|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA FRATOJ LEONKOROAŭtoro: Astrid Lindgren |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Tiun nokton ni kondukis Orvaron tra la subtero. Jonatano tion faris. Li trenis Orvaron tra la infero. Oni ne povas nomi ĝin per aliaj vortoj. Mi havis fortojn nur por treni min mem, kaj apenaŭ tion.
”Li fuĝis! Li fuĝis!” ili kriis, kaj kiam fariĝis silento, ni atendis la persekutantojn. Sed neniu venis. Tamen eĉ tengano kapablus elpensi, ke ekzistas elirejo el la Katla-kaverno, per kiu ni eskapis. Kaj trovi tiun elirejon ne povus esti malfacile. Sed ili certe estis malkuraĝaj, la tenganoj; ili ja kuraĝis grupe lukti kontraŭ malamikoj, sed neniu el ili riskis esti la unua, kiu rampas en mallarĝan pasejon, kie nekonata malamiko atendas. Ne, tutsimple ili estis tro malkuraĝaj, kial alie ili lasis nin eskapi tiel facile? Neniu iam antaŭe eskapis el la Katla-kaverno, kaj kiamaniere ili klarigu al Tengo la fuĝon de Orvaro?
Tion mi scivolis. Sed tio devas esti ilia problemo, diris Jonatano.
Niaj propraj problemoj pli ol sufiĉis por ni.
Nur post kiam ni estis rampintaj tra la longa, mallarĝa pasejo, ni kuraĝis halti kaj iom respiri. Tio estis necesa por Orvaro.
Jonatano donis al li la kaprinan lakton, kiu estis acida, kaj panon, kiu estis malseka. Tamen Orvaro diris:
”Pli bonan manĝaĵon mi neniam ricevis!”
Jonatano masaĝis liajn gambojn tre longe, por revivigi ilin, kaj Orvaro iom vigliĝis. Sed li ne kapablis piediri, nur rampi.
Jonatano informis lin pri la vojoj, laŭ kiuj ni devos iri kaj demandis lin, ĉu li tamen volas daŭrigi la fuĝon tuj la saman nokton.
”Jes, jes, jes,” diris Orvaro. ”Mi rampos sur miaj genuoj hejmen ĝis la Dornrozo-valo, se mi devos. Mi tute ne volas kuŝi tie ĉi, ĝis la sangohundoj de Tengo persekutos nin hurlante tra la kavernpasejoj.”
Jam oni rimarkis, kiu li estas. neniu subigita malliberulo, sed ribelanto kaj batalanto por la libereco. Orvaro de la Dornrozo- valo! Kiam mi vidis liajn okulojn en la lumo de la lanterno, mi komprenis, kial Tengo timis lin. Kiel ajn malforta li estis, li portis en si brulantan fajron, kaj verŝajne nur dank’ al tiu fajro li travivis tiun inferan nokton. Ĉar neniu nokto en la mondo povas esti pli terura.
Longa kiel la eterno ĝi estis, kaj plena de teruraĵoj. Sed kiam oni komplete elĉerpiĝas, tiam oni ne havas fortojn okupi ĝi pri io ajn. Eĉ ne kiam sangohundoj venas. Jes, certe mi aŭdis la hundojn veni, hurlante kaj bojante, sed mi ne havis fortojn ektimi. Cetere ili baldaŭ silentis. Eĉ sangohundoj ne aŭdacis penetri tiel profunde en la abismojn, kie ni rampis.
Longe, longe ni tiel rampis, kaj kiam ni finfine eliris al la taglumo apud Grimo kaj Fjalaro, ĝisvunde skrapitaj, sangoŝmiritaj kaj trempitaj de malsekeco, preskaŭ mortintaj pro elĉerpi ĝo, tiam la nokto jam finiĝis kaj estis mateno. Orvaro etendis siajn brakojn, kvazaŭ li volus ĉirkaŭbraki la teron kaj la ĉielon kaj ĉion, kion li vidas, sed la brakoj falis malsupren.
Li jam dormis. Ni ĉiuj tri profunde endormiĝis kaj nenion rimarkis, ĝis preskaŭ vesperiĝis. Tiam mi vekiĝis. Fjalaro puŝis min per sia nazego. Li eble opiniis, ke mi dormis sufiĉe longe.
