La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FRATOJ LEONKORO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2026 Geo

La Enhavo

2

Nun mi venos al tiu teruraĵo. Tio, pri kio mi ne havas la fortojn pensi. Kaj pri kio mi tamen ne povas ne pensi.

Povus esti tiel, ke mia frato Jonatano estus ankoraŭ ĉe mi, ke li sidus kaj rakontus vespere kaj vizitus la lernejon kaj ludus kun la infanoj en la korto kaj preparus por mi mieloakvon kaj tiel plu. Sed ne estas tiel … vere, ne estas tiel!

Jonatano estas en Nangijala nun.

Estas malfacile, mi ne povas, ne, mi ne povas tion rakonti.

Sed en la gazeto poste estis skribite jene:

”Hieraŭ vespere, tie ĉi en la urbo en la kvartalo Fakelrosen furiozis terura incendio, kiu ĝiscindre forbruligis unu el la malnovaj lignaj domoj tieaj, kaj unu homa vivo perdi ĝis. Kiam la fajro ekflamiĝis, dekjara knabo, Karlo Leono, troviĝis sola kaj kuŝante malsana en la lito en loĝejo en la dua etaĝo. Tuj poste venis hejmen lia frato, dek-trijara Jonatano Leono, kaj antaŭ ol iu povis lin malhelpi, tiu kuregis en la preskaŭ tute fajrovolvitan domon por savi sian fraton. Sammomente la tuta ŝtuparejo fariĝis fajromaro kaj por tiuj du knaboj, kiuj estis ĉirkaŭitaj de la flamoj, restis kiel sola ebleco sin savi, salto el de fenestro.

Hororigita homamaso, kiu kolektiĝis ekster la domo, estis devigata senpove rigardi, kiel la dek-trijarulo prenis sian fraton surdorse kaj, kun la fajro flamanta malantaŭ si, senpripense ĵetis sin el de fenestro. Pro la falo sur la teron la knabo tiel forte vundiĝis, ke li preskaŭ tuj mortis.

Sed la pli juna frato, kiun li dum la falo protektis per sia korpo, restis sen vundo. La patrino de la du fratoj dum la okazaĵo vizitis klienton – ŝi estas kudristino – kaj hejmenveninte ŝi suferis fortan ŝokon. Kiamaniere la fajro estiĝis, ankoraŭ ne estas konata.”

Sur alia paĝo de la gazeto estis skribite pIi pri Jonatano. Tio estis skribita de lia instruistino kaj tekstis jene:

”Kara Jonatano Leonkoro,

Ĉu vere via nomo ne devus esti Jonatano Leonkoro? Ĉu vi memoras, kiam ni en la historio-libro legis pri iu kuraĝa angla reĝo kun la nomo Rikardo Leonkoro? Ĉu vi memoras, kiel vi tiam diris: ”Nu, tiel kuraĝa, ke oni estos priskribita en la historiaj libroj poste, tiel kuraĝa mi neniam povus esti!’ Kara Jonatano, eĉ se ne estos skribite pri vi en la historiaj libroj, tamen vi estis kuraĝa en la decida momento, certe vi estis heroo same bona kiel iu ajn.

Via maljuna instruistino neniam forgesos vin. Ankaŭ viaj geamikoj longtempe memoros vin. Estos manko en la klasoĉambro sen nia gaja, bela Jonatano. Sed tiu, kiun la dioj amas, mortas juna. Jonatano Leonkoro, ripozu en paco!

Greta Anderson”

Ŝi estis iom stulte naiva, la instruistino de Jonatano, sed ŝi ĉiam ŝatis Jonatanon; ĉiuj ŝatis Jonatanon. Kaj estis bone, ke ŝi elpensis tion pri Leonkoro, jes vere estis bone!

Certe ne estis iu homo en la tuta urbo, kiu ne funebris pri Jonatano, kaj kiu ne pensis, ke estus pli bone, se mi estus mortinta anstataŭe. Almenaŭ tion mi kaptis el la babiladoj de ĉiuj virinoj, kiuj kuradis tien ĉi kun siaj ŝtofoj, muslinoj kaj vantaĵoj. Ili ĝemis kaj rigardis min, kiam ili trairis la kuirejon kaj diris al patrino:

”Kompatinda sinjorino Leono! Ĝuste Jonatano, li, kiu estis tiel elstara!”

Ni nun loĝis en la domo najbara, en tute samaspekta loĝejo, sed tiu ĉi situis en la teretaĝo. Ni ricevis kelkajn uzitajn meblojn de la sociala servo por malriĉuloj, kaj ankaŭ la virinoj ion donis al ni. Mi kuŝis sur preskaŭ samaspekta kuireja sofo kiel estis mia antaŭa. Ĉio estis preskaŭ kiel antaŭe. Kaj tamen ĉio, absolute ĉio estis alia ol antaŭe! Ĉar ne plu ekzistis Jonatano. Neniu sidis apud mi kaj rakontis vespere; mi estis sola, tiel ke doloris la brusto, kaj mi nur povis kuŝi kaj flustri por mi mem la vortojn, kiujn Jonatano diris tuj antaŭ ol li mortis. Tiam, kiam ni kuŝis sur la tero post la salto. Li unue kuŝis kun la vizaĝo al la tero, sed poste iu turnis lin, kaj mi vidis lian vizaĝon. Fluis iom da sango el unu de la buŝanguloj, kaj li preskaŭ ne povis paroli. Sed li tamen provis rideti, kaj li elbuŝigis kelkajn vortojn: ”Ne ploru Biskoto, ni revidos nin en Nangijala!” Nur tion li diris kaj nenion plu.

