La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FRATOJ LEONKORO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2026 Geo

La Enhavo

8

Joso! Neniu alia!

Mi bezonis iom da tempo por kompreni tion. Joso, li, kiu estis tiel afabla kaj gaja kaj ruĝvanga, kiu donis al mi keksojn kaj konsolis min, kiam mi estis malgaja – li estis la perfidulo.

Kaj nun li sidis tie, ĉe la fajro ne malproksime de mi kune kun tiuj viroj de Tengo – Vedero kaj Kadero li nomis ilin – kaj devis klarigi, kial li ne venis pIi frue.

”Huberto ĉasas lupojn en la montaro ĉi-nokte, kaj mi devis kaŝi min, tion vi certe komprenas?”

Vedero kaj Kadero tamen malkontentis, kaj Joso daŭrigis la rakonton.

”Huberto, vi ne forgesis lin, ĉu? Lin vi devus enŝlosi en la Katla-kavernon same kiel Sofian, ĉar ankaŭ li malamas Tengon.”

”Do mi opinias, ke vi entreprenu ion en tiu afero,” Vedero diris.

”Ĉar vi ja estas nia kunlaboranto en la Ĉerizo-valo, aŭ eble ne?” demandis Kadero.

”Jes, sendube, sendube,” certigis Joso.

Li serveme humiliĝis kaj kaĵolis ilin, sed Vedero kaj Kadero ne ŝatis lin, tio estis evidenta. Supozeble neniuj ŝatas perfidulon, eĉ se oni bezonas lin.

La orelojn li rajtis reteni, tiujn ili ne fortranĉis de li. Sed ili faris ion alian. Ili bruligis la Katla-signon sur lin.

”Ĉiuj tenganoj devas porti la Katla-signon, eĉ perfidulo kiel vi,” diris Vedero. ”Tial, por ke vi povu montri, kiu vi estas, se venos spionoj al la Ĉerizo-valo, kiuj ne konas vin.”

”Kompreneble, kompreneble”. denove certigis Joso.

Ili ordonis lin malfermi la jakon kaj la ĉemizon, kaj per fera stampilo, kiun ili ardigis en la fajro, ili brulmarkis la Katlasignon en la haŭton de lia brusto.

Joso kriegis, kiam la ardanta stampilo estis premata sur lian bruston.

”Bone sentu tion,” diris Kadero. ”Nun vi scios por ĉiam, ke vi estas unu el ni, eĉ se vi estas perfidulo.”

EI ĉiuj miaj noktoj tiu ĉi estis la plej longa kaj plej malfacila, almenaŭ de kiam mi venis al Nangijala. Kaj la plej terura el ĉio estis, kuŝi tie ĉi kaj aŭskulti Joson fanfaroni pri ĉio, kion li planis por detrui la Ĉerizo-valon.

Sofian kaj Huberton li baldaŭ kaptos, li promesis. Ambaŭ.

”Sed tio devas okazi tiamaniere, ke neniu suspektu, kiu faris tion. Alie, kiel mi daŭre povus esti via sekreta tengano en la Ĉerizo-valo?”

Sekreta tengano vi ne plu longe restos, mi pensis. Ĉar jen estas iu, kiu senmaskigos vin, tiel ke vi paliĝos, vi ruĝvanga fiulo!

Sed poste li ion diris, tiu Joso, ion, kio preskaŭ krevigis mian koron.

”Ĉu vi jam kaptis Jonatanon Leonkoron? Aŭ ĉu li ankoraŭ libere vagas en la Dornrozo-valo? ”

Vedero kaj Kadero ne ŝatis tiun demandon, tion mi vidis.

”Ni sekvas liajn spurojn,” diris Vedero. ”Cent tenganoj serĉas lin tage kaj nokte.”

”Kaj ni trovos lin, eĉ se ni devus traserĉi ĉiujn domojn en la Dornrozo-valo,” diris Kadero. ”Tengo atendas lin.”

”Tion mi komprenas,” opiniis Joso. ”Juna Leonkoro estas pli danĝera ol ĉiuj aliaj, tion mi ja diris al vi, ĉar li vere estas leono.”