Ankaŭ Jonatano vekiĝis.
”Ni devas eliri el Karmanjaka antaŭ ol malheliĝos,” li diris.
”Poste ni ne plu trovos la vojon.”
Li vekis Orvaron. Kaj kiam Orvaro reviviĝis kaj eksidis kaj ĉirkaŭrigardis kaj memoris kaj komprenis, ke li ne plu estas en la Katla-kaverno, tiam venis larmoj en liajn okulojn.
”Libera,” li murmuris, ”libera!” Kaj li prenis la manojn de Jonatano kaj longe tenis ilin en la siaj.
”Mian vivon kaj mian liberecon vi redonis al mi,” li diris, kaj li dankis ankaŭ al mi, kvankam mi nenion faris, sed plejparte nur malhelpis ilin.
Orvaro eble nun sentis sin same kiel mi sentis min, kiam mi liberiĝis de ĉiuj miaj suferoj kaj venis al la Ĉerizo-valo, kaj mi forte deziris, ke ankaŭ li, vivanta kaj libera, atingos sian valon. Sed ankoraŭ ni ne estis tie. Ankoraŭ ni estis en la montoj de Karmanjaka, kie nun verŝajne abundis Tengo-soldatoj, kiuj serĉis lin. Estis nia bonŝanco, ke ili ne trovis nin, dum ni dormis en nia rokfendo.
Ni sidis tie en la fendo kaj manĝis la reston de nia pano. De tempo al tempo Orvaro diris:
”Imagu tion, ke mi vivas. Mi estas libera kaj mi vivas!”
Ĉar sole li restis vivanta el ĉiuj kaptitoj de la Katla-kaverno.
Ĉiuj la aliaj unu post la alia estis oferitaj al Katla.
”Sed oni povas fidi je Tengo,” diris Orvaro. ”Kredu min, li aranĝos, ke la Katla-kaverno ne restos malplena tre longe.”
Denove liaj okuloj pleniĝis per larmoj.
”Ho, vi mia Dornrozo-valo,” li diris, ”kiom longe vi ankoraŭ ĝemos sub Tengo?”
Li volis aŭdi pri ĉio, kio okazis en la valoj de Nangijala dum lia mallibereco. Pri Sofia kaj pri Matiaso kaj pri ĉio, kion faris Jonatano, kaj Jonatano ĉion rakontis. Ankaŭ pri Joso. Mi preskaŭ kredis, ke Orvaro mortos antaŭ niaj okuloj, kiam li eksciis, ke estis pro Joso, ke li tiom longe suferis en la Katlakaverno.
Li paŭzis longe, antaŭ ol li ordigis siajn pensojn kaj denove kapablis paroli, kaj tiam li diris:
”Mia vivo signifas nenion. Sed tio, kion Joso faris kontraŭ la Dornrozo-valo, tio neniam estos pardonebla.”
”Pardonebla aŭ ne, li verŝajne jam ricevis sian punon,” diris Jonatano. ”Joson vi neniam plu vidos.”
Sed Orvaro ekfuriozis. Li volis for, estis, kvazaŭ li volis komenci la batalon por libereco jam la saman vesperon, kaj li malbenis siajn gambojn, kiuj portis lin tiel malbone, Sed li provis kaj provis, kaj finfine li tamen sukcesis ekstari kaj resti staranta. Li sufiĉe fieris, kiam li sukcesis tion montri al ni. Kaj certe li aspektis iom stranga, dum li staris kaj balanciĝis tien kaj reen, kvazaŭ la vento faligus lin. Oni devis rideti, kiam oni rigardis lin.
”Orvaro,” diris Jonatano, ”de longa distanco oni povas vidi, ke vi estas malliberulo el la Katla-kaverno.”
Kaj tio estis vera. Sangumitaj kaj malpuraj ni ĉiuj tri estis, precipe Orvaro. Liaj vestoj estis ĉifonitaj, kaj lian vizaĝon oni apenaŭ vidis pro la barbo kaj la hararo. Oni vidis nur liajn okulojn. Liajn strangajn, ardajn okulojn!
