|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA FRATOJ LEONKOROAŭtoro: Astrid Lindgren |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Neniam mi sciis, kiel aspektas absolute kruela homo, antaŭ ol mi vidis Tengon de Karmanjaka.
Li transiris la Riveron de la Praaj Riveroj per sia ora barko.
Tiam mi staris tie atendante kune kun Matiaso.
Jonatano sendis min. Li volis, ke mi vidu Tengon.
”Ĉar tiam vi pli bone komprenos, kial la homoj tie ĉi en la valo pene laboregas kaj malsategas kaj mortas kun unu sola penso kaj revo – denove vidi sian valon libera.”
Alte inter la Montoj de la Praaj Montoj situis la fortikaĵo de Tengo. Tie li loĝis. Nur iam kaj tiam li transiris la riveron al la Dornrozo-valo, kaj li nur venis por terurigi la homojn, por ke neniu forgesu, kie oni estas kaj neniu tro multe ekrevu pri libereco, diris Jonatano.
Unue mi apenaŭ ion vidis. Tiom da Tengo-soldatoj staris antaŭ mi. Longaj vicoj por gardi Tengon, dum li estis en la Dornrozo-valo. Certe li timas, mi pensis, ke sago flugas siblante el iu kaŝejo. Tiranoj ĉiam timas, tion Jonatano rakontis, kaj Tengo estas la plej terura el ĉiuj tiranoj.
Ne, unue ni apenaŭ ion vidis, nek Matiaso nek mi. Sed tiam mi komprenis, kion necesis fari. Ili staris tie – la soldatoj de Tengo, tre arogantaj kaj kun la gamboj vaste disetenditaj.
Se mi kuŝigos min surventre malantaŭ tiu kun la plej etenditaj gamboj, mi povos trarigardi inter liaj kruroj.
Sed mi ne sukcesis persvadi Matiason tion fari.
”Ĉefe, ke vi vidas,” li diris, ”kaj ke vi neniam forgesos, kion vi hodiaŭ vidos.”
Kaj mi vidis. Bela, granda, ora boato, kiu alproksimiĝis al ni sur la rivero kun nigre vestitaj viroj ĉe la remiloj. Multaj remiloj, pli ol mi kapablis nombri, kaj la remiloj brilis en la sunlumo ĉiufoje, kiam oni levis ilin el al akvo. La remistoj devis forte labori. Estis multaj kirlakvoj, kiuj fortiris la boaton. Eble estis la suĉoforto de akvofalo pli malsupre en la rivero, ĉar mi aŭdis bruon kiel de grandaj torentoj malproksimaj.
”Vi aŭdas la Karma-falon,” diris Matiaso, kiam mi demandis lin. ”La kanto pri la Karma-falo estas nia lulkanto tie ĉi en la Dornrozo-valo, kiun la infanetoj aŭskultas, kiam ili endormi ĝas.”
Mi pensis pri la infanoj en la Dornrozo-valo. Tie ĉi ĉe la bordo de la rivero ili en pli frua tempo ĉirkaŭkuris ludante, kaj ili plaŭdis en la akvo kaj ĝojis. Nun ili ne plu povis tion fari. Pro la muro, la malesperiga muro, kiu enfermis ĉion. En tiu longa muro troviĝis nur du pordegoj; tiu, tra kiu mi venis – kiu nomiĝis la Granda Pordego – kaj tiu ĉe la rivero apud la kajo, kie la barko de Tengo nun estis alligita. La pordego estis malfermita por Tengo, kaj inter la kruroj de la soldato mi vidis la kajon kaj la nigran virĉevalon de Tengo, kiu tie atendis, bela ĉevalo kun selo garnita per oro kaj rimenaro, kiu brilis de oro. Kaj mi vidis Tengon antaŭenpaŝi kaj surseliĝi kaj veni rajdante tra la pordo. Subite li estis tute apud mi, tiel ke mi vidis lian brutalan vizaĝon kaj liajn senkompatajn okulojn.
