La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FRATOJ LEONKORO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2026 Geo

La Enhavo

11

La soldatoj de Tengo forte vigliĝis post tiom da lardo kaj biero. Ĉiu el ili deziris tiujn dudek blankajn ĉevalojn, kaj ili komencis freneze serĉi Jonatanon. Ili serĉegis lin de mateno ĝis nokto, traserĉis ĉiun domon en la valo. Ĉiu anguleto estis traserĉita. Jonatano devis resti en la kaŝejo, ĝis kiam li preskaŭ sufokiĝis.

Vedero kaj Kadero ĉirkaŭrajdis kaj laŭtlegis proklamon pri mia frato. Mi kaptis la okazon aŭskulti pri ”la malamiko de Tengo”, Jonatano Leonkoro, kiu sen permeso transpasis la muron kaj kies restadloko en la Dornrozo-valo ankoraŭ estas nekonata. ” Ili ankaŭ priskribis lin. Li estis ”rimarkinde belaspekta junulo kun blondaj haroj kaj malhelbluaj okuloj kaj svelta,” tiel ili diris, kaj tiel Joso priskribis lin, mi imagis. Kaj ankoraŭfoje oni aŭdis pri mortpuno por tiu, kiu protektas Leonkoron kaj rekompenco al tiu, kiu perfidos lin.

Dum Vedero kaj Kadero ĉirkaŭrajdis kaj diskonigis tion, homoj venis al la Matias-bieno, por adiaŭi Jonatanon kaj danki lin pro ĉio, kion li faris por ili, kio verŝajne estis multe pli ol mi sciis.

”Neniam ni forgesos vin,” ili diris kun larmoj en la okuloj, kaj ili kunportis panon por li, kvankam ili mem havis preskaŭ nenion por manĝi.

”Tion vi bezonos, ĉar estas malfacila kaj danĝera vojaĝo, kiun vi entreprenos,” ili diris, kaj poste ili rapidis for por aŭskulti Vederon kaj Kaderon ankoraŭfoje. Nur por amuzo!

Soldatoj venis ankaŭ al Matias-bieno. Mi sidis timplene sur seĝo en la kuirejo, kiam ili enpasis, kaj mi ne kuraĝis movi min. Sed Matiaso estis aŭdaca.

”Kion vi serĉas?” li demandis. ”Ĉu ankoraŭ tiun Leonkoron? Mi ne kredas, ke li ekzistas. Estas iu, kiun vi inventis por doni pretekston ĉirkaŭiri kaj malordigi niajn hejmojn. Kaj ekzakte tion ili faris. Ili komencis en la dormoĉambro. Tie ili ĵetis ĉiujn litkovrilojn sur la plankon. Poste ili traserĉis la ŝrankon, kiu staris tie. Ĉion, kio troviĝis en ĝi, ili elĵetis. Tio estis tute stulta ago. Ĉu vere ili pensis, ke Jonatano kaŝis sin en ŝranko?”

”Ĉu vi ne ankaŭ volas rigardi en la ŝranketon de la noktovazo?” demandis Matiaso. Sed tiam ili koleriĝis.

Kaj poste ili envenis en la kuirejon kaj atakis la ŝrankon, kaj mi sidis sur mia seĝo kaj sentis malamegon kreski en mi. Ĝuste ĉi-vespere ni intencis forlasi la valon, Jonatano kaj mi, kaj mi pensis, se ili trovus lin nun, mi ne scius kion fari. Simple ne devus okazi io tiel kruela, ke ili kaptu Jonatanon dum liaj plej lastaj horoj en la Dornrozo-valo.

La ŝranko estis plenigita per malnovaj vestoj kaj ŝaflano kaj similaj aĵoj por obtuzigi la sonojn de la kaŝejo, kaj ĉiujn aĵojn ili elĵetis sur la plankon de la kuirejo.

Kaj poste! Poste mi volis krii, tiel ke la domo disfalus, jes, ĉar unu el ili metis la ŝultron kontraŭ la ŝranko por flankenŝovi ĝin. Sed neniu krio elvenis el mi. Mi sidis kvazaŭ ŝtonigita sur mia seĝo kaj fortege malamis lin; ĉion de li, liajn fortikajn manojn kaj dikan nukon kaj tiun verukon, kiun li havis sur la frunto! Mi malamis lin, ĉar mi sciis, ke nun li trovos la pordeton de la kaŝejo, kaj tio signifos finon de Jonatano.

Sed tamen venis krio. De Matiaso.

