|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA FRATOJ LEONKOROAŭtoro: Astrid Lindgren |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Poste io okazis. Kaj ion pli strangan mi neniam travivis.
Tute subite mi staris antaŭ la barilpordo kaj legis la verdan tabuleton: La Fratoj Leonkoro.
Kiel mi venis tien? Kiam mi flugis? Kiel mi povis trovi la vojon sen demandi iun ajn? Tion mi ne scias. La sola afero, kiun mi scias, estas, ke mi subite tie staris kaj vidis la nomon sur la barilpordo.
Mi vokis Jonatanon. Plurfoje mi vokis, sed li ne respondis.
Kaj tiam mi memoris – kompreneble li sidas apud la rivero kaj fiŝkaptas.
Mi ekkuris laŭ la mallarĝa vojeto malsupren al la rivero. Mi kuris kaj kuradis – kaj tie malsupre sur la ponto Jonatano sidis. Mia frato, li tie sidis, lia hararo brilis en la sunlumo. Kaj eĉ se mi provus rakonti, mi tamen ne povus priskribi miajn sentojn, kiam mi revidis lin.
Li ne rimarkis, ke mi venis. Mi provis krii: ”Jonatano,” sed mi opinias, ke mi ploris, ĉar nur iu eta, stranga sono aŭdiĝis.
Tamen Jonatano aŭdis. Li levis la rigardon kaj ekvidis min.
Unue li ne rekonis min. Sed poste li ekkriis kaj flankenĵetis la fiŝkaptilon kaj kuregis kaj kaptis min, kvazaŭ li volis korpe senti, ke mi vere venis. Kaj tiam mi jam ne plu forte ploris.
Kial mi daŭre ploru? Sed mi ja tiom multe sopiris lin.
Male Jonatano, li ridis, kaj ni staris tie sur la deklivo ĉe la rivereto kaj ĉirkaŭbrakis unu la alian kaj estis pIi gajaj ol oni povis esprimi, ĉar ni denove estis kune.
Kaj tiam Jonatano diris:
”Do, vi finfine alvenis, Biskoto Leonkoro!”
Biskoto Leonkoro, tio sonis tute freneze. Ni devis ridi pri tio. Kaj ni pli kaj pli ridis, kvazaŭ tio estus la plej amuza, kion ni iam aŭdis. Sed eble nur pro tio, ke ni volis havi ion por priridi, ĉar ni estis tiel gajaj, ke ĉio bolis en ni. Kaj kiam ni ridis plej multe, ni komencis ludlukti unu kun la alia, sed ni tamen ne ĉesis ridi. Tute ne, ni daŭrigis tiel forte, ke ni falis en la herbon, kaj ni kuŝis tie kaj ruliĝis tien kaj reen, ridadis pli kaj pli, kaj fine ni ridegis tiel plengorĝe, ke ni falis en la riveron. Tie ni daŭrigis la ridadon, ĝis mi pensis, ke ni dronos.
Sed anstataŭe ni komencis naĝi. Neniam mi scipovis naĝi, kvankam mi ĉiam deziregis, ke mi lernu tion. Nun mi subite kapablis. Mi tute bone naĝis, sen ke mi lernis naĝi.
”Jonatano, mi scipovas naĝi,” mi kriis.
”Jes, memkompreneble vi kapablas naĝi,” vokis Jonatano.
Kaj tiam nova penso kaptis min.
”Jonatano, ĉu vi rimarkas ion?” mi diris. ”Mi tute ne tusas plu.”
”Ne, kompreneble vi ne tusas,” diris Jonatano. ”Vi ja estas en Nangijala nun.”
Mi ĉirkaŭnaĝis sufiĉe longe, kaj poste mi grimpis sur la ponton, kaj tie mi staris tute malseka. La akvo fluis el la vestoj.
La pantalono gluiĝis al miaj gamboj. Tial mi klare povis vidi la novan ŝanĝon, kiu okazis al mi. Kredu tion aŭ ne, sed miaj gamboj estis tute rektaj kiel tiuj de Jonatano.
Venis ideo en mian kapon. Ĉu mi fariĝis ankaŭ same bela?
