La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FRATOJ LEONKORO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

9

Mi memoras kelkajn eventojn en mia vivo, kiam mi estis tiel gaja, ke mi preskaŭ ne sciis kion fari. Unu fojon okazis, kiam mi estis tre juna kaj ricevis sledon kiel kristnasko-donacon de Jonatano. Li longatempe ŝparis sian monon por tiu sledo. Kaj tiun fojon, kiam mi venis al Nangijala kaj trovis Jonatanon ĉe la rivero. Kaj tiun unuan mirige belan vesperon en la Rajdisto-bieno, kiam mi estis tiel freneze gaja. Sed nenio, nenio superis la senton, kiam mi trovis Jonatanon sur la planko ĉe Matiaso. Imagu, ke oni povas fariĝi tiel gaja! Estis kvazaŭ mia animo mem laŭte ridegis en mi pro ĝojo.

Mi ne tuŝis Jonatanon. Mi ne vekis lin. Mi ne kriis pro ĝojo aŭ dancis. Mi nur kuŝigis min apud lin tute silente kaj endormi ĝis.

Kiom longe mi dormis? Tion mi ne scias. La tutan tagon mi opinias. Sed kiam mi vekiĝis! Jes, kiam mi vekiĝis, tiam Jonatano sidis sur la planko apud mi. Li simple sidis tie kaj ridetis.

Neniu aspektas tiel bonkore kiel Jonatano, kiam li ridetas.

Mi kredis, ke li eble ne ŝatas, ke mi venis. Ke li eble jam forgesis, kiamaniere li krie petis helpon. Sed nun mi konstatis, ke li estas same gaja kiel mi. Tial ankaŭ mi devis rideti, kaj ni sidis tie rigardantaj unu la alian kaj diris nenion dum iom da tempo.

”Vi kriis por peti helpon,” fine mi diris.

Jonatano ĉesis rideti.

”Kial vi kriis?” mi demandis.

Tio ŝajne estis io, pri kio li ne povis pensi sen doloro. Apenaŭ li volis respondi al mi, tiel mallaŭte li parolis.

”Mi vidis Katlan. Mi vidis tion, kion faras Katla.”

Mi ne volis turmenti lin per demandoj pri Katla, kaj cetere mi ja havis tiel multe por rakonti al li, plej unue pri Joso.

Jonatano ne volis tion kredi. Lia vizaĝo paliĝis, li preskaŭ ploris.

”Joso, ne, ne! Ne Joso!” li kriis, kaj venis larmoj en la okulojn.

Sed poste li ekstaris.

”Ni devas tuj informi Sofian.”

”Kiel ni faros tion?” mi demandis.

”Unu el ŝiaj kolomboj estas tie ĉi,” li diris. ”Bianka, ŝi flugos reen ĉi vespere.”

La kolombo de Sofia! Jes, tion mi povus imagi! Mi rakontis al Jonatano, ke dank’ al tiu kolombo mi estas nun ĉe li kaj ne en la Katla-kaverno.

”Certe estas miraklo,” mi diris, ”ke mi inter ĉiuj domoj en la Dornrozo-valo atingis ĝuste tiun, en kiu vi estas. Sed se mi ne estus vidinta Biankan ekster ĝi, … mi nun ne estus tie ĉi.”

”Bianka, Bianka, dankon, ke vi sidis tie,” diris Jonatano. Sed li ne havis tempon aŭskulti min plu. Nun urĝis. Li gratis la lukon per la ungoj; sonis kiel eta skrapado de rato. Sed ne daŭris longe, ĝis kiam la luko malfermiĝis kaj Matiaso enrigardis.

”Kaj eta Biskoto, li nur dormas kaj dormas … ,” Matiaso komencis, sed Jonatano ne permesis lin daŭrigi.

”Alportu Biankan, mi petas,” li diris. ”Ŝi ekflugu tuj kiam krepuskos.”

Li klarigis kial. Li rakontis al Matiaso pri Joso. Kaj Matiaso skuis la kapon tiel, kiel maljunaj homoj faras, kiam ili malĝojas.

”Joso! Jes, mi sciis, ke devas esti iu el la Ĉerizo-valo,” li diris.

”Kaj pro tio nun Orvaro estas en la Katla-kaverno. Mia Dio, kiaj estas la homoj!”

Poste li malaperis por alporti Biankan, kaj li fermis la lukon.