Mi fieris, dum mi kuŝis tie, ke Jonatano estas tia leono. Kaj kia konsolo scii, ke li estas vivanta. Sed mi ploris pro kolerego, kiam mi komprenis, kion faris Joso. Li perfidis ankaŭ Jonatanon.

Nur Joso kapablis eltrovi la sekretan vojaĝon de Jonatano al la Dornrozo-valo kaj informi Tengon pri ĝi. Estis la kulpo de Joso, ke cent viroj tage kaj nokte nun serĉas mian fraton por liveri lin al Tengo, kiam ili trovos lin.

Sed tamen li vivas, imagu, ke li vivas! Kaj li estas libera. Kial li krie petis helpon en la sonĝo? Dum mi kuŝis tie, mi demandis min, ĉu mi iam ekscios pri tio.

Sed ankaŭ multon alian mi eksciis kuŝante kaj aŭskultante Joson.

”Tiu Huberto envias Sofian, ĉar ni elektis ŝin gvidantino en la Ĉerizo-valo,” diris Joso. ”Jes, ĉar Huberto opinias, ke li estas la plej lerta pri ĉio en la mondo”.

Ĉu tio estis la kialo? Mi memoras, kiel koler-humora Huberto estis, kiam li demandis: ”Kio rimarkinda estas pri Sofia?”

Tio okazis, ĉar li estis ĵaluza, ne pro io alia. Oni povas envii, kaj tamen resti bona homo. Sed dekomence mi imagis al mi, ke Huberto estas la perfidulo de la Ĉerizo-valo kaj ĉio, kion li poste diris kaj faris, mi trovis suspektinda. Jen pruvo, kiel facile estas erari pri homoj! Bedaŭrinda Huberto, li gardis min kaj savis mian vivon kaj donis al mi ŝafviandon kaj por danki lin, mi nur kriis al li: ”Ne mortigu min!” Ne mirige, ke li koleris! Pardonu al mi, Huberto, mi pensis, pardonu al mi, tion mi vere diros al li, se mi revidos lin iam.

Joso intertempe fariĝis pli memfida, li ŝajnis kontenta tie apud la fajro. Sed evidente de tempo al tempo la Katla-signo suferigis lin, ĉar li iom ĝemis kaj ĉiun fojon Kadero diris:

”Sentu tion! Sentu nur!”

Mi scivolis, kiel aspektas tiu Katla-signo. Sed certe gi aspektas terurige; plej bone ne vidi ĝin.

Joso daŭre fanfaronis pri ĉio, kion li faris kaj ĉio, kion li intencis fari, kaj subite li diris la jenon:

”Leonkoro havas frateton, kiun li amas pli ol ĉion alian.”

Tiam mi mallaŭte ekploris kaj sopiris al Jonatano.

”Kaj tiun etulon oni certe povos uzi kiel logaĵon por kapti Sofian sur la hokon,” daŭrigis Joso.

”Vi stultulo, kial vi ne diris tion pli frue,” grumblis Kadero.

”Fraton, se ni havus lin, ni baldaŭ povus eltiri Leonkoron el lia kaŝejo. Ĉar kie ajn li sin kaŝas, li certe laŭ sekretaj vojoj ekscios, se ni kaptus lian fraton.”

”Kaj tio aperigos lin,” diris Vedero. ”’Lasu mian fraton kaj prenu min anstataŭe’, tion certe li dirus, se li vere amas sian fraton kaj volas gardi lin kontraŭ suferoj.”

Nun mi eĉ ne plu povis plori, tiel mi timis. Sed Joso ŝveliĝis pro orgojlo kaj montris sin grava.

”Tion mi aranĝos, kiam mi revenos hejmen,” li diris. ”Mi povos ruze logi etan Karlon Leonkoron en embuskon, tio ne estos malfacila, mi bezonos nur kelkajn keksojn. Kaj poste oni per trompo petos Sofian, ke ŝi venu por lin savi! ”

”Ĉu Sofia ne estas iom tro saĝa por vi?” demandis Kadero.

”Ĉu vere vi pensas, ke vi povos trompi ŝin?”