Mi demandis Jonatanon pri tio. Demandis lin, ĉu mi fariĝis pli belaspekta.
”Rigardu en la spegulon,” li diris, montrante al la rivero. La akvo estis brila kaj senmova, tiel ke oni povis speguliĝi en ĝi.
Mi kuŝigis min surbruste sur la ponton kaj rigardis malsupren de la rando kaj vidis min en la akvo, sed mi vere ne povis rimarki iun ajn belecon ĉe mi. Jonatano venis kaj kuŝigis sin apud min, kaj ni longe kuŝis rigardante la Fratojn Leonkoro malsupre en la akvo. Jonatano tiel bela kun sia ora hararo kaj siaj okuloj kaj sia bela vizaĝo, kaj jen ĉeflanke mi kun mia osteca nazego kaj mia hirta hararo kaj ĉio.
”Ne, mi ne povas rimarki, ke mi fariĝis pli bela,” mi diris.
Sed Jonatano opiniis, ke estas granda diferenco inter nun kaj antaŭe.
”Kaj vi ankaŭ aspektas tiel sana,” li diris.
Mi esploris ĉiun parton de mia korpo. Mi sentis, kuŝante tie sur la ponto, ke mi estas sana kaj gaja en ĉiu parto de mi, do kial mi bezonus esti bela? La tuta korpo estis tiel feliĉa, ke kvazaŭ ĉio ridis en ĝi.
Ni kuŝis tie dum iom da tempo, kaj la sunbrilo varmigis nin, kaj ni rigardis la fiŝojn, kiuj ĉirkaŭnaĝis sub la ponto. Sed poste Jonatano volis, ke ni iru hejmen, kaj tion mi ankaŭ deziris, ĉar mi scivolis pri tiu Rajdisto-bieno, kie mi loĝos. Jonatano iris antaŭ mi sur la vojeto supren al la bieno, kaj per miaj belaj rektaj gamboj mi marŝis malantaŭ li. Mi iris kaj daŭre fiksrigardis al miaj gamboj kaj sentis, kiel bone mi marŝis per ili. Kiam ni estis duone sur la deklivo, mi subite turnis la kapon. Kaj tiam – tiam mi finfine vere vidis la Ĉerizo-valon.
Ho, kia valo plenplena de blankaj ĉerizofloroj! Blanka kaj verda ĝi estis pro ĉerizaj floroj kaj verda, verda herbo. Kaj tra tiu tuta verdo kaj blanko fluis la rivereto kiel arĝenta rubando.
Mi tute ne rimarkis tion antaŭe. Kial? Ĉu mi vidis nur Jonatanon?
Sed nun mi staris sur la vojeto kaj rimarkis, kiel bele estis, kaj mi diris al Jonatano:
”Tio ĉi certe estas la plej bela valo sur la tuta terglobo, ĉu ne?”
”Jes, sed ne sur la terglobo,” respondis Jonatano, kaj tiam mi memoris, ke mi estas en Nangijala.
Ĉirkaŭ la Ĉerizo-valo leviĝis altaj montoj, ĉio estis bela. Kaj laŭ la krutaĵoj de la montoj riveretoj kaj akvofaloj torentis malsupren en la valon. Muĝegis la akvo, ĉar estis ja printempo.
Estis io aparta ankaŭ pri la aero. Oni deziris ĝin trinki, tiel pura kaj bona ĝi estis.
”Tiuj hejme en la urbo bezonus kelkajn kilogramojn da tia aero,” mi diris, ĉar mi memoris, kiel mi kutimis sopiri al aero, kiam mi kuŝis sur mia kuireja sofo kaj sentis, ke freŝa aero tute ne ekzistas.
Sed ĉi tie estis pura aero, kaj mi enspiris tiom multe, kiom mi kapablis. Ŝajnis al mi, ke mi ne povis sufiĉe enspiri. Jonatano ridis pri mi kaj diris:
”Iom vi tamen devas lasi por mi.”
La vojeto, laŭ kiu ni iris, estis blanka pro malsupren-ne-ĝantaj ĉerizfloroj, kaj ankaŭ super ni flirte faletis belaj, blankaj petaloj, tiel ke ili restis pendantaj en la haroj kaj ĉie sur la korpoj. Mi ŝatas etajn, verdajn vojetojn kun petaloj de ĉerizfloroj, jes, tion mi vere ŝatas.