Fluis rivereto tra nia fendo, kaj en ĝi ni forlavis nian malpurecon kaj ĉiun sangon. Denove kaj denove mi trempis mian vizaĝon en la malvarman akvon. Tio bonfartigis! Estis kvazaŭ ni forlavis de ni la tutan teruran Katla-kavernon.
Poste Orvaro prunteprenis mian tranĉilon kaj fortranĉis amason de barbo kaj haroj, tiel ke li iom malpli similis al fuĝanta malliberulo. Kaj Jonatano elprenis el sia dorsosako tiujn tengo-kaskon kaj -mantelon, kiuj helpis lin eskapi el la Dornrozo-valo.
”Jen, Orvaro, vestu vin per tiuj,” li diris. ”Tiam ili eble pensas, ke vi estas tengano kun du kaptitoj survoje ien kun ili.”
Orvaro vestis sin per la kasko kaj la mantelo, sed li ne faris tion volonte.
”Estas la unua kaj la lasta fojo, ke vi vidas min en tiaj vestoj,” li diris. ”Ili odoras je subpremo kaj krueleco.”
”Ne gravas la odoro,” diris Jonatano, ”se nur ili helpos nin reiri hejmen al la Dornrozo-valo.”
Urĝis, ke ni ekiru. Post du horoj la suno subiros, kaj kiam malheliĝos inter la montoj, tiam neniu povos trovi la vojon sur la danĝeraj padoj.
Jonatano aspektis tre serioza. Li sciis kio atendas nin, kaj mi aŭdis lin diri al Orvaro:
”La du sekvontaj horoj decidos pri la sorto de la Dornrozo-valo”, mi pensas. ”Ĉu vi havas fortojn sidi sur la ĉevalo tiom longe?”
”Jes, jes, jes” diris Orvaro, ”dum dek horoj, se necesos.”
Jonatano donis al li Fjalaron por rajdi kaj helpis lin surseli ĝi. Kaj tuj li fariĝis alia Orvaro. Li kvazaŭ kreskis en la selo kaj fortiĝis, jes Orvaro estis unu el tiuj kuraĝaj kaj fortaj homoj same kiel Jonatano. Estis nur mi, kiu tute ne estis kuraĝa.
Sed kiam ni surseliĝis, kaj mi sidis tie kun la brakoj ĉirkaŭ Jonatano kaj apogis la frunton kontraŭ lia dorso, tiam ŝajne iom da forteco fluis de li en min, kaj mi malpli timis. Tamen mi ne povis ne pensi kiel multe pIi agrable estus, se ni ne ĉiam devus esti tiel fortaj kaj kuraĝaj kiel nun. Imagu se ni iam denove povus esti kune, kiel dum la unuaj tagoj en la Ĉerizo-valo. Ho, kiom da tempo pasis de tiam!
Poste ni komencis nian vojaĝon. Ni rajdis en la direkto al la ponto laŭ la sunsubiro. Sed en la montaro de Karmanjaka estis multaj kaj erarigaj padoj. Neniu alia ol Jonatano povus trovi la ĝustan vojon tra tia labirinto. Sed li sukcesis, bonŝance por ni.
Mi esplore rigardis por trovi tenganojn, ĝis la okuloj doloris.
Sed mi vidis neniun – neniun pli ol Orvaron, kiu rajdis malantaŭ ni en siaj teruraj kasko kaj nigra mantelo. La timego trapikis min ĉiun fojon, kiam mi turnis la kapon kaj vidis lin, ĉar mi lernis timi tiujn kaskojn kaj ĉiujn, kiuj portas ilin.
Ni rajdis kaj rajdis, kaj nenio okazis. Estis kviete kaj pace kaj bele survoje. Kvieta vespero en la montaro, tiel oni povus priskribi ĝin, mi pensis. Sed tiu priskribo estis tute erara. Iu ajn povos aperi en tiu silento kaj kvieto, kaj ni sentis nur malagrablan streĉon. Eĉ Jonatano estis maltrankvila kaj ĉiam gvatema.
”Kiam ni nur estos transirintaj la ponton,” li diris ”tiam la plej grava danĝero estos malantaŭ ni.”
”Kiam ni atingos ĝin?” mi demandis.