Estis bona kaŝejo, kiun Jonatano ricevis tie ĉe Matiaso. Eta sekreta ĉambro sen fenestro kaj pordo. La sola enirvojo estis tra la luko malantaŭ la ŝranko. Neniu meblo troviĝis tie, nur matraco, sur kiu oni povis dormi. Kaj malnova stalo-lanterno, kiu iom heligis la malhelon.

En la lumo de la lanterno Jonatano skribis mesaĝon al Sofia:

”La eterne malbenita nomo de la perfidulo estas Joso, la Ora Koko. Kaptu lin tuj. Mia frato nun estas ĉi tie.”

”Pro tio Bianka alflugis tien ĉi hieraŭ vespere,” diris Jonatano.

”Por informi nin, ke vi malaperis por serĉi min.”

”Do, vidu, Sofia komprenis la enigmon, kiun mi skribis sur la kuirejan muron,” mi diris. ”Tiam, kiam ŝi alportis la supon.”

”Kiun enigmon?” demandis Jonatano.

”Mi serĉos lin fore en la malproksimo malantaŭ la montoj.”

Mi rakontis al li tion, kion mi skribis. ”Estis por ke Sofia ne fariĝu maltrankvila,” mi diris.

Jonatano ridis.

”Ne esti maltrankvila, ĉu vere vi tion opinias? Kaj mi? Kiel trankvila estis mi, kiam mi eksciis, ke vi vagas ie inter la montoj de Nangijala.”

Mi certe aspektis konsternita, ĉar li tuj konsolis min.

”Eta kuraĝa Biskoto, kiaj grandaj bonŝanco kaj feliĉo, ke tamen vi estis tie! Kaj eĉ pli grandaj bonŝanco kaj feliĉo, ke vi nun estas tie ĉi!”

Estis la unuan fojon, ke iu juĝis min kuraĝa, kaj venis al mi en la kapon, ke, se mi daŭrigos laŭ sama maniero, eble mi rajtos nomi min Leonkoro spite al amuzo de Joso.

Sed mi memoris ion alian, kion mi skribis sur la muron hejme. Pri iu kun ruĝa barbo, kiu volis havi blankajn ĉevalojn.

Kaj mi petis Jonatanon al doni linion al la mesaĝo.

”Tio pri la ruĝa barbo, diras Karlo, estas erara.”

Mi ankaŭ rakontis al li, kiel Huberto savis min de la lupoj, kaj Jonatano diris, ke dum sia tuta vivo li estos danka al li pro tio.

Krepuskis super la Dornrozo-valo, kiam ni iris por forsendi Biankan, kaj lumoj aperis en ĉiuj domoj kaj bienoj sur la deklivo malsupre de ni. Aspektis tiel kviete kaj pace, ke oni povis pensi, ke homoj sidas tie kaj manĝas sian bongustan vesperman ĝon aŭ eble nur interparolas kaj ludas kun siaj infanoj aŭ kantas lulkantetojn al ili kaj ĝuas la vivon. Sed ni sciis, ke ne estas tiel. Ni sciis, ke ili havas preskaŭ nenion por manĝi, kaj ke ili tute ne estas trankvilaj kaj gajaj, sed malfeliĉaj. La tenganoj starantaj sur la muro kun siaj glavoj kaj lancoj memorigis pri tiu fakto, se oni hazarde forgesis.

En la fenestroj de Matiaso ne lumis kandeloj. Lia domo estis malluma, kaj ĉio silentis, kvazaŭ ne estus vivanta homo tie. Sed ni estis tie, ne en la domo, sed ekstere. Matiaso gvatis ĉe la angulo de la domo, kaj Jonatano kaj mi kaŝe iris portante Biankan inter la dornroz-densaĵo.

Tiaj roz-densaĵoj troviĝis ĉirkaŭ la tuta Matias-bieno. Dornrozojn mi tre ŝatas, ĉar ili bonodoras. Ne forte bonodoras, nur tute dolĉe. Sed mi pensis, ke la odoron de la dornrozoj mi certe neniam plu povos senti sen sperti korbaton kaj memori, kiel ni kaŝe iris inter la arbustoj, Jonatano kaj mi. Tre proksimaj al la muro ni estis, kie la tenganoj aŭskultis kaj gvatis.

img-15

Antaŭ ĉio ili serĉis iun kun la nomo Leonkoro.

