La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FRATOJ LEONKORO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

7

Mi rakontis al Fjalaro, kiel mi sentis min dum mia longa rajdado inter la montoj.

”Ĉu vi povas kompreni, kia aventuro tio estas por mi? Konsideru, ke hejme mi preskaŭ ĉiam nur kuŝis sur kuireja sofo! Kaj tute ne kredu, ke mi forgesas Jonatanon eĉ unu minuton. Ĉar alie mi ĝojkrius tiel, ke resonus inter la montoj, nur ĉar ĉio estas tiel mirige bela!”

Jes, estis mirige. Jonatano komprenus, ke mi tion opiniis.

Kiaj montoj! Nekredeble, ke ekzistas tiel altaj montoj kaj ke ekzistas tiom multaj, klaraj lagetoj kaj torentaj riveretoj kaj akvofaloj kaj herbejoj plenaj de printempaj floroj meze inter la montoj! Kaj tie mi sidis, Biskoto, sur mia ĉevalo kaj ĉirkaŭrigardis!

Mi ne sciis, ke ekzistas tia beleco en la mondo.

Kaj ĉio tio kaŭzis al mi kapturniĝon.

Sed iom post iom ĉio ŝanĝiĝis. Mi trovis rajdvojeton. Certe estis ĝi, pri kiu Jonatano parolis. Per turniĝoj kaj kurbiĝoj tra la montoj oni atingos per ĝi la Dornrozo-valon, li diris. Kaj sufiĉe da sinuoj kaj kurbiĝoj estis, tutcerte. Baldaŭ mi turnis min for de la florherbejoj, la montoj fariĝis pIi sovaĝaj kaj minacaj kaj la vojeto pli danĝera. Kelkfoje ĝi abrupte suprengrimpis, kelkfoje ĝi krute malsuprenfalis, kelkfoje ĝi serpentumis sur mallarĝaj rokaj elstaraĵoj apud gigantaj abismoj, tiel ke mi pensis, ke tio neniam bone finiĝos! Sed Fjalaro evidente konis tiajn danĝerajn montajn vojetojn, jes li estis admirinda, mia Fjalaro!

Kiam vesperiĝis, ni estis lacaj, mi kaj mia ĉevalo. Tiam ni bivakis por la nokto sur eta verdaĵo, kie Fjalaro povis paŝtiĝi apud rivereto, kie ni ambaŭ povis trinki.

Kaj poste mi faris subĉielan fajron. Dum mia tuta vivo mi sopiris sidi apud subĉiela fajro, ĉar Jonatano rakontis, kia belega travivaĵo tio estas. Kaj nun finfine!

”Nun, Biskoto, vi finfine sentos tion,” mi diris laŭte al mi mem.

Kaj mi kolektis sekajn branĉetojn amase kaj ekflamigis fajron, kiu brulis kaj ĉien disĵetis la fajrerojn, kaj mi sidis apud mia fajro kaj sentis, ke estas precize tiel belege, kiel diris Jonatano.

Ĝuste tiel estis, kiam mi sidis kaj rigardis en la fajron kaj manĝis mian panon kaj mordetis en mian fumaĵitan ŝafviandon.

Ĝi estis tre bongusta, kaj mi bedaŭris nur, ke mi ricevis ĝin de Huberto.

Mi estis gaja, kaj mi iom kantis por mi mem en mia soleco.

”Mia pano kaj mia fajro kaj mia ĉevalo! Mia pano kaj mia fajro kaj mia ĉevalo!” Ion alian mi ne povis elpensi.

Longe mi sidis tiamaniere, kaj mi meditis pri ĉiuj subĉielaj fajroj, kiuj brulis en ĉiuj sovaĝejoj de la mondo ekde la pratempo kaj kiel ili estingiĝis antaŭ longe. Sed la mia brulis tie ĉi kaj nun!

Malheliĝis ĉirkaŭ mi. La montoj forte nigriĝis, ho, kiel rapide malheliĝis! Mi ne ŝatis havi la dorson kontraŭ tiu malhelo.

Mi havis la senton, ke iu povis ataki min de malantaŭe.

Cetere estis tempo por dormi, do mi ĵetis multe da branĉetoj sur la fajron kaj diris bonan nokton al Fjalaro kaj envolvis min en la kovrilon kiel eble plej proksime al la fajro. Kaj poste mi nur deziris, ke mi rapide endormiĝu kaj ne havu tempon timi ĝi.

