La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FRATOJ LEONKORO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2026 Geo

La Enhavo

5

Sed tiam venis la tago, kiam ankaŭ mi eksciis, kio estas rimarkinda pri Sofia. Iun matenon Jonatano diris:

”Hodiaŭ ni iros por iom babili kun ’la reĝino de la kolomboj’.”

”Bona ideo,” mi diris. ”Kiu do estas tiu reĝino?”

”Sofia,” diris Jonatano. ”Nur ŝerce mi nomas ŝin ’reĝino de la kolomboj’.”

Kaj baldaŭ mi komprenis kial.

Estis sufiĉe longa distanco al Tulipo-bieno, kie Sofia loĝis.

Ŝia domo situis je la fino de la Ĉerizo-valo, kun altaj montoj dorse.

Ni rajdis tien kaj alvenis frumatene. Sofia ĵus manĝigis siajn kolombojn. Ĉiujn siajn neĝoblankajn kolombojn! Kiam mi vidis ilin, mi rememoris ĝin, la blankan, kiu sidis sur mia fenestrobreto iam, certe tio okazis antaŭ milo da iaroj.

”Ĉu vi memoras,” mi flustris al Jonatano. ”Ĉu ne unu el tiuj kolomboj pruntis al vi sian plumaron tiam, kiam vi venis al mi?”

”Jes,” diris Jonatano, ”ĉar kiamaniere mi estus povinta veni al vi? Nur la kolomboj de Sofia kapablas flugi tra la ĉieloj tiel foren.”

La kolomboj estis kiel blanka nubo ĉirkaŭ Sofia, kaj ŝi staris tute trankvile meze en la flirtado de iliaj flugiloj. Ĝuste tiel aspektas ’reĝino de la kolomboj’, mi opiniis.

Nur tiam ŝi ekvidis nin. Kiel kutime ŝi afable salutis, sed ŝi ne estis gaja. Tute trista ŝi estis, kaj tuj diris per mallaŭta voĉo al Jonatano:

”Hieraŭ vespere mi trovis Violantan; ŝi estis mortpafita per sago en la brusto. Supre en la Lupo-ravino. Kaj la mesaĝo estis for.”

La okuloj de Jonatano mallumiĝis. Neniam ĝis nun mi vidis lin tia, neniam tiel ĉagrenita. Mi ne rekonis lin kaj ankaŭ ne lian voĉon.

”Ĝuste kiel mi opiniis,” li diris. ”Ni havas perfidulon en la Ĉerizo-valo.”

”Jes, certe ni havas,” diris Sofia. ”Mi ne volis tion kredi. Sed nun mi komprenas, ke devas esti tiel.”

img-07

Oni bone rimarkis, kiel malgaja ŝi estas, sed malgraŭ sia malgajeco ŝi turnis sin al mi kaj diris:

”Venu, Karlo, vi ĉi-okaze devas vidi, kiel aspektas hejme ĉe mi.”

Ŝi loĝis en Tulipo-bieno sola kun siaj kolomboj, siaj abeloj kaj siaj kaprinoj kaj kun ĝardeno tiel plena de floroj, ke oni apenaŭ povis trapasi ĝin.

Dum Sofia promenis kun mi, Jonatano komencis fosi kaj sarki, kiel oni devas fari printempe en la ĝardenoj.

Mi ĉion rigardis, la multajn abelujojn de Sofia kaj ŝiajn tulipojn kaj narcisojn kaj ŝiajn scivolemajn kaprinojn, sed dum la tuta tempo mi pensis pri tiu Violanta kiu ajn ŝi estis, kiu estis mortpafita supre en la montoj.

Baldaŭ ni reiris al Jonatano, kiu surgenue sarkis tiel diligente, ke liaj manoj tute nigrigis.

Sofia rigardis lin malgaje kaj poste diris:

”Aŭskultu, mia eta ĝardenista knabo, mi opinias, ke vi baldaŭ devos komenci alian laboron.”

”Tion mi komprenas,” diris Jonatano.

Kompatinda Sofia, ŝi certe estis pli maltrankvila ol ŝi volis montri. Ŝi esplorrigardis al la montoj kaj aspektis tiel afliktite, ke ankaŭ mi ekmaltrankviliĝis. Kion ŝi serĉis? Kiun ŝi atendis?