”Vidu! Brulas!” li kriis. ”Ĉu Tengo ordonis, ke vi ekbruligu niajn domojn?”

Mi ne komprenis, kiel tio okazis, sed estis, kiel li diris. Forte brulis la ŝaflano sur la planko, kaj la soldatoj rapidis por estingi la fajron. Ili saltis kaj piedfrapis kaj blasfemis kaj bruis, kaj fine ili malplenigis la akvujon super ĉio. Tiel la fajro estingiĝis antaŭ ol ĝi tute povis flamiĝi. Sed Matiaso tamen kverelis kaj koleris kontraŭ ili.

”Ĉu vi havas pajlon en la kapo?” li diris. ”Oni tute ne disĵetas lanon sur la plankon tuj apud fajrejo, kie fajro vigle flamas.”

Li kun la veruko koleregis.

”Silentu maljunulo!” li diris. ”Alie mi konas multajn bonajn rimedojn por fermi vian buŝon! ”

Sed Matiaso ne estis timigita.

”Ĉu almenaŭ vi ne reordigos la domon?” li vokis. ”Rigardu, ĝi aspektas kiel porkejo!”

Tiu postulo rapide forigis ilin.

”Ordigu mem vian porkejon, maljunulo,” li kun la veruko diris kaj elmarŝis kiel unua. La aliaj sekvis. Kaj la pordon ili lasis tute malfermita post si.

”Kiel stultaj ili estas,” diris Matiaso.

”Kia feliĉo, ke la lano ekbrulis,” mi diris. ”Kia bonŝanco por Jonatano!”

Matiaso blovis sur siajn fingropintojn.

”Jes, kelkfoje etaj incendioj estas utilaj,” li diris.

”Sed oni bruligas la fingrojn, kiam oni elprenas ardantan karbon el la forno per la nudaj fingroj. Sed tio ne estis la fino de niaj zorgoj.”

Ili serĉis Jonatanon ankaŭ en la stalo, kaj poste li kun la veruko venis al Matiaso kaj diris:

”Vi havas du ĉevalojn, maljunulaĉo! Neniu en la Dornrozo-valo rajtas havi pli ol unu, tion vi scias! Ni sendos viron de la alia flanko vespere. Li prenos tiun kun la blanka marko. Tiun vi donu al Tengo.”

”Sed estas la ĉevalo de la knabo,” diris Matiaso.

”Ĉu vere? Sed nun ĝi tamen apartenas al Tengo.”

Tion li diris, tiu soldato. Kaj mi ekploris. Ĉi tiun vesperon ni volis forlasi la Dornrozo-valon, Jonatano kaj mi. Nia longa, subtera trairejo estis preta. Kaj nur nun mi cerbumis, kiamaniere Grimo kaj Fjalaro povos veni kun ni. Ili ne kapablas rampi tra subtera trairejo. Kia stultulo mi estis, ke mi ne komprenis tion antaŭe! Ke ni devos postlasi niajn ĉevalojn ĉe Matiaso.

Jam tio estis sufiĉe malgajiga, sed kial la afero iĝis eĉ pli malgajiga? Tengo posedos Fjalaron. Mi ne komprenas, kial mia koro ne rompiĝis, kiam mi aŭdis tion.

Li kun la veruko aperigis etan lignopecon el la poŝo kaj tenis ĝin sub la nazo de Matiaso.

”Jen,” li diris. ”Skribu vian posedmarkon sur tiun!”

”Kial mi tion faru?” demandis Matiaso.

”Ĉar tio signifas, ke vi kun ĝojo donas ĉevalon al Tengo.”

”Mine sentas tian ĝojon,” diris Matiaso.

Sed tiam la soldato minacis lin per nuda glavo.

”Tion vi tutcerte sentas,” li diris. ”Vi sentas grandan ĝojon, kaj jen la loko por via marko. Kaj vi donos la lignopecon al tiu, kiu alvenos de Karmanjaka por preni la ĉevalon, ĉar Tengo volas havi pruvon, ke vi libervole donis, ĉu vi komprenas, maljunulo?” li diris kaj puŝis Matiason tiel, ke li preskaŭ falis.

Kion Matiaso faru? Li skribis sian signon, kaj la soldatoj malaperis de la Matias-bieno por serĉi Jonatanon aliloke.

Estis nia la sta vespero ĉe Matiaso. Lastan fojon ni sidis ĉe lia tablo, kaj lastan fojon li regalis nin per supo. Ni ĉiuj tri malĝojis. Mi plej multe el ĉiuj. Mi ploris. Pro Fjalaro. Kaj pro Matiaso. Li fariĝis preskaŭ kiel vera avo al mi, kaj nun mi forlasos lin. Mi ankaŭ ploris, ĉar mi estis tiel eta kaj timema kaj nenion ajn povis fari, kiam venis tiuj soldatoj, kiuj malbone traktis mian avon.