Sed male! Kiel rapide mi ektimiĝis. Mi konas neniun, kiu kapablas timiĝi tiel rapide kiel mi. La pensoj rotaciis en mia kapo: certe iu kaŝe atendis min en la malhelo, certe abundis tie ĉi inter la montoj je spionoj kaj soldatoj de Tengo, certe Jonatano mortis jam de longe, tiel la pensoj mueladis en mi, kaj mi ne dormis.

Subite la luno leviĝis malantaŭ montopinto. Mi supozas, ke ne estis la kutima luno, sed ĝi aspektis simile kaj ekbrilis tiel, kiel mi neniam travivis antaŭe. Sed mi ja neniam vidis lunbrilon super altaj montoj.

Ĉio fariĝis ensorĉita. Oni sentis sin en nereala mondo konsistanta el arĝento kaj nigraj ombroj. Estis bele, sed samtempe melankolie en stranga maniero. Kaj ankaŭ timige. Kompreneble estis hele, kie la luno brilis, sed inter la ombroj multaj danĝeroj povis sin kaŝi.

Mi kovris la okulojn per la kovrilo, ĉar nun mi ne plu volis vidi. Sed tiam mi anstataŭe aŭdis, jes, mi aŭdis ion! Malproksimajn hurladojn inter la montoj. Kaj poste plurajn hurladojn pIi proksime. Fjalaro henis, li timis. Kaj tiam mi komprenis, pri kio temis. Estis hurloj de lupoj.

Iu, kiu estis tiel timema kiel mi, preskaŭ povis morti pro timo en tiu momento, sed kiam mi rimarkis, ke Fjalaro timas, mi provis kuraĝigi min kaj diris: ”Fjalaro, lupoj timas fajron, ĉu vi ne scias tion?”

Sed eĉ mi mem tute ne fidis al miaj vortoj kaj ŝajnis, ke ankaŭ la lupoj neniam aŭdis pri tio. Nun mi ilin vidis, nun ili alproksimiĝis, teruraj, grizaj estaĵoj alkurantaj en la lunbrilo, hurlantaj pro malsato.

Tiam ankaŭ mi hurlis. Mi ekkriegis. Neniam mi kriis tiel orelŝire, kaj tio iom fortimigis ilin.

Sed ne tro longe. Baldaŭ ili reaperis. Eĉ pIi proksimen. Ilia hurlado tute frenezigis Fjalaron. Kaj ankaŭ min. Mi sciis, ke nun ni mortos, Fjalaro kaj mi.

Tio ja fakte ne estis io nova por mi, ĉar mi mortis jam unu fojon. Sed tiam mi volis, tiam mi sopiris morti, kaj nun mi ne volis. Nun mi volis vivi kaj esti kun Jonatano. Ho, Jonatano, se vi nur povus helpi min!

img-10

La lupoj nun estis tre proksimaj. Unu el ili estis pIi granda ol la aliaj kaj pIi malrespekta. Certe li estis la ĉeflupo. Estos li, kiu prenos min, tion mi sciis. Li ĉirkaŭiris min kaj hurlis, hurlegis tiel, ke la sango glaciiĝis en mi. Mi ĵetis brulantan branĉon kontraŭ li kaj laŭte kriis, sed tio nur pli forte kolerigis lin.

Mi vidis lian faŭkon kaj liajn terurigajn dentojn, kiuj volis kapti mian gorĝon. Nun, Jonatano, helpu! Nun li eksaltis al mi!

Sed tiam! Kio okazis tiam? Mezsalte li ekhurlis kaj falis teren antaŭ miaj piedoj. Senviva. Tute senviva! Kaj meze en lia kapo troviĝis sago. Kies arko pafis tiun sagon? Kiu savis mian vivon? Iu elpaŝis el la ombroj de malantaŭ roko. Neniu alia ol Huberto! Jen li! Li aspektis iom mokema, kiel kutime. Tamen mi volis kuri al li kaj ĉirkaŭbraki lin. Tiel mi ĝojis vidi lin. Sed nur sekundon.

”Ŝajne mi alvenis en ĝusta momento,” li diris.

”Jes, vere!” mi diris.

”Kial vi ne estas hejme en la Rajdisto-bieno?” li demandis.

”Kion vi faras tie ĉi meze en la nokto?”

Kaj vi mem, mi pensis, ĉar nun mi memoris, kiu li estas. Kia fia perfido okazos inter la montoj ĉi-nokte? Ho kial ĝuste perfidulo savis min? Kial mi devis esti danka ĝuste al Huberto, ne nur pro la ŝafviando, sed eĉ pro mia vivo!

”Kion vi mem faras tie ĉi meze en la nokto?” mi kolerete demandis.