Kruela kiel serpento, Jonatano diris, kaj tiel li aspektis, absolute kruela kaj sangosoifa. La vestaĵo, kiun li portis, estis ruĝa kiel sango, ankaŭ lia kaskotufo estis ruĝa, kvazaŭ li trempis ĝin en sangon. Liaj okuloj fikse antaŭen rigardis, li ne vidis la homojn, kvazaŭ neniu alia ekzistis en la mondo – neniu alia ol Tengo de Karmanjaka. Jes, li estis timiga!
Ĉiuj en la Dornrozo-valo havis ordonon, veni al la vilaĝa placo. Tie Tengo parolos al ili. Kompreneble ankaŭ Matiaso kaj mi iris tien.
Estis agrabla eta placo ĉirkaŭita de belaj, malnovaj domoj.
Nun ĉiuj homoj el la Dornrozo-valo staris sur la placo, ĝuste kiel Tengo ordonis. Ili staris tie silente atendante, sed kiel forte oni povis senti la indignon kaj malĝojon! Ĝuste tie ĉi sur la placo ili amuziĝis en antaŭaj tempoj. Tie ĉi ili certe dancis kaj ludis kaj kantis dum la someraj vesperoj aŭ eble simple sidis sur benko ekster la gastejo kaj parolis unu kun la alia sub la tilioj.
Du malnovaj tilioj kreskis tie, kaj Tengo alrajdis kaj prenis lokon inter ili. Li restis sur la ĉevaldorso kaj rigide rigardis super la placon kaj la homojn, sed ke li vidis neniun, pri tio mi certis. Apud li estas konsilanto, fierulo, kiu nomiĝas Pjuko, informis min Matiaso. Pjuko havis blankan ĉevalon, preskaŭ same belan kiel la nigra de Tengo, kaj ili sidis tie sur siaj ĉevaloj kiel du potenculoj, nur fikse rigardante rekte antaŭen.
Longtempe ili tiel sidis. Ĉirkaŭ ili soldatoj gardestaris; tenganoj kun nigraj kaskoj kaj nigraj manteloj kaj kun nudaj glavoj.
Ili ŝvitis, oni bone povis vidi, ĉar la suno jam alte staris sur la ĉielo, kaj estis varma tago.
”Kion vi pensas, ke Tengo diros?” mi demandis Matiason.
”Ke li malkontentas pri ni”respondis Matiaso. ”Li neniam diras ion alian.”
Efektive li mem ne parolis, Tengo. Por li ne konvenis paroli al sklavoj. Li parolis nur al Pjuko, kaj Pjuko devis informi nin, kiel malkontenta esas Tengo pri la homoj en la Dornrozovalo. Ili tro maldiligente laboras, kaj ili protektas la malamikojn de Tengo.
”Leonkoron oni ankoraŭ ne trovis,” diris Pjuko. ”Nia favora moŝto malkontentegas pri tio.”
”Jes, tion mi komprenas, tion mi komprenas,” mi aŭdis iun murmuri tuj apud mi. Tie staris malriĉulo ĉifone vestita. Maljunulo kun tufaj haroj kaj griza tufa barbo.
”La pacienco de nia favora moŝto baldaŭ elĉerpiĝos,” vokis Pjuko, ”kaj li forte kaj senindulge punos la Dornrozo-valon.”
”Jes, li pravas, jes, li pravas ,” plendepepis la maljunulo apud mi, kaj mi komprenis, ke li devas esti idioto, iu, kiu ne estis tute mense sana.
”Sed,” diris Pjuko, ”pro sia granda bonkoreco nia favora moŝto ankoraŭ iom atendos, antaŭ ol li efektivigos la punon, kaj li eĉ ofertos premion. Dudek blankajn ĉevalojn tiu ricevos, kiu kaptos Leonkoron por li.”