Jonatano sidis silente kaj meditis, kaj subite li murmuris:

”Se mi nur scius la pasvortojn!”

”Kiujn pasvortojn?” mi demandis.

”Oni devas diri pasvortojn, kiam oni eniras aŭ eliras tra la Granda Pordo, ĉu vi ne scias tion? ” li demandis.

”Jes, mi tion scias,” mi diris. ”Kaj mi ankaŭ konas la pasvortojn – ’Ĉiu potenco al Tengo, nia Liberiganto’. Tion mi aŭdis de Joso, ĉu mi ne diris tion?”

Jonatano fikse rigardis min. Longan momenton li simple rigardis, kaj poste li ekridis.

”Biskoto, vin mi ŝatas,” li diris, ”ĉu vi tion scias?”

Mi ne komprenis, kial li tiel ĝojis pro la pasvortoj, ĉar li tamen ne trairos tiun grandan pordegon. Sed mi iom ĝojis meze en mia malfeliĉo, ĉar mi kapablis gajigi lin per tia eta informo.

Matiaso eniris la dormoĉambron por ordigi ĝin, kaj Jonatano postkuris lin. Ili mallaŭte interparolis. Mi ne multon aŭdis, nur ke Jonatano diris:

”Se mi malsukcesos, vi prizorgu mian fraton, ĉu ne?”

Poste li revenis al mi.

”Aŭskultu, Biskoto,” li diris. ”Mi prenos mian pakaĵon kaj iros. Kaj vi atendos tie ĉi ĉe Matiaso, ĝis vi aŭdos de mi. Tio eble daŭros longe, ĉar mi devos aranĝi kelkajn aferojn.”

Ho, kiel mi malŝatis tion! Neniam mi eltenis atendadi Jonatanon.

Precipe kiam mi devas timi dumtempe. Kaj nun mi timis, ĉar kiu scias, kio eble okazos al Jonatano ĉe la alia flanko de la muro? Kion li intencis fari? Kio eble malsukcesos?

”Ne tiel timu, Biskoto,” diris Jonatano. ”Vi estas Karlo Leonkoro nun, ne forgesu tion!”

Poste li rapide adiaŭis Matiason kaj min kaj rampis en la kaŝejon. Ni vidis lin malaperi malsupren en sian subteran trairejon. Li svingis la manon. La lasta, kion ni vidis de li, estis lia mano, kiu svinge adiaŭis nin.

Kaj ni restis solaj, Matiaso kaj mi.

”Dika Dodiko, li ne scias, kia speco de talpo tiu estas, kiu ĝuste nun subrampas lian muron,” diris Matiaso.

”Ne, sed se li vidos tiun talpon, kiam ĝi elmetos la kapon el la tero,” mi diris.

”Kaj ĵetos sian lancon!”

Mi tiel malĝojis. Mi kaŝe iris en la stalon al Fjalaro por serĉi konsolon ĉe li lastan fojon. Sed li ne povis konsoli min, ĉar mi sciis, ke post tiu ĉi vespero mi neniam plu vidos lin.

Estis malhele en la stalo. La fenestro estis eta kaj ne enlasis tre multe da lumo, sed mi vidis, kiel bonvenige Fjalaro turnis la kapon, kiam mi venis tra la pordo. Mi iris al li en la stalfakon kaj metis miajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon. Mi volis, ke li komprenu, ke ne estis mia kulpo tio, kio devos okazi.

”Tamen eble estas mia kulpo,” mi diris kaj ploris. ”Se mi estus restinta en la Ĉerizo-valo, tiam Tengo neniam kaptus vin. Pardonu al mi Fjalaro, pardonu! Sed ne restis io alia por fari.”

img-18

Mi pensis, ke li komprenas, ke mi malĝojas. Li ŝovis sian molan nazon kontraŭ mia orelo. Estis kvazaŭ li volis, ke mi ne ploru.

Sed mi ploris. Mi staris tie apud li kaj ploris kaj ploris, ĝis kiam ne plu restis larmoj en mi. Poste mi striglis lin, kaj poste li ricevis la restaĵon de la aveno, jes, li devis kompreneble dividi kun Grimo.

Teruraj pensoj trafulmis mian kapon, kiam mi striglis Fjalaron.