”Pafas lupojn, ĉu vi ne tion vidas,” diris Huberto. ”Efektive mi vidis vin tiam, kiam vi forrajdis matene, kaj mi pensis, ke mi gardos vin, por ke nenio danĝera okazu al vi. Tial mi sekvis vin.”

Jes, vi bone kapablas mensogi, mi pensis. Iam vi devos responsi al Sofia, kaj tiam vi pentos.

”Kie estas Jonatano?” diris Huberto. ”Li, kiu eliris por ĉasi lupojn, devus esti tie ĉi por pafi kelkajn, ĉu ne?”

Mi ĉirkaŭrigardis. Ĉiuj lupoj malaperis. Certe ili timiĝis, kiam la ĉeflupo falis kaj mortis. Kaj eble ili ankaŭ funebris, ĉar mi aŭdis plendajn hurlojn fore, inter la montoj.

”Nu, kie estas Jonatano?” obstine demandis Huberto, kaj tiam ankaŭ mi devis mensogi.

”Li baldaŭ revenos,” mi diris. ”Li ĉaspersekutas luparon tie,” mi diris kaj montris al la montaro.

Hubert ridaĉis. Mi bone rimarkis, ke li ne kredas min.

”Ĉu vi tamen ne akompanos min hejmen al la Ĉerizo-valo?” li demandis.

”Ne, mi devas atendi Jonatanon,” mi respondis. ”Li certe baldaŭ venos.”

”Ĉu vere,” diris Huberto. ”Ĉu vere,” li ripetis kaj strange rigardis min. Kaj poste – poste li eltiris la tranĉilon, kiun li portis ĉe la zono. Mi ekkrietis, kion li intencas fari? Kiam li staris tie en la lunbrilo kun la tranĉilo en la mano, li pli timigis min ol ĉiuj lupoj inter la montoj.

Tra mia kapo fulmis: Li volas mian morton. Li scias, ke mi scias, ke li estas la perfidulo, tial li sekvis min, kaj nun li volas min mortigi.

Mi tremis en la tuta korpo.

”Ne faru tion!” mi kriis. ”Ne faru tion!”

”Kion ne fari?” Huberto volis scii.

”Ne mortigu min!” mi kriis.

Tiam Huberto paliĝis pro kolero. Per unu salto li estis ĉe mi kaj tiel alproksimiĝis, ke mi preskaŭ dorsen falis pro timo.

”Vi eta fripono, kion vi diras?”

Li kaptis mian hararon kaj forte skuis min.

”Stultulo,” li diris. ”Se mi volus vidi vin mortinta, mi povus lasi la lupon prizorgi tion.”

Li tenis la tranĉilon sub mian nazon, estis akra tranĉilo, tion mi ja rimarkis.

”Tion mi uzas, kiam mi senpeltigas lupojn,” li diris. ”Ne por mortpiki stultajn knabaĉojn.”

Li piedbatis mian pugon, tiel ke mi antaŭen falis. Kaj poste li komencis senpeltigi la lupon, daŭre blasfemante.

Mi rapide surĉevaliĝis. Ĉar nun mi volis for, ho, mi volis forrajdi de tiu loko!

”Kien vi rajdos?” kriis Huberto.

”Mi intencas renkonti Jonatanon,” mi vokis, kaj eĉ mi mem aŭdis, kiel timplene kaj malforte tio sonis.

”Jes, faru tion, stultulo,” kriis Huberto. ”Iru kaj perdu vian vivon! Mi ne plu malhelpos.”

Sed mi jam rapide forrajdis, kaj Huberto estis tute egala al mi.

Antaŭ mi en la lunlumo la pado serpentumis supren tra la montoj. Milda lunlumo estis, klara, preskaŭ kiel taglumo, tiel ke oni povis ĉion vidi. Kia bonŝanco! Alie mi perdiĝus, ĉar troviĝis fendegoj kaj abismoj, tiel ke oni kapturniĝis. Terura kaj samtempe bela estis ĉio! Kvazaŭ mi rajdis en sonĝo. Jes, tiu panoramo pIena de lunlumo certe nur povas ekzisti en bela kaj sovaĝa sonĝo, mi pensis, kaj mi diris al Fjalaro:

”Kiu sonĝas tion? Ĉu vi scias? Certe ne mi. Devas ekzisti iu alia, kiu kapablas sonĝi tian timigan kaj supematuran belecon. Eble Dio?”

Sed baldaŭ mi estis tiel laca kaj dormema, ke mi apenaŭ kapablis sidi sur la selo. Ie mi devis ripozi dum la nokto.

”Prefere tie, kie ne ekzistas lupoj ,” mi diris al Fjalaro, kaj mi pensas, ke li samopiniis.