Jonatano nigrigis sian vizaĝon kaj kovris ĝin per kapuĉo. Li ne plu similis al Jonatano, tion mi vere devis diri. Sed tamen estis danĝere, kaj li riskis sian vivon ĉiufoje, kiam li eliris el sia kaŝejo en la sekreta ĉambreto. Cent viroj serĉis lin tage kaj nokte, tion mi sciis, kaj pri tio mi informis lin, sed li simple respondis:

”Jes, lasu ilin tion fari! ”

Li mem intencis forsendi Biankan, li diris, ĉar li volis esti certa, ke neniu vidas ŝin, kiam ŝi ekflugas.

La murgardistoj evidente havis ĉiu sian propran parton de la muro por gardi. Sur la muro tuj malantaŭ la Matiaso-bieno iu dikulo patrolis tien kaj reen la tutan tempon, kaj ni devis nin gardi kontraŭ li.

Matiaso staris ĉe la domangulo, tenante la stalo-lanternon, kaj ni interkonsentis pri jena signalo:

”Se mi tenos la lanternon malalte,” li diris, ”vi eĉ ne spiru, ĉar tiam Dika Dodiko estos tute proksima. Sed se mi tenos la lanternon alte, tiam li estos tie, kie la muro forkurbiĝas, kaj tie li kutimas paroli kun alia tengano. Tiam vi kaptu la okazon por forsendi Biankan.”

Kaj tion ni faris.

”Flugu, flugu,” flustris Jonatano, ”flugu mia Bianka, trans la montojn de Nangijala al la Ĉerizo-valo. Kaj gardu vin kontraŭ la sagoj de Joso!”

Mi ne scias, ĉu la kolomboj de Sofia vere komprenas homan lingvon, sed mi deziras kredi, ke Bianka kapablis, ĉar ŝi metis la bekon ĉe la vango de Jonatano, kvazaŭ ŝi volis trankviligi lin, kaj poste ŝi ekflugis. Ŝi montriĝis kiel blanka lumeto en la krepusko, tiel danĝere blanka. Kiel facile tiu Dodiko povis ŝin vidi, dum ŝi flugis super la muro!

Sed li ne vidis ŝin. Li verŝajne staris parolante, tiel ke li nenion aŭdis, nenion vidis. Matiaso gvatis, kaj li ne malaltigis la lanternon.

Ni vidis Biankan malaperi, kaj mi tiris la brakon de Jonatano kaj petis lin, ke li rapide reiru en la kaŝejon. Sed Jonatano ne volis. Ankoraŭ ne. Estis tiel mirinda vespero, la aero estis freŝa kaj agrabla por spiri. Li tute ne emis enrampi en la sufokan ĉambreton. Neniu tion komprenis pli bone ol mi, kiu tiom longe kuŝis enfermite sur mia kuireja sofo hejme en la urbo.

Jonatano sidis sur la herbo kun la brakoj ĉirkaŭ la genuoj kaj rigardis malsupren al la valo. Tute trankvila li estis. Oni povis supozi, ke li intencas resti tie la tutan vesperon senkonsidere, kiom da tenganoj marŝis sur la muro malantaŭ li.

”Kial vi sidas tie?” mi demandis.

”Ĉar mi ŝatas tion,” diris Jonatano. ”Ĉar mi ŝatas tiun ĉi valon dum la krepusko. Kaj freŝan aeron kontraŭ mia vizaĝo mi ankaŭ ŝatas. Kaj ruĝetajn dornrozojn, kiuj odoras je somero.”

”Ankaŭ mi,” mi diris.

”Kaj mi ŝatas florojn kaj herbon kaj arbojn kaj kampojn kaj arbarojn kaj belajn lagetojn,” diris Jonatano. ”Kaj kiam la suno leviĝas, kaj kiam la suno subiĝas, kaj kiam la luno brilas kaj la steloj briletas, kaj ankoraŭ multon alian mi ŝatas, kion mi en la momento ne memoras.”

”Tion ankaŭ mi ŝatas,” mi diris.

”Tion ĉiuj homoj ŝatas,” aldonis Jonatano. ”Kaj se ili ne postulas pli ol tion, ĉu vi povas klarigi al mi, kial ili ne rajtas ĝui tion en kvieto kaj paco, sen ke iu tirano venas kaj ĉion detruas?”

Al tio mi ne havis respondon, kaj tiam Jonatano opiniis:

”Pli bone, ke ni eniru nun! ”

Sed ni ne povis tuj kuri en la domon. Antaŭe ni devis scii, kiel estas ĉe Matiaso kaj kie estas Dika Dodiko.

Intertempe tute malheliĝis. Oni ne plu vidis Matiason, nur la lumon de la lanterno.