Poste li fermis la okulojn, kaj homoj venis kaj forportis lin, kaj mi neniam plu vidis lin.

La tempon poste mi ne volas rememori. Sed oni ne povas forgesi ion tiel teruran kaj dolorigan. Mi kuŝis ĉi tie sur la sofo kaj pensis pri Jonatano, ĝis kiam mi sentis, ke la kapo preskaŭ krevas. Kaj pli forte ol mi sopiris al li, neniu povas sopiri. Mi ankaŭ timis, ĉar venis al mi la penso: ĉu la ideo pri Nangijala estas vera? Eble ĝi estis nur unu el tiaj amuzaj rakontoj, kiajn Jonatano tiel ofte elpensis! Mi multe ploris – jes vere.

Sed poste Jonatano venis kaj konsolis min. Jes li venis, ho, kiel bonfartiga estis tio! Estis kvazaŭ ĉio reboniĝis. Li certe komprenis eĉ tie en Nangijala, kiel estis por mi sen li, kaj li certe pensis, ke li devis min konsoli. Pro tio li venis al mi, kaj nun mi ne plu estis tiel malgaja, nun mi simple atendis.

Li venis iun vesperon antaŭ nelonge. Mi estis sola hejme, kaj mi kuŝis kaj plorsopiris al li kaj timis kaj estis malfeliĉa kaj malsana kaj mizera pli ol mi povas priskribi. La kuireja fenestro estis malfermita, ĉar estis tiaj varmaj, belaj printempaj vesperoj nun. Mi aŭdis, kiel la kolomboj kveras ekstere. Estas amasoj da ili tie en la malantaŭa korto kaj estas konstanta kverado nun en printempo.

Tiam okazis.

Kuŝante tie kaj plorante, kun la vizaĝo kaŝita en la kuseno, mi aŭdis kveradon tute proksime, kaj kiam mi levis la kapon, kolombo sidis sur la fenestrobreto kaj rigardis min per amikaj okuloj. Neĝoblanka kolombo – bone notu – ne tia griza, kiaj estas la kolomboj en la korto! Neĝoblanka kolombo, neniu povus kompreni mian senton, kiam mi ekvidis ĝin. Ĉar estis precize kiel en la kanto – ”blanka kolomb’, ho kara, serĉos ja vin”. Kaj estis kvazaŭ mi denove aŭdis Jonatanon kanti: ”Eta Biskot’ alflugos je nokta hor’.” Sed nun estis li, kiu venis al mi anstataŭe.

Mi volis ion diri, sed mi ne kapablis. Mi nur kuŝis tie kaj aŭdis kiel la kolombo kveradis, kaj malantaŭ la kverado aŭ meze en la kverado aŭ kiel tion diri, mi aŭdis la voĉon de Jonatano. Sed ĝi ne sonis kiel kutime. Estis nur kiel stranga flustrado en la tuta kuirejo. Ĝi ŝonis preskaŭ kiel fantomrakonto, kaj oni eble povis ektimi, sed mi ne timis. Mi nur ĝojegis. Jes, mi ŝatus salti al la plafono. Ĉar ĉio, kion mi aŭdis, estis tiel mirinde alloga.

img-03

Jes, certe estis vera ĉio pri Nangijala. Jonatano volis, ke mi rapidu tien, ĉar tie oni tute bonsentas, li diris. Pensu, en Nangijala domo atendis lin, kiam li venis, tute propran domon li ricevis! Estas malnova bieno, li diris, kiu nomiĝas Rajdistobieno, kaj ĝi situas en la Ĉerizo-valo, ĉu tio ne sonas belege? Kaj imagu, la unua, kion li vidis, kiam li venis al la Rajdistobieno, estis eta, verda tabulo sur la barilpordo, kaj sur tiu tabuleto estis pentrita: La Fratoj Leonkoro.

”Tio signifas, ke ni ambaŭ loĝos tie,” diris Jonatano.

Do, ankaŭ mi rajtos havi la nomon Leonkoro, kiam mi venos al Nangijala. Pri tio mi ĝojas, ĉar plej volonte mi volas havi la saman nomon kiel Jonatano, eĉ se mi ne estas kuraĝa kiel li.

”Venu kiel eble plej baldaŭ,” li diris. ”Se vi ne trovos min hejme ĉe la Rajdisto-bieno, mi sidos apud la rivero por kapti fiŝojn.”

Tiam la kolombo silentis kaj forflugis rekte trans la tegmentojn de la domoj. Reen al Nangijala. Kaj mi kuŝis tie ĉi sur mia sofo kaj nur atendis, ke mi sekvu. Mi esperas, ke ne estos tro malfacile trovi la vojon tien. Sed Jonatano diris, ke tute ne estas malfacile. Por esti certa, mi notis la adreson:

La Fratoj Leonkoro
Rajdisto-bieno
Ĉerizo-valo
Nangijala

Dum du monatoj Jonatano sola loĝis tie. Du longajn terurajn monatojn mi devis esti sen li. Sed nun ankaŭ mi baldaŭ venos al Nangijala. Baldaŭ, tre baldaŭ mi flugos tien. Eble tiun ĉi nokton. Mi havas subsenton, ke tio povus okazi tiun ĉi nokton.

Mi skribos slipon kaj metos ĝin sur la kuirejan tablon, tiel ke patrino trovos ĝin, kiam ŝi vekiĝos morgaŭ matene. Estu skribite sur la slipo:

img-04


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.