”Ho jes, certe,” diris Joso. ”Kaj ŝi eĉ ne scios, kiu faris tion. Ĉar ŝi fidas min.” Nun li estis tiel kontenta, ke li klukis pro plezuro.

”Tiam vi havos kaj ŝin kaj la etan Leonkoron. Kiom da blankaj ĉevaloj Tengo donos al mi por ili, kiam li enmarŝos en la Ĉerizo-valon?”

Tion ni vidos! Ĉu vere Joso, vi iros hejmen por trompi etan Karlon Leonkoron! Sed se li ne plu estos en la Ĉerizo-valo, kion vi faros?

Meze en mia mizero unu penso ĝojigis min: Kiel Joso elrevi ĝos, kiam li ekscios, ke mi malaperis!

Sed poste Joso diris: ”Eta Karlo Leonkoro, li estas bona knabo, sed li certe ne estas leono. Pli timema malfortikulo ne ekzistas. Leporkoro estus por li pli konvena nomo! ”

Jes, tion mi mem sciis. Neniam mi povas esti kuraĝa. Mia nomo ne devus esti Leonkoro, kiel tiu de Jonatano. Sed tamen estis terure aŭdi, ke Joso diris tion. Mi hontis kuŝante tie, kaj mi pensis, ke mi devas, devas provi esti kuraĝa. Sed ne ĝuste nun, kiam mi estis tiel timema.

Joso finfine ĉesis paroli. Ne restis al li pli da friponaĵoj por prifanfaroni. Kaj li ekstaris.

”Mi devas esti hejme antaŭ ol mateniĝos,” li diris.

Ili admonadis lin ĝis la lasta momento.

”Zorgu, ke la afero kun Sofia kaj tiu frateto bone sukcesos,” diris Vedero. ”Fidu min,” diris Joso. ”Sed ne faru ion malbonan al tiu knabo. Ĉar mi iom kompatas lin!”

Dankon, mi rimarkis tion, mi pensis.

”Kaj ne forgesu la pasvorton, kiam Vi iros al la Dornrozovalo kun informoj,” diris Kadero. ”Se vi ŝatos eniri vivanta!”

”Ĉiu potenco al Tengo, nia liberiganto,” diris Joso. ”Ne, tion mi memoros nokte kaj tage. Kaj Tengo, li ne forgesos tion, kion li promesis al mi, ĉu?”

”Tengo neniam forgesas ion ,” diris Kadero.

Kaj Joso rajdis for. Li malaperis sur la sama vojo, kie li venis, kaj Vedero kaj Kadero sidis kaj postrigardis lin.

”Tiu,” diris Vedero, ”li estos io por Katla, post fino de nia laboro en la Ĉerizo-valo.”

Li diris tion tiamaniere, ke oni tuj komprenis kion signifas, esti kaptita de Katla. Mi malmulton sciis pri Katla, sed tamen mi timtremis kaj preskaŭ kompatis eĉ Joson, malgraŭ tio, ke li estis tia fiulo.

La fajro cindriĝis. Kaj mi komencis esperi, ke ankaŭ Vedero kaj Kadero foriros. Mia tuta korpo sopiregis vidi ilin malaperi.

Mi same sopiris la liberecon kiel rato sidanta en kaptilo. Se mi nur povus eligi iliajn ĉevalojn el la kaverno, antaŭ ol iu eniros por preni ilin, tiam mi eble sukcesus min savi, mi pensis.

Vedero kaj Kadero forrajdus kaj neniam scius, kiel facile ili estus povintaj kapti la frateton de Jonatano Leonkoro.

Sed tiam mi aŭdis Kaderon diri:

”Ni eniru en la kavernon por dormi iomete.”

Jen la fino, mi pensis. Sed egale, ili venu kaj kaptu min, ĉar mi ne plu havas forton fari ion.

Sed Vedero diris:

”Kial ni dormu? Baldaŭ estos mateno. Kaj por mi jam sufiĉas tiuj ĉi montoj. Mi emas reiri al la Dornrozo-valo.”

Kaj Kadero cedis.

”Kiel plaĉas al vi,” li diris. ”Elkonduku la ĉevalojn!”