Kiu iam estis la unua, kiu trovis kaj iris tiujn montarajn padojn inter la valoj de Nangijala? Kiu ekpensis la direkton de tiu pado kondukanta al la Dornrozo-valo? Ĉu vere necesis, ke ĝi serpentumu laŭlonge de tiaj mallarĝaj rokaj elstaraĵoj kaj teruraj abismoj? Mi sciis, ke, se Fjalaro fuŝtretus etan paŝon, ni ambaŭ falus en la profundon, kaj poste por eterne neniu scius, kio okazis al Karlo Leonkoro kaj lia ĉevalo.

Iĝis pIi kaj pIi terura. Fine mi ne plu kuraĝis teni la okulojn malfermitaj. Se ni falus en abismon, mi almenaŭ ne volus tion vidi.

Sed Fjalaro ne erare paŝis. Kiam mi finfine kuraĝis malfermi la okulojn, ni atingis etan maldensejon. Belan, etan, enarbaran verdejon, kiu havis la ĉielaltajn montojn ĉe unu flanko kaj abismon ĉe la alia.

”Jen la loko, Fjalaro,” mi diris. ”Tie ĉi ni estas ŝirmataj kontraŭ lupoj.”

Estis vere. Neniu lupo povis malsupren grimpi de la montoj.

Ili estis tro altaj.

Kaj neniu lupo povis supren grimpi el la profundo. La klifoj estis tro krutaj. Se lupo venus, ĝi devus iri kiel ni laŭlonge de la abismoj sur tiu aĉa padeto. Sed tiaj ruzaj lupoj ne ekzistas, tion mi decidis kredi.

Kaj poste mi ekvidis ion ege bonan. Troviĝis profunda fendego en la monto. Kaverno oni povus diri, ĉar grandaj rokoj kovris ĝin kiel tegmento. En tiu kaverno ni sekure povis dormi eĉ kun tegmento super la kapoj.

Iu jam bivakis sur tiu ĉi herbejo antaŭ mi. Restis cindro de bivakfajro. Volonte mi ŝatis fari fajron por ni. Sed mi ne trovis forton. Nun mi deziris nur dormi. Mi prenis Fjalaron ĉe la brido kaj kondukis lin en la kavernon. Estis profunda kaverno.

Mi diris al Fjalaro:

”Jen estus loko por dek-kvin ĉevaloj similaj al vi.”

Li henis. Eble li sopiris al sia stalo. Mi pardonpetis lin, ke pro mi li devis elteni tiajn streĉojn, kaj mi donis al li avenon, karesis lin kaj denove deziris al li ’bonan nokton’. Kaj poste mi envolvis min en mian lankovrilon en la plej malhela angulo de la kaverno kaj endormiĝis profunde, antaŭ ol miaj pensoj ankoraŭfoje timigis min.

Mi ne scias, kiom longe mi dormis. Sed subite mi vekiĝis kaj sentis min tute maldorma. Mi aŭdis voĉojn, kaj mi aŭdis ĉevalojn heni ekster mia kaverno.

Sufiĉis. La granda sovaĝa timego rekaptis min. Kiu scias, tiuj, kiuj parolis ekstere, eble estas pIi teruraj ol lupoj?

”Konduku la ĉevalojn en la kavernon, ke ni havu pIi da spaco,” mi aŭdis voĉon diri, kaj tuj du ĉevaloj envenis klakante.

Ili henis, kiam ili rimarkis Fjalaron, kaj Fjalaro henis saluton al ili, sed poste ili silentis kaj evidente amikiĝis en la malhelo. Ŝajnis, ke neniu el tiuj ekstere sur la herbejo konstatis, ke aŭdiĝis fremda ĉevalo, ĉar tute kviete ili daŭre parolis unu kun la alia.

Kial ili venis? Kiuj ili estis? Kion ili faris ĉi tie inter la montoj nokte, tion mi devus ekscii. Miaj dentoj klaketis pro timo.

Mi deziregis esti mil mejlojn for. Sed nun mi estis ĉi tie, kaj tute proksimaj al mi estis homoj, kiuj eble estis amikoj, sed same bone povis esti malamikoj, kaj mi devis eltrovi, kiuj ili estas, kiel ajn mi timegis. Mi komencis rampi surventre en la direkto al la parolantoj. La luno brilis rekte en la kavernoenirejon, kaj radioj de lunbrilo penetris en mian kaŝejon, sed mi restis flanke en la malhelo kaj ŝovis min malrapide, malrapide pIi kaj pIi proksimen al la voĉoj.

