La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FRATOJ LEONKORO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Antaŭparolo

Ĉiu svedo, sed ankaŭ multaj alilandanoj, konas la nomon de Astrid Lindgren. Dum preskaŭ 50 jaroj ŝi okupas pintan lokon en la sveda literaturo. Ŝia unua libro rakontas la aventurojn de naŭjara knabino, Pipi Ŝtrumpolonga, kiu sola vivas en malnova domo kaj senbride faras ĉion, kion infanoj ŝatas fari.

La fratoj Leonkoro” estas unu el la plej lastaj el la libroj de Astrid Lindgren. Ĝi estas rakonto, kies temojn oni povas interpreti je pli ol unu nivelo. Ĝi estas rakonto pri herooj kaj monstroj kaj kulminas en batalo kontraŭ tiraneco kaj drako.

Ĝi kondukas al fikcia, transcenda – kaj tamen tre realeca mondo – mondo, kie senĉese batalas kuraĝaj homoj kontraŭ maljusteco. Sur preskaŭ ĉiu paĝo la atentema leganto malkovras paralelojn al la propra ĉiutago, al eventoj daŭre okazantaj sur nia Tero. Li retrovas sin mem, legante, kiel la Fratoj Leonkoro daŭre kaj daŭre luktas kontraŭ sia propra timo.

Sed la Fratoj ankaŭ montras vojon, kiel ĉiu homo kapablas kontribui sian parton, por ke ”bono” kaj justeco regu en la mondo.

Tial tiu libro same gravas por plenkreskuloj kaj junuloj. Pro tio ĝi meritas kiel eble plej vastan legantaron. Mi ĝojas povi prezenti ĝin al la publiko pere de la internacia lingvo Esperanto.

Neniel eblus aperigi la libron sen la malavara permeso de Astrid Lindgren pri traduko de la teksto, kaj tiu de Ilon Wikland pri uzo de ŝiaj ilustraĵoj, kiuj tiel perfekte kongruas al la vortoj. Al ambaŭ mi donas miajn elkorajn dankojn.

Mi ankaŭ sincere dankas al Joachim Giessner el Germanio, kiu ne nur sindoneme plenumis la taskon de lingva kontrolo, sed multloke sugestis pli trafan tradukon.

Mi dankas ankaŭ al Gadory István el Hungario pro lia helpo pri la traduko, kaj al Harold Brown el Anglio pro helpo pri traduko kaj pri preparo de la libro por presado.

Ĝuste tia multflanka kunlaboro ilustras la unikajn eblecojn, kiujn donas la lingvo Esperanto por plifaciligi kaj pliriĉigi la internacian kulturan vivon. Mi sentas min privilegiita havi la ŝancon, aperigi Esperanto-tradukon de tiu ĉi verko de Astrid Lindgren ĝuste en la jaro 1987, la Jubilea Jaro de Esperanto.

Kerstin Rohdin


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.