kara sinjorino Leono, vi havas filon, kiu aspektas kiel fabela princo!” Kaj tiam ŝi ne pensis pri mi, estu certa pri tio!
Jonatano vere aspektis kiel fabela princo – jes vere. Lia hararo brilis kiel oro, kaj li havis malhelbluajn, belajn okulojn, kiuj lume brilis, kaj belajn blankajn dentojn kaj tute rektajn gambojn.
Kaj ne nur tio. Li ankaŭ estis bona kaj forta kaj ĉion scipovis kaj ĉion komprenis kaj estis la plej lerta en sia klaso.
Ĉiuj infanoj malsupre en la korto alkroĉiĝis al li kiel lapoj kien ajn li iris kaj volis esti kun li, kaj li eltrovis por ili amuzaĵojn kaj iris kun ili al aventuroj. Mi neniam povis partopreni, ĉar mi ja nur kuŝis sur mia malnova kuireja sofo tagon post tago.
Sed Jonatano rakontis, kiam li revenis hejmen, kion li faris kaj kion li vidis kaj aŭdis kaj legis. Horon post horo li povis sidi ĉe mi sur la rando de la sofo kaj rakonti. Jonatano ankaŭ dormis en la kuirejo en lito, kiun li devis elpreni el apuda ŝranko.
Kaj post enlitiĝo li daŭrigis rakonti fabelojn kaj historiojn al mi, ĝis kiam patrino kriis el la ĉambro:
”Ne, nun silentu! Karlo devas dormi.”
Sed estas malfacile dormi, kiam oni daŭre nur tusas. Kelkfoje Jonatano ellitiĝis meze en la nokto kaj kuiris mieloakvon, por mildigi mian tusadon, jes li estis bona, Jonatano!
Tiun vesperon, kiam mi tiel timis la morton, li sidis ĉe mi plurajn horojn, kaj ni parolis pri Nangijala, sed sufiĉe mallaŭte, por ke patrino ne aŭdu nin. Kiel kutime ŝi sidis kudrante, ŝi havis la kudromaŝinon en la ĉambro, en tiu ĉambro, kie ŝi dormis – ni ja havis nur unu ĉambron kaj kuirejon. La pordo tien estis malfermita, kaj ni povis aŭdi ŝin kanti, tiun kutiman kanton pri maristo longe for sur la maro, eble pri patro ŝi pensis. Mi ne plu ekzakte memoras ĝin, mi nur memoras kelkajn liniojn, kiuj sonis jene:
Trafus min mort’ surmara, portos al vi
blanka kolomb’, ho kara, koron de mi.
Serĉos alian koron, serĉos ja vin.
Volos ripozi horon en kara sin’.
Bela, malgaja kanto mi opinias, sed Jonatano ekridis, kiam li aŭdis ĝin kaj diris:
”Jen, Biskoto, eble ankaŭ vi flugante venos al mi iun vesperon. El Nangijala. Kaj sidos tie kiel neĝoblanka kolombo sur la fenestrobreto. Faru tion, mi petas! ”
Ĝuste tiam mi ektusis, kaj li levis min kaj ĉirkaŭtenis min kiel kutime, kiam la tuso estis plej forta, kaj li kantis:
”Eta Biskot’ alflugos
je nokta hor’,
serĉos ĉe mi ripozon
por sia kor’.”
Nur tiam mi ekpensis, kiel estus, veni al Nangijala sen Jonatano.
Kiel soleca mi estus sen li. Kia estus la ĝojo, se mi troviĝus inter amaso da fabeloj kaj aventuroj, se Jonatano ne estus kun mi? Mi nur timus kaj ne scius kion fari.
”Mi ne volas tien,” mi diris plorante. ”Mi volas esti, kie vi estas, Jonatano!”
”Jes, sed mi ja ankaŭ venos al Nangijala. Ĉu vi ne komprenas tion? Finfine.”
”Finfine, jes,” mi diris. ”Sed vi eble vivos ĝis vi estos naŭdekjara, kaj dumtempe mi devos esti tie sola.”
Tiam Jonatano diris, ke en Nangijala ne ekzistas sama tempo kiel ni havas sur la tero. Eĉ se li vivus ĝis li estus naŭdekjara, mi imagus, ke daŭros ne pli longe ol ĉirkaŭ du tagoj ĝis li venos. Ĉar tiel estas, kiam ne ekzistas la kutima tempo.
”Du tagojn vi certe povos elteni sola,” li diris. ”Vi povos grimpi sur arbojn kaj fari subĉielan fajron en la arbaro kaj sidi apud iu rivereto kaj fiŝkapti, ĉion, al kio vi tiel multe sopiris. Kaj ĝuste kiam vi sidos tie kaj kaptos perkon, mi alflugos kaj tiam vi diros: ”Kio estas, Jonatano? Ĉu vi jam estas tie ĉi?”’
Mi provis ĉesi plori, ĉar mi pensis, ke du tagojn mi certe eltenos.
”Sed pensu, kiel bone estus, se vi venus unue,” mi diris, ”tiel ke estus vi, kiu sidus tie fiŝkaptante.”
Jonatano konsentis pri tio. Li longe rigardis min tiel afable kiel kutime, kaj mi vidis, ke li estis malgaja, ĉar li diris mallaŭte kaj preskaŭ malgaje:
”Sed anstataŭe mi devos vivi sur la tero sen mia Biskoto. Eble naŭdek jarojn!”
Jes, tiel ni pensis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.