Mortu tiu viro, kiu prenos mian ĉevalon, mi pensis.

Mortu li, antaŭ ol li transiros la riveron! Estis terure deziri tion. Vere estis! Kaj certe ne helpis.

Tute ne, li certe jam estas sur la pramo, mi pensis, tiu pramo, per kiu ili fortransportas ĉiujn siajn ŝtelaĵojn. Eble li jam albordiĝis. Eble li ĝuste nun trapasas tiun grandan pordegon, kaj alvenos tien ĉi en la sekvanta momento. Ho, Fjalaro, se ni povus fuĝi ien, vi kaj mi!

Dum mi tiel meditis, iu malfermis la stalpordon, kaj mi ekkriis, ĉar mi ege ektimis. Sed estis Matiaso. Li sin demandis, pri kio mi okupis min tiom longe. Mi estis kontenta, ke estis mallume en la stalo. Mi ne volis, ke li vidu, ke mi denove ploris. Tamen li tion komprenis, ĉar li diris:

”Knabeto, se mi nur povus ion fari! Sed nun neniu avo povas helpi. Ploru nur!”

En tiu momento mi vidis tra la fenestro malantaŭ li, ke iu lproksimiĝas al la Matias-bieno. Tengano! Li, kiu prenos Fjalaron!

”Li venos,” mi kriegis. ”Matiaso, nun li venos!”

Fjalaro ekhenis. Li ne ŝatis miajn malesperajn kriojn. En la venonta momento la stalpordo estis abrupte malfermita, kaj li staris tie en sia nigra kasko kaj en sia nigra mantelo.

”Ne,” mi kriis, ”ne, ne!”

Sed tuj li estis apud mi kaj ĉirkaŭbrakis min. Tion Jonatano faris! Ĉar estis li!

”Ĉu vi ne rekonas vian propran fraton?” li diris, ĉar mi kontraŭstaris. Li tiris min al la fenestro, por ke mi bone vidu lin. Tamen mi apenaŭ kredis, ke estas Jonatano. Oni tute ne kapablis rekoni lin. Ĉar li estis tiel malbela. Eĉ pIi malbela ol mi kaj tute ne iu ”mirinde belaspekta junulo”. La haroj pendis en malsekaj fasketoj ĉirkaŭ li kaj ne brilis kiel oro, kaj li havis pecon da maĉtabako sub la supra lipo. Mi ne sciis, ke homo povas tiel malbeliĝi per tiel malmulte da rimedoj. Li aspektis vere stulte. Mi estus ridinta, se estus estinta tempo por tio. Sed evidente Jonatano eĉ ne sekundon volis perdi.

”Rapide, rapide,” li diris, ”mi devas tuj foriri. Tiu ulo el Karmanjaka povos alveni ĉiumomente.”

Li etendis la manon al Matiaso.

”Donu al mi la lignopecon!” li diris. ”Ĉar certe vi kun ĝojo donas ambaŭ viajn ĉevalojn al Tengo, ĉu ne?”

”Nu kompreneble,” diris Matiaso kaj donis la pecon en lian manon. Jonatano enpoŝigis ĝin.

”Tion mi montros ĉe la pordego,” li diris. ”Tiel la ĉefgardisto scios, ke mi ne mensogas.”

Rapidege ĉio okazis. Ni urĝege selis la ĉevalojn, dum Jonatano rakontis, kiel li pasis la Grandan Pordegon. Ĉar Matiaso volis tion aŭdi.

”Estis tute simple,” diris Jonatano. ”Mi donis la pasvortojn, kiujn Biskoto instruis al mi – ”Ĉiu potenco al Tengo, nia Liberiganto’ – kaj poste demandis la ĉefgardisto: ”De kie vi venas, kien vi iros, kaj kio estas via tasko?’ ”De Karmanjaka al la Matias-bieno por preni du ĉevalojn al Tengo’, mi respondis.

”Pasu!” li diris. ”Dankon”, mi diris. Kaj jen mi! Sed mi devos eliri tra la pordego, antaŭ ol tiu anoncita tengano venos kaj volos eniri, ĉar alie fariĝos danĝere.”

Pli rapide ol mi povis priskribi ni eligis la ĉevalojn el la stalo, kaj Jonatano surseliĝis sur Grimo. Fjalaron li tenis per la kondukrimeno.

”Gardu vin bone, Matiaso,” li diris. ”Ĝis ni revidos unu la alian.”

Kaj ili fortrotis. Tutsimple!

”Kio pri mi?” mi kriis. ”Kion mi faros?”