”Li tenas ĝin alte. Neniu Dodiko tie,” diris Jonatano. ”Venu!”

Sed ĝuste kiam ni komencis kuri, la lumo de la lanterno fulmorapide malaltiĝis, kaj ni abrupte haltis. Ni aŭdis ĉevalojn galope alproksimiĝi, kaj poste ili malrapidis, kaj iu parolis kun Matiaso.

Jonatano kubutpuŝis min dorse.

”Iru tien ,” li flustris, ”iru al Matiaso! ”

Li ĵetis sin en la dornroz-densaĵon, kaj mi timeme kaj tremante iris al la lanterna lumo.

”Mi nur volis spiri iom da aero,” mi aŭdis Matiason diri.

”Estas ja tiel bela vetero hodiaŭ vespere.”

”Bela vetero,” respondis raŭka voĉo. ”Atendas la mortpuno ĉiun, kiu restas ekstere post la sunsubiro, ĉu vi tion ne scias?”

”Malobeema maljuna avo estas vi,” alia voĉo diris. ”Cetere, kie estas la bubaĉo?”

”Jen li estas venanta,” diris Matiaso, ĉar nun mi atingis lin.

Tiujn du sur la ĉevaloj mi tuj ekkonis. Estis Vedero kaj Kadero.

”Ĉu vi ankoraŭfoje emos iri al la montoj por rigardi la lumon de la luno hodiaŭ vespere?” demandis Vedero. ”Kio cetere estas via nomo, knabaĉo, mi tute ne aŭdis ĝin.”

”Oni nomas min Biskoto,” mi diris. Tion mi kuraĝis diri, ĉar tiun nomon neniu konis, nek Joso, nek iu alia, nur Jonatano kaj mi kaj Matiaso.

”Kurioza nomo, Biskoto,” diris Kadero. ”Aŭskultu, Biskoto, kial ni venis tien ĉi, vi pensas?”

Mi sentis, ke la kruroj ne plu apogis min. Por ĵeti min en la Katla-kavernon, mi pensis. Kompreneble ili bedaŭris, ke ili lasis min libera, kaj nun ili venis por preni min. Kion alian mi kredu?

”Nu, aŭskultu,” diris Kadero, ”ni ĉirkaŭrajdas en la valo vespere por kontroli, ĉu la homoj obeas al tio, kion ordonis Tengo. Sed via avo evidente ne intencas kompreni tion, eble vi povas klarigi al li, kiel danĝere estos kaj por li kaj por vi, se vi ne restos en la domo post la sunsubiro.”

”Kaj ne forgesu,” diris Vedero, ”ke ankoraŭfoje vi ne eskapos sen puno, se ni trovos vin ie, kie vi ne rajtas esti. Ĉu via avo vivas aŭ mortas, tio egalas al ni. Sed vi, kiu estas juna, vi certe volas plenkreski kaj fariĝi tengano, ĉu ne?”

Tengano, ne, mi preferus la morton, mi pensis, sed tion mi ne diris. Mia koro doloris pro Jonatano, kaj mi ne kuraĝis kolerigi ilin. Do mi tute afable respondis: ”Jes, certe.”

”Bone,” diris Vedero. ”Morgaŭ matene vi rajtos veni al la Granda Kajo, kaj vi vidos Tengon, ’la Liberiganton de la Dornrozo-valo’. Morgaŭ li venos trans la Riveron de la Praaj Riveroj en sia ora barko kaj albordiĝos ĉe la Granda Kajo.”

Ili pretigis sin por foriri. Sed Kadero bridis sian ĉevalon lastmomente. ”Aŭskultu, maljunulo,” li kriis al Matiaso, kiu jam estis survoje en la domon.

”Ĉu vi hazarde vidis belan, blondharan junulon kun la nomo Leonkoro?”

Mi tenis la manon de Matiaso, kaj mi sentis, kiel li ektremis, sed li kviete respondis: ”Mi konas neniun Leonkoron.”

”Do ne,” diris Kadero. ”Sed se vi hazarde renkontos lin, vi scios, kio okazos al tiu, kiu kaŝos lin aŭ helpos lin? Mortpuno! Tion vi scias, ĉu?”

Tiam Matiaso fermis la pordon malantaŭ ni.

”Mortpuno, ĉiam mortpuno,” li diris. ”Nur pri tio tiaj homoj pensas.”

La sono de la ĉevalhufoj apenaŭ perdiĝis, kiam Matiaso denove iris eksteren kun la lantero. Baldaŭ envenis Jonatano vundita per dornoj sur manoj kaj vizaĝo, sed ĝoja, ke nenio pli danĝera okazis, kaj ke Bianka nun estis fluganta trans la montojn.