”Post malpli ol duona horo, se ĉio bone iros ”, diris Jonatano.
Sed ĝuste en tiu momento ni ekvidis ilin; trupon da tenganoj, ses virojn kun lancoj, sur nigraj ĉevaloj. Ili aperis tie, kie la pado kurbiĝas ĉirkaŭ la montoflanko kaj trotis rekte al ni.
”Nun temas pri vivo aŭ morto,” diris Jonatano. ”Venu Orvaro!”
Orvaro rapide antaŭenrajdis por flanki nin, kaj Jonatano transĵetis siajn konduk-rimenojn al li, por ke ni aspektu kiel kaptitoj. Ili ankoraŭ ne rimarkis nin. Sed estis tro malfrue por fuĝi. Kaj cetere, kien fuĝi? La sola, kion ni povis fari, estis, daŭrigi la rajdadon kaj esperi, ke la mantelo kaj la kasko de Orvaro trompos ilin.
”Vivanta mi neniam cedos,” diris Orvaro. ”Mi deziras, ke vi tion sciu, Leonkoro! ”
Kiel eble plej kviete ni rajdis kontraŭ niaj malamikoj. Pli kaj pli proksimen ni venis. Mi frostosentis sur la dorso, kaj mi havis tempon pensi, ke, se ni estos kaptitaj nun, ili prefere estu kaptintaj nin en la Katla-kaverno, por tiel eviti tutnoktan, vanan turmentadon.
Ni renkontiĝis. Ili bridis siajn ĉevalojn por preterpasi nin sur la mallarĝa pado. Kaj tiu, kiu gvidis, estis malnova konatulo.
Neniu alia ol Perko.
Sed Perko ne rigardis nin. Li rigardis nur al Orvaro. Kaj kiam ili preterrajdis unu la alian, li demandis:
”Ĉu vi aŭdis, ĉu oni jam trovis lin?”
”Ne, mi nenion aŭdis,” diris Orvaro.
”Kien vi iras?” demandis Perko.
”Mi kondukas du kaptitojn,” respondis Orvaro, kaj Perko ne ricevis pli da informo.
Kaj ni daŭrigis la rajdadon tiel rapide kiel ni kuraĝis.
”Singarde turnu vin, Biskoto, kaj raportu, kion ili faras,” diris Jonatano. Mi faris tion, kion li diris.
”Ili forrajdas,” mi diris.
”Dank’ al Dio,” diris Jonatano.
Sed li ĝojis tro frue. Ĉar nun mi vidis, ke ili haltis kaj observis nin.
”Ili ekpripensas,” diris Jonatano.
Jes, evidente, ili tion faris.
”Haltu momenton,” kriis Perko. ”Haltu, mi volas rigardi vin kaj viajn kaptitojn pli proksime.”
Orvaro kunpremis la dentojn.
”Ek, Jonatano,” li diris. ”Ne haltu! Alie ni estos mortintoj.”
Kaj ni ekgalopegis.
Tiam Perko kaj la tuta trupo turnis sin. Jes ili turnis sin kaj sekvis nin tiel rapide, ke la kolharoj de iliaj ĉevaloj flirtis.
”Nun, Grimo, montru kion vi kapablas,” vokis Jonatano.
Kaj ankaŭ vi, mia Fjalaro, mi pensis, kaj ĝuste en tiu momento mi forte deziris, ke estu mi, kiu rajdas lin.
Pli rapidajn ĉevalojn ol Grimo kaj Fjalaro neniu posedis, ho, ili flugis laŭ la pado, ili sciis, ke nun temas pri vivo aŭ morto. La persekutantoj sekvis nin. Ni aŭdis la klakadon de la hufoj, foje proksime, foje fore, sed ĉiam obstine. Ili ne rezignis, ĉar nun Perko konstatis, kiun li ĉasas, kaj tian predon neniu tengano volas malhavi. Tio estus io, liveri tian valoran kaptaĵon al Tengo en lian fortikaĵon!
Ili preskaŭ atingis nin, kiam ni galopis trans la ponton, kaj kelkaj lancoj sible falis ĉirkaŭ ni. Sed ili ne trafis nin.