Kaj ĉe la fino de la vojeto situis la Rajdisto-bieno kun la verda tabuleto sur la barilpordo.
”La Fratoj Leonkoro,” mi laŭte legis por Jonatano. ”Imagu, ke tie ĉi ni loĝu!”
”Jes Biskoto, imagu tion,” diris Jonatano, ”ĉu ne estas belege?”
Kaj certe estis belege. Mi komprenis, ke Jonatano tion opinias.
Kaj miaflanke mi tute ne povus imagi iun ajn lokon, kie mi pli volonte loĝus.
Estis blanka, malnova domo, tute ne granda, kun verdaj angulaj fostoj kaj verda pordo kaj verda herbejo ĉirkaŭe, kie kreskis primoloj kaj saksifragoj kaj lekantetoj. Ankaŭ sovaĝaj siringoj kaj ĉerizarboj abunde floris, kaj ĉirkaŭis ĉion ŝtona muro, eta malalta griza muro kun rozkoloraj floroj sur ĝi.
Senpene oni povis ĝin transsalti, sed kiam oni troviĝis interne de la barilpordo, tiu ĉi muro tamen donis imagon, ke ĝi protektis kontraŭ ĉio ekstera. Oni sentis, ke nun oni estas hejme kaj tute ĉe si mem.
Fakte estis du domoj, ne nur unu, sed la alia pli similis al stalo aŭ io tia. Ili situis angule unu kontraŭ la alia kaj ekzakte tie, kie ili kuniĝis, staris malnova benko, kiu aspektis kvazaŭ ĝi devenis el la ŝtonepoko. Tamen agrabla benko kaj agrabla angulo. Oni sentis emon sidiĝi tie por iom mediti aŭ babili, por rigardi la birdetojn kaj eble trinki sukon aŭ ion similan.
”Mi sentas min hejme ĉi tie,” mi diris al Jonatano. ”Ĉu estas same bone endome?”
”Venu rigardi,” li respondis.
Li jam staris ĉe la pordo kaj volis eniri, sed en la sama momento aŭdiĝis heno, jes vere estis ĉevalo, kiu henis, kaj Jonatano diris: ”Mi pensas, ke ni unue iru al la stalo.”
Li eniris tiun alian domon, kaj mi postkuris. Ho, kiel mi kuris!
Vere estis stalo, tute kiel mi pensis, kaj tie staris du ĉevaloj, du brunaj, belaj ĉevaloj, kiuj turnis la kapojn kaj henis al ni, kiam ni eniris tra la pordo.
”Jen estas Grimo kaj Fjalaro,” diris Jonatano. ”Divenu, kiu el ili estas la via! ”
”Ne, ne provu tion,” mi diris. ”Ne provu kredigi al mi, ke troviĝas ĉevalo, kiu estas la mia, ĉar tion mi vere ne kredas.”
Sed Jonatano diris, ke en Nangijala oni nenion povas fari sen ĉevalo.
”Sen ĉevalo oni ne povas iri ien ajn,” li diris. ”Kaj komprenu, Biskoto, ke tie ĉi oni kelkfoje devas iri malproksimen.”
Ion pIi bonan mi tute ne povis imagi ol ke oni devas havi ĉevalon en Nangijala. Jes, ĉar mi tiel ŝatas ĉevalojn. Kaj kiel molaj estas iliaj nazoj, mi ne komprenas, ke povas ekzisti io tiel mola!
Paro da neordinare belaj ĉevaloj estis tiuj du en la stalo.
Fjalaro havis blankan fruntstrion, alie ili tute similis unu al la alia.
”Eble estas Grimo, kiu estas la mia,” mi diris, ĉar Jonatano volis, ke mi divenu.
”Nu, vi eraras,” diris Jonatano, ”Fjalaro estas la via.”
Mi permesis al Fjalaro ĉirkaŭflari min, kaj mi karesis lin kaj tute ne timis, kvankam mi apenaŭ iam antaŭe tuŝis ĉevalon.