Poste ni vespermanĝis en la kuirejo ĉe Matiaso. Kun la luko malfermita, tiel ke Jonatano rapide povus malaperi en sian kaŝejon, se iu venus.

Sed unue ni iris en la stalon, Jonatano kaj mi, kaj mi manĝigis niajn ĉevalojn. Estis ĝojige denove vidi ilin kune. Ili staris kun la kapoj proksime unu al la alia. Mi supozis, ke ili rakontis unu al la alia ĉion, kion ili travivis. Mi donis avenon al ambaŭ.

Unue Jonatano volis haltigi min, sed poste li diris:

”Jes, donu tion al ili ĉi-foje! Sed avenon oni ne plu donas al la ĉevaloj tie ĉi en la Dornrozo-valo.”

Kiam ni eniris la kuirejon, Matiaso metis sur la tablon ujon da supo.

”Ni ne havas ion alian, kaj plejparte estas akvo,” li diris.

”Sed ĝi almenaŭ estas varma.”

Mi ĉirkaŭrigardis por trovi mian dorsosakon, mi memoris, kion mi havis en ĝi. Kaj kiam mi elprenis ĉiujn miajn panojn kaj mian fumaĵitan ŝafviandon, tiam ili momenton ĉesis spiri, kaj iliaj okuloj ekbrilis. Estis agrabla sento aranĝi por ili preskaŭ feston. Mi tranĉis du grandajn tranĉaĵojn de la fumaĵita ŝafviando, kaj ni manĝis supon kaj panon kaj ŝafviandon.

Ni manĝis kaj manĝis. Dum longa tempo neniu ion diris.

Sed fine diris Jonatano:

”Bone, ni havas sufiĉe por manĝi! Mi preskaŭ forgesis la senton de sateco.” Mi vere kontentis, ke mi venis al la Dornrozo- valo, tiu sento estis por mi pIi kaj pli agrabla. Kaj nun mi povis rakonti ĉion, kio okazis al mi, de kiam mi rajdis for de la hejmo, ĝis Vedero kaj Kadero helpis al mi eniri en la Dornrozo-valon. La plej multon mi jam rakontis, sed Jonatano volis tion aŭdi plurfoje. Ĉefe pri Vedero kaj Kadero. Pri tio li ridis, ĝuste kiel mi atendis. Kaj ankaŭ Matiaso.

img-16

”Tre inteligentaj ili ne estas, la tenganoj,” diris Matiaso.

”Sed ili mem opinias, ke ili estas.”

”Fakte, eĉ mi kapablis ilin trompi,” mi diris. ”Imagu, se ili tion scius! Ke al tiu frateto, kiun ili tiel forte deziris kapti, ke ĝuste al li ili helpis eniri la Dornrozo-valon kaj simple lasis lin libere iri.”

Kiam mi tion diris, mi ekcerbumis. Mi ne antaŭe pensis pri tio, sed nun mi demandis:

”Kiamaniere vi sukcesis eniri la Dornrozo-valon, Jonatano?”

Jonatano ekridis.

”Mi ensaltis ,” li diris.

”Kiel ensaltis … ne sur Grimo, ĉu?” mi demandis.

”Jes,” diris Jonatano. ”Mi ne posedas alian ĉevalon.”

Mi jam vidis kaj sciis, kiajn saltojn Jonatano kapablis fari per Grimo. Sed supersalti la muron ĉirkaŭ la Dornrozo-valo, tio estis pli ol oni povas imagi.

”Vi devas scii, ke la muro tiam ne estis tute finkonstruita,” diris Jonatano.

”Ne ĉie. Ne ĝis sia plena alteco. Sed ĝi estis sufiĉe alta, tion vi povas kredi.”

”Jes, sed la gardistoj,” mi diris. ”Ĉu neniu vidis vin?”

Jonatano mordis en sian panon, poste li ridis denove.

”Jes, tuta aro ĉasis min, kaj Grimo ricevis eĉ sagon en la postaĵon. Sed mi eskapis, kaj bonkora farmisto kaŝis min kaj Grimon en sia fojnejo. Kaj dum la nokto li kondukis min tien ĉi al Matiaso. Nun vi ĉion scias.”