Nun ni estis ĉe la Nangijala-flanko, kaj laŭ Jonatano la plej granda danĝero devus esti malantaŭ ni. Sed tion mi ne povis konstati. Male! Ili daŭrigis la pelĉason laŭlonge de la rivero.
Alte sur la riverbordo serpentumis la pado, kiu kondukas al la Dornrozo-valo, kaj sur tiu ni furioze galopis. Tien ni estis survoje alian someran vesperon, ŝajne antaŭ miloj da jaroj.
Tiam ni venis rajdante en la krepusko, Jonatano kaj mi, malrapide rajdante survoje al nia unua subĉiela fajro. Tiel oni devus vojaĝi laŭ riveroj, ne kiel nun, tiel ke la ĉevaloj preskaŭ mortfalas.
Plej furioze rajdis Orvaro. Ĉar nun li rajdis hejmen – al la Dornrozo-valo. Jonatano ne povis resti flanke de li. Kaj Perko nun komencis proksimiĝi al ni. Mi ne komprenis kial, ĝis mi finfine konstatis, ke estas pro mi. Pli rapida rajdanto ol Jonatano ne ekzistas. Neniu atingus lin, se li estus sola sur la ĉevalo. Sed nun li devis konsideri min la tutan tempon, kaj tio malhelpis lin.
Tiu ĉi rajdado decidos pri la sorto de la Dornrozo-valo, Jonatano estis dirinta. Kaj nun dependis de mi, kiamaniere ĝi finiĝos. Kia terura penso! Kaj gi finiĝos malbone, pri tio mi pli kaj pli konvinkiĝis. Ĉiun fojon, kiam mi turnis min kaj rigardis malantaŭen, tiuj nigraj kaskoj estis iom pli proksimaj. Foje ili estis kaŝitaj malantaŭ monteto aŭ kelkaj arboj, sed poste ili senkompate denove aperis pli kaj pli proksime.
Jonatano nun sciis, same bone kiel mi, ke ni ne kapablos savi nin. Ne ambaŭ. Kaj estis necese, ke Jonatano eskapu. Ne okazu, ke li estos kaptita pro mi. Tial mi diris:
”Jonatano, faru kiel mi nun diros. Faligu min malantaŭ kurbiĝo, kiam ili tion ne vidos. Kaj atingu Orvaron!”
Unue li surpriziĝis, tion mi rimarkis. Sed ne tiel, kiel mi surpriziĝis pri mi mem.
”Ĉu vi vere kuraĝas?” demandis Jonatano.
”Ne, sed mi tamen volas fari tion,” mi diris.
”Eta, kuraĝa Biskoto,” li diris. ”Mi revenos por preni vin. Tuj kiam Orvaro estos sekura ĉe Matiaso, mi revenos.”
”Ĉu vi promesas tion?” mi diris.
”Jes, kompreneble, kion vi pensas?” li diris.
Ni nun atingis la salikon, kie ni banis nin, kaj mi diris:
”Mi kaŝos min en nian arbon. Trovu min tie! ”
Ne estis tempo por diri pli, ĉar nun ni estis kaŝitaj malantaŭ deklivo, kaj Jonatano bridis la ĉevalon, tiel ke mi povu ŝovi min malsupren. Poste li denove ekrapidis. Kaj mi tuj flankenruli ĝis en kaveton. Tie mi kuŝis kaj spektis la pretertondrantajn persekutantojn. Mi ekvidis la stultan vizaĝon de Perko.
Li minace grimacis, kvazaŭ li estus sovaĝa besto – kaj lian vivon Jonatano savis! Sed nun Jonatano jam atingis Orvaron, kaj mi vidis ilin kune malaperi, kaj mi ĝojis. Rajdu vi, Perko, mi pensis, se vi opinias, ke tio helpas! Orvaron kaj Jonatanon vi ne pluvidos.
Mi restis kuŝanta en la kaveto ĝis Perko kaj liaj soldatoj ankaŭ malaperis. Tiam mi kuris al la rivero kaj al mia arbo.
Estis agrable enrampi en la verdan branĉaron kaj komforte sidi en branĉoforko. Ĉar nun mi estis laca.