Kelkfoje, kiam danĝero forte minacas, oni savas sin kvazaŭ senpense. Mi ĵetis min malantaŭen kaj rampis en la plej malhelan angulon de la kaverno, same kiel besteto estus farinta.

Mi vidis Vederon veni tra la enirejo, sed li tuj malaperis en la nigrecon de la kaverno, kaj mi ne plu vidis lin, nur aŭdis lin kaj tio sufiĉis. Li ankaŭ ne povis vidi min, sed mi miris, ke li ne aŭdis la batadon de mia koro. Kiel tio batis, dum mi kuŝis tie kaj atendis, kio okazos, kiam Vedero trovos tri ĉevalojn anstataŭ du.

Ili iom henis, kiam Vedero eniris. Ĉiuj tri! Mi estus rekoninta la henon de Fjalaro inter miloj da henoj. Sed Vedero, tiu stultulo, li ne rimarkis diferencon; imagu, li eĉ ne rimarkis, ke estas tri ĉevaloj en la kaverno. Li elkondukis la proprajn du, kiuj staris pli proksime al la enirejo.

Tuj kiam mi estis sola kun Fjalaro, mi rapidis al li kaj ĉirkaŭfermis lian nazon per miaj manoj. Bona, bona Fjalaro, silentu, mi petegis senvorte, ĉar mi sciis, ke, se li nun henus, ili aŭdus tion ekstere kaj konstatus, ke io ne estas en ordo. Kaj Fjalaro ja estis saĝa, kaj ĉion komprenis. La aliaj ĉevaloj henis ekstere, kvazaŭ ili volis adiaŭi lin. Sed Fjalaro restis silenta kaj ne respondis.

Mi vidis Vederon kaj Kaderon surseliĝi kaj mi ne kapablas esprimi, kia gaja sento estis tio. Finfine mi povos eskapi el la kaptilo, mi supozis.

Tiam Vedero diris:

”Mi forgesis mian silikŝtonon.”

Kaj li deseliĝis kaj serĉis ĉirkaŭ la fajro.

Poste li diris:

”Ĝi ne troviĝas tie ĉi. Eble mi perdis ĝin en la kaverno.”

Tiamaniere la ratkaptilo denove krakege fermiĝis ĉirkaŭ mi. Ĉar nun ili kaptis min. Vedero eniris la kavernon por serĉi tiun diablan ŝtonon, kaj li tuj trovis Fjalaron.

Mi scias, ke oni ne mensogu, sed kiam temas pri vivo aŭ morto, oni devas tion fari.

Li havis malmolajn manojn, tiu Vedero, neniu antaŭe kaptis min tiel forte. Tio dolorigis min, kaj mi ekkoleris; strange eĉ pli koleris ol timis. Eble pro tio mi mensogis tiel bone.

”Kiom longe vi kuŝis tie kaj spionis,” kriegis Vedero, kiam li trenis min el la kaverno.

”Ekde hieraŭ vespere, sed mi nur dormis,” mi diris kaj palpebrumis en la matena lumo, kvazaŭ mi ĵus vekiĝis el la dormo.

”Dormis,” diris Vedero. ”Ĉu vi intencas diri, ke vi ne aŭdis niajn kantojn kaj kriojn ĉirkaŭ la bivaka fajro. Ne mensogu!”

Certe li pensis, ke li estis ruza, ĉar ili ne kantis eĉ unu tonon.

Sed mi estis pli ruza.

”Jes, eble mi iom aŭdis de via kantado,” mi balbutis, kvazaŭ mi mensogis nur por kontentigi lin. Tiam Vedero kaj Kadero rigardis unu la alian, nun ili estis certaj, ke mi dormis kaj tute nenion aŭdis.

Sed tio ne tre multe helpis min.

”Ĉu vi ne scias, ke ĉiun, kiu vojaĝas tiun ĉi vojon, atendas mortpuno?” diris Vedero.

Mi provis aspekti, kvazaŭ mi nenion sciis pri io ajn, nek pri mortpuno, nek pri io alia.

”Mi nur volis rigardi la lunbrilon hieraŭ vespere,” mi murmuris.