”Tiam mi kaptos tiun vulpon,” diris la maljunulo kaj kubutpuŝis min. ”Dudek blankajn ĉevalojn mi tiam ricevos de nia favora moŝto, ho, estas bona pago por tia vulpeto.”
Mi tiel koleris, ke mi emis ekbati lin. Eĉ se li estis idioto, li ne rajtis parali tiel stulte.
”Ĉu vi ne kapablas honti?” mi flustris.
Li ridis.
”Ne, ne tre multe,” li reflustris. Nun li rigardis min rekte en la vizaĝon, kaj mi rekonis liajn okulojn. Tiel belajn, brilantajn okulojn nur Jonatano havis.
Vere li tute ne estis prudenta. Kiel li havis kuraĝon, veni tien ĉi ĝuste antaŭ la nazon de Tengo? Sed kompreneble neniu kapablis rekoni lin. Eĉ ne Matiaso.
Nur kiam Jonatano frapis lian dorson kaj diris:
”Maljunulo, ĉu ni ne jam vidis unu la alian ie?”
Jonatano ĉiam ŝatis sin maskovesti. Li kutimis ludi teatron por mi en la kuirejo vespere. Tiam, kiam ni vivis sur la tero, mi volas diri. Li vere kapablis multmaniere sin alivesti kaj fari amuzaĵojn. Kelkfoje mi ridis tiel, ke mi havis stomakdoloron.
Sed nun, tie ĉi, antaŭ Tengo, tio estis preskaŭ tro impertinenta.
”Ankaŭ mi devas vidi, kio okazas,” li flustris, kaj nun li ne ridis, ĉar nenio priridinda ekzistis.
Tengo ordonis ĉiujn virojn el la Dornrozo-valo sin vicigi antaŭ li, kaj per sia senkompata montrofingro li montris tiujn, kiuj estu fortransportataj trans la riveron al Karmanjaka. Mi sciis, kion tio signifas, ĉar Jonatano rakontis tion al mi. Neniu el ili, al kiuj Tengo montris, revenus vivanta. Ili devos sklav-labori en Karmanjaka kaj altreni ŝtonegojn por la fortikaĵo, kiun Tengo konstruigas sur montopinto de la Praaj Montoj. Tio estos fortikaĵo, kiun neniam malamiko povos konkeri. Tie Tengo sidos en sia krueleco jaron post jaro, por ke li finfine sentu sin sekura. Sed necesis multaj sklavoj por konstrui tian fortikaĵon, kaj sklav-labori ili devis, ĝis ili mortfalis.
”Kaj tiam Katla ricevos ilin,” Jonatano estis dirinta. Kiam mi memoris tion, mi frostotremis spite al la varma sunbrilo.
Kvankam por mi Katla tiam estis nenio alia ol terura nomo.
Regis mortsilento sur la placo, kiam Tengo fingromontris.
Nur birdeto sidis plej alte en la arbo super li kaj kantis kaj trilis plenvoĉe, sen scii pri tio, kion Tengo estis faranta sub la tilio.
Sed ankaŭ aŭdiĝis la plorado. Estis mizere aŭdi, kiel ili ploris, ĉiuj virinoj, kiuj perdos siajn edzojn kaj ĉiuj infanoj, kiuj neniam plu vidos siajn patrojn. Verdire ĉiuj ploris. Ankaŭ mi.
Tengo, li ne aŭdis la ploradon. Li sidis sur sia ĉevalo kaj montris kaj montris, kaj la diamanto sur lia montro-fingro ekfulmis ĉiufoje, kiam li kondamnis iun al morto. Estis terure, li mortigis homojn nur per sia montro-fingro!
Sed unu el tiuj, kiujn li elektis, ŝajne ekfreneziĝis, kiam li aŭdis siajn infanojn plori. Ĉar subite li elviciĝis, kaj antaŭ ol la soldatoj povis lin haltigi, li kuris al Tengo.