Sed tion mi baldaŭ rimarkis. Ĉar subite Sofia diris:

”Tie ŝi venas! Dank’ al Dio, jen Paloma!”

Estis unu el ŝiaj kolomboj, kiu estis fluganta al ni. Komence ŝi estis videbla nur kiel punkteto alte inter la montoj, sed baldaŭ ŝi atingis nin, kaj ŝi alvenis sur la ŝultro de Sofia.

”Venu, Jonatano!” Sofia rapide diris.

”Jes, sed Biskoto – mi intencis diri Karlo,” diris Jonatano.

”Nun li certe devos ekscii ĉion, ĉu ne?”

”Kompreneble,” diris Sofia. ”Rapidu kaj venu ambaŭ!”

Kun la kolombo sur la ŝultro Sofia kuris antaŭ ni en la domon. Ŝi kondukis nin al ĉambreto apud la kuirejo, kaj tie ŝi ŝlosis la pordon kaj fermis la ŝutrojn.

Ŝi volis esti tute certa, ke neniu povu aŭdi kaj vidi, kion ni intencis fari.

”Paloma, mia kolombo,” diris Sofia. ”Ĉu vi portas hodiaŭ pIi bonan mesaĝon ol lastfoje?”

Ŝi metis la manon sub unu el al flugiloj de la kolombo kaj eltiris etan kapsulon. El ĝi ŝi elprenis volvitan paperon saman kiel tiu, kiun Jonatano elprenis el la korbo kaj kaŝis en la ŝrankon hejme ĉe ni.

”Legu ĝin, tuj,” diris Jonatano. ”Tuj, tuj!”

Sofia legis kaj ekkriis.

”Ili kaptis ankaŭ Orvaron ,” ŝi diris. ”Nun neniu plu restas, kiu vere kapablas ion fari.”

Ŝi donis la slipon al Jonatano, kaj kiam li legis ĝin, liaj okuloj eĉ pIi malheliĝis.

”Perfidulo en la Ĉerizo-valo,” li diris, ”ĉu vi povas imagi, kiu povas esti tiel fia?”

”Tion mi ne scias,” diris Sofia. ”Ankoraŭ ne! Sed Dio helpu lin, kiu ajn li estu, kiam mi ekscios.”

Mi sidis tie kaj aŭskultis, sed nenion komprenis.

Sofia ĝemis, kaj poste ŝi diris: ”Rakontu nun al Karlo. Mi iras intertempe por prepari iom da matenmanĝo por vi.”

Kaj ŝi malaperis en la kuirejon. Jonatano sidiĝis sur la planko kun la dorso kontraŭ la muro. Tie li sidis silenta kaj rigardis siajn termakulitajn fingrojn, sed fine li diris:

”Do aŭskultu. Nun, ĉar Sofia permesis, mi rakontu.”

Multon li jam rakontis pri Nangijala, jam antaŭ ol mi alvenis tien ĉi kaj poste, sed nenio estis komparebla kun tio, kion li diris al mi tie en la ĉambreto de Sofia.

”Vi memoras, ke mi diris,” li komencis, ”ke la vivo tie ĉi en la Ĉerizo-valo estas facila kaj simpla. Tiel fakte estis, kaj tiel povus esti, sed nun jam ne plu. Ĉar kiam la vivo fariĝos peza kaj turmenta en la alia valo, vi certe komprenas, ke la vivo fariĝos malfacila ankaŭ en la Ĉerizo-valo.”

”Ĉu ekzistas pIi ol unu valo?” mi demandis. Kaj tiam Jonatano rakontis al mi pri la du verdaj valoj de Nangijala, tiel belaj, kiuj situas inter la montoj de Nangijala, la Ĉerizo-valo kaj la Dornrozo-valo – profundaj valoj ĉirkaŭataj de montoj, altaj, sovaĝaj montoj, kiujn malfacile oni povas transiri, se oni ne konas la mallarĝajn serpentumajn danĝerajn vojetojn. Sed la homoj en la valoj konas tiujn vojetojn kaj povas libere migri unuj al la aliaj.

”Aŭ pIi klare dirite, ili povis,” diris Jonatano. ”Nun neniu povas eliri el la Dornrozo-valo, kaj neniu povas eniri. Neniu alia ol Ia kolomboj de Sofia.”