Eta remboato balanciĝis tuŝante la bordon ĝuste apud la arbo. Ĝi verŝajne malligiĝis de ie pli supre laŭ la rivero. Ĉar ĝi ne estis ŝnurfiksita. Tiu, kiu perdis ĝin, certe nun malĝojas, mi pensis. Mi sidis tie kaj pripensis diversajn aferojn kaj ĉirkaŭrigardis.
La muĝantan akvon mi rigardis kaj la rokon de Perko, sur kiu li meritis forlasite sidi nun, tiu kanajlo. Kaj mi vidis la Katla-monton ĉe la alia flanko de la rivero kaj demandis min, kiel iu homo kapablis enkarcerigi aliajn homojn en tiajn terurajn kavernojn. Mi ankaŭ pensis pri Orvaro kaj Jonatano kaj deziris tiel forte, ke doloris en mi, ke ili eskapu en nian subteran pasejon antaŭ ol Perko atingos ilin. Kaj mi demandis min, kion Matiaso diros, kiam li trovos Orvaron en la kaŝejo.
Kielmulte li ĝojos pri ĉio ĉi, mi meditis.
Sed ekkrepuskiĝis, kaj nur nun mi komprenis, ke eble mi devos resti tie ĉi la tutan nokton. Certe Jonatano ne povos reveni antaŭ ol malheliĝos. Estis timige malagrable, la timego rampis super min kune kun la krepusko, kaj mi sentis min soleca.
Tiam mi subite vidis virinon sur ĉevalo alte sur la riverbordo.
Estis neniu alia ol Sofia. Verdire estis Sofia, neniam mi pli ĝojis vidi ŝin ol en tiu momento.
”Sofia,” mi kriis. ”Sofia, jen estas mi!”
Kaj mi grimpis el la arbo kaj svingis la brakon. Sed pasis iom da tempo, antaŭ ol mi komprenigis al ŝi, ke vere estas mi.
”Ĉu vere, Karlo,” ŝi vokis, ”kiamaniere vi alvenis tien ĉi? Kaj kie estas Jonatano? Atendu momenton, mi venos malsupren al vi, ĉar ni devas trinkigi niajn ĉevalojn.”
Kaj tiam mi vidis malantaŭ ŝi du virojn, ankaŭ sur ĉevaloj.
Mi rekonis unu el ili, estis Huberto. La alia estis kaŝita, sed kiam li iom antaŭenrajdis, mi vidis lin. Estis Joso.
Sed ne povis esti Joso – mi opiniis, ke mi eble fariĝis freneza kaj vidis fantomojn. Ne eblis, ke Sofia venis tien ĉi kun Joso! Kio okazis erare? Ĉu ankaŭ Sofia freneziĝis, aŭ ĉu mi sonĝis, ke Joso estas perfidulo? Ne, ne, mi ne sonĝis, li estas perfidulo! Kaj mi ne vidis fantomojn, ĉar jen Joso, ververe li!
Kio nun okazos? Kio nun okazos?
Li venis en la krepusko rajdante malsupren al la rivero, kaj li vokis de longa distanco:
”Nu, eta Karlo Leonkoro, ni renkontiĝas ankoraŭfoje!”
Ili venis ĉiuj tri. Mi staris atendante ilin apud la akvo kun nur unu sola penso en la kapo: Helpu min! Kio nun okazos?
Ili deseliĝis, kaj Sofia kuris al mi kaj ĉirkaŭbrakis min. Ŝi estis tiel gaja, ke la okuloj brilis.
”Ĉu vi denove eliris por ĉasi lupojn?” diris Huberto ridante.
Sed mi staris tie silente kaj nur fiksrigardis.
”Kien vi estas survoje?” mi finfine sukcesis diri.
”Joso montros al ni, kie ni plej bone povos trapasi la muron,” diris Sofia.
”Kiam la tago de la batalo venos, ni devos tion scii.”
”Jes, tion ni devos scii,” diris Joso. ”Ni devas havi pretan planon antaŭ ol ni atakos.”