Ili sidis ekstere en la lunbrilo kaj preparis bivakfajron, du personoj kun krudaj vizaĝoj kaj nigraj kaskoj sur la kapoj.

Neniam antaŭe mi vidis iujn spionojn aŭ soldatojn de Tengo.

Sed tuj mi estis certa pri ili. Mi sciis, ke antaŭ mi sidas du el la krueluloj, kiuj marŝis kun Tengo por detrui la verdajn valojn de Nangijala. Kaj mi ne volis esti kaptita de ili, prefere kaptu min la lupoj!

Ili mallaŭte parolis unu kun la alia, tamen mi komprenis ĉiujn vortojn, ĉar ili estis proksimaj al mia kaŝejo. Ŝajne ili koleris kontraŭ iu, ĉar unu el ili diris:

”Mi fortranĉos de li la orelojn, se li ankaŭ ĉi-foje ne venos ĝustatempe.”

Kaj tiam la alia diris:

”Jes, restas multo al li por lerni. Ni devas sidi tie ĉi vane atendante nokton post nokto. Kia helpo estas li? Pafi leterkolombojn, tio eble estas bona, sed Tengo volas havi pIi ol tion. Li volas havi Sofian en la Katla-kaverno, kaj se tiu ulo ne kapablas aranĝi tion, des pIi malbone por li.”

Tiam mi komprenis, pri kiu ili parolis kaj kiun ili atendis – estis Huberto.

Iom trankviliĝu, mi pensis, atendu! Li venos, post senpeltigo de sia lupo, kredu min! Li aperos tie sur la vojeto, li, de kiu vi atendas, ke li kaptu Sofian por vi.

Honto brulis en mi. Mi hontis, ĉar estis perfidulo inter ni en la Ĉerizo-valo.

img-11img-12

Sed tamen mi volis vidi lin veni, ĉar tiam mi finfine havus pruvon. Ĝis nun mi suspektis, sed baldaŭ mi estos certa kaj povos diri al Sofia: ”Tiu Huberto, forigu lin! Alie baldaŭ venos fino por vi kaj por ni ĉiuj en la Ĉerizo-valo!”

Kiel timige malagrable estas atendi, kiam oni ion timigan atendas! Perfidulo estas io timiga. Tion mi sentis en mia tuta korpo, dum mi kuŝis. Mi preskaŭ ĉesis timi la viraĉojn apud la bivakfajro nur pro tio, ĉar mi baldaŭ vidos la perfidulon veni sur lia ĉevalo, precize tie, kie la vojeto kurbiĝas ĉirkaŭ la rokoj. Mi timegis tiun momenton, sed tamen mi streĉe rigardis, tiel ke la okuloj doloris, rigardis tien, kie li devis aperi.

La du viroj apud la bivakfajro rigardis samdirekten. Ankaŭ ili sciis, ke li venos. Sed neniu el ni sciis kiam. Ni atendis. Ili atendis apud sia fajro kaj mi kuŝante surventre en mia kaverno.

La luno preteriris la kavernan enirejon, sed la tempo ŝajne haltis. Nenio okazis, ni nur atendis! Atendis tiom longe, ke plej volonte mi volis eksalti kaj krii por ĉesigi la atendadon.

Estis kvazaŭ ĉio atendis, la luno kaj la ĉirkaŭaj montoj, kaj la tuta terura lunbrila nokto retenis la spiron kaj atendis la perfidulon.

Kaj fine li venis. Malproksime sur la pado, meze en la klara lunbrilo, rajdanto alproksimiĝis sur sia ĉevalo, jes nun li estis precize tie, kie mi sciis, ke li aperos. Kaj mi timtremis, kiam mi vidis lin – Huberto, ĉu eblas, ke vi faros tion, mi pensis. Miaj okuloj doloris tiel, ke mi devis fermi ilin. Aŭ mi fermis la okulojn, por ke mi ne vidu. Tiom longe mi atendis tiun fiulon, kaj kiam li nun finfine venis, mi preskaŭ ne havis forton rigardi lian vizaĝon. Tial mi fermis la okulojn, kaj nur per la klakoj de la ĉevalhufoj mi komprenis, ke li alproksimiĝis.

Finfine li atingis la maldensejon kaj bridis la ĉevalon. Kaj tiam mi malfermis la okulojn. Ĉar mi devis vidi kiel aspektas perfidulo, kiam li perfidas siajn kamaradojn. Jes, mi volis vidi Huberton, kiam li venis por perfidi la Ĉerizovalon kaj ĉiujn, kiuj vivas tie.

Sed ne estis Huberto. Estis Joso! La Ora Koko.

img-13


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.