”Kial?” mi demandis.

”Ĉar la Dornrozo-valo ne plu estas libera lando,” diris Jonatano.

”Ĉar tiu valo estas en la manoj de malamikoj.”

Li rigardis min per tristaj okuloj, ĉar li estis devigita malgajigi min.

”Kaj neniu scias, kio okazos en la Ĉerizo-valo,” li aldonis.

Nun mi ektimis. Tie ĉi mi ĉirkaŭvagadis ĝis nun tute senzorge, kaj nenio maltrankviligis min en Nangijala, sed nun mi vere timis.

”Kia malamiko?” mi demandis.

”Tengo li nomiĝas,” diris Jonatano, kaj li prononcis la nomon tiel, ke sonis por mi terure kaj danĝere.

”Kie estas Tengo?” mi demandis. Tiam Jonatano rakontis pri Karmanjaka, la lando supre en la Montoj de la Praaj Montoj, malantaŭ la Rivero de la Praaj Riveroj, kie Tengo regas, kruela kiel serpento.

Mi fariĝis eĉ pIi timema, sed mi ne volis tion montri.

”Kial li ne povas resti for en siaj praaj montoj?” mi demandis.

”Kial li devas veni al Nangijala kaj detrui ĝin?”

”Jes, kial,” diris Jonatano. ”Tiu, kiu kapablas tion respondi, estas saĝa. Mi ne scias, kial li devas ĉion ruinigi. Tutsimple estas tiel. Li ne volas permesi al la homoj en la valoj vivi tiel, kiel ili volas. Kaj li bezonas sklavojn.”

Poste li denove sidis silenta kaj rigardis siajn manojn, sed ion li murmuris kaj mi aŭdis tion.

”La monstro, li havas ankaŭ Katlan!”

Katla. Mi ne sciis kial, sed ŝajnis al mi, kvazaŭ lia murmuro sonis pli terure ol ĉio alia, kion li diris ĝis nun, kaj mi demandis lin:

”Kiu estas Katla?”

Sed Jonatano skuis la kapon.

”Ne, Biskoto, mi scias, ke vi jam timas. Pri Katla mi ne volas paroli, ĉar tiam vi ne dormos ĉi-nokte.”

Anstataŭe li rakontis, kio estis tiel rimarkinda pri Sofia.

”Ŝi gvidas nian sekretan bataladon kontraŭ Tengo,” diris Jonatano.

”Ni batalas kontraŭ li, vi komprenu, por helpi al la Dornrozo-valo. Sed ni devas tion fari sekrete.”

”Sed Sofia,” mi demandis, ”kial ĝuste ŝi?”

”Ĉar ŝi estas forta kaj kapablas tion fari,” Jonatano respondis.

”Kaj ĉar ŝi tute ne timas.”

”Timema ankaŭ vi ne estas, Jonatano,” mi diris.

Post ioma pensado li diris:

”Ne, ankaŭ mi ne timas.”

Ho, kiel mi deziris esti same kuraĝa kiel Sofia kaj Jonatano!

Sed anstataŭe mi estis tiel timema, ke mi apenaŭ povis pensi.

”Ĉu ĉiuj scias pri la batalgvidado de Sofia kaj la kolomboj flugantaj trans la montojn kun sekretaj mesaĝoj?” mi demandis.

”Nur tiuj, kiujn ni bone povas fidi,” diris Jonatano. ”Sed inter ili ekzistas unu perfidulo, kaj tio sufiĉas!”

Nun liaj okuloj denove malheliĝis, kaj li diris malgaje:

”Kiam Violanta estis pafita hieraŭ vespere, ŝi portis sekretan mesaĝon de Sofia. Kaj se tiu mesaĝo atingis la manojn de Tengo, tio signifas, ke multaj mortos en la Dornrozo-valo.”

Ŝajnis al mi vere terure, ke iu povas pafi kolombon, kiu venas fluganta tiel blanka kaj senkulpa, eĉ se ŝi portas sekretan mesaĝon.

Kaj subite mi memoris, kion ni havas hejme en la ŝranko.

Mi demandis al Jonatano, kial ni havu sekretajn mesaĝojn en nia kuireja ŝranko. Ĉu tio ne povas esti dangera?