”Tirano,” li kriis. ”Iam ankaŭ vi mortos, pensu pri tio!”
Kaj poste li kraĉis sur Tengon.
Tengo restis absolute senmove. Li nur signis per la mano, kaj la soldato, kiu staris plej proksime, levis sian glavon. Mi vidis, kiel ĝi ekbrilis en la sunlumo, sed en la sama momento Jonatano prenis min je la nuko kaj premis min kontraŭ sia brusto. Li kovris mian vizaĝon, tiel ke mi ne vidis ion plu. Sed mi sentis, aŭ eble mi aŭdis la plorsingulton en la brusto de Jonatano. Dum ni hejmeniris, li ploris. Tion li kutime ne faris.
Ĉiuj funebris en la Dornrozo-valo tiun tagon. Ĉiuj malĝojis.
Ĉiuj krom la soldatoj de Tengo. Male ili ĝojis ĉiun fojon, kiam Tengo venis al la Dornrozo-valo, ĉar tiam li aranĝis orgiojn por siaj tenganoj. Apenaŭ sekiĝis la sango de tiu kompatindulo, kiu estis mortigita sur la placo, kiam oni starigis tie grandajn ujojn da biero kaj rostis porkojn sur stangoj, tiel ke la odoro dense kovris la Dornrozo-valon. Ĉiuj tenganoj manĝis kaj trinkis kaj fanfaronis pri Tengo, kiu donis al ili tiom da bonaĵoj.
”Sed estas la porkoj de la Dornrozo-valo, kiujn ili voras, la banditoj,” diris Matiaso, ”kaj la biero de la Dornrozo-valo, kiun ili trinkaĉas.”
Tengo mem ne partoprenis la feston. Post la selektado de la viktimoj, li reveturis trans la riveron.
”Kaj nun li certe sidas kontenta en sia fortikaĵo kaj opinias, ke li per teroro paralizas la Dornrozo-valon,” diris Jonatano, kiam ni hejmeniris. ”Li certe pensas, ke nun ekzistas tie ĉi nur timigitaj servutuloj.”
”Sed li eraras,” diris Matiaso. ”Tio, kion Tengo ne komprenas, estas, ke li neniam povos subigi homojn, kiuj batalas por sia libereco, kaj kiuj komune agas tiel kiel ni.”
Ni pasis dometon ĉirkaŭitan de pomarboj, kaj Matiaso diris:
”Tie loĝis tiu, kiu ĵus estis mortigita.”
Sur la ŝtupo ekster la domo sidis virino. Mi rekonis ŝin de la placo, mi memoris, kiel ŝi kriis, kiam Tengo montris al ŝia edzo. Nun ŝi sidis kun tondilo en la mano kaj fortondis siajn longajn, blondajn harojn.
”Kion vi faras, Antonia?” demandis Matiaso. ”Kion vi faros per viaj haroj?”
”Tendenojn por pafarkoj,” diris Antonia.
Nenion plu ŝi diris. Sed neniam mi forgesos la esprimon en ŝiaj okuloj, kiam ŝi tion diris.
Pro multaj agoj minacis mortpuno en la Dornrozo-valo.
Sed la plej grava krimo estis posedi armilojn. Tio estis pli malpermesita ol io alia. La soldatoj de Tengo kontrolante ĉirkaŭiris en domoj kaj bienoj kaj serĉis kaŝitajn arkojn kaj kaŝitajn glavojn kaj lancojn. Sed neniam ili trovis ion. Tamen ne ekzistas eĉ unu domo aŭ unu bieno, kie oni ne kaŝas armilojn por tiu batalo, kiu fine devos okazi, diris Jonatano.
Tengo promesis blankajn ĉevalojn kiel premion al tiuj, kiuj malkovris armilajn kaŝejojn.
”Kiel stulte,” diris Matiaso. ”Ĉu vere li opinias, ke eĉ unu perfidulo troviĝas en la Dornrozo-valo!”