”Kaj por tio vi riskas vian vivon, vi vulpeto,” diris Vedero.

”Kie do estas via hejmo, en la Ĉerizo-valo aŭ en la Dornrozovalo?”

”En la Dornrozo-valo,” mi diris. Ĉar Karlo Leonkoro loĝis en la Ĉerizo-valo, kaj mi pli volonte volis morti, ol sciigi ilin kiu mi estas.

”Kiuj estas viaj gepatroj?” demandis Vedero.

”Mi loĝas ĉe … ĉe mia avo ,” mi diris.

”Kio estas lia nomo?” Vedero demandis.

”Mi nur nomas lin avo,” mi respondis kaj ŝajnigis esti eĉ pli stulta.

”Kie en la Dornrozo-valo via avo loĝas?” demandis Vedero.

”En … eta blanka domo,” mi balbutis. Ĉar mi pensis, ke la domoj en la Dornrozo-valo certe estas blankaj same kiel en la Ĉerizo-valo.

”Tiun avon kaj tiun domon montru al ni,” diris Vedero.

”Surseliĝu!”

Kaj ni rajdis for. Kaj ĵus tiam la suno leviĝis malantaŭ la montoj de Nangijala. La ĉielo ekflamis kiel ruĝa fajro, kaj la montopintoj brilis. Ion pli belan, ion pli imponan mi neniam en mia vivo vidis. Kaj se Kadero kaj la nigra pugo de lia ĉevalo ne estus estintaj tuj antaŭ mi, mi estus kriinta pro ĝojo. Sed tion mi ne faris, tion mi vere ne faris.

La pado daŭre kurbiĝis kaj serpentumis same kiel antaŭe.

Sed baldaŭ ĝi krute malsupreniris. Mi komprenis, ke ni nun alproksimiĝis al la Dornrozo-valo. Tamen mi apenaŭ volis tion kredi, kiam mi subite vidis ĝin tuj sub mi. Ho, ĝi estis same bela kiel la Ĉerizo-valo, kiel ĝi situis en la matena brilo kun siaj dometoj kaj bienoj kaj siaj verdaj deklivoj kaj florantaj dornrozaroj. Estis tutaj densejoj da dornrozoj. Aspektis strange de supre, preskaŭ kiel maro kun ruĝeta ŝaŭmo sur verdaj ondoj. Jes, Dornrozo-valo estis la ĝusta nomo por tia valo.

Sed en tiun valon mi neniam estus enveninta sen Vedero kaj Kadero. Ĉar muro ĉirkaŭis la tutan Dornrozo-valon, alta muro, kiun la homoj devis konstrui laŭ ordono de Tengo, ĉar li volis havi ilin kiel sklavojn en eterna sklaveco. Tion Jonatano rakontis al mi. Tial mi tion sciis.

Vedero kaj Kadero forgesis pridemandi min, kiamaniere mi sukcesis eliri la fermitan valon, kaj mi preĝis al Dio, ke ili neniam faru tion. Ĉar kion mi respondu? Kiel kapablus iu homo transpasi tiun muron – kaj eĉ kun ĉevalo?

Tenganoj kun nigraj kaskoj kaj glavoj kaj lancoj garde iris sur la muro, proksime kaj fore, ĉie kien mi povis vidi. Kaj same bone oni gardis la pordegon, jes, troviĝis pordego en la muro ĝuste tie, kie la pado el la Ĉerizo-valo atingis la muron kaj finiĝis.

Tie ĉi la homoj dum jarcentoj libere vojaĝis inter la valoj.

Nun nur ekzistas fermita pordo, kaj nur tenganoj rajtas trapasi.

Vedero frapegis per sia glavo kontraŭ la pordon. Tiam luketo malfermiĝis, kaj giganta viro montris sian kapon.

”Pasvorton ,” li kriis.

Vedero kaj Kadero flustris la sekretajn pasvortojn en lian orelon, por ke mi ne lernu. Sed ne necesis, ĉar ankaŭ mi konis la vortojn – ĉiu potenco al Tengo, nia Liberiganto!

Li ĉe la luko rigardis minkaj diris:

”Tiu ulo? Kiu estas li?”