”Jes, estas danĝere,” li diris. ”Sed estus eĉ pIi danĝere, se ili estus ĉe Sofia. La spionoj de Tengo unue serĉus tie, se ili venus al la Ĉerizo-valo, ne ĉe ŝia ĝardenservisto.”

”Estas bone,” diris Jonatano, ”ke neniu alia ol Sofia scias, kiu mi vere estas, ke mi estas ne nur ŝia ĝardenservisto, sed ankaŭ ŝia plej proksima helpanto en la batalo kontraŭ Tengo.”

”Sofia mem tion decidis,” li diris. ”Ŝi ne volas, ke iu ajn tie ĉi en la Ĉerizovalo sciu tion, kaj tial ankaŭ vi ĵuru, ke vi silentos pri tio ĝis la tago, kiam Sofia mem rakontos.”

Kaj mi ĵuris, ke mi pIi volonte mortus ol malkovrus ion de tio, kion mi aŭdis.

Ni matenmanĝis ĉe Sofia, kaj poste ni rajdis hejmen.

Ankaŭ iu alia estis survoje tiun ĉi matenon. Iu, kiun ni tuj renkontis sur la vojeto, kiam ni forlasis la Tulipo-bienon. Estis li kun la ruĝa barbo, kiel do li nomiĝis – Huberto?

”Ĉu vi estis ĉe Sofia?” demandis Huberto. ”Kion vi tie faris?”

”Sarkis ŝian ĝardenon,” diris Jonatano kaj montris siajn termakulitajn fingrojn.

”Kaj vi, vi ĉasas, ĉu?” li demandis, ĉar Huberto portis sian pafarkon antaŭ si sur la selkapo.

”Jes, mi intencas pafi kelkajn kuniklojn,” diris Huberto.

Mi pensis pri niaj kunikletoj hejme, kaj mi ĝojis, kiam Huberto forrajdis sur sia ĉevalo, ke mi ne plu bezonas lin vidi.

”Huberto,” mi diris al Jonatano, ”kion vi pensas pri li?”

Jonatano iom cerbumis.

”Li estas la plej lerta arkpafisto en la tuta Ĉerizo-valo.”

PIi li ne diris. Poste li spronis la ĉevalon, kaj ni daŭrigis la rajdadon.

La mesaĝon de Paloma Jonatano kunportis en fela saketo sub la ĉemizo, kaj kiam ni hejmenvenis, li metis la paperon en la sekretan tirkeston de la ŝranko. Sed unue mi rajtis legi, kio estis skribita kaj tekstis jene:

”Hieraŭ oni kaptis Orvaron, kaj nun li estas en malliberejo en la Katla-kaverno. Certe iu el la Ĉerizo-valo rivelis lian kaŝlokon. Vi havas perfidulon tie, serĉu lin!”

”Serĉu, sed kiun?” diris Jonatano, ”se mi nur povus!”

Ankoraŭ pIi estis skribita en la mesaĝo, sed en iu sekreta lingvo, kiun mi ne komprenis, kaj Jonatano diris, ke mi ne, nur Sofia, bezonas tion kompreni.

Sed li montris al mi, kiel oni malfermas la sekretan tirkeston.

Li permesis al mi malfermi kaj fermi ĝin kelkfoje. Poste li mem fermis ĝin, ŝlosis la keston kaj remetis la ŝlosilon en la pistujon.

Dum la tuta tago mi pensis pri ĉio, kion mi eksciis, kaj nokte mi ne dormis bone. Mi sonĝis pri Tengo kaj pri mortigitaj kolomboj kaj pri la malliberulo en la Katla-kaverno, kaj fine mi abrupte vekiĝis pro propra timkrio dum la sonĝo.

Kaj tiam – kredu tion aŭ ne – tiam mi vidis iun staranta en la malhela angulo apud la ŝranko, iun, kiu ektimis, kiam mi kriis, kaj kiu malaperis tra la pordo kiel nigra ombro, antaŭ ol mi tute vekiĝis.

Ĉio okazis tiel rapide, ke mi preskaŭ pensis, ke mi sonĝis.

Sed tion Jonatano ne kredis, kiam mi vekis lin kaj ĉion rakontis.

”Ne, Biskoto, tio ne estis sonĝo,” li diris. ”Vi ne sonĝis. Tiu estis la perfidulo! ”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.