Mi ŝatis lin dekomence, kaj certe li ŝatis min. Almenaŭ tion mi opiniis.
”Ni ankaŭ havas kuniklojn,” diris Jonatano. ”En kaĝo malantaŭ la stalo. Sed tiujn vi povos rigardi poste.”
Ke li povis pensi tion!
”Mi devas ilin vidi tuj,” mi diris. Mi ja ĉiam deziris havi kuniklojn, sed hejme en la urbo oni ne povis havi. Mi rapidegis malantaŭ la stalon, kaj tie en la kaĝo vere sidis tri dolĉaj kunikletoj kaj mordetis foliojn de leontodoj.
”Estas strange,” mi diris al Jonatano poste, ”tie ĉi en Nangijala oni evidente ricevas ĉion, kion oni deziras.”
”Jes, sed tion mi ja promesis,” respondis Jonatano. Kaj fakte estis ekzakte tio, kion li promesis, kiam li sidis ĉe mi hejme en la kuirejo. Sed nun mi vidis, ke li vere pravis, kaj pri tio mi ĝojis.
Ekzistas multe da aferoj, kiujn oni neniam forgesas. Neniam, neniam ajn mi forgesos tiun unuan vesperon en la kuirejo en la Rajdisto-bieno; kiel mirige estis, kaj kiel bone mi fartis, kiam mi povis kuŝi kaj paroli kun Jonatano kiel antaŭe.
Nun ni denove loĝis en kuirejo, kiel ni ĉiam faris. Sed ĝi ne similis al nia kuirejo hejme en la urbo. La kuirejo en la Rajdisto- bieno certe estis pratempa, mi pensas, kun siaj krudaj traboj en la plafono kaj sia granda masonita forno. Kia forno!
Ĝi okupis preskaŭ tutan muron, kaj kiam oni volis kuiri tie, oni devis tion fari rekte super la fajro, precize kiel oni faris en iamaj tempoj. Meze sur la planko staris la plej solida tablo, kiun mi iam vidis, kun longaj lignobenkoj ambaŭflanke, kaj mi pensas, ke certe dudeko da homoj povis tie sidi kaj manĝi samtempe, kaj ne fariĝus tro homoplena.
”Plej bone, ke ni loĝu en la kuirejo, kiel ni kutimas,” diris Jonatano, ”kaj patrino povos loĝi en la ĉambro, kiam ŝi venos.”
Unu ĉambro kaj kuirejo estis la tuta Rajdisto-bieno, sed loĝi en io pli granda ne estis nia kutimo, kaj pli da spaco ni ne bezonis. Tamen ĝi estis duoble pIi granda ol hejme.
Hejme, jes! Mi rakontis al Jonatano pri la slipo, kiun mi metis por patrino sur la kuirejan tablon.
”Mi skribis al ŝi, ke ni revidos nin en Nangijala. Sed kiu scias, kiam ŝi venos.”
”Tio eble povos daŭri longan tempon,” diris Jonatano. ”Sed bonan ĉambron ŝi ricevos kun spaco por dek kudromaŝinoj, se ŝi deziros.”
Divenu kion mi ŝatas! Mi ŝatas kuŝi sur praa kuireja benklito en tiu ĉi eksmoda, malnova kuirejo kaj paroli kun Jonatano, dum la brilo de la fajro flirtas sur la muroj; kaj dum mi rigardas tra la fenestro, mi vidas branĉon de la ĉerizarbo, kiu estas blovata de la vespera vento. Kaj la fajro de la forno pIi kaj pli malkreskas, ĝis nur la arda ligno restas, kaj komenciĝas malheliĝi en la anguloj, kaj mi pIi kaj pIi dormemas, kaj mi kuŝas tie kaj ne tusas, kaj Jonatano rakontas por mi. Rakontas kaj rakontas, kaj fine mi aŭdas lian voĉon nur same, kiel iam mi aŭdis lian flustradon, kaj tiel mi endormiĝas. Ĉio, kion mi plej ŝatas, plenumiĝis la unuan vesperon en la Rajdistobieno.
Tial mi neniam forgesos ĝin.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.