Bolis en mi. Sendube vi havas vian planon preta. Mi ja sciis, kial li venis. Li logos Sofian kaj Huberton en kaptilon. Al tuja pereo li logos ilin, se neniu malhelpos lin. Sed iu ja devos malhelpi lin, mi pensis. Kaj poste mi komprenis, ke estas mi, kiu devas tion fari senprokraste. Devas okazi ĝuste nun, kiel ajn mi malŝatas tion fari. Sed kiamaniere mi komencu?
”Sofia, kiel fartas Bianka?” fine mi demandis.
Tiam Sofia rigardis min malgaje.
”Bianka neniam revenis de la Dornrozo-valo,” ŝi diris. ”Sed ĉu vi scias ion pri Jonatano?”
Ŝi ne volis paroli pri Bianka. Sed mi eksciis tion, kion mi volis scii. Bianka estis mortpafita. Tial Sofia venis tien ĉi kun Joso. Nian mesaĝon ŝi neniam ricevis.
Joso ankaŭ volis aŭdi, ĉu mi sciis ion pri Jonatano.
”Mi esperas, ke li ne estas kaptita,” li diris.
”Ne, li ne estas,” mi diris kaj rigardis al Joso firme en la okulojn. ”Li ĵus savis Orvaron el la Katla-kaverno.”
Tiam Joso paliĝis en sia ruĝfloranta vizaĝo kaj fariĝis muta.
Sed Sofia kaj Huberto ĝojkriis, ho, kiel ili ĝojkriis! Sofia denove ĉirkaŭbrakis min, kaj Huberto diris:
”Estas la plej bona novaĵo, kiun vi povis diri.”
Ili volis scii, kiel ĉio tio okazis. Sed Joso ne volis scii tion. Li subite volis hasti. ”Poste ni aŭdos pri tio,” li diris. ”Ni devos atingi nian celon antaŭ ol malheliĝos.”
Jes, ĉar la soldatoj de Tengo certe jam embuskas nin, mi pensis.
”Venu, Karlo,” diris Sofia, ”ni kune rajdos sur mia ĉevalo, vi kaj mi.”
”Ne,” mi diris, ”vi ne rajdu ien ajn kun tiu perfidulo.”
Mi fingromontris al Joso. Kaj mi pensis, ke li mortigos min.
Li ekprenis min ĉirkaŭ la kolo per siaj grandaj manoj kaj elsiblis:
”Kion vi diras? Ankoraŭ unu vorton, kaj vi ne plu vivos.”
Sofia persvadis lin liberigi min. Sed ŝi ne ŝatis tion kion mi faris.
”Karlo, estas fie nomi homon perfidulo, kiam tio ne estas vero. Sed verŝajne vi estas tro juna por kompreni tion, kion vi ĵus diris.”
Kaj Huberto, li iomete ridis.
”Mi pensis, ke estas mi, kiu estas la perfidulo. Mi, kiu scias tro multe kaj ŝatas blankajn ĉevalojn, aŭ kion ajn vi skribis sur la kuirejan muron hejme?”
”Jes, Karlo, vi elĵetas akuzojn ĉiudirekten,” Sofia severe diris.
”Vi devas ĉesi tion!”
”Mi petas pardonon, Huberto,” mi diris.
”Nu, kaj Joso?” demandis Sofia.
”Mi ne petas pardonon pro tio, ke perfidulon mi nomas perfidulo,” mi diris. Sed ili simple ne volis kredi min. Estis terure, kiam mi komprenis tion. Ili volis antaŭeniri kun Joso.
Ili iris al sia propra pereo, kion ajn mi provis fari por haltigi ilin.
”Li gvidas vin en kaptilon,” mi kriis. ”Mi tion scias! Mi tion scias! Demandu lin pri Vedero kaj Kadero, kiujn li kutimas renkonti en la montaro! Kaj demandu lin, kiamaniere li perfidis Orvaron!”
Joso denove volis ataki min, sed li regis sin.
”Ĉu ni fine povos ekiri?” li demandis, ”aŭ ĉu ni endanĝerigu ĉion nur pro la mensogoj de tiu knabo?”
Li ĵetis al mi rigardon plenan de malamo.
”Kaj vin mi iam ŝatis,” li diris.
”Iam ankaŭ mi ŝatis vin,” mi respondis.