”Estas eta stultulo, kiun ni trovis inter la montoj,” diris Kadero.

”Sed tiel terure stulta li tamen ne estas, ĉar li sukcesis kaŝe trapasi vian pordegon hieraŭ vespere. Kion vi diras pri tio, ĉefgardisto? Mi proponas, ke vi pridemandu viajn soldatojn, kiamaniere ili prizorgas la gardadon dum la vesperoj.”

Tiu ĉe la luko koleriĝis. Li malfermis la pordegon. Sed li riproĉis kaj blasfemis kaj ne volis lasi min eniri, nur Vederon kaj Kaderon.

”Metu lin en la Katla-kavernon,” li kriegis. ”Tio estas la loko por li.”

Sed Vedero kaj Kadero obstinis – mi devas eniri, ĉar mi devas pruvi, ke mi ne mensogis. Estas ilia devo al Tengo tion esplori, ili diris.

Kaj kun Vedero kaj Kadero kiel eskortantoj mi rajdis tra la pordego.

Tiam mi pensis, se mi ankoraŭ iam renkontos Jonatanon, li sciiĝos, kiamaniere Vedero kaj Kadero helpis min eniri la Dornrozo-valon. Pri tio li longe ridos.

Sed mi mem ne ridis. Ĉar mi sciis, kiel danĝera estas mia situacio. Mi devis trovi blankan dometon kun avo en ĝi, alie mi estos ĵetita en la Katla-kavernon.

”Rajdu vi antaŭe kaj montru la vojon,” diris Vedero. ”Ĉar nun ni serioze parolos kun via avo!”

Mi instigis Fjalaron kaj ekrajdis laŭ iu pado, kiu etendiĝis laŭlonge de la muro.

Abundis blankaj domoj same kiel hejme en la Ĉerizo-valo.

Sed mi vidis eĉ ne unu el ili, kiun mi kuraĝis elekti, ĉar mi ne sciis, kiu loĝis en ĝi. Mi ne kuraĝis diri: ”Tie avo loĝas,” ĉar imagu, ke Vedero kaj Kadero enirus kaj ne ekzistus eĉ iu ajn maljunulo. Almenaŭ neniu, kiu volus esti mia avo.

Nun mi vere estis en kaptilo, kaj mi ŝvitis pro timo. Tiel facile mi antaŭe mensogis pri iu avo, sed nun mi ne plu trovis saĝa tiun ideon.

Mi vidis homojn, kiuj laboris ekster la domoj, sed nenie iun, kiu similis al avo, kaj mi sentis min pli kaj pli malfeliĉa.

Ankaŭ terure estis vidi, kiel fartas la homoj en la Dornrozovalo, kiel pale kaj malsatege kaj malfeliĉe ĉiuj aspektas, almenaŭ tiuj, kiujn mi vidis dum mi rajdis. Ili estis tute malsimilaj al la homoj en la Ĉerizo-valo. Sed ni ja ne havis iun Tengon en nia valo, kiu sklavigis nin kaj forprenis de ni ĉiujn niajn vivrimedojn.

Mi rajdis kaj rajdis. Vedero kaj Kadero jam senpacienciĝis, sed mi simple rajdis, kvazaŭ mi estus survoje al la fino de la mondo.

”Ĉu ankoraŭ daŭros longe?” demandis Vedero.

”Ne tre,” mi diris, sed mi nek sciis, kion mi diris nek kion mi faris. Mi estis tute ekster mi pro timo kaj nur atendis, ke ili ĵetos min en la Katla-kavernon.

Tiam okazis miraklo. Kredu tion aŭ ne! Antaŭ blanka dometo, tuj apud la muro, sidis maljunulo sur benko kaj nutris siajn kolombojn. Eble mi ne estus kuraĝinta fari tion, kion mi faris, se inter ĉiuj grizaj kolomboj ne estus estinta unu, kiu estis neĝoblanka. Nur unu!

Larmoj venis en miajn okulojn. Tiajn kolombojn mi vidis nur ĉe Sofia kaj unu fojon sur mia fenestrobreto antaŭ longe, longe en alia mondo.