”Ne, estas perfidulo nur en la Ĉerizo-valo,” diris Jonatano malgaje. Jes, mi ja sciis, ke estas Jonatano, kiu iris apud mi, sed estis malfacile tion kredi, ĉar li aspektis tute fremde kun longa barbo kaj ĉifonitaj vestoj.
”Joso ne vidis tion, kion ni vidis de krueleco kaj subpremo,” diris Matiaso.
”Alie li ne kapablus agi tiel.”
”Mi scivolas pri tio, kion Sofia faros,” diris Jonatano. ”Kaj mi tre ŝatus scii, ĉu Bianka alvenis vivanta.”
”Ni devas esperi ke jes,” diris Matiaso. ”Kaj ke Sofia jam haltigis tiun Joson.”
Kiam ni hejmenvenis al Matias-bieno, ni vidis Dikan Dodikon, kiu kuŝis sur la herbejo kaj ludis per ĵetkuboj kun tri aliaj tenganoj. Ili havis liberan tagon, mi imagis, ĉar ili kuŝis tie inter la dornroz-arbustoj dum la tuta posttagmezo. Ni povis ilin vidi tra la kuireja fenestro. Ili ludis ĵetkubojn kaj manĝis lardon kaj trinkis bieron, kiun ili portis de la placo – tutajn sitelojn plenajn. Iom post iom ili ne plu kapablis ludi per ĵetkuboj. Tiam ili manĝis lardon kaj trinkis bieron. Poste ili nur drinkis, kaj fine ili faris nenion plu, nur rampis unu ĉirkaŭ la alia kiel skaraboj inter la arbustoj, ĝis ili ĉiuj kvar endormiĝis. Iliaj forĵetitaj kaskoj kaj manteloj kuŝis sur la herbo.
Neniu kapablas trinki bieron vestita per dika lana mantelo dum varma tago.
”Sed se Tengo tion scius, ili estus vipataj,” diris Jonatano.
Poste li malaperis tra la pordo, kaj antaŭ ol mi povis ektimi, li jam revenis kun mantelo kaj kasko.
”Kiamaniere vi uzos tiujn diablaĵojn?” demandis Matiaso.
”Tion mi ankoraŭ ne scias,” respondis Jonatano. ”Povas esti, ke venos momento, kiam mi bezonos ilin.”
”Ankaŭ povos veni momento, kiam vi estos kaptita pro ili,” grumblis Matiaso.
Sed Jonatano rapide demetis siajn ĉifonaĵojn kaj sian barbon kaj surmetis kaskon kaj mantelon, kaj tie li staris aspektante ĝuste kiel tengano. Estis terure! Matiaso tremis kaj petegis lin, kaŝi la diablaĵojn en la kaŝejon.
Kaj tion Jonatano faris.
Poste ni kuŝigis nin kaj dormis la ceteron de la tago. Pro tio mi ne scias, kio okazis, kiam Dika Dodiko kaj liaj kunuloj veki ĝis kaj esploris, kies kasko kaj kies mantelo malaperis.
Ankaŭ Matiaso dormis, sed li vekiĝis kaj aŭdis kriojn kaj blasfemojn el la dornroz-densaĵo. Tion li poste rakontis.
Dum la nokto ni plu laboris en la subtera tunelo.
”Ankoraŭ tri noktojn, ne plu,” diris Jonatano.
”Kaj kio okazos poste?” mi demandis.
”Poste okazos tio, pro kio mi venis,” diris Jonatano.
”Eble tio ne sukcesos, sed tamen mi devos provi, liberigi Orvaron.”
”Ne sen mi,” mi diris. ”Ankoraŭfoje vi ne rajtos forlasi min. Kien ajn vi iros, mi sekvos.”
Li longe rigardis min, kaj poste li ridetis.
”Jes, se vi vere deziras tion, ankaŭ mi tion deziras ,” li diris.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.