”Ne, vi tute ne ĉion scias,” diris Matiaso. ”Vi ne scias, ke la homoj tie ĉi en la valo kantas kantetojn pri tiu rajdado kaj pri Jonatano. Ke li venis tien ĉi, estis la sola ĝojiga evento, kiu okazis en la Dornrozo-valo, de post kiam Tengo invadis kaj sklavigis nin.”

”Jonatano nia savanto’, ili kantas, ĉar li liberigos la Dornrozo-valon, ili kredas. Ankaŭ mi tion kredas. Nun vi ĉion scias.”

”Vi ankoraŭ ne ĉion scias,” diris Jonatano. ”Vi ne scias, ke Matiaso estas tiu, kiu gvidas la sekretan batalon en la Dornrozo- valo, nun, kiam Orvaro estas enkarcerigita en la Katlakaverno. Matiason ili nomu 'Savanto’ kaj ne min!”

”Ne, mi estas tro maljuna,” opiniis Matiaso. ”Li tute pravis, tiu Vedero. Ĉu mi vivas aŭ mortas estas egale.”

”Tiel vi ne rajtas paroli,” mi diris. ”Ĉar nun vi estas mia avo.”

”Nu, eble pro tio mi devas resti en la vivo. Sed por gvidi batalon mi ne plu taŭgas. Por tio oni devas esti juna.”

Li ekĝemis.

”Se nur Orvaro estus ĉi tie! Sed li certe mizere vegetas en la Katla-kaverno, ĝis Katla prenos lin.”

Mi vidis, ke la vizaĝo de Jonatano paliĝis.

”Ni vidos,” li murmuris, ”kiun Katla prenos finfine.”

Poste li diris:

”Nun ni devas labori. Ankaŭ tion vi ankoraŭ ne scias, Biskoto, ke en tiu ĉi dometo ni dormas dum la tagoj kaj laboras dum la noktoj. Venu kaj vidu!”

Li rampis antaŭ mi tra la luko en la kaŝejon, kaj tie li montris ion al mi. Li flankenŝovis la matracon, sur kiu ni dormis kaj forprenis kelkajn el la larĝaj bretoj sub ĝi, kiuj kuŝis nefiksitaj.

Tiam mi vidis nigran truon, kiu iris rekte malsupren en la teron.

”Tie ĉi komenciĝas mia subtera tunelo,” diris Jonatano.

”Kaj kie ĝi finiĝas?” mi demandis, kvankam mi preskaŭ devenis la respondon. ”En la sovaĝejo ĉe la alia flanko de la muro,” li diris. ”Tie ĝi finiĝos, kiam ĝi estos preta. Post ankoraŭ kelkaj noktoj, mi pensas, ĝi estos sufiĉe longa.”

Li enrampis la truon.

”Sed ankoraŭ iom pli mi devas elfosi,” li diris. ”Ĉar vi ja komprenas, ke mi ne volas aperi el la tero tuj antaŭ la nazo de Dika Dodiko.”

Poste li malaperis, kaj mi longe sidis tie atendante. Kiam li finfine revenis, li puŝis antaŭ si trogon plenan de tero. Li suprenlevis ĝin al mi kaj mi trenis ĝin tra la luko al Matiaso.

”Pli da tero por mia kampo,” diris Matiaso. ”Se mi nur havus iom da pizoj kaj fazeoloj por semi kaj planti, la malsatego baldaŭ finiĝus.”

”Ho, ĉu vi kredas?” diris Jonatano. ”El ĉiu deko da fazeoloj en via kampo Tengo prenos naŭ. Ĉu vi forgesis tion?”

”Vi pravas,” respondis Matiaso. ”Tiom longe kiel ekzistos Tengo, ankaŭ ekzistos mizero kaj malsato en la Dornrozovalo.”

Nun Matiaso kaŝe eliris por malplenigi la trogon sur sian kampon, kaj mi devis stari ĉe la pordo por gvati. Fajfu, diris Jonatano, se vi rimarkos la plej etan danĝeron. Specialan etan melodion mi fajfu, melodion, kiun Jonatano instruis al mi antaŭ longe, kiam ni vivis sur la tero. Ni kutimis kune fajfi dum tiu tempo. Vespere kiam ni enlitiĝis. Certe mi kapablis bone fajfi.

Jonatano enrampis denove en sian truon por daŭrigi la fosadon, kaj Matiaso fermis la lukon kaj kaŝis ĝin per la ŝranko.

”Bone enkapigu, Biskoto,” li diris, ”ke vi neniam lasu Jonatanon esti en la kaŝejo, se la luko ne estas fermita kaj la ŝranko ne staras surloke por kovri ĝin. Bone enkapigu, ke vi estas en lando, kie Tengo vivas kaj regas.”