Jonatano svingis la manon al mi.

”Tion Matiaso rakontos al vi,” li revokis.

Kaj tie mi staris kaj rigardis post li kaj estis malgaja. Sed Matiaso klarigis al mi.

”Ĉu vi ne komprenas, ke ili neniam lasos vin tra la Granda Pordego?” li demandis. ”Vi devos rampi tra la tunelo tuj kiam malheliĝos. Tiam Jonatano estos tie ĉe la alia flanko kaj atendos vin.”

”Ĉu vere tio estas certa?” mi demandis. ”lo eble okazos al li lastmomente.” Matiaso ĝemspiris.

”Nenio estas certa en mondo, kie Tengo troviĝas,” li diris.

”Sed se la plano malsukcesos, vi devos reveni kaj resti ĉe mi.”

Mi provis imagi al mi, kiel tio estus. Unue trarampi la trairejon tute sola. Jam tio estos terura. Kaj veni en la arbaron sur la alia flanko de la muro kaj ne trovi Jonatanon tie, kaj sidi tie en la malhelo kaj atendi kaj atendi kaj fine kompreni, ke ĉio estos fuŝita kaj poste rampi reen kaj vivi sen Jonatano!

Ni staris ekster la stalo, kiu nun estis malplena. Kaj subite min kaptis ideo. ”Kio okazos kun vi, Matiaso, kiam li venos, tiu ulo el Karmanjaka, kaj mankos ĉevalo en la stalo? ”

”Jes, estos ĉevalo,” diris Matiaso. ”Ĉar nun mi rapidos por venigi mian propran, kiun mi enstaligis en la najbara bieno, dum Grimo estis ĉe mi.”

”Jes, sed tiam li ja prenos vian ĉevalon ,” mi diris.

”Li provu!” diris Matiaso.

Nur en la lasta momento Matiaso revenis kun sia ĉevalo, ĉar tuj poste aperis li, kiu estis sendita por preni Fjalaron.

Unue li kriis kaj riproĉis kaj koleris same kiel ĉiuj aliaj tenganoj, ĉar estis nur unu ĉevalo en la stalo kaj ĉar Matiaso ne konsentis fordoni ĝin.

”Ne provu trompi min!” diris Matiaso. ”Unu ĉevalon ni rajtas havi, tion vi bone scias. La alian iu jam forprenis kaj pro tio ricevis mian posedmarkon. Ĉu estas mia kulpo, ke oni fuŝis la aferon, tiel ke unu stultulo ne scias, kion faras la alia?”

Kelkaj tenganoj koleriĝis, kiam Matiaso tiel arogante traktis ilin, sed kelkaj iĝis humilaj kaj obeemaj. Li, kiu venis por preni Fjalaron, tuj cedis.

”Evidente okazis iu eraro,” li diris kaj foriris laŭ la pado kiel hundo kun la vosto inter la gamboj.

”Matiaso, ĉu neniam vi timas?” mi demandis, kiam la tengano ne plu videblis.

”Jes, certe mi timas,” respondis Matiaso. ”Sentu, kiel mia koro batas,” li diris, kaj li prenis mian manon kaj metis ĝin kontraŭ sia brusto. ”Ni ĉiuj timas,” li diris. ”Sed kutime oni ne montru tion.”

Poste venis la vespero kaj la malhelo. Estis la tempo por mi forlasi la Dornrozo-valon. Kaj Matiason.

”Adiaŭ, knabeto!” diris Matiaso. ”Ne forgesu vian avon!”

”Ne, neniam, neniam mi forgesos vin,” mi diris.

Kaj mi estis sola en la subtera trairejo. Mi rampis tra la longa, malhela tunelo, kaj mi parolis kun mi mem la tutan tempon por resti trankvila kaj ne tro timi.

img-19

”Ne, ne gravas, ke estas tiel nigre kiel karbo, ne, vi tutcerte ne sufokiĝos, jes, iom da tero falas en vian nukon, sed tio ne signifas, ke la tuta tunelo falas sur vin, vi stultulo. Ne, ne, Dodiko ne povos vidi vin, kiam vi aperos; li ne estas kato, kiu kapablas vidi en la malhelo. Jes, certe Jonatano estos tie kaj atendos vin, aŭskultu, li estos tie, vi ja aŭdas kion mi diras. Li estos. Li estos.”

Kaj li estis. Li sidis tie sur ŝtono en la malhelo, kaj iom fore staris Grimo kaj Fjalaro sub arbo.

”Nu, Karlo Leonkoro,” li diris, ”nun vi finfine venas!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.