Kaj nun mi faris ion nekredeblan. Mi desaltis de Fjalaro, kaj per kelkaj paŝoj mi atingis la maljunulon. Mi ĵetis min inter liajn brakojn, kaj kun miaj brakoj ĉirkaŭ lia kolo mi flustris malespere:

”Helpu al mi! Savu min! Diru, ke vi estas mia avo!”

Mi timis kaj estis certa, ke li forpuŝos min, kiam li vidos Vederon kaj Kaderon en siaj nigraj kaskoj malantaŭ mi. Kial li mensogu pro mi kaj eble estus ĵetita en la Katla-kavernon pro tio?

Sed li ne forpuŝis min. Li tenis min firme inter siaj brakoj, kaj mi sentis liajn varmajn bonajn brakojn ĉirkaŭ mi kiel protekton kontraŭ ĉiu malbono.

”Knabeto,” li diris tiel laŭte, ke Vedero kaj Kadero aŭdu tion, ”kie vi estis tiom longe? Kaj kion vi faris, vi malobeema knabo, ke vin soldatoj hejmen venigas?”

Mia kompatinda avo, kiajn riproĉojn li ricevis de Vedero kaj Kadero! Ili sakris kaj insultis dirante, ke, se li ne pli bone gardos siajn nepojn, sed lasas ilin sovaĝe ĉirkaŭvagi inter la montoj de Nangijala, tiam li baldaŭ ne plu havos nepon. Kaj li mem spertos ion, kion li neniam forgesos. Sed tiun ĉi fojon ili ne punos lin, ili diris. Kaj ili rajdis for. Iliaj kaskoj baldaŭ videblis nur kiel nigraj punktetoj malsupre en la valo.

Tiam mi ekploris. Mi ankoraŭ kuŝis en la sino de mia avo kaj ploradis. Ĉar la nokto estis tiel longa kaj suferiga, kaj nun ĝi alproksimiĝis al sia fino. Kaj mia avo permesis al mi plori.

Li nur iom lulis min, kaj mi deziris, ho, kiel mi deziris, ke li estu mia vera avo, kaj mi provis tion klarigi al li spite al la plorado.

”Jes, mi ŝatas esti via avo,” li diris. ”Sed mia vera nomo estas Matiaso. Kio estas via nomo?”

”Karlo Leo … ” mi komencis. Sed tuj mi silentis. Kiel mi povis esti tiel stulta, ke mi preskaŭ malkaŝis tiun nomon tie ĉi en la Dornrozo-valo?

”Kara avo, mia nomo estas sekreta,” mi deklaris. ”Nomu min Biskoto!”

”Ĉu vere, Biskoto,” diris Matiaso kaj iom ridetis. ”Eniru en la kuirejon, Biskoto, kaj atendu min tie,” li poste diris. ”Mi kondukos vian ĉevalon en la stalon.”

Kaj mi eniris. Malkomforta kuirejeto kun nur unu tablo kaj ligna sofo kaj kelkaj seĝoj kaj fajrejo. Kaj granda ŝranko ĉe unu muro.

Baldaŭ revenis Matiaso kaj tiam mi diris:

”Tian grandan ŝrankon ankaŭ ni havas en la kuirejo hejme en la Ĉeriz … ”

Mi silentis.

”Hejme en la Ĉerizo-valo,” kompletigis Matiaso, kaj mi timeme rigardis lin ankoraŭfoje mi diris ion, kion mi ne rajtis diri.

Matiaso nenion plu diris. Li proksimiĝis al la fenestro kaj rigardis eksteren. Longe li staris tie kaj ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ li volis esti certa, ke neniu estis en la proksimeco. Poste li turnis sin al mi kaj diris per mallaŭta voĉo:

”Estas io aparta pri tiu ĉi ŝranko. Atendu kaj vi vidos!”

Li puŝis per la ŝultro la ŝrankon kaj flankenmovis ĝin. Malantaŭ ĝi troviĝis luko en la muro. Ĝin li malfermis, kaj malantaŭ ĝi estis ĉambreto, eta ĉambreto. Iu kuŝis sur la planko dormante.

Estis Jonatano.

image-013


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.