”Tion mi ne forgesos,” mi diris.

Estis iom krepuske en la kuirejo. Nur sola kandelo brilis sur la tablo, sed Matiaso estingis ĝin.

”Malhela estu la nokto en la Dornrozo-valo,” li diris. ”Ĉar tie atendas tiom da okuloj por vidi tion, kion ili ne devus vidi.”

Poste li prenis la trogon kaj malaperis, kaj mi staris ĉe la malfermita pordo por gvati. Kaj vere estis malhele, ĝuste kiel deziris Matiaso. Malhele estis en la domoj kaj malhela estis la ĉielo super la Dornrozo-valo. Neniu stelo brilis kaj neniu luno, ĉio estis nigra, kaj mi povis tute nenion vidi. Sed ĉiuj okuloj de la nokto, pri kiuj Matiaso parolis, ili certe ankaŭ vidis nenion, mi pensis, kaj tio konsolis min.

Mi sentis min malserena kaj soleca atendante tie, kaj mi ankaŭ timis. Matiaso forestis tre longe. Mi maltrankviliĝis pli kaj pli dum ĉiu momento. Kial li ne revenis? Mi fikse rigardis en la malhelecon. Ŝajnis al mi, ke ne plu estis tiel malhele.

Subite mi konstatis, ke pliheliĝis. Aŭ ĉu estis nur miaj okuloj, kiuj alkutimiĝis? Sed nun mi rimarkis la kialon. La luno ekaperis tra la nuboj. Tio estis la plej terura, kio povis okazi, kaj mi preĝis al Dio, ke Matiaso revenu, dum ankoraŭ ekzistis sufiĉe da malhelo por sin kovri. Sed estis tro malfrue. Ĉar nun la luno jam aperis en sia plena brilo, kaj fluis rivero da lunlumo laŭlonge de la valo.

En tiu lumo mi vidis Matiason. De fore mi vidis lin veni inter la dornroz-densaĵoj portante sian trogon. Mi atente ĉirkaŭrigardis.

Estis ja mia tasko gvati. Kaj tiam mi ankaŭ vidis ion alian, Dodikon, Dikan Dodikon, kiu malsupren grimpis de la muro per ŝnur-ŝtupetaro.

Estas malfacile fajfi, kiam oni timas. Ne sonis tre bele. Sed iel mi sukcesis fajfi tiun melodion, kaj rapide kiel lacerto Matiaso malaperis malantaŭ la plej proksima dornroz-densaĵo.

Tiam jam Dodiko atakis min.

”Kial vi fajfas?” li kriegis.

”Ĉar …, ĉar mi lernis tion hodiaŭ,” mi balbutis. ”Antaŭe mi ne kapablis fajfi, sed imagu, ĝuste hodiaŭ mi subite kapablis. Ĉu vi volas aŭdi tion?”

Mi denove fajfis, sed Dodiko malpermesis al mi daŭrigi.

”Nu, silentu,” li ordonis. ”Mi ne scias, ĉu estas malpermesite fajfi, sed mi supozas, ke oni ne rajtas. Mi opinias, ke Tengo ne ŝatas tion. Kaj cetere via pordo devas esti fermita, ĉu vi ne komprenas tion?”

”Ĉu Tengo ne ŝatas, ke pordoj estas malfermitaj?” mi demandis.

”Ne enmiksu vin en tiajn aferojn,” diris Dodiko. ”Obeu al mi! Sed unue donu al mi ĉerpilon da akvo. Mi devas troti tien kaj reen sur la muro, ĝis mi preskaŭ mortos pro soifo.”

Mi rapide pripensis; se li nun sekvus min en la kuirejon kaj ne trovus Matiason tie, kio tiam okazus? Kompatinda Matiaso, mortpuno por tiu, kiu estas ekstere dumnokte, jes, mi sufiĉe aŭdis pri tio.

”Mi alportos por vi,” mi rapide diris. ”Restu ĉi tie, kaj mi alportos akvon al vi.”

Mi enkuris, kaj en la malhelo mi palpserĉis la akvujon. Mi ja sciis, en kiu angulo ĝi staris. Mi ankaŭ trovis la ĉerpilon, kaj mi plenigis ĝin per akvo. En tiu momento mi sentis, ke iu staris malantaŭ mi, jes, li staris tie en la mallumo tuj malantaŭ mia dorso, kaj neniam en mia vivo mi spertis ion pli timigan.