Mi povis vidi, kiel li timis sub sia kolerego. Li vere urĝiĝis nun, li devis kaptigi Sofian kaj enkarcerigi ŝin antaŭ ol la vero evidentiĝos. Alie lia propra vivo estos en danĝero.
Kia malŝarĝo devis esti por li, ke Sofia ne volis aŭdi la veron.
Ŝi fidis je Joso, ŝi ĉiam fidis lin. Kaj mi, kiu akuzis unu personon post la alia, kial ŝi kredu min? ”Nu, Karlo, ni iru!” ŝi diris, ”mi pridiskutos tion kun vi poste.”
”Ne estos iu ’poste’, se vi sekvos Joson,” mi vokis.
Mi ploris. Nangijala neniel perdu Sofian, kaj jen mi staris kaj ne kapablis savi ŝin. Ĉar ŝi ne volis esti savita.
”Nun, Karlo, ni iru!” ŝi obstine ripetis.
Sed ĝuste tiam mi rememoris ion.
”Joso,” mi kriis ”malfermu la ĉemizon, kaj montru, kion vi havas sur via brusto! ”
La vizaĝo de Joso mortpaliĝis, tiel ke eĉ Sofia kaj Huberto devis rimarki tion, kaj li metis la manon sur la bruston, kvazaŭ li volis protekti ion.
Silentiĝis momente. Sed poste Huberto diris per raŭka voĉo:
”Joso, faru kiel la knabo diras!”
Sofia staris silente kaj longe rigardis Joson. Sed li ne kuraĝis rigardi ŝin. ”Urĝas,” li diris kaj iris al sia ĉevalo. La rigardo de Sofia severiĝis.
”Ne tiom urĝas,” ŝi diris. ”Mi estas via ĉefo, Joso, montru al mi vian bruston!”
Estis terure vidi Joson en tiu momento. Li staris spireganta, paralizita kaj timigita kaj ne sciis ĉu fuĝi aŭ resti. Sofia aliris lin, sed li forpuŝis ŝin per la kubuto. Tion li ne estu devinta fari. Ŝi forte kaptis lin kaj malfermŝiris lian ĉemizon.
Kaj tie sur lia brusto estis la Katla-signo. Drakokapo, kaj ĝi brilis kiel sango. Tiam Sofia eĉ pli paliĝis ol Joso.
”Perfidulo,” ŝi kriis. ”Estu malbenita pro tio, kion vi faris kontraŭ la valoj de Nangijala!”
Finfine reviviĝis Joso. Li ekblasfemis kaj kuregis al sia ĉevalo.
Sed Huberto estis tie antaŭ li kaj malhelpis lin. Tiam li turnis sin kaj panike ĉirkaŭrigardis por serĉi alian eskapvojon.
Li ekvidis la remboaton. Per unu salto li estis en ĝi kaj antaŭ ol Sofia aŭ Huberto eĉ atingis la bordon, la torento portis lin ekster ilian atingopovon.
Tiam li ridis, kaj terura rido estis tio.
”Mi punos vin, Sofia,” li kriis. ”Kiam mi venos kiel reganto super la Ĉerizo-valo, tiam mi forte punos vin.”
Vi kompatinda frenezulo, vi neniam revenos al la Ĉerizovalo, mi pensis. Al la Karma-falo vi venos, ĝis tie kaj ne plu.
Li provis remi, sed furiozaj ondoj kaj kirl-akvoj kaptis la boaton kaj ĵetis ĝin inter si por frakasi ĝin. La ondoj fortiris de li la remilojn. Kaj muĝanta ondo kaptis lin kaj ĵetis lin en la akvon. Tiam mi ploris kaj volis savi lin, kvankam li estis perfidulo. Sed por Joso ne plu estis savo, tion mi sciis. Estis tiel terure kaj tiel malĝojige, stari tie en la krepusko kaj vidi kaj scii, ke Joso estas tute sola kaj senhelpa tie inter la sovaĝaj akvo-kirlaĵoj. Ni vidis lin ankoraŭ unu fojon aperi sur ondokresto.
Poste li malaperis. Kaj ni ne plu vidis lin.
Malheliĝis, kiam la Rivero de la Praaj Riveroj kaptis Joson kaj forportis lin al la Karma-falo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.