”Lumigu kandelon,” ordonis Dodiko. ”Mi volas vidi, kiel aspektas tia domaĉo.”

Miaj manoj tremis, mia tuta korpo tremis, sed tamen mi sukcesis lumigi la kandelon.

Dodiko prenis la ĉerpilon kaj trinkis. Li trinkis kaj trinkis, kvazaŭ ne ekzistis fundo en li. Poste li ĵetis la ĉerpilon sur la plankon kaj suspekteme ĉirkaŭrigardis per siaj etaj abomenaj okuloj. Kaj li demandis ĝuste tion, kion mi atendis jam la tutan tempon:

”Tiu maljuna Matiaso, kiu loĝas tie ĉi, kie li estas?”

Mi ne respondis. Mi ne sciis, kion respondi.

”Ĉu vi ne aŭdas, ke mi demandas al vi?” diris Dodiko. ”Kie estas Matiaso?”

”Li dormas ,” mi diris. Ion mi devis elpensi.

”Kie?” demandis Dodiko.

Estis ĉambreto apud la kuirejo, kaj en tiu ĉambreto estis la lito de Matiaso, tion mi sciis. Sed mi ankaŭ sciis, ke li ne dormas tie nun. Tamen mi montris al la pordo de la ĉambreto kaj diris:

”Tie!”

Mi pepis tion tiel, ke ĝi apenaŭ estis aŭdebla. Sonis mizere, kaj Dodiko mokridis pri mi.

”Vi ne tre bone mensogas,” li diris. ”Atendu, mi esploros!”

Li tute kontentis, li sciis, ke mi mensogas, kaj li tre volonte intencis okazigi mortpunon al Matiaso, por eble ricevi laŭdon de Tengo; mi ne scias.

”Donu al mi la kandelon,” li diris, kaj mi donis ĝin al li. Mi volis forkuregi de tie, nur ĵeti min tra la pordo por trovi Matiason kaj instigi lin fuĝi, antaŭ ol estos tro malfrue. Sed mi absolute ne povis moviĝi. Mi staris tie senmove pro timo, ĝis mi preskaŭ vomis.

Dodiko tion vidis, kaj li ĝuis tion. Li ne rapidis, tute ne, li kontente ridetis kaj intence malrapide agis, por ke mi eĉ pli suferu. Sed kiam li ĉesis rideti, li diris:

”Venu, vi knabaĉo, nun montru al mi, kie tiu Matias-ulo dormas!”

Per la piedo li malfermbatis la pordon al la ĉambreto kaj antaŭen puŝis min, tiel ke mi falis super la alta sojlo. Poste li suprentiris min denove kaj staris antaŭ mi kun la kandelo en la mano.

”Vi mensogulo, nun montru lin al mi,” li diris, kaj levis la kandelon, por pli bone heligi la mallumon en la ĉambreto. Mi ne kuraĝis moviĝi aŭ levi la rigardon, kaj mi preferis ne plu ekzisti, ho, kiel mi malesperis!

Sed tiam, meze en mia mizero, tiam mi aŭdis la koleran voĉon de Matiaso: ”Pri kio temas? Ĉu oni eĉ ne povas pace dormi dum la noktoj?”

Mire mi rigardis kaj vidis Matiason, jes, li sidis tie en sia lito en la plej malhela angulo de la ĉambreto kaj palpebrumis kontraŭ la lumo. Li estis vestita nur per sia ĉemizo, kaj li havis taŭzitajn harojn, kvazaŭ li longe dormis. Kaj apud la malfermita fenestro la trogo kliniĝis kontraŭ la muro. Verdire, ĉu li ne estis rapida kiel lacerto, mia nova avo!

Sed mi preskaŭ kompatis Dodikon. Neniam mi vidis iun aspekti tiel idiote stulte kiel lin, kiam li staris tie, fikse rigardante Matiason.

”Mi nur venis por peti pri iom da akvo,” li grumbleme diris.

”Akvo, jes tio estas bona ideo,” diris Matiaso. ”Ĉu vi ne scias, ke Tengo strikte malpermesis al vi akcepti akvon de ni? Li kredas, ke ni venenigos vin. Se vi ankoraŭfoje venos kaj vekos min, tiam mi vere faros tion.”

Mi ne komprenas, kiel li kuraĝis tiel paroli al Dodiko. Sed eble tio estis la plej bona maniero alparoli tenganon. Ĉar Dodiko nur gruntis kaj malaperis por regrimpi al sia muro.

img-17


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.